La Sunsistemo (kun majusklo), aŭ sunsistemo (sen majusklo), estas la planeda sistemo de la Suno, al kiu la Tero apartenas.
Ĝi konsistas el tiu ĉi stelo kaj ĉielaj objektoj orbitantaj ĝin: la ok konfirmitaj planedoj kaj iliaj 214 konataj naturaj satelitoj (kutime nomitaj "lunoj"), la kvin nanaj planedoj kaj iliaj naŭ konataj satelitoj, same kiel miliardoj da minoraj korpoj (preskaŭ ĉiuj asteroidoj kaj aliaj minoraj planedoj, kometoj, kosma polvo, ktp.).
Sunsistemo | |
planedsistemo vd | |
planedsistemo | |
---|---|
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 79 AU vd |
La Sunsistemo estas gravite ligita sistemo de la Suno kiel centra stelo kaj objektoj kiuj orbitas ĝin. La plej grandaj el tiaj objektoj estas la ok planedoj, en ordo de la Suno: kvar internaj planedoj nomitaj Merkuro, Venuso, Tero kaj Marso, du gasgigantoj nomitaj Jupitero kaj Saturno, kaj du glacigigantoj nomitaj Urano kaj Neptuno. Ekzistas nekonata nombro da pli malgrandaj nanplanedoj kaj sennombraj malgrandaj korpoj orbitantaj la Sunon.
La Sunsistemo estas parto de la galaksio nomata Lakta Vojo, kie ĝi loĝas en la brako de Oriono. Ĝi situas ĉirkaŭ 8 kpc (∼26,100 lj) de la Galaksia Centro, ĉirkaŭ kiu ĝi kompletigas unu revolucion en 225 ĝis 250 milionoj da jaroj. Ĝi formiĝis antaŭ iom malpli ol 4,6 miliardoj da jaroj de la gravita kolapso de molekula nubo, sekvita de la formado de praplaneda disko laŭ la nebula hipotezo.
La interna Sunsistemo estas la regiono konsistanta el la terecaj planedoj kaj la asteroida zono.
La kvar terecaj aŭ internaj planedoj havas densajn, ŝtonajn kunmetaĵojn, malmultajn aŭ neniujn lunojn, kaj neniujn ringsistemojn. Ili estas kunmetitaj plejparte de fajrimunaj mineraloj kiel ekzemple la silikatoj — kiuj formas siajn krustojn kaj mantelojn — kaj metaloj kiel ekzemple fero kaj nikelo kiuj formas siajn kernojn. Tri el la kvar internaj planedoj (Venuso, Tero kaj Marso) havas atmosferojn sufiĉe grandajn por generi veteron; ĉiuj havas trafokraterojn kaj tektonajn surfactrajtojn, kiel ekzemple riftvaloj kaj vulkanoj.
La asteroida zono okupas la orbiton inter Marso kaj Jupitero, inter 2,3 kaj 3,3 AU (340 kaj 490 milionoj da km) de la Suno. Ĝi supozeble estas restaĵoj de la formacio de la Sunsistemo kiu ne kunfluis pro la gravita interfero de Jupitero.
Asteroidoj estas sub-planedoj kiel Cereso (nana planedo), 4 Vesta (ebla nana planedo), Pallas, Hygiea, Junono, kaj multaj aliaj planedetoj.
La sinsekvo kaj unuaj literoj egalas al tiuj de la planedoj en ordo disde la Suno.
Tiuj zonoj de sub-planedoj estas:
La rezolucio (numero 5A, akceptita en Prago la 24-an de aŭgusto 2006) tekstas jene:
|
La punkto (c) de la difino de planedo kaŭzas, ke Plutono ne plu estu nomata planedo, dum ĝi ja plenumas la kondiĉojn de la grupo planedoido. La nova kolektiva nomo de la tria grupo malgrandaj Sunsistemaj korpoj de planedetoj kaj kometoj evidente ne celas forpuŝi la jam ekzistantajn grupojn asteroido, kometo kaj aliaj, nur esti kolektiva nomo por ĉiuj astretoj (ĉiuj objektoj ekster la grupoj (1) kaj (2)).
La novaj difinoj koncernas nur nian Sunsistemon. Mankas precizaj difinoj por eroj de similaj sistemoj ĉirkaŭ aliaj steloj.
La Sunsistemo estas tre malgranda parto de nia galaksio, nome la Lakta Vojo: La Suno estas unu el la plurcent miliardoj da steloj en la tuta galaksio. Ĝi troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro al la rando. Lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian Sunsistemon. La sistemo havas aĝon de proksimume 4500 – 5000 milionoj da jaroj. Ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.
La stabileco de la sistemo rezultas el gravito de Suno (kvankam la gravito de planedoj teorie estas samvalora, ĝi estas kompare malforta). Ne estas precize difineble kie Sunsistemo finiĝas. Unu ebla limo estas la heliopaŭzo kie la suna vento ĉesas. Alia estas distanco kie gravito de la Suno ĉesas superi graviton de aliaj steloj, ĉirkaŭ 2 lumjaroj fore de la Suno.
