La Afrikakorps, Afrika Korps aŭ Germana Afrikakorps (en germana: Deutsches Afrikakorps, DAK) estis la germana ekspedicia forto en Afriko dum la Nord-Afrika kampanjo de la Dua Mondmilito.
Dekomence sendita kiel helpa forto por plifirmigi la defendon fare de Italio de iliaj afrikaj kolonioj, la formacio luktis en Afriko, sub variaj nomoj, el Marto 1941 ĝis sia kapitulaco en Majo 1943. La plej bone konata komandanto estis kampomarŝalo Erwin Rommel.
Afrikakorps | ||
---|---|---|
expeditionary force • army corps of Nazi Germany | ||
Komenco | 1941 vd | |
Fino | 1943 vd | |
Lando(j) | Germana Regno vd | |
Sidejo | Tripolo | |
La Nord-Afrika kampanjo servis al Germanio kaj Italio sekurigi sian sudan flankon. Celo estis interalie konkeri britan Egiption. Je la batalo ĉe El-Alamejn en 1942 la provo fiaskis. En 1943 la okcidentaj aliancanoj sukcesis konkeri Tunizion kaj ekiri al suda Italio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Afrikakorps, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.