Petro La Granda: Caro de Rusa Imperio

Petro la Unua (konata kiel Petro la Granda) (ruse Пётр Первый, Пётр Великий) naskiĝis la 9-an de junio 1672 en Moskvo, mortis la 8-an de februaro 1725 en Sankt-Peterburgo) estis la unua imperiestro de Rusio.

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito Tiu ĉi artikolo temas pri la imperiestro Petro la 1-a de Rusio. Pri aliaj signifoj legu en la artikolo Petro la 1-a.

Li reĝis ĝis 1696 kune kun sia duonfrato. Liaj gepatroj estis caro Aleksio Miĥajloviĉ kaj carino Natalia Nariŝkina. Li apartenis al dinastio Romanov, tial lia plena nomo estas Petro Alekseeviĉ Romanov (ruse Пётр Алексеевич Романов).

Petro la Granda
Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito
Sekvanto Katerina la 1-a vd
Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito
Persona informo
Пётр I
Naskonomo Романов Пётр Алексеевич
Naskiĝo 30-an de majo 1672 (1672-05-30)
en Moskvo
Morto 28-an de januaro 1725 (1725-01-28) (52-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis per gangreno vd
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd
Religio ortodoksismoRusa Ortodoksa Eklezio vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusa carlandoRusia ImperioRusio vd
Subskribo Petro la Granda
Familio
Dinastio Romanovoj vd
Patro Aleksej Miĥajloviĉ vd
Patrino Natalya Naryshkina vd
Gefratoj Natalja Aleksejevna Romanova • Tsarevna Yevdokia Alekseyevna of Russia • Catherine Alekseyevna of Russia • Maria Alekseyevna of Russia • Marfa Alekseyevna of Russia • Feodosia Alekseyevna of Russia • Ivano la 5-aFjodor Aleksejeviĉ • Tsarevich Alexei Alexeyevich of Russia • Tsarevich Dmitry Alexeyevich of Russia • Tsarevich Simeon Alexeyevich of Russia • Sofia Aleksejevna vd
Edz(in)o Eŭdoksia LopuĥinaKaterina la 1-a vd
Infanoj Aleksej Petroviĉ • Anna Petrovna of Russia • Elizabeto de Rusio • Natalia Petrovna • Pyotr Petrovich • Natalia Maria Petrovna • Alexander Petrovich • Pavel Petrovich Romanov • Katherine Petrovna Romanov • Margaret Petrovna Romanov • Paul Petrovich Romanov vd
Profesio
Okupo regantoŝtatreprezentanto vd
Laborkampo politiko de Rusio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito
Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito
vdr

Pere de nombraj sukcesaj militoj li etendis la Carregnon al multe pli granda imperio kiu iĝis ĉefa eŭropa potenco. Li kondukis kulturan revolucion kiu anstataŭis iom el la tradiciisma kaj mezepokeca socia kaj politika sistemo per alia pli moderna, sciencema, eŭrop-orientita, kaj bazita sur la principoj de la Klerismo.

Vivo

Fine de la 17-a jarcento Moskvon venis multaj protestantoj rifuĝintaj el okcidenta Eŭropo pro la religiaj militoj, kiuj fondis sian kolonion ĉe bordoj de Jaŭza rivero. Moroj, kutimoj, vestoj, lingvoj kaj ĝenerale malsama vivmaniero de tieaj loĝantoj grave influis ekstarigon de mondkoncepto de carido Petro. Malgraŭ tio, ke Petro la Unua estis denaska moskvano ekde 1672, li entute ĝin ne amis pro multaj kaŭzoj. Infanece li spertis malfavorajn vivkondiĉojn ĉi tie kaj eĉ du senrezultajn vivatencojn, kiujn realigis lia parencaro. El lia epoko en Moskvo konserviĝis nomoj de tri urbaj distriktoj: Lefortovo, Preobraĵenskoje kaj Semenovskoje. La unuan posedis sviso Lefort - favorito de Petro la Granda. Sur areo de la ceteraj aperis du unuaj rusiaj regimentoj, kies militistoj estis vestitaj kaj armitaj laŭ tiama okcidenteŭropa modelo. Iom poste ĉi tiuj regimentoj fakte fariĝos bazo de la nova rusia armeo. Petro Alekseeviĉ estis la unua rusia reĝo, kiu vojaĝis en Brition, Nederlandon kaj Germanion. En Nederlando li kaŝis sian identecon kaj laboris kune kun ŝipkonstruantoj, per sia sperto lernante la manieron fari okcident-tipan ŝiparon. Poste li estos la moderna fondinto de la Rusa Imperia Ŝiparmeo.

