Kastilio Izabela La 1-A: Kastila reĝino

Izabela la 1-a de Kastilio, hispane Isabel I de Castilla, (n.

la 22-an de aprilo 1451 en Madrigal de las Altas Torres, m. la 26-an de novembro 1504 en Medina del Campo; pli vaste kaj fame konata kiel Izabela la Katolikino, hispane Isabel la Católica) estis reĝino de Kastilio de 1474 ĝis sia morto.

Izabela la 1-a de Kastilio
la Katolika
Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo
Regado 1474 - 1504
Antaŭulo Henriko la 4-a
Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo
Persona informo
Isabel I la Católica
Naskiĝo 22-an de aprilo 1451 (1451-04-22)
en Madrigal de las Altas Torres, Hispanio
Morto 26-an de novembro 1504 (1504-11-26) (53-jaraĝa)
en Medina del Campo, Hispanio
Mortis per water retention vd
Tombo Reĝa Kapelo de Granado
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Subskribo Izabela la 1-a (Kastilio)
Familio
Dinastio Dinastio de Trastamaro
Patro Johano la 2-a
Patrino Izabela de Portugalio
Gefratoj Catherine • Infanta Leonor of Castile • Henriko la 4-aAlfonso de Kastilio • Infanta Maria of Castile vd
Edz(in)o Fernando la 2-a de Aragono
Infanoj Isabela, 1470-1498
Johano, 1478-1497
Johana, 1479-1555
Maria, 1482-1517
Katarina, 1485-1536
Parencoj Filipo la 1-aHenriko la 8-aMaria la 1-aKarlo la 5-aFerdinando la 1-aFilipo la 2-aIzabela de AŭstrioFilipo la 3-a vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo
Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo
vdr

Izabela aŭ Isabel heredis en la jaro 1474 la kastilian tronon de sia frato, reĝo Henriko la 4-a. Ŝi edziniĝis la 19-an de oktobro 1469 kun Fernando la 2-a de Aragono. Izabela kaj Fernando, nomataj la "Katolikaj Gereĝoj", unuigis siajn du reĝlandojn kaj tiel fondis la komunan landon Hispanio. Ambaŭ estas konsiderataj taŭgaj realpolitikistoj kiuj metis la fundamenton por Hispanio kiel onta grandpotenco.

Izabela kaj Fernando agadis kun ĝis tiam ne konata akreco kaj brutaleco kontraŭ judoj kaj islamanoj en sia regno. En 1492 ĉiuj kiuj ne akceptis baptiĝi estis aŭ forpelitaj aŭ murditaj. Ili atakis kaj supervenkis islamajn regantojn sur la ibera duoninsulo, en milito nomata la "Rekonkero".

Al la regado de Izabela kaj Fernando apartenis la fi-fama Inkvizicio, sed ankaŭ la esplorvojaĝo de Kristoforo Kolumbo kiu malkovris por eŭropanoj la ekziston de la "Nova Mondo".

Vivo kaj regado

Unuaj jaroj

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Izabela en la Rimado de la Conquista de Granada, de 1482, Pedro Marcuello

Izabela naskiĝis en Madrigal de las Altas Torres, Avilo, el Johano la 2-a de Kastilio kaj Izabela de Portugalio la 22-an de aprilo 1451 . Ŝi estis la nepino de Henriko la 3-a kaj Katerina de Lankastro. Ŝia pli aĝa duonfrato, Henriko, rajtis entroniĝi antaŭ ŝi. Henriko estis 26-jaraĝa en tiu tempo kaj geedziĝis, sed li ne havis filojn. Ŝia pli juna frato Alfonso naskiĝis du jarojn poste, la 17-an de novembro 1453 kaj delokigis ŝin en la linio de sinsekvo . Kiam ŝia patro, Johano la 2-a mortis en 1454, Henriko iĝis la reĝo Henriko la 4-a. Li lasis siajn pli junajn filojn, Isabelo kaj Alfonso, en la prizorgo de la duonfrato Henriko . Ŝi, ŝia frato Alfonso, kaj la patrino, moviĝis al Arévalo.

Tiuj estis tempoj de agitiĝo kaj malfacilaĵoj por Izabela. Izabela vivis kun sia frato kaj patrino en kastelo en malbonaj kondiĉoj kie ili ankaŭ suferis je malabundo de mono. Kvankam ŝia patro testamentis favore al siaj filoj por ke ili estu bone finance prizorgitaj, ŝia duonfrato Henriko ne plenumis la dezirojn de la patro, ĉu pro lia celo forigi ilin de la trono ĉu pro netaŭgeco. Eĉ se la vivkondiĉoj estis minimumaj, sub la zorgemo de la patrino, Izabela ricevis lecionojn pri praktika pieco kaj akiris profundan respekton por la religio.

Kiam la edzino de la reĝo Henriko, la reĝino Johanino de Portugalio, estis preskaŭ akuŝonta, Izabela kaj sia frato estis vokitaj por la Kortego de Segovio, for de la patrino, kie la reĝo havus rektan kontrolon de la edukado de Izabela kaj frato. Alfonso estis sub la rekta prizorgo de mentoro dum Izabela iĝis parto de la domo de la reĝino.

La vivkondiĉoj de Izabela konsiderinde pliboniĝis en Segovio. Ŝi ĉiam havis manĝaĵon kaj vestaĵon kaj vivis en kastelo ornamita per oro kaj arĝento. La baza eduko de Izabela konsistis el legado, literumado, skribo, gramatiko, matematiko, arto, ŝako, dancado, brodarto, muziko, kaj kristana instruado. Ŝi kaj siaj honordamoj distriĝis per arto, brodado, kaj muziko. Izabela vivis senstreĉan vivstilon, sed malofte forlasis Segovion pro strikta malpermeso de Henriko. Ŝia frato kaŝis al ŝi la politikajn tumultojn kiuj tiam okazis en la regno, kvankam Izabela havis plenan scion pri tio kaj pri ŝia rolo en la konfliktoj.

