Infana geedzeco aŭ Infana geedziĝo estas formala geedzeco aŭ neformala unio de individuo antaŭ atingado de la aĝo de 18.
La laŭleĝe deviga geedzeca aĝo en multaj jurisdikcioj estas sub 18 jaroj, precipe koncerne knabinojn; kaj eĉ kiam la aĝo estas metita je 18 jaroj, multaj jurisdikcioj permesas pli fruan geedziĝon kun gepatra konsento aŭ en specialaj kazoj, kiel ekzemple dekaĝula gravedeco. En kelkaj landoj, eĉ kiam la jura minimuma geedzeca aĝo estas 18, kulturaj tradicioj ĝuas prioritaton super leĝara juro.
Aĝo de konsento por seksuma juro estas celita por protekti infanojn el seksa perforto kaj seksa ekspluatado, kaj ankaŭ infankontrabandado estas, iagrade, asociita kun infana geedzeco. Infana geedzeco tuŝas al kaj knabojn kaj knabinojn, kvankam la superforta plimulto de la suferantoj estas knabinoj, la plej multaj el kiuj estas en malaltaj sociekonomiaj situacioj.
Infana geedziĝo estas rilatita al infana gefianĉigo kaj malvola frua geedziĝo pro la gravedeco de la knabino. En multaj kazoj, nur unu geedz-partnero estas infano, kutime la femalo. Infanaj geedziĝoj ankaŭ estas motivigitaj pro malriĉeco, novedzinoprezo, doto, kulturaj tradicioj, leĝoj kiuj permesas infanajn geedziĝojn, religiajn kaj sociajn premojn, regionan kutimaron, timo resti fraŭla, analfabeteco, kaj perceptita sentaŭgeco por ke virinoj laboru por mono.
Infanaj geedziĝoj estis oftaj dum historio pro gamo da kialoj, inkluzive de malriĉeco, sensekureco, same kiel de politikaj kaj financaj kialoj. Hodiaŭ, infangeedziĝoj daŭre estas sufiĉe ĝeneraligitaj en kelkaj evolulandoj, kiel ekzemple partoj de Afriko, Suda Azio, Sudorienta kaj Okcidenta Azio, Latinameriko, kaj Oceanio. La incidenco de infangeedziĝo falis en la plej multaj mondopartoj. La landoj kun la plej altaj observitaj indicoj de infangeedziĝoj sub la aĝo de 18 estas Niĝero, Ĉado, Malio, Bangladeŝo, Gvineoj kaj la Centrafrika Respubliko, kun indicoj super 60%. Niĝero, Ĉado, Bangladeŝo, Malio kaj Etiopio estis la landoj kun infanaj geedziĝindicoj pli grandaj ol 20% sub la aĝo de 15, laŭ 2003-2009 enketoj.
Infana geedziĝo havas daŭrantajn sekvojn sur knabinoj, pri ilia sano, eduko kaj socievoluaj perspektivoj. Tiuj sekvoj daŭras bone preter adoleskeco. Unu el la plej multaj ordinaraj mortokaŭzoj por knabinoj en aĝo de 15 ĝis 19 en evolulandoj estis gravedeco kaj infannasko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Infana geedzeco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.