Komencaj jaroj

Jam dekomence, la edukado de Petro (komisie de la Caro Aleksej la 1-a) estis metita en manoj de kelkaj tutoroj, inter kiuj ĉefe Nikita Zotov, Patrick Gordon, kaj Paul Menesius. La 29an de januaro 1676, la Caro Aleksej mortis, lasante la suverenecon al pli aĝa duonfrato de Petro, la malforta kaj malsaneca Fjodor la 3-a. Tra tiu periodo, la regado estis ĉefe administrata de Artamon Matvejev, klerisma amiko de Aleksej, kaj politika ĉefo de la familio Nariŝkin kaj unu el plej gravaj bonfarantoj por la infanaĝo de Petro. Tio ŝanĝis kiam Fjodor mortis en 1682. Ĉar Fjodor ne lasis filon, ekis disputo inter la familioj Nariŝkin kaj Miloslavski pri kiu heredu la tronon. La alia duonfrato de Petro, Ivano la 5-a, estis la tuj venonta laŭ linio por la trono, sed li estis draste malsana kaj mense nesana. Sekve la Bojarano (nome konsilantaro de rusaj nobeloj) elektis la 10-jaraĝan Petron por iĝi Caro kun lia patrino kiel regento. Tiu aranĝo estis prezentita antaŭ la popolo de Moskvo, kiel antikva tradicio postulis, kaj estis ratifita. Sofia Aleksejevna, unu el la filinoj de Aleksej el lia unua geedziĝo, estris ribelon de la strelci (nome rusaj elitaj militistoj) en aprilo kaj majo de 1682. En la sekva konflikto kelkaj parencoj kaj amikoj de Petro estis murditaj, inklude Matvejev, kaj Petro atestis kelkajn el tiuj agoj de politika violento.

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Petro la Granda, dum infanaĝo.

La strelci ebligis ke Sofia, nome la Miloslavski (la klano de Ivano) kaj ties aliancanoj, insistis, ke Petro kaj Ivano estu proklamitaj kunaj Caroj, kaj Ivano aklamita kiel plej aĝa. Sofia agis kiel regento dum la infanaĝo de la suverenoj kaj ekzercis la tutan povon. Dum sep jaroj, ŝi regis kiel aŭtokrato. Oni faris grandan truon ĉe la dorso de la du-sida trono uzita de Ivano kaj Petro. Sofia sidis malantaŭ la trono kaj aŭskultis kiam Petro parolis kun la nobeloj, dum trudis informaron kaj respondojn al demandoj kaj problemoj. Tiu trono povas esti ankoraŭ vidata en la Kremla Armomuzeo en Moskvo.

Petro ne zorge atentis, ke aliaj regas en lia nomo. Li engaĝiĝis en tempopasigiloj kiaj ŝipkonstruado kaj navigado, same kiel ludi batalojn per sia ludila armeo. La patrino de Petro serĉis devigi lin adopti pli konvencian konduton, kaj aranĝis lian nupton kun Eŭdoksia Lopuĥina en 1689. La geedziĝo estis malsukcesa, kaj dek jarojn poste Petro devigis ŝin iĝi monaĥino kaj tiele li liberiĝis el tiu unio.

Ĉe la somero de 1689, Petro planis preni la povon el sia duon-fratino Sofia, kies pozicio estis malfortigita pro du malsukcesaj kampanjoj en Krimeo. Kiam ŝi eksciis tion, Sofia konspiris kun la estroj de la strelci, kiuj kontinue levis malordon kaj diskonsenton. Petro, avertita de strelci, fuĝis nokte al la nepenetrebla monaĥejo de Troice-Sergijeva Lavra; tie li malrapide aligis sekvantojn kiuj fidis, ke li venkos en la lukto por la povo. Ŝi estis eventuale elpovigita, kaj Petro la 1-a kaj Ivano la 5-a pluagante kiel kuncaroj. Petro devigis Sofia eniri en konventon, kie ŝi rezignis sian nomon kaj postenon kiel membro de la reĝa familio.

Ankoraŭ, Petro ne akiris faktan kontrolon super rusaj aferoj. La povo estis anstataŭ plenumita de lia patrino, Natalja Nariŝkina. Nur kiam Natalija mortis en 1694 Petro iĝis sendependa suvereno. Formale, Ivano la 5-a restis kiel kunreganto kun Petro, kvankam li estis senefika. Petro iĝis la ununura reganto kiam Ivano mortis en 1696.

