Anaklia (en Kartvela: ანაკლია) estas urbo kaj ĉemara banloko en okcidenta Kartvelio.
Ĝi estas situanta en la regiono Samegrelo-Zemo Svaneti, ĉe la loko kie la rivero Enguri (Inguri) fluas en la Nigran Maron, ĉe la administra limo kun Abĥazio. Anaklia estas nova feriejo, ĉe la sudorienta marbordo de la Nigra Maro, ĉe la maldekstra flanko de la rivero Enguri kie ĝi fluas en la maron, en la centra parto de lamalaltaj teroj de Kolĥido. La marbordo de Anaklia estas ĉirkaŭ 8 km longa, kaj en la distanco de pli ol 1 km, estas la ferieja promenejo, kaj areo kun komfortaj hoteloj. Ĉe la okcidenta pinto de la promenejo ekas la 540-metra piedira ponto kiu konektas la feriejon kun la vilaĝo Ganmukhuri, situanta ĉe la mala flanko de la rivero Enguri. En la nordo la plej proksimaj lokoj ĉe Anaklia estas la urboj Gali, Ochamchire kaj Sokhumi, kaj sude – Poti, Kobuleti kaj Batumi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Anaklia, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.