Vendredo estas la sesa tago de la semajno (la kvina laŭ internacia normo ISO 8601), kiu sekvas ĵaŭdon kaj antaŭvenas sabaton.
En multaj mondopartoj ĝi estas la kvina kaj lasta tago de la laborsemajno. Vendredo estas la ŝabato de la islamanoj.
Tiu nomo venas el la franca vendredi, kiu siavice venas de la latina Veneris dies, tago de la diino Venera. El tiu venas ankaŭ la vortoj hispana viernes kaj itala venerdì.
En la ĝermanaj lingvoj ĝi havas komunan radikon, kiu videblas ekzemple en la angla nomo Friday, germana nomo Freitag aŭ sveda nomo fredag. Laŭ unu teorio, oni tie kopiis la ideon, uzante la nomon de la nordĝermana diino Frigg anstataŭ Venera. Laŭ alia teorio, la ĝermanaj nomoj por vendredo estas nomitaj ne laŭ Frigg, sed laŭ Frejo, diino de amo kaj amoro, kaj tiel paralela al la greka diino Afrodito kaj la romia diino Venuso.
Pro la ligo de la tago al diino de amo kaj amoro, vendredo estis feliĉa tago en la greka, romia kaj ĝermana kulturoj antaŭkristanaj. Sed ekde la morto de Jesuo Kristo en vendredo, tiu tago pro la disvastiĝo de kristanismo fariĝis tago malbonaŭgura.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vendredo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.