La nobeluloj kiuj estis avidaj je potenco alfrontis la reĝon, postulante ke lia pli juna duonfrato Infanto Alfonso estu nomumata posteulo. Ili eĉ plu iris kaj petis al Alfonso preni la tronon. La nobeluloj, nun en posedo de Alfonso kaj asertante ke li estas la vera heredanto, batalis kontraŭ la fortoj de Henriko dum la Dua Batalo de Olmedo en 1467. La batalo estis remizo. Henriko jesis fari al Alfonso sian heredanton, kaj disponigis por ke Alfonso geedziĝu kun sia filino, Johana.

Baldaŭ, post kiam oni donis al Alfonso la titolon "Princo de Asturio", antaŭfiksita titolo por la heredanto de Kastilio kaj Leono, li mortis, verŝajne pro la pesto. La nobeluloj kiuj apogis lin suspektis je venenado. Tiel kiel la frato disponigis en sia testamento, la nobeluloj demandis al Izabela por preni lian lokon kiel ĉampiono de la ribelo. Tamen, subteno por la ribeliĝantoj komencis malkreski, kaj Izabela preferis intertraktan solvon anstataŭ daŭrigado de la milito. Ŝi renkontiĝis kun Henriko kaj, ĉe Toros de Guisando, ili atingis kompromison: la milito maldaŭrigus, Henriko nomus Izabela sian heredanton anstataŭ Johana, kaj Izabela ne geedziĝus sen la konsento de Henriko sed li ne povus devigi ŝin geedziĝi kontraŭ ŝia volo. La flanko de Izabela venis kun la plej granda parto de tio kion ili deziris, kvankam ili ne sukcesis eltronigi la reĝon Henriko: ili ne estis sufiĉe potencaj por fari tion, kaj Izabela ne volis endanĝerigi la principon de justa heredita sinsekvo, ĉar estis sur tiu ideo en kiu ŝi bazigis sian argumenton por legitimeco kiel heredanto.

Geedziĝo pro politikaj celoj

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Fernando la 2-a de Aragono

Jam en tre frua aĝo, Izabela estis devigita al pluraj fianĉiĝoj fare de sia frato Henriko, fianĉiĝoj kiuj estis profitdonaj por liaj politikaj bezonoj en tiu epoko. Kiam ŝi havis 16 jarojn, Izabela debutis en la geedziĝ-merkato kun Fernando, filo de Johano la 2-a de Aragono (kies familio estis malpli granda branĉo de la Dinastio de Trastamaro. En tiu tempo, la du reĝoj, Henriko kaj Johano, volis montri sian reciprokan amon kaj fidon kaj ili kredis ke tiu duobla alianco donus al ili eternan amikecon kiu iĝus evidenta al la mondo. Tamen, tiu aranĝo ne multe daŭris.

Kiam Alfonso la 5-a mortis en 1458, ĉiuj liaj teritorioj, inkluzive de la insulo Sicilio, estis lasitaj al sia frato Johano la 2-a. Johano nun havis pli fortan pozicion ol iam antaŭe kaj ne bezonis sekurecon pere de la amikeco de Henriko. Tial, Henriko bezonis novan aliancon. Li vidis la ŝancon por tiu ege bezonata nova amikeco en Karlo la 4-a de Navaro, alia filo de Johano la 2-a de Aragono. Tamen, Karlo tre ofte kverelis kontraŭ sia patro kaj pro tio li sekrete alianciĝis kun Henriko la 4-a de Kastilio. Grava parto de la alianco estis ke geedziĝo estus aranĝota inter Karlo kaj Izabela . La fakto ke Izabela estis nur dek jarojn aĝa kaj Karlo estis preskaŭ kvardek neniam estis konsiderita kiel problemo. Kiam Johano la 2-a eksciis pri tiu fiksita geedziĝo li sentis sin ofendita. Izabela estis destinita por lia favorata filo, Fernando, kaj por li tiu alianco daŭre validis . Kiel konsekvenco, Johano la 2-a malliberigis sian filon Karlo kun monpostulo akuzita je konspirado kontraŭ la vivo de sia patro kaj la geedziĝo neniam estiĝis.

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
La portreto de la geedziĝo de Fernando kaj Izabela , ĉ. 1469.

En 1464 alia provo estis farita por por ke Izabela estu la edzino de Alfonso la 5-a de Portugalio, la bofrato de Henriko. Pere de la reĝino kaj la Grafo de Ledesmo, la portugala alianco fariĝis. Sed Izabela ne fidis je la geedziĝo kaj malakceptis ĝin.

Interna milito ekiĝis en Kastilio kiu evidentigis la nekapablon de Henriko agi kiel reganto. Henriko nun bezonis rapidan manieron por plezurigi la ribeliĝintojn de la reĝlando. Kiel parto de interkonsento por restarigi la pacon, Izabela iĝus fianĉino de Pedro Giron, Senjoro de Kalatravo kaj frato de la favoratino de la reĝo Don Juan Pacheco. Interŝanĝe, la senjoro donus al la malriĉigita reĝa trezoro grandegan monsumon. Vidante malmultajn elektojn por la establado de la paco, la reĝo tuj konsentis por la geedziĝo. Izabela estis ŝokita kaj preĝis al Dio por ke tiu geedziĝo neniam okazu. Ŝiaj preĝoj estis responditaj kiam Don Pedro subite malsaniĝis kaj mortis kiam li preparis sin por renkonti sian fianĉinon.

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Fernando kaj Izabela

Kiam la reĝo Henriko agnoskis Izabela kiel la heredanto la 19-an de septembro 1468, li ankaŭ promesis ke lia fratino ne devus geedziĝi kontraŭ ŝia volo, kaj ŝi devis promesi akcepti lian konsenton. Ŝajnis ke tiuj jaroj da malsukcesaj provoj en la serĉado de politikaj geedziĝoj estis finitaj. Oni parolis pri geedziĝo kun la frato de Eduardo la 4-a sed tiu alianco neniam estis serioze konsiderita. Denove en 1468, geedziĝopropono alvenis el Alfonso la 5-a de Portugalio. Kontraŭ liaj promesoj faritaj en septembro, Henriko provis realigi la geedziĝon inter ili. Se Izabela geedziĝus kun Alfonso, la filino de Henriko, Johana geedziĝus la kun filo de Alfonso, Johano la 2-a, kaj tiel, post la morto de la maljuna reĝo, Johano kaj Johana povus heredi Portugalion kaj Kastilion. Izabela rifuzis kaj faris sekretan promeson geedziĝi kun sia kuzo, Fernando de Aragono.