Jam estas pruvite, ke aliaj stelsistemoj kun planedoj ekzistas ĉe aliaj steloj kaj en la Lakta Vojo kaj en aliaj galaksioj.
La plej ofte akceptita klarigo por la formado de la Sunsistemo estas la nebula hipotezo, unue proponita en la 17-a jarcento de René Descartes kaj poste en la 18-a jarcento de Immanuel Kant kaj Pierre-Simon Laplace. Laŭ kiu la plej grandaj objektoj estiĝis proksimume samtempe el rotacia nubego el gaso kaj polvo. La ideon pri pranubego formulis la germana filozofo Immanuel Kant en la jaro 1755 en sia verko Ĝenerala naturhistorio kaj teorio pri la ĉielo, sed nur en la lastaj jardekoj astronomoj pripensis ĝin denove.
Tiu dekomenca nubego estis kelkajn lumjarojn granda kaj probable ĝi naskis kelkajn stelojn. Kiel tipe ĉe molekulaj nubegoj, ankaŭ tiu konsistis ĉefe de hidrogeno, iom da heliumo, kaj malgrandaj kvantoj de pli pezaj elementoj fuziitaj de antaŭaj generacioj de steloj. Ĉar la regiono kiu nun estas konata kiel Sunsistemo, en ankoraŭa stato konata kiel "antaŭsuna nubego", kolapsis, la konservado de la angula movokvanto okazigis, ke ĝi rotaciis pli rapide. La centro, kie kolektiĝis plej granda parto de la amaso, pli kaj pli varmiĝis pli ol la ĉirkaŭstela disko. Dum la malpliiĝanta nubego rotaciis pli rapide, ĝi ekebeniĝis ĝis iĝi praplaneda disko kun diametro de ĉirkaŭ 200 AU (30 mil milionoj da km; 19 mil milionoj da mi) kaj varma, densa proto-stelo en la centro. La planedoj formitaj per akrecio (malkresko) el tiu disko, en kiuj polvo kaj gaso gravite altiris unu la alian, koaleskante ĝis formi eĉ pli grandajn korpojn. Eble centoj da protoplanefoj ekzistis en la frua Sunsistemo, sed ili jen merĝis jen estis detruitaj aŭ forĵetitaj, lasante planedojn, nanplanedojn, kaj restintajn minorajn korpojn.
Teamo de astronomoj uzante la Kosmoteleskopo Hubble spektis en la jaro 2000 planedon kiu kliniĝas kun sia protoplaneda disko ambaŭ je 30°. La sama kliniĝo indikas ke la planedo formiĝis el la disko. Ĝia stelo, Epsilon Eridani, aĝas nur 800 milionojn da jaroj, kio signifas ke la ĉirkaŭa protoplaneda disko restas kaj povas esti observata. Ĝi foras el Tero je nur 10,5 jarlumoj, facile videbla.
La astronomo Alice Quill observis per la Hubble-teleskopo tri proksimajn stelojn, Microscopii, Beta Pictoris kaj Fomalhaut, kaj iliajn ĉirkaŭajn protoplanedajn diskojn.
Laŭ nuntempaj opinioj moviĝis antaŭ ĉirkaŭ 4,6 miliardoj da jaroj en la nuna loko de la Sunsistemo kaj de la ĉirkaŭaj steloj vastega materia nubego ĉirkaŭ la galaksia centro.
La nubego diametris probable iom da lumjaroj. konsistis je 99 % el la gasoj hidrogeno kaj heliumo, kaj el malgranda parto de mikrometraj polveroj konsistantaj el pezaj elementoj kaj kombinaĵoj kiel akvo, karbonaj monooksido kaj dioksido, aliaj karbonaj kombinaĵoj, amoniakaj kaj siliciaj kombinaĵoj.
La hidrogeno kaj la pli granda parto de la heliumo estiĝis jam ĉe la praeksplodo. La pezaj elementoj kaj kombinaĵoj kreiĝis ene de steloj kaj liberiĝis ĉe iliaj eksplodoj kiel stelpolvo. Partoj de la materia nubego kuntiriĝis pro la propra gravito kaj plidensiĝis. Kaŭzo de tio estis eble eksplodo de relative proksima supernovao, kies premondoj trairis la nubegon. Tiaj densiĝoj kreis verŝajne plurajn centojn aŭ eble milojn da steloj en stelamaso, kiu verŝajne post kelkaj centoj da milionoj da jaroj disiĝis en liberajn unuopajn aŭ duopajn stelojn.
En la restanta protoplaneda disko laŭ la ĝisnuna modelo, la kuniĝo de polveroj estigis protoplanedon. Tiuj grandaj strukturoj havis sufiĉe da maso por kuniĝi per sia gravito kun aliaj protoplanedo kaj pli grandaj objektoj.
La epoko de la estiĝo de montgrandaj protoplanedoj, kaj tiel la komenco de la planedestiĝo estis trovitaj pro esploroj de iuj meteoritoj: ĝi okazis antaŭ 4 568 miliardoj da jaroj (kun malcerteco de 2 milionoj da jaroj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sunsistemo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.