Stomako estas muskoleca organika ronda sako provizita per specialaj glandoj, kiu komunikas kun la ezofago kaj la intesto, kaj en kiu komenciĝas la digestado.
Stomako | |
---|---|
Digesta sistemo de homo: la stomako bildigita rozkolore | |
Sekco de la stomako de homo | |
organa tipo • klaso de anatomia unuo | |
latine | ventriculus |
de Gray | subject #247 1161 |
sistemo | digesta |
Stomako estas digesta organo de ĉiuj bestaj organismoj. La plej primitiva formo troviĝas en polpoj, kie stomako estas ankaŭ sekrecia organo. Stomako estas kava organo el muskola histo, kiu estas kovrita interne per mukozo. En tiu kavo estas digestita la nutraĵo-kaĉo per stomaksuko, kiu konsistas el protein-malkombina enzimo pepsino kaj klorida acido. Eĉ dum ripozo de digestado sekrecias la glandoj ĉirkaŭ 10 ml stomaksukon je horo. Dum nutrado povas la sekreciado de stomaksuko altiĝi ĝis 1000 ml je horo. La sekreciado estas direktita jam antaŭ la nutrado per nervo-impulsoj kaj per hormonoj. La nutrokaĉo transportiĝas per muskolkuntiriĝo (peristaltiko) al piloro. Tiu formas pordon inter stomako kaj intesto. Ĝi malfermiĝas regule, por ke la nutrokaĉo pluiru al duodeno.
Rondbuŝuloj, pulmofiŝoj, kelkaj ostaj fiŝoj ne havas stomakon. La stomako estas ĝenerale unuparta kaj simpla (la mukozo estas unueca). La birdoj havas dupartan stomakon (glandan kaj muskolan).
La plantovoraj mamuloj havas grandan kaj kompleksan stomakon ofte plurpartan. (remaĉula stomako: rumeno, omaso, abomaso, retikulo (reta stomako))
Stomako servas por antaŭdigestado de la manĝaĵoj. La vera digestado okazas ĉe la bestoj kaj ĉe la homoj en intesto aŭ en special maldika intesto. En la stomako eriĝas antaŭ ĉio la proteinoj al konstrupartoj. La grasoj tarpasas stomakon grandparte sen malkombiniĝo, ĉar la stomsuko enhavas nur en malgranda kvanton da lipazoj. En la stomako la solidaj materialoj iĝas fluidecaj kaj tiel antaŭpreparitaj por la plia digestado.
La acida stomaksuko obstaklas efektive travivon de la plimulto de bakterioj. Unu escepto estas la bakterio Helicobacter pylori, kiu kovras ŝin per speciala ŝirma mukoz-tavolo.
Stomako ebligas bonfarton per malmulta manĝo je tago. Piloro zorgas pri reteno de materialoj en stomako, por ebligi daŭran digestadon de tiuj. Tiuj materialoj estas plukondukitaj al intesto nur malrapide.
Deekstere, oni dividas grandan kaj malgrandan kurbiĝon (Curvatura major kaj minor), kiuj reprezentas la dekstarn kaj maldekstran parton kaj la t.n. ’'grandan kaj malgrandan reton' (Omentum majus und minus).
Makroskope oni dividas la sekvajn terenojn:
Spektata per mikroskopo konsistas stomako el multaj stomaglandoj, kiuj plenumas diversajn taskojn kaj staras el diversaj ĉeloj:
Ekzistas pluraj proverboj pri stomako en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Stomako, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.