Post tiu malsukcesa provo Henriko denove iris kontraŭ siaj promesoj kaj provis la geedziĝon de Izabela kun la frato de Ludoviko la 11-a de Francio, Karlo Valois de Berry. . En la okuloj de Henriko tiu alianco firmigus la amikecon de Kastilio kaj Francio kaj forigus Izabela el la kastiliaj aferoj. Izabela denove rifuzis la proponon. Dume Johano la 2-a de Aragono negocis en sekreto kun Izabela la geedziĝon kun Fernando.

La 18-an de oktobro 1469, la formala gefianĉigo okazis. Ĉar Izabela kaj Fernando estis malproksimaj kuzoj, kaj ene de la malpermesitaj gradoj de parenceco, la geedziĝo ne estus laŭleĝa krom se speciala permeso de la papo estus koncedita. Kun la helpo de Rodrigo Borgia (pli poste Aleksandro la 6-a) Izabela kaj Fernando estis prezentitaj kun supozebla Buleo de Pio la 2-a rajtigante Ferdinandon por geedziĝi ene de la tria grado de parenceco, igante ilian geedziĝon laŭleĝa. Izabela eskapis de la kortego de Henriko per la trompo ke ŝi vizitos la tombon de sia frato Alfonso en Avilo. Fernando, aliflanke, transiris Kastilion en sekreto kaŝe vestita kiel komercisto. Finfine, la 19-an de oktobro 1469 ili geedziĝis en la Palaco Vivero en la urbo Valadolido.

Milito kontraŭ Portugalio

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Johanino la Beltranida.

La regado de Izabela havis malbonan komencon. Pro la elekto de ŝia frato kiel posteulo, nome de la reĝino mem, kiam ŝi entroniĝis en 1474 jam ekzistis pluraj intrigoj kontraŭ ŝi. La Markizo de Villena kaj ties sekvantoj asertis ke la Infantino Johanino, filino de Henriko la 4-a, estis la laŭleĝa reĝino. Baldaŭ post kiam la Markizo faris tiun aserton, longtempa subtenanton de Izabela, la ĉefepiskopo de Toledo forlasis la Kortesojn por reprezenti sian nevon la markizo. La ĉefepiskopo kaj la markizo elpensis planojn por la geedziĝo de la Infantino Johanino kun ŝia onklo, la reĝo Alfonso la 5-a de Portugalio kaj invadi Kastilion por postuli la tronon por si mem.

En majo de 1475, Alfonso kaj sia armeo eniris en Hispanion kaj avancis al Plasencio kaj ĉi tie li geedziĝis kun la juna Johanino. Longa kaj sanga milito por la kastilia sinsekvo okazis poste. La milito iris tien kaj reen dum preskaŭ unu jaro ĝis marto 1476 kiam la Batalo de Toro okazis. Batalo en kiu ambaŭ flankoj proklamis kaj celebris la venkon: la trupoj de Alfonso la 5-a venkis la trupojn gviditajn de la kastiliano Duko de Alba kaj la Kardinalo Mendoza, dum la fortoj gviditaj de la princo Johano de Portugalio ankaŭ venkis kaj restis kun la potenco ĉe la batalkampo.

Tamen, malgraŭ tiuj necertaj rezultoj, la batalo de Toro reprezentis grandan politikan venkon de la Katolikaj Gereĝoj, sekurigante la tronon post la disiĝo de la sekvantoj de Johanino kaj la foriro de la portugala armeo kiu ne havis aliancitojn .

. Kiel la historiisto Justo L. González resumas: La du armeoj konfrontriĝis en la kamparo de Toro, kies rezulto estis necerta batalo, sed samtempe la reĝo de Portugalio reorganizis siajn trupojn, Fernando sendis novaĵojn al ĉiuj urboj de Kastilio kaj pluraj eksterlandaj reĝlandoj informante pri granda venko kie la portugaloj estis tretitaj. Antaŭ tiu ĉi novaĵo, la sekvantoj de Johanino la Beltranida disĝis kaj la portugaloj estis devigitaj reveni al sia reĝlando. Kun granda politika vizio, Izabela profitis la momenton kaj antaŭ la kunveno de la Kortesoj kunvokita en Madrigal (aprilo 1476), ŝia filino estis nomita heredantino de la Kastilia Krono.

En aŭgusto de la sama jaro, Izabela pruvis siajn kapablojn kiel potenca reganto de la reĝlando. Ribelo estiĝis en Segovio kaj Izabela eliris por subpremi ĝin, ĉar ŝia edzo estis en tiu momento for de la batalo. Kontraŭ la juĝo de ŝiaj plej bonaj masklaj konsilistoj, Izabela rajdis ĝis la urbo mem por negoci kun la ribeliĝantoj. Ŝi sukcesis kaj la ribelo estis finiĝis. Du jarojn poste, Izabela ankaŭ sekurigis sian lokon kiel reganto per la naskiĝo de ŝia filo Johano, Princo de Asturio, la 30-an de junio 1478. Por multaj, la ĉeesto de vira heredanto pravigis ŝian lokon kiel reganto.

Dume, la kastilia kaj portugala militŝipoj luktis por la hegemonio en la Atlantiko kaj por la riĉeco de Gvineo (oro kaj sklavoj) kie okazis la decidiga militŝipa batalo de Gvineo.

