Politika kaj ekonomia unio de eŭropaj ŝtatoj

Eŭropa Unio

Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo. Ĝi konsistas el 27 eŭropaj ŝtatoj, kaj estis establita per la vigligo de la Traktato de la Eŭropa Unio, la 1-an de novembro 1993.

Membroŝtatoj redakti

LandoKodoAliĝdatoMonunuo
AŭstrioAT1995Eŭro (ekde 2002)
BelgioBE1957 (fondinta lando)Eŭro (ekde 2002)
BulgarioBG2007Bulgara levo
ĈeĥioCZ2004Ĉeĥa krono
DanioDK1973Dana krono
EstonioEE2004Eŭro (ekde 2011)
FinnlandoFI1995Eŭro (ekde 2002)
FrancioFR1957 (fondinta lando)Eŭro (ekde 2002)
GermanioDE1957 (fondinta lando)Eŭro (ekde 2002)
GrekioGR1981Eŭro (ekde 2002)
HispanioES1986Eŭro (ekde 2002)
HungarioHU2004Hungara forinto
IrlandoIE1973Eŭro (ekde 2002)
ItalioIT1957 (fondinta lando)Eŭro (ekde 2002)
KiproCY2004Eŭro (ekde 2008)
KroatioHR2013Eŭro (ekde 2023)
LatvioLV2004Eŭro (ekde 2014)
LitovioLT2004Eŭro
LuksemburgoLU1957 (fondinta lando)Eŭro (ekde 2002)
MaltoMT2004Eŭro (ekde 2008)
NederlandoNL1957 (fondinta lando)Eŭro (ekde 2002)
PollandoPL2004Pola zloto
PortugalioPT1986Eŭro (ekde 2002)
RumanioRO2007Rumana leŭo
SlovakioSK2004Eŭro (ekde 2009)
SlovenioSI2004Eŭro (ekde 2007)
SvedioSE1995Sveda krono

Kandidatoj redakti

Ĝis 2025 estas supozataj aliĝoj de Serbio kaj Montenegro.

Pliaj 3 landoj estas kandidatoj: Nord-Makedonio, Albanio kaj Turkio. Dum Makedonio kaj Albanio estas relative bone survoje kaj ilia akcepto estas supozata en 2020-aj jaroj; Turkio estas politike disputata kaj pro la nuntempa politika etoso en Turkio estas negocado pri aliĝo frostigita.

Konsiderataj (sed dume ne plene oficialaj kandidatoj) estas ankaŭ Armenio, Azerbajĝano, Bosnio kaj Hercegovino, Kartvelio, Kosovo (kun disputata statuso), Kazaĥio, Islando, Moldavio, Norvegio, Sanmarino, Svislando, Ukrainio. Eventuale povus aliĝi ankaŭ Belorusio, kaj Rusio.

Specifa demando estas pri la ŝtatetoj Andoro, Liĥtenŝtejno, Monako, Sanmarino kaj Vatikano. Vatikano ne plenumas la aliĝan kondiĉon pri demoratieco kaj povas aliĝi. Utilo por aliaj landoj estas dubinda, ĉar ili ĉiuokaze havas bonajn kontraktojn kun Eŭropa unio. Krome, burokratio de Eŭropa unio ne estas bone adaptita al ŝtatetoj.

Sekureco redakti

En Eŭropa Unio funkcias unueca kriza numero 112 por ĉiuj gravaj krizaj okazoj – fajro, sanaj kaj sekurecaj problemoj. Ĝi povas esti alvokata per ajna poŝ- aŭ firma telefono en ajna membroŝtato kaj ankaŭ en kelkaj najbaraj landoj (Svislando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, ks.). La telefonnumero estas prizorgata de ĉiu ŝtato aparte, do varias ekzemple la lingvoj, kiuj povas esti uzataj (tamen plej ofte eblas paroli angle) kaj varias kiel la telefonalvoko estos prizorgita – ĉu ĝi kapablas mem prizorgi la tutan situacion, ĉu ĝi sekve alidirektas al servo, kiu estas necesa por trakti la situacion aŭ ĉu ĝi ĉiam alidirektas al unu konkreta kriza servo.

Viziti plu redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo:
Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas sur la paĝo :