Granda Ambasado

Petro sciis, ke Rusio ne povos fronti la Otomanan Imperion sola. En 1697, li veturis "incognito" (kaŝe, nekonata) al Okcidenta Eŭropo dum 18a-monata veturado kun granda rusa delegitaro – nome la tiel nomita "Granda Ambasado". Li uzis falsan nomon, kio ebligis, ke li evitis sociajn kaj diplomatiajn eventojn, sed ĉar li estis multe pli alta ol aliaj, li ne trompis iun ajn gravulon. Unu celo estis serĉi la helpon de eŭropaj monarkoj, sed la esperoj de Petro rezultis malsukcesaj. Francio estis tradicia aliancano de la Otomana Sultano, kaj la Aŭstrio deziregis reteni pacon en la oriento dum oni faris siajn proprajn militojn en okcidento. Petro, krome, estis elektinta maltaŭgan momenton: la eŭropanoj tiam estis pli okupitaj pri la Milito de hispana sukcedo pri kiu sukcedos la senfilan Karlo la 2-a de Hispanio anstataŭ lukti kontraŭ la Otomana Sultano.

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Petro surŝipe en sia jaĥto survoje al la Petro kaj Paŭlo.

La "Granda Ambasado" tamen pluis. Vizitante Nederlandon, Petro lernis multon pri la vivo en Okcidenta Eŭropo. Li studis ŝipkonstruadon en Zaandam (la domo kie li loĝis estas nune muzeo, nome la Domo de la Caro Petro) kaj en Amsterdamo, kie li vizitis, inter aliaj, la alt-klasan familion De Wilde. Jacob de Wilde, alta funkciulo de la Admiraleco de Amsterdamo, havis bone konatan kolekton de arto kaj moneroj, kaj la filino de De Wilde nome Maria de Wilde faris gravuraĵon de la kunsido inter Petro kaj ŝia patro, havingante vidan pruvaron de "la komenco de la klasika tradicio de Okcidenta Eŭropo en Rusio". Laŭ Roger Tavernier, Petro la Granda poste akiris la kolekton de De Wilde.

Pere de la perado de Nicolaes Witsen, urbestro de Amsterdamo kaj fakulo pri Rusio, la Caro ricevis la oportunon akiri praktikajn espertojn en la plej granda ŝipkonstruejo en la mondo, apartenanta al la Nederlanda Orient-hinda Kompanio, dum periodo de kvar monatoj. La Caro helpis por la konstruado de "orient-hinda" ŝipo speciale konstruita por li: Petro kaj Paŭlo. Dum sia restado la Caro dungis multajn kapablajn laboristojn kiel konstruistoj de kluzoj, fortikaĵoj, ŝipkonstruistoj, kaj maristoj — kiel Cornelis Cruys, nome vic-admiralo kiu iĝis, kun François Le Fort, la konsilisto de la caro por maraferoj. Petro poste uzis sian sciaron por ŝipkonstruado helpe al la formado de la ŝiparo de Rusio. Petro vizitis la kuraciston Frederik Ruysch, kiu instruis lin kiel elpreni dentojn kaj kapti papiliojn, kaj Ludolf Bakhuysen, nome pentristo de marpejzaĝoj. Jan van der Heyden, la inventisto de la fajr-hoso, ricevis Petron, kiu deziris lerni kaj lernigi sian sciaron al siaj kamparanoj. La 16an de Januaro 1698 Petro organizis adiaŭan feston kaj invitis Johan Huydecoper van Maarsseveen, kiu devis sidiĝi inter Lefort kaj la Caro kaj drinkadi.

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Portreto de Petro fare de Godfrey Kneller, 1698. Tiu portreto estis donaco de Petro al la Reĝo de Anglio.

En Anglio, Petro kunsidis kun la reĝo Vilhelmo la 3-a, vizitis Greenwich kaj Oxford, pozis por Sir Godfrey Kneller, kaj vidis ŝiparparadon de la Royal Navy en Deptford. Li studis la anglajn teknikojn de urbo-konstruado kiujn li poste uzos grandskale en Sankt-Peterburgo. La Ambasado poste iris al Lepsiko, Dresdeno, Prago kaj Vieno. Petro parolis kun Aŭgusto la 2-a kaj kun Leopoldo la 1-a.