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Mapo de la 16-a jarcento pri okcidenta Afriko kie aperas "Amina," (la marbordo laŭlonge de la Golfo de Gvineo), disputita inter kastilianoj kaj portugaloj dum la unua kolonia milito inter eŭropaj potencoj (1475-79)

. La milito daŭris tri jarojn pli. kaj finiĝis per la kastilia venko en la interno kaj potugala venko en la maro. La kvar apartaj pactraktatoj subskribitaj en Alcáçovas (4-a de septembro 1479) reflektis la rezulton: Portugalujo rezignis postuli la tronon de Kastilio agnoskante ke ĝi apartenas al Izabela kun la tre favora interŝanĝo de atlantikaj teritorioj disputitaj kun Kastilio (ili ĉiuj iris al Portugalujo kun la escepto de Kanariaj Insuloj: Gvineo kun la orminejoj, Verda Kabo, Madejro, Acoroj kaj la rajto je konkerado de la reĝlando Fezo) krom milita monkompenso el: 106.676 ormoneroj. La Katolikaj Gereĝoj ankaŭ devis akcepti la restadon de Johanino en Portugalujo kaj ne en Hispanujo kaj pardoni ĉiujn ribeliĝintajn subulojn kiuj subtenis Johaninon kaj Alfonson. Kaj la katolikaj monarkoj, kiuj sin proklamis reĝoj de Portugalujo kaj donis teritoriojn al nobeluloj en tiu lando, devis rezigni pri la portugala krono.

En Alcáçovas, Izabela kaj Fernando konkeris la tronon sed la portugaloj havis la ekskluzivajn rajtojn pri navigado kaj komercado en tuta la Atlantiko sude de Kanarioj lasante preskaŭ tutan Hispanujon ekster la Atlantiko kaj senigante ĝin de la Oro de Gvineo, kiu kaŭzis koleregon en Andaluzio. Hispana akademiisto António Rumeu de Armas asertis ke per la Pactraktato de Alcáçovas en 1479, la Katolikaj Gereĝoj "... aĉetis la pacon kontraŭ tre altega prezo... kaj la historiisto María Monserrat Léon Guerrero aldonis ke "ili sentis sin devigitaj forlasi la ekspanion ĉe la Atlantiko... "

Estus Kolumbo kiu liberigus Kastilion de tiu malfacila situacio je blokado, ĉar lia malkovro de la Nova Mondo estigis pli ekvilibran disdonon de la Atlantiko en Tordesilhas en 1494. La ordonoj ricevitaj de Kolumbo en sia unua vojaĝo (1492) estis klaraj: “…[la Katolikaj Gereĝoj] ĉiam havas en la menso ke la limoj subskribitaj en la “divido” en Alcáçovas ne devas esti transiritaj, kaj ili insistas ke Kolumbo iru laŭlonge de la paralelo de Kanarioj.” ial, per la sponsorado de la aventuroj de Kolumbo en la Okcidento, la monarkoj provis la nuran vojon pri ekspansiado. Kiel estas konate, ili estis tre sukcesaj. Izabela provis sin mem esti saĝa kaj forta regantino ekde la komenco. Nun, kiam ŝi sekurigis sin en la trono de Kastilio, ekigis la reformojn kiujn la reĝlando urĝe bezonis.

Reformo

Reguligo de Krimo

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
La Militŝildo de Izabela de Kastilio

Kiam Izabela finfine atingis la tronon en la jaro 1474, la Regno de Kastilio estis en stato de malespero pro la regado de ŝia duonfrato Herniko la 4-a. Estis sciate de ĉiuj ke Henriko estis granda elspezanto kaj apenaŭ plenumigis la leĝojn de sia regno. Eĉ tiuepoka kastiliano diris ke murdoj, seksperfortoj kaj ŝteloj okazis sen ajna puno. Pro tio, Izabela devis urĝe trovi la manieron reformi Kastilio.

La Sankta Frateco

Izabela faris la unuan gravan reformon dum la kunveno de la Kortesoj en Madrigalo en 1476 per la kreado de iaspeca policanaro, la t.e. Sankta Frateco. La jaro 1476 ne estis la unua fojo kiam en Kastilio estis vidita la Frateco, tamen estis la unua fojo kiam la polico estas uzata de la Krono. Dum la malfrua mezepoka periodo, la esprimo "Frateco" estis uzita por priskribi grupojn de viroj kiuj propravole kuniĝis por reguligi la juran protekton per patrolado de la vojoj kaj kamparo kaj punante malbonfarantojn. Tiuj Fratecoj, aliflanke, estis kutime nuligitaj de la monarko. Antaŭ 1476, la jura sistemo en la plej multaj regionoj estis efike sub la kontrolo de disidentaj membroj de la nobelaro anstataŭ reĝaj oficialuloj. Por solvi tiun problemon, dum la kunveno de la Kortesoj en 1476, establiĝis ĝenerala Frateco en Kastilio, Leono, kaj Asturio. La policanaro konsistus el lokanoj kiuj devus reguligi la krimon okazanta en la regno. Ĝi estus pagota per impost el 1800 mavedus po ĉiu cent domoj. En 1477, Izabela vizitis Estremaduron kaj Andaluzion por enkonduki tiun pli efikan policanaron ankaŭ tie.

Aliaj punreformoj

Konforme al la regulado de leĝoj, en 1481 Izabela donis la taskon, al du ŝtatlaboristoj, restarigia la pacon en Galegio. Tiu turbula provinco estis la predo de tiranaj nobeloj ekde la epoko de la patro de Izabela, Johano la 2-a. Rabistoj atakis en la vojoj kaj subpremis la pli malgrandajn urbojn kaj vilaĝojn. Tiuj ŝtatlaboristoj foriris kun la giganta tasko redoni la pacon por la provinco. Ili sukcesis kaj kaptis pli ol 1, 500 rabistoj de Galegio.

Ekonomio

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Flago de la Kastilia regno

Ekde la komenco de la regado mem, Izabela plene komprenis la gravecon de la restarigado de la kastilia ekonomio. La regado de Henriko la 4-a lasis la Kastilian reĝlandon kun granda ŝuldo. Dum ekzamenado, oni trovis ke la ĉefa kialo de la malriĉeco de la nacio estis la pogranda vendado de reĝaj terenoj dum la regado de Henriko. Por akiri monon, Henriko vendis malproksimajn reĝajn propraĵojn kontraŭ subvaloraj prezoj. La Kortesoj de Toledo de 1480 venis al la konkludo ke la nura espero por daŭranta financa reformo devus esti la reakirado de tiuj venditaj teroj kaj lupagoj. Tiu decido estis vaste aprobita de multaj elstaraj nobeluloj de la kortego sed Izabela ne volis fari tiajn grandajn agojn.

