Commodore 64: Modelo de komputilo, ekvendita en 1982

La Commodore 64 (aŭ CBM64) estas la plej konata porhejma komputilo de la usona firmao Commodore International.

Ĝi datiĝas de la komenco de la porhejmaj kaj porhobiaj komputiloj.

Commodore 64
Commodore 64: Ecoj, Eblecoj, Storo
modelo de komputilo vd
Dum aŭgusto 1982 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Commodore VIC-20
Sekvanto Commodore 128
Partoprenanta primara memoro • MOS Technology VIC-II • MOS Technology SID • Commodore Datasette • MOS Technology CIA vd
Commodore 64: Ecoj, Eblecoj, Storo
Commodore 64: Ecoj, Eblecoj, Storo
vdr

Pri la temo estas Portalo:Komputilo

Commodore 64: Ecoj, Eblecoj, Storo
Commodore 64-komputilo

Ecoj

La aparaton oni surmerkatigis en la jaro 1983. La komputilujo estis speco de dika klavaro. La komputilo mem troviĝis sub la klavoj. Monitoro por bildo kaj sono estis televidilo. La komputilo laŭ la Guinness-libro de rekordoj estas la plej ofte vendata komputilo iam ajn.

La numero 64 indikas la kvanton de labormemoro.

Eblecoj

La sistemo baziĝas je la procesoro MOS 6510, varianto de la MOS 6502-procesoro kaj estis ekipita kun la VICII (video-interfaca ico) kaj SID6581 (soninterfaca ico), danke al kiuj la aparato havis sufiĉe bone evoluigitajn grafikajn kaj sonajn eblojn.

Tiaj ebloj ĉe la IBM-kongruaj komputiloj kaj klonoj nur multajn jarojn poste aperis. Kun Commodore-65, komputilo unuafoje ekhavis malbazajn soneblecojn. La SID-ico estis kompleta sonsintezilo, kiu estis perprograme stirita. Ĝis hodiaŭ tiu ĉi ico estas tre ŝatata, ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj icoj iam ajn. Ankaŭ la VICII-ico estis tre malbaza por la komenco de la 1980-aj jaroj.

Commodore 64: Ecoj, Eblecoj, Storo 
1541 disketujo

Storo

Por povi registri programojn kaj datumojn, oni uzis kasedon. La komputilo uzis altajn sonojn por registri ciferecajn datumojn. Tio ĉi estis tre malrapida procezo; daŭris ofte ĝis 10 minutojn, ĝis kiam programo estis ŝargita. Per helpprogrametoj kia "Fast" eblis tion plirapidigi, sed tiam la procezo iĝis malpli fidinda.

Poste eblis ligi diskedujon. La plej konata diskedujo estas la 1541. Tiu ĉi funkciis pri disketo de 5¼". Je ĝi eblis konservi ĝis 170 kb da datumoj.

Programaro

Programoj por la CBM64 estis tre multaj: tre seriozaj porlaboraj programoj, sed precipe ludoj konatigis la komputilon. Nederlandaj kaj germanaj komputilaj revuoj publikigis kodon, kiun oni povis kopi-tajpi kaj kontrol-kompili per checksum.

Tekstredaktilo de la CBM64 nomiĝis Easy Write.

Bankroto

Commodore 64 estis siatempe tre moderna sistemo, sed bedaŭrinde la firmao Commodore bankrotis. Tulip Computers fine de la 1980-aj jaroj provis revivigi la CBM-grupon, sed ne sukcesis en tio.

Post Commodore 64 venis Commodore 128 kaj Amiga.

Nostalgio

Pere de imitilo, per kiu oni imitas la CBM64 ene de moderna operaciumo, ludoj kiaj Pacman, Choplifter kaj Frogger estis revivigitaj. Konataj imitiloj estas CCS64 kaj Frodo.

Eksteraj ligiloj

  • C64.COM: Anglalingva retejo pri malnovaj ludoj por la Commodore 64 (C64).

Tags:

Commodore 64 EcojCommodore 64 EblecojCommodore 64 StoroCommodore 64 ProgramaroCommodore 64 BankrotoCommodore 64 NostalgioCommodore 64 Eksteraj ligilojCommodore 64Commodore International

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

1421Milena VelbaPetro Paŭlo RubensHeptila sulfidoLa urboplaco de LoketVikioAmila sulfidoBruna pelikanoOseta VikipedioKarlo la 1-a (Portugalio)Harry PotterFaraonoNudismoHenri de Toulouse-LautrecSlovenioSpecidiversecoBoks kaj KoksKunmetita vortoPornhubSeksa ekscitiĝoXXXMusikladenEdward MoranVíctor EriceWorld Central KitchenGura HumoruluiLoket (distrikto Benešov)MuzikoTrhový ŠtěpánovBrita imperioHTMLMadridoDusulfura dukloridoGyörgy GaalAmoroAlfred HitchcockĈinioHipofrigia modaloBengaluroPanoKatedralo de BambergVikispeciojCallgirlBerlinoĴurnalo-iĉ-DiakonoSinodancoAprilo de 2024PluvmarĉoZagreba metodoSeksa orientiĝoIslandoBurundoSudetgermana ribeloalabamoJean-Pierre Marielle🡆 More