Magia formulo estas aparta vorto aŭ kombino de vortoj, kiu – eventuale en kombino kun aliaj agoj – havu certan magian efikon.
Magiaj formuloj estas parto de la vorta magio.
Magiaj formuloj apartenas al la plej malnovaj atestaĵoj de literaturo, en la germana lingvo ekzemple la Merseburger Zaubersprüche, magiaj formuloj el la urbo Merseburg, kiuj probable ekestis dum la 8-a jarcento aŭ la verko Höllenzwänge ("inferaj devigiloj"), kiun kreis la klerulo Johann Faust, pri kiu interalie temas la du-voluma dramo Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe.
El la antikva epoko konatas magiaj formuloj interalie de la kleruloj Marcellus Empiricus, de Pelagonius kaj de Plinio la pli maljuna.
En la prakristana, naturreligia epoko de norda Eŭropo, do en la kelta, ĝermana kaj balta kulturoj, magiaj formuloj servis al tio, "per la potenco de la ligita vorto utiligi la magiajn fortojn, kiujn volas kanaligi la homo". Aparte la la ĝermana lingvoregiono multaj magiaj formuloj konserviĝis, sed ĉiuj el tiuj konservitaj formuloj estas el la mezepoko post la kristaniĝo kaj tial estas kristanisme influitaj.
En la moderna sceneja magia iluziado "magiaj formuloj" kune kun iu drameca gesto aparte servas al tio forturni la atenton de la publiko de iu alia punkto, en kiu iluzia truko estas preparata.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Magia formulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.