Estis decidite ke la Kardinalo de Hispanio esploru pri la posedado kaj luado de tiuj terenoj kaj reĝaj propraĵoj akiritaj dum la regado de Henriko la 4-a. Tiuj, kiuj ne estis konceditaj pro rekompenso je servoj estus reestigotaj sen kompenso; dum tiuj, kiuj estis venditaj je prezo sub la reala valoro estus alportotaj reen kontraŭ la sama monsumo. Dum multaj el la nobelaro estis devigitaj pagi grandajn monsumojn pro la terenoj, la reĝa trezoro daŭre pliriĉiĝis. La nura kondiĉo de Izabela estis la esceptigado de tiuj terenoj donitaj al preĝejoj, hospitaloj, aŭ senhavuloj.

Alia monafero estis la troa produktado kaj abundo de moneroj en la regno. Dum la regado de Henriko la nombro da monfarejoj pliiĝis de nur kvin al cent kvindek . Multaj el tiuj produktaĵoj estis preskaŭ senvaloraj. Dum la unua jaro de la regado de Izabela, ŝi establis monopolon super la reĝaj monfarejoj kaj fiksis laŭleĝan normon al kiu la produktado devas alproksimiĝi. Per fermado de multaj el la monfarejoj kaj rigora gvidado de la monproduktado fare de familiano ŝia, Izabela redonis la fidon al la publiko je la kapablo de la Krono pritrakti la financon de la regno.

Registaro

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Fernando kaj Izabela kun subuloj

Izabela kaj Fernando establis tre malmultajn novajn registarajn kaj administrajn instituciojn en siaj respektivaj reĝlandoj. Precipe en Kastilio, la ĉefa atingo estis la pli efika uzado de la institucioj ekzistantaj en la tempoj de la reĝoj Johano la 2-a kaj Henriko la 4-a. Historie, la centro de la kastilia registaro estis la reĝa domaro kaj la ĉirkaŭa kortego. La domaro estis tradicie dividita en du supermetitaj korpoj. La unua korpo konsistis el domoj por ŝtatlaboristoj, plejparte el la nobelaro, kiuj aranĝis registarajn kaj politikajn funkciojn por kiuj ili ricevis specialan pagon. La dua korpo konsistis el proksimume 200 plentempaj servistoj kiuj faris larĝan gamon da konfidencaj funkcioj nome de la regantoj . Ekde la 1470-aj jaroj, kiam Izabela komencis rigore firman gvidadon de la reĝa administracio, la nobelaj titoloj de la reĝa domaro estis simple honoraj titoloj strikte poseditaj de la nobelaro. La sekretariaj aferoj estis tasko de pli elstaraj klerikoj. Grandaj enspezoj estis ricevitaj pro tiuj nobeltitoloj, ĉefe ĝuitaj de la kastilia nobelaro. Dum la nobeluloj havis la titolojn, tiuj individuoj faris la realan laboron.

Tradicie, la ĉefkonsila korpo de la regantoj de Kastilio estis la Reĝa Konsilio. La Konsilio, sub la monarko, havis plenan kapablon solvi ĉiujn laŭleĝajn kaj politikajn disputojn. La Konsilio respondecis pri konsilado de ĉiuj altrangaj administraj oficialuloj, kiel ekzemple la kron-reprezentantoj en ĉiuj plej gravaj urboj. Ĝi ankaŭ estis la supera jura tribunalo de la regno . En 1480, dum la Kortesoj de Toledo, Izabela faris multajn reformojn en la Reĝa Konsilio. Antaŭe ekzistis du apartaj ankoraŭ supermetitaj kategorioj de reĝa konsilisto. Oni formis grupon kiu posedis kaj jurajn kaj administrajn respondecajn kampojn. Tiu parto konsistis el kelkaj episkopoj, kelkaj nobeluloj, kaj ĉiufoje pli grava elemento de profesiaj administrantoj kun laŭleĝa trejnado konata kiel kleruloj. La dua kategorio de tradicia konsilado havis malpli formalan rolon. Tiu rolo multe dependis de la politika kaj persona influo de la individuoj kun la monarko. Dum la regado de Izabela, la rolo de tiu dua kategorio estis tute forigita . Kiel antaŭe menciite, Izabela ne multe prizorgis personajn subaĉetojn aŭ favorojn. Tial, tiu dua speco de konsilisto, kutime de la nobelaro, estis nur permesita ĉeesti la konsilion de Kastilio kiel observanto.

Izabela komencis fidi pli je la profesiaj administrantoj ol iam antaŭe. Tiuj viroj estis plejparte el la burĝaro aŭ malaltnobelaro. La Konsilio ankaŭ estis reorganizita kaj oficiale malfermita kun unu episkopo, tri kavaliroj, kaj ok aŭ naŭ advokatoj servante en la konsilion. Dum la nobeluloj ne plu estis rekte implikitaj en la ŝtataj aferoj, ili estis bonvenaj partopreni la kunvenojn. Izabela esperis ke per devigado al la nobelaro elekti ĉu partopreni aŭ ne, ŝi forigus tiujn kiuj ne estus dediĉitaj al la ŝtato kaj ties aferoj.

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Statuo al rajdanta Izabela ĉe la Avenuo de la Kastilia, Madrido

Izabela ankaŭ vidis la bezonon disponigi personan rilaton inter si mem kiel monarko kaj la subuloj. Tial, Izabela kaj Fernando dediĉis tempon ĉiuvendrede dum kiu ili mem sidis kaj permesis al homoj veni al ili kun plendoj. Tiu estis nova formo de persona justico kiun Kastilio ne konis antaŭe. La ŝtata konsilio estis reformita kaj prezidita inte de la reĝa paro. Tiu sekcio pri publikaj aferoj traktis plejparte fremdajn intertraktadojn, aŭdante ambasadojn, kaj farante komercon kun la Kortego de Romo. Aldone al tiuj sekcioj, ekzistis ankaŭ kasacia kortumo de la Sankta Frateco, Konsilio de Financo, kaj konsilio por nur aranĝi aragonajn aferojn. Kvankam Izabela faris multajn reformojn kiuj ŝajnigis la kortesojn pli forta, en tiu tempo la Kortesoj perdis politikajn rajtojn dum la regado de Izabela kaj Fernando. Izabela kaj ties edzo iradis en la direkto de ne-parlamenta registaro kaj la Kortesoj iĝis preskaŭ pasiva konsila korpo, donante aŭtomatan konsenton al leĝaro kiu estis redaktita antaŭ la reĝa administracio.

