Scilla
Scilla
Kastelo de Scilla
LandoItalio
RegionoKalabrio
Loĝantaro4 885 (2018)
Alto72

Scilla (elp. ŝilla), ("Scigghiju" en la kalabria), estas itala urbeto en provinco Reĝjo Kalabria en regiono Kalabrio.

Kompreni redakti

La fiŝistkvartalo Chianalea kun la Kastelo Ruffo
La fiŝistkvartalo Chianalea kun la Kastelo Ruffo dum nokte

Ĝi estas fama turisma feriejo situanta sur terkapo ĉe la norda enirejo de la Messina Markolo.

Kiam iri redakti

La ĉefa sezono por viziti la urbon estas somero, pro ĝia marborda alvokiĝo; por mallonga duontaga vizito eblas ankaŭ orientiĝi dum mez-sezonoj (printempo kaj aŭtuno), precipe se proksime al la bansezono (kiu kutime etendiĝas de junio ĝis septembro).

Historio redakti

La originoj estas tre antikvaj, konfuzitaj inter greka mitologio, historio, legendo kaj poeziaj bildoj nutritaj dum jarmiloj per la sugestio de la natura medio.

La loknomo scylla ("hundino") memorigas misteran monstron, kiu laŭ la mitologio kaŭzis ŝtormojn sur la maro, kiuj determinis multajn ŝiprompojn.

Laŭ la greka mitologio, Scila estis mara nimfo, kiu pro ĵaluzo estis transformita de la magiistino Circe en monstron dum banado en golfeto proksime de Zancle (hodiaŭa Mesino); anstataŭ kruroj ĝi havis ses bojantajn hundokapojn, kaj longajn serpentajn vostojn. La rakonto estas rakontita en la Odiseado de Homero, kaj en la Metamorfozoj de Ovidio.

La mito pri la danĝero de navigado en la Mesina Markolo, t.e. inter la duoninsulo de Scilla en Kalabrio kaj la sicilia kabo de Cariddi, (danĝero konsiderata tia, ke eĉ oni derivis ĉi tiujn nomojn de tiuj de du teruraj mitologiaj monstroj vorantoj de maristoj), verdire ĝi tute ne respondas al la realo, fakte ne estas apartan riskon alfronti tiun mediteranean maran pasejon; cu estis riskojn en la pasinto? pri tio ne estas pruvoj; verŝajne certa danĝero por la malgrandaj kaj malpezaj antikvaj boatoj devis ekzisti, kaj tiu risko tamen malpliiĝis poste, eble, ironie, pro la ruinigaj tertremoj kaj cunamoj okazintaj laŭlonge de la tempo en tiu geologie malfacila areo, kiuj certe ŝanĝis ĝian subakvan geografion.

Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri avie redakti

La plej proksima flughaveno estas tiu de la Markolo, en Reĝjo Calabria; aliaj konsiderindaj flughavenoj, ankaŭ pro la alta nombro da alvenaj flugoj, estas tiu de Lamezia Terme (daŭrigu de tie per trajno, buso aŭ aŭto) kaj tiu de Katanio (daŭrigu de tie per trajno, buso aŭ aŭto ĝis Messina, prenu pramon ĝis Villa San Giovanni kaj poste daŭrigu per trajno, buso aŭ aŭto).

Eniri trajne redakti

La urbo havas fervojan stacidomon de Trenitalia; la trajnoj, kiuj haltas tie, estas preskaŭ nur regionaj, kun origino en Reĝjo Kalabria, Rosarno, Lamezia Terme, Paola aŭ Kosenco.

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Granda parto de la turisma areoestas koncentrita ĉe la marbordo, do ĝi povas esti vizitata piede.

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Oni povas atingi la urbon ĉefe per la samnoma elirejo de aŭtovojo A2.


Vidi redakti

Panoramo de Marina Grande.
Somera sunsubiro en Chianalea

Kiel orientiĝi redakti

La historia centro de Scilla nomiĝas "San Giorgio", kaj disvolviĝas ĉirkaŭ la placo "San Rocco", kiu enhavas interalie la preĝejon "San Rocco", patrono de Scilla, kaj la urbodomon. Piazza San Rocco konsistas el granda teraso konstruita sur roka kresto, superrigardanta la panoramon de la Mesina Markolo. La vido ampleksas de la Kastelo Ruffo ĝis Sicilio (precipe Ganzirri kaj, en klaraj tagoj, Capo Milazzo), malproksime iuj el la Eoliajn Insuloj (Insulo Lipari, Insulo Panarea kaj Insulo Stromboli).

La historia centro inkluzivas la antikvan kvartalon Bastìa, karakterizitan de malaltaj domoj, trairitaj de la karakterizaj stratetoj. Iuj arkitekturaj elementoj de la originala loka stilo restas videblaj en la ekzistantaj konstruaĵoj, inkluzive de la karakteriza mallevita arko kaj la tipa cirkla fenestro.