La vizito de Petro estis haltigita subite en 1698, kiam li devis reveni hejmen pro la ribelo de la Strelciuloj. La ribelo estis facile venkita eĉ antaŭ la alveno de Petro hejme el Anglio; el la caraj trupoj, nur unu estis mortigita. Petro tamen kruele reagis kontraŭ la insurekciintoj. Ĉirkau mil ducent ribeluloj estis torturitaj kaj ekzekutita, kaj Petro ordonis, ke iliaj korpoj estu publike montritaj kiel averto por estontaj konspirantoj. La Strelciuloj estis disigitaj, kelkaj el la ribeluloj estis deportitaj al Siberio, kaj la individuo kiun ili klopodis porti al la Trono — nome la duonfratino de Petro Sofia — estis devigita enfermiĝi en monaĥinejon.

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Statuo de Petro en Roterdamo.

En 1698, Petro sendis delegitaron al Malto, sub estreco de la bojaro (altranga nobelo) Boris Ŝeremetev, por observi la trejnadon kaj kapablojn de la Kavaliroj de Malto kaj de ilia ŝiparmeo. Ŝeremetev esploris la eblojn de estontaj kunaj entreprenoj kun la Kavaliroj, inklude agadon kontraŭ la Turkoj kaj la eblojn de estonta Rusia ŝiparbazo.

La vizitoj de Petro en Okcidenton impresigis lin per la nocio, ke la eŭropaj kutimoj estis en kelkaj aferoj superaj al la rusaj tradicioj. Li ordonis ĉiujn siajn korteganojn kaj oficirojn vesti eŭropecajn vestaĵojn kaj fortondi siajn longajn barbojn, ki okazigis al siaj bojaroj, kiuj tre fieris pro siaj barboj, grandan malkonsenton. Bojaroj kiuj deziris reteni siajn barbojn devis pagi ĉiujaran barbo-imposton de cent rubloj. Petro klopodis ankaŭ finigi la tradicion de aranĝitaj geedziĝoj, kiuj estis la normo inter la rusia nobelaro, ĉar li pensis, ke tia praktiko estas barbara kaj rezultas en hejma perfortemo, ĉar la partneroj plej ofte malkonsentis unu disde la alia.

En 1699, Petro ŝanĝis la daton de la celebro de la Novjaro el la 1a de Septembro al la 1a de Januaro. Tradicie, la jaroj estis kalkulitaj el la supozita mondokreo, sed post la reformo de Petro, ili estis kalkulitaj el la nasko de Kristo. Tiel, en la jaro 7207 de la malnova rusia kalendaro, Petro proklamis, ke la Julia kalendaro estis ekvalidigita kaj la jaro estas 1700.

Granda Nordia Milito

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Granda Nordia Milito.
Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Petro la Granda meditanta la ideon konstrui Sanktan Peterburgon borde de la Balta Maro de Alexandre Benois, 1916.

Petro faris provizoran batalpaŭzon kun la Otomana Imperio kio ebligis lin teni la kaptitan fortikaĵon de Azov, kaj turnis sian atenton al la rusia marhegemonio. Li serĉis akiri kontrolon de la Balta Maro, kiu estis dominita de la Sveda Imperio duonjarcenton pli frue. Petro deklaris militon al Svedio, kiu estis tiam regata de la juna reĝo Karolo la 12-a. Svedio estis tiam opoziciata ankaŭ de Danio-Norvegio, Saksio, kaj la Pol–Litova Unuiĝo.

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Petro la 1-a de Rusio pacigas siajn maltrankvilajn trupojn post rekapti Narva en 1704, de Nikolaj Sauerweid, 1859.

Rusio estis malbone preparita por lukti kontraŭ la svedoj, kaj la unua klopodo atingi la Baltan marbordon finiĝis en katastrofo en la Batalo de Narva en 1700. En la konflikto, la fortoj de Karolo la 12-a, anstataŭ uzi malrapidan metodan sieĝon, atakis subite tuj profitante blindigan neĝoŝtormon. Post la batalo, Karolo la 12-a decidis koncentri siajn fortojn kontraŭ la Pol–Litova Unuiĝo, kio havigis al Petro tempon por reorganizi la rusian armeon.