Post la reformoj de la Kortesoj de Toledo, la reĝino ordonis al juristo Alfonso Diaz de Montalvo, entrepreni la taskon forigi la sentaŭgaĵon kaj kompili la restadon en ampleksa kodo. Post kvar jaroj la laboro estis finita en ok grandegaj volumoj kaj la Reĝaj Ordonoj prenis ĝian lokon.

Eventoj de 1492

Granado

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Nazaria Granada Reĝlando, lasta islama reĝlando de Iberio, konkerita de la Katolikaj Gereĝoj

Je la fino de Reconquista, nur la Granado estis lasita de Izabela kaj Fernando por konkeri. La Granada emirlando estis regita de la nazarioj ekde la duono de la 13-a jarcento. Protektita de naturaj baroj kaj fortikigitaj urboj, ĝi rezistis la longan procezon de la rekonkero. La 1-an de februaro 1482, la gereĝoj atingis Medina del Campo kaj tiu estas ĝenerale konsiderita kiel la komenco de la milito en Granado. Dum la implikiĝo de Izabela kaj Fernando en la milito estis evidenta ekde la komenco, la gvidado de Granado estis disigita kaj neniam kapabla prezenti unuiĝintan fronton. Malgraŭ tio, la entuta konkerado de Granado daŭris dek jarojn, finiĝante en 1492.

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
La Kapitulaco de Granado de Francisco Pradilla, 1882: Boabdilo konfrontas la gereĝojn Izabela kaj Fernando

La hispanaj gereĝoj rekrutis soldatojn el multaj eŭropaj landoj kaj plibonigis ilian artilerion per la plej novaj kaj bonaj kanonoj. Sisteme, konkeris la nazarian reĝlandon parton post parto. En 1485 ili sieĝis Arundon, kiu kapitulacis post nur duonmonato pro ampleksa bombado. En la sekva jaro, Loja estis okupita, kaj denove Mohamedo la 12-a estis kaptita kaj liberigita. Unu jaron poste, kune kun la falo de Malago, la okcidenta parto de la islamana naziria reĝlando falis sub hispanaj manoj. La orienta provinco estis venkita post la falo de Baza en 1489. La sieĝo de Granado komenciĝis en la printempo de 1491 kaj en la fino de la jaro, kiam Mohamedo la 12-a kapitulacis. La 2-an de januaro 1492 Izabela kaj Fernando eniris Granadon por ricevi la ŝlosilojn de la urbo kaj la ĉefa moskeo estis rekonsekrita kiel preĝejon. La Traktato de Granado poste subskribiĝis, por garantii la rajtojn de la islamanoj, sed ĝi ne ne daŭris.

Dum la milito, Izabela rimarkis la kapablojn kaj energion de Gonzalo Fernández de Córdoba kaj igis lin unu el la du komisiistoj por la intertraktadoj. Sub ŝia patroneco, De Córdoba eniris en specialan armean karieron kiu revoluciigis la organizon kaj taktikojn de la emerĝanta hispana militistaro; ŝanĝante la naturon de militado kaj ŝanĝante la eŭropan potenc-ekvilibron.

Kolumbo kaj portugalaj rilatoj

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Kristoforo Kolumbo antaŭ Izabela kaj Fernando

Nur tri monatojn post la enirado en Granado, la reĝino Izabela akceptis sponsori la ekspedicion de Kristoforo Kolumbo, por atingi Indiojn per velado okcidenten. La Kastilia Krono konsentis pagi monsumon kiel koncesion de monarko al subulo.

La 3-an de aŭgusto 1492 lia ekspedicio foriris kaj alvenis al insulo hodiaŭ konata kiel Watling, la 12-an de oktobro, sed en tiu momento li nomis ĝin Sankta Savinto, poste Jesuo la Savinto. Li revenis la venontan jaron kaj prezentis siajn rezultojn al la monarkoj, alportante indiĝenojn kaj oron sub heroa bonvenigo. Kvankam Kolumbo estis sponsorita de la kastilia reĝino, la trezoristoj ne montris reĝajn pagojn al li ĝis 1493, post kiam lia unua vojaĝo estis kompletigita. Hispanio eniris la Oran epokon de esplorado kaj koloniado, la periodo de la Hispana Imperio. La portugaloj ne agnoskis ke Sudameriko apartenis al la hispanoj ĉar ĝi estis sur la influo de Portugalio kaj la portugala reĝo Johano la 2-a minacis sendi armeon por postuli la teron por la portugaloj. En 1494, per la Traktato de Tordesillas, Izabela kaj Fernando akceptis disigi la teron, ekster Eŭropo, kun la reĝo Johano la 2-a de Portugalio.

Forpelo de la judoj

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Tomás de Torquemada, Unua Granda Inkvizitoro de Hispanio

Kun la institucio de la Hispana Inkvizicio, kaj kun la dominika monaĥo Tomás de Torquemada kiel ĝenerala unua inkvizitoro, la Katolikaj Gereĝoj entreprenis politikon je religia unueco. Kvankam Izabela kontraŭstaris preni severajn iniciatojn kontraŭ judoj sur ekonomiaj terenoj, Torquemada povis konvinki Fernandon. La 31-an de marto 1492, la Dekreto de Alhambra, por la forpelo de la judoj el Hispanio estis publikigita. La judoj havis, ĝis la fino de julio, tri monatojn, por forlasi la landon kaj ili ne povus kunporti oron, arĝenton, armilojn, monon, aŭ ĉevalojn. Tradicie, oni diras ke 200, 000 judoj forlasis Hispanios sed lastatempaj historiistoj montris ke tiaj ciferoj estas troigitaj : Henry Kamen montris ke el totala loĝantaro de 80 000 judoj, maksimume 40, 000 foriris kaj la cetero kristanisĝis. Centoj da tiuj restantoj estis sub la esploroj de la Inkvizicio.