Kjanalea redakti

Chianalea (Piana delle Galee), estas marborda areo situanta ĉe la norda flanko de la klifo, kiu enhavas la Kastelon, kiu dividas ĝin de Marina Grande. Chianalea ofertas nur kelkajn metrojn da strando, ĉar preskaŭ ĝia tuta marbordo konsistas el rokoj kaj ŝtonoj, kiuj faras danĝeran kaj malfacile eniri la akvon. La tutan Kjanalea-n transiras ununura vojo, kiu ligas ĝin unuflanke kun la haveno kaj aliflanke kun la SS18. Agrabla elemento de la areo estas la granda nombro da domoj konstruitaj preskaŭ ĉiuj proksime al la maro, kiuj gajnis al ĝi la kromnomon de "eta Venecio de la Sudo". Fine, la menciita haveno situas duonvoje inter Marina Grande kaj Chianalea kaj gastigas fiŝkaptistajn boatojn kaj, somere, malgrandajn kaj mezgrandajn plezurŝipojn.

Marina Grande redakti

Ĉi tiu estas la areo de la strando, limigita sude kaj norde de du imponaj rokaj krestoj. Alia altiro de Marina Grande estas la dekses-jarcenta preĝejo de la "Spirito Santo", kie vi povas trovi la pentraĵon de Francesco Celebrano "La Descendo de la Sankta Spirito" (1799)

Jeracari redakti

Ĉi tiu estas la plej lastaa ekspansio de la loĝata centro, ĝi formiĝis antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj, kaj ekzistas ankaŭ la urba sportejo. La kvartalo estas apartigita de la historia centro per malgranda neloĝata areo kaj la tombejo. Areo iam riĉa je vitejoj, en la lastaj tempoj multaj plurdomoj estis konstruitaj tie.

Frakcioj redakti

Ili ankaŭ estas frakcioj de la municipo Scilla, apartigitaj per la kvar distriktoj de la ĉefurbo:

  • 'Favazzina' , situanta sur la tirena marbordo, kelkajn kilometrojn norde de la urba ĉefurbo, estas malgranda kaj bonvena ĉemara feriurbo.
  • 'Melia' , kie agrikulturo kaj brutaro floras, situas je ĉirkaŭ 800 m, en ideala pozicio pro la proksimeco al la maro (ĉirkaŭ 15 minutoj aŭte), kaj al la montaraj starigoj de Gambarie.
  • 'Solano Superiore' , situanta sur la deklivoj de Aspromonte, estas tre populara por la milda klimato dum la somero. Ĝi najbaras al Solano Inferiore, parto de la komunumo Bagnara Calabra. Ĝi estas konata pro la kultivado de terpomoj kaj por la bredado de porkoj kaj kaproj.


Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Mezaj prezoj redakti

Hotel Scilla, Via Parco, 1, ☎ +39 0965 754895, @ [email protected]. Check-in: 14:00, check-out: 11:00.

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.
🔥 Popular: Vikivojaĝo:ĈefpaĝoPeruoIranoItala frazlibroSpecialaĵo:Versio/IndonezioFrazlibrojDosiero:Albanian - military interpreting practice. (IA albanianmilitary00army).pdfHelpo:Saltu en la akvonKOVIM-19Nord-KoreioAmerikoVikivojaĝo:EnkondukoSudamerikoDosiero:Balatonlelle panoráma - panoramio.jpgHelpo:HelpoAzerbajĝanoGrosetoĈilioVikivojaĝo:Aŭtoraj rajtojKategorio:Sud-KoreioKazaĥa frazlibroŜablono:FaritaDosiero:DAEWOO BM090.jpgArmenioSvislandoAzioEŭropoAŭstralioDosiero:Legnano-Stemma.svgDosiero:Flag of Iraq.svgBaltaj ŝtatojPakistanoBraziloLimoDosiero:Grotta Byron a Portovenere.jpgDosiero:Golem Beach.jpgSantiagoUzanto:HakanISTSenpaĝaj esperantigitaj loknomoj de RusioDosiero:Királyi váró, Gödöllő (1).JPGDosiero:Kallithea (Rhodes)-11436614765.jpgUzanto:2405:6580:B760:1A00:3CDF:8FC4:AC6B:2618Dosiero:Djibouti in its region.svgKategorio:OkcitanioDosiero:Kosovo in its region.svgDosiero:Albano L. Anfieatro Romano.JPGDosiero:CornelloDeiTasso banner vista.jpgŜablono:Uzanto14KanadoLibanoSümegBarejnoDosiero:Busójárás (Mohács), 2009.jpgDosiero:Flag of Lithuania.svgDosiero:Switzerland in its region.svgDosiero:Panorama of Brunei Regatta.jpgDosiero:Nagykanizsa City Hall 2012 1.jpgDosiero:Flag of Maldives.svgSuda AzioDosiero:Duomo San Maurizio.jpgDosiero:On the boat to Szob.jpgUzanto:RHo (WMF)Dosiero:Bishkek banner.jpgSeuloNikaragvoUzanto:Jon KolbertDosiero:Fő utca 43, Waffini, Sió Print, 2019 Siófok.jpgDosiero:Esztergár Lajos utca, Olympia étterem. Fortepan 21298.jpgDosiero:Hotel Magyar Király, Székesfehérvár.jpgDosiero:Barcelona in Parc Güell.JPGDosiero:Nubian pyramids Meroe (Sudan) banner.jpgUzanto:DerHexerDosiero:Castel Goffredo banner.JPGDosiero:Cameroon in its region.svgDosiero:Flag of North Korea.svgListo de Monda Heredaĵo de UneskoProvenco-Alpoj-Bordo LazuraSankta Georgo