En komputado, operaciumo aŭ mastrumsistemo aŭ mastrumilo (angle operating system aŭ OS), estas speciala programaro, sen kiu ne eblas uzi plispecifajn programarojn.
Ĝi oficas kiel "bazo", al kiu aliaj programaroj apogiĝas, kiuj do devos esti projektataj por tiu operacio, alie ili ne estos rekonataj. Tiel operaciumo estas nemalhavebla komponanto por ĉiuj komputoraj sistemoj. Laŭ pli serioza difino, operaciumo estas aro de subrutinoj kaj strukturo de datumoj respondecaj pri la kontrolo kaj administrado de komputilaj aparataroj kaj de programaroj, kiuj estas rulataj sur la komputilo.
La dominanta ĝeneralcela operaciumo por personaj komputiloj estas Microsoft Windows kun merkatparto de ĉirkaŭ 74.99%. macOS de Apple Inc. estas duaranga (14.84%), kaj la variaĵoj de Linux estas kolektive en la tria rango (2.81%). Ĉe la sektoro de porteblaj aparatoj (inklude saĝtelefonojn kaj tabulkomputilojn), la merkatparto de Android estis de 70.82% en la jaro 2020. Laŭ la datumoj de la tria kvarono de 2016, la merkatparto de Android ĉe saĝtelefono estas dominanta per 87.5 procento kun kreskindico de 10.3 procento jare, sekvita de iOS de Apple kun 12.1 procento kun jara malpliiĝo en la merkatparto de 5.2 procento, dum aliaj operaciumaj sistemoj atingas nur ĝuste al 0.3 procento. Linuksaj distribuaĵoj estas dominantaj en la sektoroj de serviloj kaj komputilegoj.
Krome, la operaciumo disponigas la necesan infrastrukturon por ruli la operaciajn aplikaĵojn, kiu okazas kiam la komputilo estas ŝaltita, ekde startigo.
Kutime, operaciumo antaŭaranĝas por la uzanto grafikan aŭ tekstan interfacon por atingi la aparataron (diskoj, memoro, I/O) de la sistemo. En sistemoj kun pluruzanto-reĝimo, tia atingo dependas de la rajtoj de ĉiu unuopa uzanto. Tia atingo dependas, en sistemoj kiuj funkcias en pluruzanta reĝimo, kiu estras la rajtoj de ĉiu uzanto.
La ĉefa tasko de la operaciumo estas permesi al la uzanto, homa aŭ ne, rekte interagi kun la maŝino. Por tion fari la operaciumo disponigas tri interfacojn:
Estas tri ĉefaj funkcioj de la operaciumo:
Ĝenerale moderna operaciumo strukturiĝas en kelkaj defaŭltaj partoj:
Operaciumoj foje detektas sekurecajn vundeblecojn, kiuj povas damaĝi la uzanton, lian verkon kaj datumojn. Ĉi tiuj vundeblecoj povas esti protektitaj instalante sekurecajn flikaĵojn provizitajn de la fabrikanto de la operaciumo.
Realtempa operaciumo estas speciala ĝenro de operaciumo, kapablaj garantii respondon en fiksita tempo (milisekundoj aŭ mikrosekundoj) al ĉiu ekstera okazo. Ĉi tiu rekvizito influas en la strukturo de la sistemo: realtempaj sistemoj uzas ofte la polling-teĥniko anstataŭ ol interrompo por administri la aparatojn keaj ne havas virtualan memoron. La realtempaj sistemoj troviĝas ofte en industria aŭ muzika kadroj aŭ kie respondo de sistemo en maksima tempo antaŭfiksita necesas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Operaciumo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.