Lastaj jaroj

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Izabela diktante sian testamenton, pentraĵo de Eduardo Rosales, 1864, Prado-Muzeo

Izabela ricevis kun sia edzo la titolon Katolikaj Gereĝoj (hispane Reyes Católicos) de Aleksandro la 6-a, papo kies konduto kaj implikiĝo en sekularaj aferoj Izabela ne konsentis. Kune kun la fizika unuiĝo de Hispanio, Izabela kaj Fernando komencis procezon de spirita unuiĝo, per la kreado de unureligia lando (romkatolika). Kiel parto de tiu procezo, la Inkvizicio estis instituciigita. Post islama ribelo en 1499, kaj la postaj okazigitaj problemoj, la Traktato de Granado estis rompita en 1502, kaj islamanoj ricevis la ordonon kristaniĝi aŭ foriri. La konfesanto de Izabela, Francisco Jiménez de Cisneros, estis nomumita ĉefepiskopo de Toledo. Li ludis gravan rolon en la renovigado de la religiaj institucioj de Hispanio, metante la preparlaboron por la posta Kontraŭreformacio. Kiel kanceliero, li havis multe da influo kaj potenco.

Izabela kaj sia edzo kreis imperion kaj en pli postaj jaroj estis konsumitaj je administraciaj kaj politikaj aferoj; ili prizorgis la sinsekvon kaj volis ligi la hispanan kronon kun la aliaj regantoj en Eŭropo. Antaŭ 1497 ĉiuj prizorgoj ŝajnis sukcesi: Johano de Aragono kaj Kastilio, geedziĝis kun la Arkidukino Margareto de Aŭstrio, establante la ligon kun la Habsburgoj. La plej aĝa filino, Izabela, geedziĝis kun Emanuelo la 1-a, kaj Johanino estis edzino de alia habsburga princo, Filipo la Bela. Tamen, la planoj de Izabela por siaj infanoj ne funkciis. Johano mortis post la geedziĝo. Izabela, princino de Asturio, mortis en akuŝo kaj ŝia filo Miguel mortis nur 2jaraĝa. La krono de Izabela estis prenita de ŝia filino, Johana de Kastilio, kaj ŝia bofilo Filipo de Habsburgo.

Izabela oficiale retiriĝis de la registaraj aferoj la 14-an de septembro 1504 kaj ŝi mortis samjare la 26-an de novembro en Medina del Campo, sed estas dirite ke ŝi vere estis en deklivo ekde la morto de sia filo, la princo Johano, en 1497. Ŝi estas enterigita en la Reĝa Kapelo de Granado, konstruita de ŝia nepo Karlo la 5-a (en Hispanio estis Karlo la 1-a), apud ŝia edzo Fernando, ŝia filino Johana kaj ties edzo Filipo; kaj la 2-jara filo de Izabela, Miguel kaj cetero de ŝia familio. La muzeo plej proksima al la Reĝa Kapelo havas ŝian kronon kaj sceptron.

Testamento kaj sinsekvo

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Testamento de Izabela la 1-a

La originala testamento de la reĝino konserviĝas en la Reĝa Monaĥejo Sankta Maria de Guadalupe. Kopio estis sendata al la monaĥejo Sankta Izabela de la Alhambra de Granado, kaj alia, al la katedralo de Toledo, kvankam ekde 1575 ĝi troviĝas en la Ĝenerala Arkivo de Simanko.

En ĝi, ŝi diris ke siaj sukceduntoj devus peni kaj konkeri por la Kristanismo Nordafrikon daŭrigante la iberian konkeradon, sed la malkovro de Ameriko malproksimigis la kastiliajn reĝlandojn de tiu celo.

Ŝia obstino kiel defendinto de la egaleco inter siaj subuloj amerikaj kaj tiuj de la Malnova Mondo donis al ŝi la titolon de frua Defendanto de la Homaj Rajtoj fare de elstaraj historiistoj (malgraŭ tio ke ŝi dekretis en Kastilio la devigan kristaniĝon de la judoj, aŭ ilia forpelado, Dekreto de Granado, kaj pli malfrue, puŝita de sia edzo kaj la papo, rompi la Kapitulacojn de Granado, paktitaj kun Boabdil, kaj devigi la islamanojn kristaniĝi.

Je la morto de la reĝino Izabela, Johana, filino de ambaŭ, sed mallongdaŭre, ĉar estis deklarita netaŭga por regado pro "frenezeco" kaj donante la regadon, unu al ŝia edzo (Filipo la 1-a la Bela) kaj tre baldaŭ al la filo de ĉi tiu geedziĝo, kaj nepo de la Katolikaj Gereĝoj, Karlo la 1-a.

Beatigado kaj sanktigado

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Simbolo de Izabela la Katolika uzata de la Frankismo

Ŝia supozebla vivo je sankteco kaj la beateco de ŝiaj verkoj plurfoje estigis plurajn proponojn en diversaj okazoj por la ebla beatigado kaj sanktigado de la reĝino Izabela fare de la Romkatolika Eklezio, de kiu ŝi estis fidela sekvanto. Ekiĝinta en 1958 la procezo en la Arkidiocezo de Valadolido, la tuta hispana kaj latinamerika episkoparo montriĝis favoraj al ĝi, estritaj de la kardinaloj Rouco kaj Cañizares (kiuj per grandaj mesoj kaj eventoj memorigis la Kvinan Centjariĝon de ŝia forpaso). La ĉefaj kontraŭantoj al tia beatigado kaj sanktigado estas la judoj por kiuj ŝi havas tute alian signifon pro la forpelado kaŭ/aŭ altrudan kristaniĝon al la judoj; kaj al tiu propono ankaŭ kontraŭas tiuj kiuj vidas en ŝi mitigitan personon de la frankismo.