Kun la poloj batalantaj kontraŭ la svedoj, Petro fondis la urbon Sankt-Peterburgon en 1703, en Ingrilando (provinco de la Sveda Imperio kiun li estis kaptinta). Ĝi estis nomita laŭ lia patronsanktulo Sankta Petro. Li malpermesis la konstruadon de ŝtonkonstruaĵojn ekster Sankt-Peterburgo, kiun li destinis por iĝis la ĉefurbo de Rusio, por ke ĉiuj ŝtonmasonistoj povu partopreni en la konstruado de la nova urbo. Inter 1713 kaj 1728, kaj el 1732 ĝis 1918, Sankt-Peterburgo estis la ĉefurbo de la imperia Rusio.

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Alveno de Ivano la 5-a kaj Petro la 1-a al la ceremonio de kronigo de tiu lasta. Litografio de Ilja Jefimoviĉ Repin.

Post kelkaj malvenkoj, la pola reĝo Aŭgusto la 2-a abdikis en 1706. La sveda reĝo Karolo la 12-a turnis sian atenton al Rusio, kaj invadis ĝin en 1708. Post trapasi en Rusion, Karolo venkis super Petro en la Batalo de Golovĉin en Julio. En la Batalo de Lesnaja, Karolo suferis sian unuan perdon post Petro venkegis super grupo de svedaj plifortiguloj kiuj estis venintaj el Riga. Senigita de tiu helpo, Karolo devis abandoni sian intencitan iradon kontraŭ Moskvo.

Karolo la 12-a malakceptis retiriĝi al Pollando aŭ reen al Svedio kaj anstataŭe invadis Ukrainion. Petro retiris sian armeon suden, uzante la strategion de bruligita tero, detruante survoje ĉion kio povus helpi la svedojn. Senigitaj de lokaj necesaĵoj, la sveda armeo devis haltigi sian antaŭeniton en la vintro de 1708–1709. En la somero de 1709, illi pluigis siajn klopodojn konkeri nordorientan Ukrainion, kio rezultis en la Batalo ĉe Poltavo de la 27a de Junio. La batalo estis definitiva malvenko de la svedaj fortoj, finigante la kampanjon de Karolo en Ukrainio kaj devigante lin iri suden serĉi rifuĝon en la Otomana Imperio. Rusio estis venkinta tion kion ĝi konsideris unu el plej fortaj armeoj de la mondo, kaj la venko renversis la konsideron ke Rusio estis milite malkapabla. En Pollando, Aŭgusto la 2-a estis restarigita kiel reĝo.

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Petro la 1-a en la Batalo ĉe Poltavo, mozaiko de Miĥail Lomonosov.

Petro, superkalkulinta la subtenon kiun li ricevos el siaj aliancanoj el Balkanio, atakis la Otomanan Imperio, kaj tiel startis la Rus-Turka Milito de 1710 aŭ Kampanjo de la rivero Pruto. La kampanjo de Petro en la Otomana Imperio estis katastrofa, kaj en la sekva Traktato de Pruto, Petro estis devigita reveni al la havenoj de la Nigra Maro kiun li estis kaptinta en 1697. Repage, la Sultano forigis Karolon la 12-an.

Normale, la Dumao de bojaroj estus plenuminta la povon dum la foresto de la caro. Petro, tamen, malfidis el la bojaroj; li anstataŭe abolis la Dumaon kaj kreis Senaton de dek membroj. La Senato estis fondita kiel la plej alta ŝtata institucio por superrigardi ĉiujn justicajn, financajn kaj administraciajn aferojn. Origine establita nur por la tempo de la foresto de la monarko, la Senato iĝis permanenta institucio eĉ post la reveno de la caro. Speciala altranga funkciulo, nome la Super-Prokuristo, servis kiel ligilo inter la reganto kaj la Senato kaj agadis, laŭ vortoj de la propra Petro, kiel la "okulo de la suvereno". Sen lia subskribo neniu decido de la Senato povis esti ekvalidigita; la Senato iĝis unu el la plej gravaj institucioj de la Imperia Rusio.

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Petro la 1-a, de Carel de Moor, 1717.

La nordaj armeoj de Petro konkeris la svedan provincon Livonio (nome la norda duono de la teritorio kiu nuntempe estas Latvio, kaj la sudan duonon de la teritorio kiu nuntempe estas Estonio), kio puŝis la svedojn al Finnlandon, tiam teritorio de Svedio. En 1714 la Rusia ŝiparo venkis en la Batalo de Gangut. Plej el Finnlando estis okupaciita de la rusoj.

En 1716 kaj 1717, la caro revizitis Nederlandon kaj iris viziti Herman Boerhaave. Li pluigis sian veturon al Aŭstria Nederlando kaj Francio. Petro ricevis la helpon de la Elektoprinclando de Hanovero kaj de la Reĝlando Prusio.

