Ĉevalo Beiaard

Ĉevalo Beiaard (nederlande: Ros Beiaard = kariljono) estas ligna ĉevalo de gigantaj dimensioj.

Gildo da portistoj portas ĝin en procesio kun amasa partopreno tra urbo Dendermonde. Nuntempe tia procesio okazas ĉiun dekan jaron. Tio fortigas la emociojn de la kortuŝataj dendermondanoj, ĉar estas reala ŝanco, ke oni vidas la ĉevalon je la lasta fojo. Sekve al la legendo (vidu malsupre) sur la ĉevalo eksidas kvar junaj fratoj el Dendermonde, la Kvar Hejminfanoj, ornamitaj per kavaliraj kirasoj. Ilia korpa kapablo estas ne malpli admirinda ol tiu de la portantoj, konsidere ilian pozicion sur la larĝa dorso kaj la daŭron de la procesio.

Ĉevalo Beiaard
Ĉevalo Beiaard
fikcia ĉevalo • mita ĉevalo
Informoj
Sekso virseksa organismo
Ĉevalo Beiaard
Ĉevalo Beiaard
vdr
Ĉevalo Beiaard

La legendo de Ĉevalo Beiaard

Kiam la sinjoro de Aymon ekhavis malpacon kun Karolo la Granda, tiu malliberigis lin post kelkaj bataletoj. Liaj kvar filoj sukcesis eskapi danke al Ĉevalo Beiaard, kiu apartenis al la plej juna filo Reynout. La daŭra, sed sensukcesa postkurado de la fratoj frustris Karolon tiel, ke li proponis liberigi ilian patron interŝanĝe kun la transdono de la ĉevalo. Post longa kaj korŝira hezito Reynout konsentis. Sub la okuloj de sia mastro la ĉevalo estis ligita al muelŝtono kaj ĵetita en riveron Skeldo. Trifoje la ĉevalo sukcesis reveni surfacen. Nur kiam Reynout forturnis la rigardon por ne plu devi vidi la agonion de sia ĉevalo, la besto restis definitive subakve.

La legendo estas rakontata en la urba himno de Dendermonde. La himno aludas ankaŭ al la rivaleco kun la najbara urbo Aalst, kiu envias Dendemonde pro la ĉevalo. Tamen la Aalst-anoj asertas, ke la ĉevalo de Dendermonde estas farita de kartono, dum ke Aalst havas ĉevalon el balato (Dendermondaj karnavalistoj tial moke parolas pri "Ĉevalo Balato").

Legendo pri la ĉevalo (france Beyard) ekzist

as ankaŭ en urbo Dinant.

Tags:

DendermondeGildoKariljonoNederlanda lingvoPortisto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Mara ekosistemoUshuaiaKalmoKromproduktoOceanografioJordanoMohamedoDamir MatkovićCisjordanioNeŭroleptoRimana hipotezoLotte ZweigMallaviMilo ĐukanovićDistrikto Banská BystricaC++PIVPiritoBruna HuskyFuseta (stacidomo)Vikipedio en EsperantoBuggenhoutLento GoffijogoInternacia Junulara KongresoZeŭsoImperioSeksallogoChișineu-CrișRetejoBabilejoVirtuala maŝinoPornografioXXXTentacion2013RoterdamoCastelo BrancoGeorgio1990Castro MarimAleksandr Andrejeviĉ SaĥarovBernie SandersAmbasadoSanoTeroInsulo de la RozojStacio Hashimoto (Kioto)TokioTalas-EeraFranz Anton Adolph von Wagensperg1703Vila Real de Santo AntónioNădlacMickey MouseNovialo2-HeksenoKuketoLena KarpuninaSanĉo PanzoBajtoCAPTCHA🡆 More