La batalo de Culloden (gaelalingve Blàr Chùil Lodair), je la 16-a de aprilo 1746, estis la fina batalo inter la jakobitoj (subtenitaj de Francio) kaj la hanovra, brita monarkio.
Ĝi cetere estis la lasta batalo, kiu okazis sur la insula teritorio de Britio. La batalo de Culloden estis gravega malvenko por la jakobitoj, kaj tute ruinigis la esperon, ke la Stuartoj iam reakiru la britan tronon.
La jakobitoj - plejmulte skotoj el la altlandoj - subtenis la postulon de James Francis Edward Stuart (kromnomita la Maljuna Pretendanto) pri la trono. La reĝa armeo estis estrita de la duko de Cumberland, la pli juna filo de la reĝo Georgo la 2-a.
La sekvaĵoj de la batalo estis brutalaj, kio donis al Cumberland la kromnomon buĉisto. James Francis Edward finfine forlasis Brition kaj enloĝiĝis en Romon. Li neniam plu provis reakiri la tronon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Batalo de Culloden, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.