La ŝiapro de la caro estis sufiĉe pova por ke rusoj povu penetri en Svedion. Ankoraŭ, Karolo la 12-a malakceptis kapitulaci kaj ĝis lia morto en batalo en 1718 paco ne iĝis ebla. Post batalo ĉe Åland, Svedio faris pacon kun ĉiuj povoj escepte kun Rusio ĉirkaŭ 1720. En 1721, la Traktato de Nystad finigis la Grandan Nordian Militon. Rusio akiris Ingrion, Estonion, Livonion, kaj grandan parton de Karelio. Siavice, Rusio pagis du milionojn da svedaj taleroj "riksdaler" kaj kapitulacigis plej el Finlando. La caro retenis kelkajn finnajn terojn proksime al Sankt-Peterburgo, kiun Petro faris sia ĉefurbo en 1712.

Regado

Regado de Petro estis tre nekutima por tiama Rusio. Li ordonis, ke bojaroj forrazu siajn barbojn, kaj ke korteganoj vestu sin laŭ la germana aŭ la franca maniero. Petro subtenis instruadon de metioj, kreis multajn labormetiejojn kaj instigis la rusan popolon (ofte eĉ devige) al la okcidenteŭropa vivostilo.

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Fondinto de St.Peterburgo.

En 1703 Petro fondis Sankt-Peterburgon kaj Petrozavodskon. En 1712 Sankt-Peterburgo iĝis la nova ĉefurbo de Rusio. La urbo kreskis tre rapide malgraŭ la malfacilaj kondiĉoj de konstruado. Apud Peterburgo estis konstruita la fama palaco kun parkoj Peterhof.

En la jaro 1700 Petro alianciĝis kun Turkio, ĉar li konkludis, ke atingebleco al la Balta maro estas pli grava ol atingebleco al la Nigra maro. Aliance kun Danio kaj Saksio, li komencis militon kontraŭ Svedio, kio rezultigis la Nordan militon (1700 - 1721).

La 2-an de novembro 1721 Petro akceptis proponon de la senato kaj la sinodo kaj de tiam li titoliĝis kiel imperiestro.

Rezulte de lia regado, Rusio akiris militan famon, industrio ege disvolviĝis (fremdlandaj inĝenieroj ĉefe el Prusio estis venigataj), multaj junaj rusianoj akiris eblecon veturi al eksterlando por lerni diversajn metiojn, flotoj (komerca kaj milita) estis organizitaj. Dum la regado de Petro, arabaj ciferoj estis oficialigitaj, tipografioj kaj lernejoj estis establitaj, evoluo de sciencoj estas valorigita. En la jaro 1725 estis fondita Scienca Akademio.

Post lia morto en 1725 la imperion fakte regis lia amiko kaj asistanto Aleksandr Menŝikov. Tamen post la entroniĝo de Petro la Dua, Menŝikov estis ekzilita al okcidenta Siberio. Kelkajn jarojn daŭris regado de opozicio, kiam reformoj de Petro la Granda estis parte korektitaj.

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Petro la Granda kune kun siaj gefamilianoj en 1717.

Familio

Petro la Granda estis dufoje edzo. En 1689 sub sugesto de sia patrino li edziĝis al Evdokia Lopuĥina. La geedzoj havis du filojn, el kiuj maturiĝis nur carido Aleksej Petroviĉ. Poste la caro perforte devigis sian neamatan edzinon esti monakino. La heredinto de la rusia trono, kiu malaprobis la reformemojn de sia patro kaj kvazaŭ preparis renverson, estis ekzekutita en 1718.

En 1703 dum rendevuo kun ĉefmarŝalo Aleksandr Menŝikov la caro trafis lian servistinon (fakte amatinon) Marta Skavronskaja, kiu estis kaptita kiel trofeo dum la sieĝo de Marienburg. Tiam ŝi aĝis nur 19 jarojn. Li tuj ekamis ŝin kaj baldaŭ ordonis transloĝigi ŝin en malgrandan lignan domon situantan ĉe bordo de Neva rivero, kie poste ofte vizitis ŝin. Jaron poste Marta Skavronskaja estis baptita laŭ la ortodoksa rito kiel Ekaterina Aleksejevna. Dum ilia konkubeco Ekaterina naskis du filinojn (Anna - en 1708 kaj Elizaveta - en 1709). La kunvivintoj tre amis unu la alian kaj Ekaterina lerte sukcesis mildigi kaj karesi sian realan edzon, kiu ofte suferis pro paroksismoj de epilepsio.

