Jules Gabriel VERNE (esperante Julio VERNO) (naskiĝis la 8-an de februaro 1828, mortis la 24-an de marto 1905) estis franca verkisto, kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro sciencfikcio.
Jules Verne | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jules Verne | |||||
Naskonomo | Jules Gabriel Verne | ||||
Naskiĝo | 8-an de februaro 1828 en Nanto, Francio | ||||
Morto | 24-an de marto 1905 (77-jaraĝa) en Amiens, Francio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | diabeto vd | ||||
Tombo | Cimetière de La Madeleine d'Amiens vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca • Esperanto vd | ||||
Loĝloko | Nanto • Parizo • Amiens • Maison de Jules Verne vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | lycée Georges-Clemenceau • lycée Saint-Stanislas • Universitato de Parizo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Pierre Gabriel Verne vd | ||||
Patrino | Sophie Allotte de La Fuye vd | ||||
Gefratoj | Paul Verne vd | ||||
Edz(in)o | Honorine du Fraysne de Viane vd | ||||
Infanoj | Michel Verne vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto • dramaturgo • poeto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • sciencfikcia verkisto • esperantisto vd | ||||
Laborkampo | dramo vd | ||||
Aktiva dum | 1850–1905 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Dudek mil leŭgoj sub la maro ❦ Vojaĝo al la centro de la Tero ❦ De la Tero al la Luno ❦ Vojaĝo tra la Mondo en Okdek Tagoj ❦ La Insulo Mistera ❦ Kvin Semajnoj en Balono ❦ Miĥaelo Strogov vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Verne naskiĝis en Nanto (Francio), la 8-an de februaro 1828.
Konforme al la deziro de sia patro, la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operetoj, rakontoj kaj teatraĵoj.
En aŭtuno 1862 li renkontiĝis kun la eldonisto Pierre-Jules Hetzel, kiu akceptis presi lian romanon titolitan "Kvin semajnoj en flugbalono" (Cinq semaines en ballon). Inspiris ĉi tiun romanon la flugoj, kiujn samjare entreprenis Félix Tournachon Nadar per la balono Le Géant. Pli poste Verne fariĝis sekretario en la Societo por la stimulado de enaera moviĝo per iloj pli pezaj ol aero, kies prezidanto estis Nadar. La romano ricevis grandegan sukceson, kaj tuj famigis la aŭtoron.
Verne mortis en Amieno pro diabeto, la 24-an de marto 1905.
Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne entuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto. Li ekverkis romanon, en kiu la lingvo ludis gravan rolon, Voyage d'étude (studvojaĝo), sed forpasis antaŭ ol verki la finon. Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko, kiu konsistas interalie el la ruso, Nicolas Vanof, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio. La verkisto provizore lasis blankaj en sia manskribaĵo la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke "Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco." La kvin ĉapitrojn poste redaktis lia filo, Michel VERNE, en nova romano L'Étonnante Aventure de la Mission Barsac; la filo finverkis la romanon, sed forigis la referencon al Esperanto.
La Esperanto-grupo de Nantes kun la urba biblioteko kaj la muzeo Jules Verne, partoprenis en la eventaro: “Rigardoj al la mondo – enkonduko al geopolitikaj perspektivoj en Eksterordinaraj vojaĝoj". Tiel de la 19-a de majo ĝis la 20-a de junio 2021, la evento riĉiĝis per “Fokuso pri la internacia lingvo Esperanto” en kiu oni ligis la aspekton de Esperanto kiel ligilo por internaciaj kontaktoj kun la emo de Jules Verne al internaciaj veturoj.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jules Verne, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.