La kulturo de Hindio estas la vivmaniero de la popoloj de Hindio.
Hindiaj lingvoj, religioj, danco, muziko, arkitekturo, kuirarto, kaj kutimaroj diferencas el loko al loko ene de la lando, ĉu historia Hindio aŭ nuna Barato. La hindia kulturo, ofte konsiderata amasmiksaĵo de kelkaj kulturoj, etendas tra la Hindia subkontinento kaj estis influita de historio kiu estas kelkajn jarmilojn aĝa. Multaj elementoj de la hindiaj diversaj kulturoj, kiaj la hindiaj religioj, filozofio kaj Barata kuirarto, havis fortan efikon tra la tuta mondo.
Hindio estas unu el la plej antikvaj civilizoj de la mondo. La hindia kulturo, ofte konsiderata amasmiksaĵo de kelkaj kulturoj, etendas tra la Hindia subkontinento kaj estis influita, ŝanĝita kaj formita per historio kiu estas kelkajn jarmilojn aĝa. Laŭlonge de la historio de Hindio, la hindia kulturo estis tre forte influita de la darmaj religioj. Oni konsideris, ke ili formigis multon de la hindiaj filozofio, literaturo, arkitekturo, arto kaj muziko. Granda Hindio estis la historia etendo de elementoj de la hindia kulturo ekster la Hindia subkontinento. Tio partikulare rilatas al etendo de Hinduismo, Budhismo, arkitekturo, administracio kaj skribsistemoj el Hindio al aliaj partoj de Azio pere de la Silka Vojo fare de veturantoj kaj maraj komercistoj dum la komencaj jarcentoj de la Komuna Erao. Okcidente, la Granda Hindio koincidas kun la Granda Persio en Hindukuŝo kaj Pamiro. Dum la mezepoka periodo, Islamo ludis gravan rolon en la formado de la hindia kultura heredo. Laŭlonge de la jarcentoj, estis grava integro de Hinduoj, ĝainistoj, kaj siĥoj kun islamanoj tra tuta Hindio.
Holio (Hindia, होली, holī), populara kiel la festo de koloro, estas fama printempa festo en Barato kaj Nepalo. La festo daŭras du tagojn ekde la plenluna tago inter la mezoj de februaro kaj marto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kulturo de Hindio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.