Printempe de 1711 Petro la Granda proklamis al la mondumo novan statuson de Ekaterina, kiun li ordonis titoli - lia edzino kaj carino. Ties oficiala geedziĝo okazis la 19-an de februaro 1712 en Sankt Peterburgo. Aŭtune de 1724 la imperiestro suspektis sian edzinon en adulto kun lia ĉambelano Mons. Lin la imperiestro baldaŭ ekzekutis kaj samtempe ĉesis siajn interrilatojn kun Ekaterina. Li eĉ ne parolis kun ŝi kaj malpermesis ŝiajn vizitojn al li.

Januare de 1725 li grave malsaniĝis kaj dum teruraj liaj suferoj Ekaterina vartis kaj flegis la edzon. Li mortis sur ŝiaj brakoj.

Religio

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Statuo de 1782 de Petro la 1-a en Sankt-Peterburgo, neformale konata kiel La Bronza Rajdanto.

Petro estis tre profunde religiema, edukita en la Rusa Ortodoksa Eklezio, sed li malaprezis la eklezian hierarkion, kiun li tenis sub forta registara kontrolo. La tradicia estro de la Eklezio estis la Patriarko de Moskvo. En 1700, kiam la posteno iĝis neokupita, Petro malakceptis nomumi anstataŭanton, kaj permesis al la Vic-Patriarko plenumi la taskojn de tiu posteno. Petro ne povis toleri, ke patriarko plenumu povon superan al tiu de la caro, kiel fakte estis okazinta ĉe Filareto (1619–1633) kaj Nikono (1652–66). Petro tial abolis la Patriarkecon, anstataŭante ĝin per Sankta Sinodo, kiu estis sub la kontrolo de veterana burokrataro, kaj la Caro mem nomumis ĉiujn episkopojn.

En 1721, Petro sekvis la konsilon de Theofan Prokopoviĉ kaj organizis la Sankta Sinodon kiel konsilantaron de dek pastroj. Por estraroj en la eklezio, Petro turnis sin al ukrainoj, kiuj estis pli malfermaj al reformoj, sed ili ne estis bone konsiderataj de la rusa pastraro. Petro aplikis leĝon kiu establis, ke neniu ruso rajtas aliĝi al monaĥejo antaŭ la aĝo de kvin dek jaroj. Li sentis, ke tro multaj kapablaj rusoj estas disperditaj en la neutila pastra laboro kiam ili estus povintaj aliĝi al lia nova kaj plibonigita armeo.

La eklezia kariero ne estis vojo elektita de alt-klasanoj, male al tio kio fakte estis okazinta en aliaj eŭropaj landoj. Plej paroĥaj pastroj estis fakte filoj de pastroj, estis tre malbone edukitaj, kaj tre malbone pagitaj. La monaĥoj en la monaĥejoj havis iomete pli altan statuson; sed ili ne rajtis geedziĝi. Politike, la eklezio estis senpovigita.

Bildaro

Notoj

Bibliografio

Petro La Granda: Vivo, Granda Ambasado, Granda Nordia Milito 
Petro la Granda, pentraĵo de Jean-Marc Nattier, 1717

