Kanzono

Kanzono (itale canzona aŭ canzone, france chanson - la franclingva variaĵo en muziko foje neologisme nomatas ŝansono) estas poezia formo, kaj speco de muzika komponaĵo.

Poezio

En poezio, kanzono estas mallonga lirika poemo, kiu malvolviĝis en Provenco, Francio, kaj populariĝis en Italio dum la mezepoko. La temo de kanzonoj (itale: "kantoj") estis kutime amo, naturo, aŭ ina beleco. Forme, kanzono konsistis el strofoj egale longaj kaj finiĝantaj per refreno, kiu estis pli mallonga strofo. La nombro da versoj en ĉiu strofo variis inter 7 kaj 20. La plej famaj verkintoj de kanzonoj estis la 14-jarcentaj poetoj Dante kaj Petrarko.

Muziko

En muziko, kanzono estis 16-jarcenta plurparta voĉa enmuzikigo de literatura kanzono, aŭ 16-jarcenta kaj 17-jarcenta instrumenta komponaĵo. La instrumenta kanzono, unue bazita sur franca-flandraj polifoniaj kantoj, poste sendepende komponata, ekz. la latunblovinstrumentaj kanzonoj de Giovanni Gabrieli, influis la fugon kaj estis la rekta praulo de la sonato.

Evoluo al moderna kanzono

En la 19-a jarcento estiĝis en francaj kabaredoj moderna formo de ŝansono, kiu trovis sian validigon precipe en amuziga industrio. Ŝovo okazis ankaŭ en la tekstoj de ŝansonoj, kiu de la simplaj melodioj evoluis en poeme valorajn poemajn verkaĵojn. La tekstistoj de ŝansonoj estadis ofte kaj estas antaŭaj poetoj. Inter la plej konataj interpretoj de la franca ŝansono apartenas ekz. Édith Piaf, Lucienne Boyer, Charles Trenet, Yves Montand, Charles Aznavour, Jacques BrelGilbert Bécaud.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Kanzono PoezioKanzono MuzikoKanzono Evoluo al moderna kanzonoKanzono Vidu ankaŭKanzono Eksteraj ligilojKanzonoItaleNeologismo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

3Herman HeijermansWhen Harry Met Sally...Cifereca subskriboFelkostumoSankta Romia ImperioSociaj protestoj de 1968Leona kapitelo de AŝokoMajmunaLive AidNe-registara organizaĵoLiane de PougyFrutigen (stacidomo)Bruna nanoEsperantoAsteroida zonoDisigo de povojBelorusioKuboViandoVatnajökull (nacia parko)Kaley Cuoco2004KirgizioGermanioLupusoRusia revolucio de 1917Wim de BieArmenioNysaJuliana kalendaroTajlandoBjalistokoHomaj rajtojBuchèresJordi WildViolonoSimioBjørnstjerne BjørnsonJuchitán de ZaragozaOnce Upon a Time in HollywoodKuketoPatro niaUsonoHerliesFrandzadoTemplo de Mount TimpanogosPsikologioKroatioDecembro de 2022AlpojMamonas AssassinasRadostín (distrikto Havlíčkův Brod)1856BRobotoRahim Jar ĤanGranda buntpegoEvaSeksa revolucioUkrainio2Kompton-efikoVSatanoElektra motortrajnoStrasburgoProsíčkaJudgment at NurembergFrancisko Valdomiro LorenzZaratuŝtrismo🡆 More