Attila KASZÁS (naskiĝis la 17-an de marto 1968 en Budapeŝto) estas hungara redaktoro, konsultanto, manaĝisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto.
En 2016 li estis redaktoro de la revuo Esperanto.
Attila Kaszás | |
---|---|
Attila Kaszás en 2016 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1968 en Budapeŝto, Hungario |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | Hungario |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | redaktoro de Esperanto |
Liaj fakoj estis politika scienco, historio kaj Esperanto ĉe la universitato ELTE, kie li finstudis en 1991.
Kaszás estis aktiva en la junulara Esperanto-movado kiel estrarano de Hungara Esperanto-Junularo kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (1997–1998). Li estis prezidanto de LKK de la 55-a IJK en Veszprém, Hungario.
En 2016 li laboris kiel la redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto, kaj kiel konsultanto.
Antaŭe li laboris por registaraj instancoj, ne-registaraj organizaĵoj kaj komercaj entreprenoj en diversaj kampoj, kiel ekz. junulara politiko, ekologia manaĝado, internaciaj rilatoj. Li doktoriĝas en la Universitato Andrássy. Li estis membro de la hungara UNICEF-komisiono inter 2012-2019.
Kaszás loĝas en Budapeŝto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Attila Kaszás, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.