Sveda Nacia Teamo De Futbalo: Vira nacia teamo de futbalo

La sveda nacia teamo de futbalo estas la landa vira futbalista teamo de la Reĝlando Svedio.

Svedio
Svedio
asocio Svenska Fotbollförbundet
Sveda Futbal-Asocio
konfederacio UEFA
manaĝero Lars Lagerbäck
golreĝo Sven Rydell (49)
stadiono Råsundastadion
Råsunda-stadiono
FIFA kodo SWE
unua matĉo Flago de Svedio Svedio 11-3
Sveda Nacia Teamo De Futbalo: Vira nacia teamo de futbalo Norvegio
1908
plej granda gajno Flago de Svedio Svedio 12-0
Flago de Suda Koreio Sud-Koreio
1948
plej granda perdo Sveda Nacia Teamo De Futbalo: Vira nacia teamo de futbalo Anglio 12-1
Flago de Svedio Svedio
1908
Futbala Mondpokalo
aperoj 11 (unua en 1934)
plej bona rezulto Dua pozicio
1958
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 4 (unua en 1992)
plej bona rezulto Duon-finalo
1992
Sveda Nacia Teamo De Futbalo: Vira nacia teamo de futbalo
v • d • r

Historio

Sveda Nacia Teamo De Futbalo: Vira nacia teamo de futbalo 
la sveda nacia teamo dum la unua internacia matĉo la 12-an de julio 1908

La Sveda Futbala Asocio (Svenska Fotbollförbundet) fondiĝis dum la jaro 1904. La 12-an de julio 1908 la teamo havis sian unuan internacian matĉon kontraŭ la norvega nacia teamo de futbalo kaj gajnis ĝin per la rezulto 11:3. Aŭtune de la sama jaro la teamo kadre de la Somera Olimpiko 1908 unuafoje ludis en internacia turniro, sed devis plenumi la unuan matĉon kontraŭ la turnira favorito, la angla nacia teamo de futbalo, kaj malvenkis senŝance. Post retiriĝo de la franca nacia teamo de futbalo, la svedoj rajtis konkurenci kontraŭ la nederlanda teamo pri la bronza medalo, sed ree malvenkis kaj do ricevis la 4-an rangon.

Dum la sekva Somera Olimpiko 1912 la svedoj en la okonfinalo ree malvenkis kontraŭ la nederlandanoj. Post la Unua Mondmilito la sveda teamo daŭre partoprenis la futbalajn turnirojn de la Someraj Olimpikoj, kaj dum 1924 surprize venkis la belgan teamon, unu el la favoritoj, kaj post pliaj matĉoj unuafoje ricevis la bronzan medalon.

Dum 1928 la teamo ne partoprenis en la matĉoj de la olimpiko kaj dum 1930 ne en tiuj de la mondpokalo. Post kiam dum 1932 ne okazis olimpika futbala turniro, la svedoj nur en 1934 ree konkurencis en internacia turniro, tiu de la Futbala Mondpokalo. Svedio per klaraj venkoj kontraŭ la estona kaj litova teamoj kvalifikiĝis kaj post arde pribatalata venko kontraŭ la argentina nacia teamo de futbalo atingis la kvaronfinalon. Dum la Somera Olimpiko 1936 la svedoj restis tute sensukcesaj, kaj dum la Futbala Mondpokalo 1938 atingis la duonfinalon.

Siajn plej grandajn sukcesojn la sveda teamo havis dum la 15 jaroj post la Dua Mondmilito. Dum la Somera Olimpiko 1948 la teamo post finala venko kontraŭ la teamo de Jugoslavio atingis la oran medalon. Du jarojn pli poste, dum la Futbala Mondpokalo 1950, atingeblis la tria loko, kaj ankaŭ dum la Somera Olimpiko 1952 la teamo atingis la trian lokon, do la bronzan medalon. Pluraj teamanoj iĝis profesiaj futbalistoj en Sudeŭropo, kaj – ĉar la Sveda Futbala Asocio malakceptis profesiajn sportistojn – la nacia teamo sekve tre malfortiĝis: Por la Futbala Mondpokalo 1954 kaj la Somera Olimpiko 1956 la teamo ne kvalifikiĝis. Sekve la nacia asocio repripensis sian politikon kaj reprenis kvin el la svedoj, kiuj eksterlande profesie ludis futbalon, en la nacian teamon. Dum la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 1958, kiuj okazis en Svedio, la sveda teamo atingis la finalon. Tie ĝi tamen venkiĝis fare de la brazila nacia teamo de futbalo, kiu per la rezulto 5:2 (kaj per po du goloj de la futbalistoj Vavá kaj Pelé) unuafoje akiris la turniran pokalon.

Dum la sekva jardeko la sveda teamo malsukcesis en ĉiuj kvalifikiĝoj pri la olimpikaj kaj mondpokalaj turniroj. Nur dum la matĉoj pri la mondpokalo 1970 la teamo rekvalifikiĝis, sed je iom da malbonŝanco ne pasis la unuan turniroparton, la grupajn matĉojn. Dum la mondpokala turniro de 1974 la svedoj tre batalis kaj fine atingis la kvinan lokon. En la turniroj de la sekvaj jaroj denove mankis sukcesoj, kaj nur dum 1990 denove la teamo kvalifikiĝis por mondpokala turniro, sed dum la grupaj matĉoj la teamoj de Brazilo, Kostariko kaj Skotlando tro fortis.

Pro tio, ke la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1992 okazis en Svedio kaj la teamo de la gastiganta lando aŭtomate rajtas partopreni, la svedoj unuafoje partoprenis en eŭropa futbala turniro. La teamo surprize fortis kaj atingis la duonfinalon. Same sukcesa estis la partopreno en la mondpokala turniro de 1994, kie la svedoj atingis la 3-an lokon.

Dum la eŭropa turniro de 1996 la svedoj ne kvalifikiĝis, sed jes dum la turniro de 2000, kvankam la teamo ne pasis la unuan turniroparton. Dum la mondpokala turniro de 2002 la teamo estis drasta malfavorito en grupo kun la teamoj de Anglio, Argentino kaj Niĝerio. Tamen la teamo sen malvenko atingis la unuan lokon en la grupo, kaj poste en la okonfinalo per iom da malbonŝanco malvenkis kontraŭ la teamo de Senegalo.

La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008.

Vidu ankaŭ

Tags:

Svedio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

RenesancoFilipinojJeremias Friedrich ReußAraba-israela konfliktoSendajoTioizopentanoloSarlando1765TritikoOswaldo Pires de HolandaIslama ŜtatoElin Pelin (urbo)Komuna Norma DatumaroUEACiferecepokoDuolingoVasilij EroŝenkoJohn DenverLibro de ĤanoĥFutbala Mondpokalo 2022Ĉefa afergvida oficistoListo de Esperanto-vortarojK.E.P.Afric SimoneLeonid BreĵnevSoĉiCergy-PontoiseBigas LunaNeuville-sur-OiseRuĝa Maro (subŝtato)Theo JamesSuda AŭstralioAdresaro de la EsperantistojFidel CastroGenezoYouTubeBaltiaj Esperanto-TagojAlpes-de-Haute-ProvenceHonkongoVirina seksa mutiladoEsperantoIntelekta malkapabloKrokodilulojHesioArkitekturo de antikva EgiptoĈeĥioCambridgeshireAdis-AbeboWinston ChurchillIrlanda lingvo1848Listo de kodoj de ISO 639-1James CookBiblio🡆 More