Balasore aŭ Baleŝvar, laŭ odia lingvo ବାଲେଶ୍ୱର estas universitata urbego en orienta Barato, en subŝtato Odiŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.
Balasore | |||
---|---|---|---|
urbeto • setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 756001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | , 86° 56′ O 21.50333333333386.92521° 30′ N, 86° 56′ O [+] | ||
Alto | 16 m [+] | ||
Areo | 19,4 km² (1 940 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balasore [+] | |||
Balasore havis populacion de 144 373 en 2011 kun legopovo 88%, signife pli alta, ol la landaveraĝo.
Balasore situas sur la marborda ebenaĵo 16 metrojn super la marnivelo. Baripada troviĝas 51, Bhadrak 66, Kolkato 190, Kataka 157, subŝtata ĉefurbo Bhubanesvar 178, Rourkela 228, Sambalpur 305, tutlanda ĉefurbo Delhio 1258, Mumbajo 1498 kilometrojn (aere) [1].
La areo apartenis al pluraj regantoj, inter 1568 kaj ĝis la 1700-aj jaroj al la Mogola Imperio. La Brita Orienthinda Kompanio establis fabrikon ĉe Balasore en 1633. Ĉirkaŭ 1800 la Maratha Imperio dominis .Balasore kiel aparta distrikto estis kreita en 1828 dum ĝi estis parto de Bengalio. En 1845 ĉio el dana Hindio estis vendita al la britoj, kiuj integris ĝin al brito Hindio. La sendependeco okazis en 1947.
La distrikto havas kvar gravajn enspezofontojn - industriojn, agrikulturon, fiŝkaptadon kaj turismon kun sia bazo en Ĉandipur (laŭ la marbordo). En Balasore kelkaj el tiuj branĉoj estas iom da entreprenoj, sed la fiŝkaptado kaj turismo restis monopolo de Ĉandipur.
En Balasore la oficiala lingvo estas la odia lingvo, sed ankaŭ oni parolas bengale kaj hinde.
En Balasore universitato funkcias.
Balasore estas atingebla laŭ traira fervoja linio kaj 3 ĉefvojoj, krome 2 flankovojoj. Al la proksimaj lokoj kaj urboj aŭtobusoj trafikas. Enurbe rikiŝoj (motore aŭ piede) liveras la pasaĝerojn, sed estas ankaŭ 2 aŭtobusaj linioj. La plej proksima flughaveno funkcias en Bhubanesvar.
Balasore havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe 1614 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 21-32 °C.
En Balasore vivas laŭ religioj plejparte hinduoj (83%), krome islamanoj (15%) kaj kristanoj preskaŭ (2%).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Balasore, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.