En angla

  • Anisimov, Evgenii V. (2015) The Reforms of Peter the Great: Progress Through Violence in Russia (Routledge)
  • Bain, R. Nisbet (1905). Peter the Great and his pupils. Cambridge UP. Arkivita el la originalo en 26a de Majo 2007.
  • Bushkovitch, Paul. Peter the Great (Rowman and Littlefield, 2001) ISBN 0847696391187 pp.; mallonga fakula biografieto
  • Bushkovitch, Paul. Peter the Great: The Struggle for Power, 1671–1725 (Cambridge University Press, 2001); 485pp reta eldono
  • Bushkovitch, Paul A. (Januaro 1990). "The Epiphany Ceremony of the Russian Court in the Sixteenth and Seventeenth Centuries". Russian Review 49 (1): 1–17. doi:10.2307/130080. JSTOR 130080. [1]
  • Cracraft, James. The Revolution of Peter the Great (Harvard University Press, 2003) reta eldono
  • Dmytryshyn, Basil (1974). Modernization of Russia Under Peter I and Catherine II. Wiley.
  • Graham, Stephen Peter the Great: A Life of Peter I of Russia called The Great, 367 paĝoj
  • Grey, Ian. Peter the Great: Emperor of All Russia (1960) reta eldono
  • Hughes, Lindsey. Russia in the Age of Peter the Great. (Yale University Press, 1998) ISBN 0-300-08266-5
  • Hughes, Lindsey. Peter the Great and the West: New Perspectives (Palgrave Macmillan, 2001) ISBN 0-333-92009-0
  • Hughes, Lindsey. Peter the Great: A Biography (Yale University Press, 2002) 0-300-10300-X
  • Lee, Stephen J. (2013). Peter the Great. Routledge. ISBN 978-1136453250.
  • Massie, Robert K. (1981). Peter the Great: His Life and World. New York City: Ballantine Books. ISBN 0-345-29806-3.
  • Montefiore, Simon Sebag (2016). The Romanovs: 1613–1918. Knopf Doubleday Publishing Group.
  • Oudard, Georges (1929). Peter the Great. Tradukita de Atkinson, Frederick. New York, NY: Payson and Clarke. LCCN 29-027809. OL 7431283W.
  • Palmer, R.R.; Colton, Joel (1992). A History of the Modern World.
  • Pipes, Richard (1974). Russia under the old regime.
  • Raeff, Mafrc, eld. Peter the Great, Reformer or Revolutionary? (1963), eseoj de fakuloj; 110 paĝoj; reta eldono
  • Riasanovsky, Nicholas (2000). A History of Russia (6a eld.). Oxford, England: Oxford UP. rete
  • Tavernier, Roger (2006). Russia and the Low Countries: An International Bibliography, 1500–2000. Barkhuis. p. 349. ISBN 978-90-77089-04-0.
  • Troyat, Henri. Peter the Great. New York: E.P. Dutton, 1987 ISBN 0-525-24547-2
  • Wes, Martinus A. (1992). Classics in Russia, 1700–1855: Between Two Bronze Horsemen. Brill. ISBN 978-90-04-09664-6.
  • Zitser, Ernest A. "Post-Soviet Peter: New Histories of the Late Muscovite and Early Imperial Russian Court," Kritika: Explorations in Russian and Eurasian History, Volume 6, Number 2, Spring 2005 (New Series), pp. 375–392 Review of recent books. doi:10.1353/kri.2005.0032 in Project Muse

En rusa

En franca

  • Vassili Klioutchevski, Pierre le Grand, Paris : Payot, 1991
  • Pierre Kovalevsky, Histoire de Russie, Librairie des Cinq Continents, Paris, 1970
  • Alla Nikolaïévna Tchesnokova, Les Étrangers et leurs descendants à Saint-Pétersbourg, Éditions Satis, Saint-Pétersbourg, 2003
  • Robert K. Massie, Pierre le Grand, Fayard, Paris, 1985
  • Jean des Cars, "La saga des Romanov", de Poche

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Petro La Granda VivoPetro La Granda Granda AmbasadoPetro La Granda Granda Nordia MilitoPetro La Granda RegadoPetro La Granda FamilioPetro La Granda ReligioPetro La Granda BildaroPetro La Granda NotojPetro La Granda BibliografioPetro La Granda Vidu ankaŭPetro La Granda Eksteraj ligilojPetro La Granda167217258-a de februaro9-a de junioAleksej MiĥajloviĉImperiestroMoskvoRomanovoj (dinastio)RusioSankt-Peterburgo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Listo da R-DeklarojFlago de MisisipioErektiĝoErosoNational ReviewDonald CogganEstraro de UEA 2016-2019BikarbonatoEŭkaristiaj fratinojRetejoVirgulino de la RozarioOraisonLa LéchèreCeradoPaul FruictierÉvaux-et-MénilMasahiro ShimmyoISBNPiloBaza enspezoOuriqueArtefarita vaginoPariza basenoPirangaKartaĥeno (Hispanio)Salce (Zamora)RetforumoPornografioLatina lingvoRusa lingvoGyula Kiss (haŭtkuracisto)IsraeloHanibal BarkaXXXTentacionDelovoj centr (stacio de Moskva metroo)San-MarinoLimfomoListo de lingvoversioj de VikipedioWarren-pokaloAlmassoraMedia Legua (stacidomo)BezedekEsperanto-muzikoPulpí (stacidomo)Abu Bakr (mansa)SłupskSant’ErasmoSufiismoWayback MachineRondirantaj gazetojDosiero-Transiga ProtokoloJohor BahruKanadoVikifontaroVikioMértolaPaul MorphyStacio TsurugaPregoljaDua MondmilitoNaŭsika el la Venta Valo🡆 More