Aspekto kaj personeco

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Izabela kun malhela hararo, ĉ. 1485

Izabela estis malalta sed el forta konstruo, el tre blanka vizaĝkoloro, kaj bluaj okuloj, kaj ŝia harkoloro estis inter rufa-blonda kaj kaŝtanbruna, tipa en la membroj de la Dinastio de Trastamaro, kiuj estis posteuloj de Petro la 1-a de Kastilio. Ŝiaj filinoj, Johana kaj Katarina, supozeble similis al ŝi. Izabela konservis severan vivstilon, kaj ŝia religiema spirito influis ŝin en la plej granda parto de sia vivo. Malgraŭ ŝia malamikeco kontraŭ la islamanoj en Al-Andalus kiu nun estas en Hispanio kaj Portugalio, Izabela evoluigis guston por maŭra dekoro kaj stilo. Pri ŝi, samtempuloj diris:

  • Fernández de Oviedo: "vidi ŝin paroli estis dia. "
  • Andrés Bernáldez: "Ŝi estis klopodita virino, tre potenca, tre prudenta, saĝa, korhonesta, ĉasta, devota, diskreta, verema, sen trompo. Kiu povus kalkuli la bonaĵojn de tiu tre katolika kaj feliĉa reĝino, ĉiam tre honorinda kaj laŭdinda?"
  • Hernando del Pulgar: "Plentaŭga virino; modela, el bonaj kutimoj kaj laŭdinda... nenio nekompleta iam estis vidita en ŝia personeco ... ŝiaj verkoj neniam estis malbone finitaj, ŝiaj vortoj neniam estis malriĉaj"; " Ŝi havis grandan moderecon en siaj movadoj kaj en la esprimo de siaj emocioj ... ŝia memregado etendiĝis al la kaŝado de la akuŝdoloro, ne diri nek montri la malĝojon kiun virinoj sentas kaj montras"; " Tre ĉasta, plena de honesteco, neniam montrante malhonestecon. "
  • Fernando, en lia testamento, deklaris ke "ŝi estis modela en ĉiuj agoj de la virto kaj ditimo. "
  • Frato Francisco Jiménez de Cisneros, ŝia konfesanto, laŭdis "ŝian purecon de koro, ŝian grandan koron kaj la grandecon de ŝia animo".

Idoj

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Izabela kaj Fernando kun siaj filinoj, Johana, ĉ. 1482.

Izabela kaj Ferdinando havis dek infanojn, el kiuj 5 postvivis infanaĝon:

Post la morto de Izabela , ŝia filino Johana, poste ankaŭ nomata "la Freneza", heredis la tronon de Kastilio-Leono kaj regis kune kun sia edzo Filipo la 1-a, nomata "la Bela".

Memoraĵoj

Kastilio Izabela La 1-A: Vivo kaj regado, Eventoj de 1492, Testamento kaj sinsekvo 
Reĝino Isabel ~ Kristoforo Kolumbo
1893

Izabela estis la unua virino kiu estis montrita sur usonaj poŝtmarkoj. Ŝia bildo aperis sur tri poŝtmarkoj de la Columbian Issue, ankaŭ okaze de la celebrado de la alveno de Kolumbo al Ameriko. Ŝi aperas en la kvincenda monero kun la titolo "Kolumbo petante helpon al Izabela", kaj en la hispana sceno de la kortego reproduktita sur la 15-cenda kolumbiano, kaj sur la 4 USD eldonas, en plena portreto, flank-al-flanke kun Kolumbo.

La stampo el 4 usonaj dolaroj estas la nura stampo de tiu valoro iam eldonita kaj kiun kolektantoj aprezas ne nur por la maloftaĵo (nur 30 000 estis presitaj) sed ankaŭ pro ĝia beleco, eskvizita karmino kun kelkaj kopioj havante purpuran nuancon. Moneroj de tiu memorigado estis venditaj por pli ol 20 000 usonaj dolaroj. Izabela ankaŭ estis la unua virino kiu aperis sur usona monero en 1893 celebrante la 400-an datrevenon de la unua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo.

Filmaro

Kino

Jaro Filmo Reĝisoro Aktorino
1945 La karavelo de la iluzio Benito Perojo Pilar Muñoz
1948 Amfrenezo Juan de Orduña s/d
1951 Tagiĝo de Ameriko Juan de Orduña Amparo Rivelles
1949 Kristoforo Kolumbo David MacDonald Florence Eldridge
1976 La nigra glavo Francisco Rovira Beleta Maribel Martín
1992 1492: la konkero de l' paradizo Ridley Scott Sigourney Weaver
2000 Izabela de Kastilio: taglibro de reĝino William Freud Lisa Jakub
2001 Johana la Freneza Vicente Aranda Susi Sánchez
2006 La reĝino Izabela en persono Rafael Gordon Isabel Ordaz

Televidserioj

Jaro Serio Televidkanalo
1990 Rekviemo por Granado TVE
2004 Memoro de Hispanio TVE
2011 Muhtesem yüzyıl ShowTV Turkio
2012 Izabela, mia reĝino TVE

Honoraj distingaĵoj

Familiaj prauloj

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
16. Henriko la 2-a (Kastilio)
 
 
 
 
 
 
 
8. Johano la 1-a (Kastilio)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
17. Johana Manuel de Kastilio
 
 
 
 
 
 
 
4. Henriko la 3-a (Kastilio)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
18. Pedro la 4-a (Aragono)
 
 
 
 
 
 
 
9. Leonor de Aragono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
19. Leonor de Sicilio
 
 
 
 
 
 
 
2. Johano la 2-a (Kastilio)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
20. Eduardo la 3-a (Anglio)
 
 
 
 
 
 
 
10. Johano de Ganto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
21. Felipa de Henao
 
 
 
 
 
 
 
5. Katerina de Lankastro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
22. Pedro la 1-a (Kastilio)
 
 
 
 
 
 
 
11. Konstanza de Kastilio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
23. Maria de Padilla
 
 
 
 
 
 
 
1. Izabela la 1-a de Kastilio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
24. Pedro la 1-a (Portugalio)
 
 
 
 
 
 
 
12. Johano la 1-a (Portugalio)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
25. Teresa Gille Lourenço
 
 
 
 
 
 
 
6. Johano de Portugalio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
26. Johano de Gento
 
 
 
 
 
 
 
13. Filipa de Lankastro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
27. Blanka de Lankastro
 
 
 
 
 
 
 
3. Izabela de Portugalio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
28. Johano la 1-a (Portugalio)
 
 
 
 
 
 
 
14. Alfonso la 1-a (Portugalio)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
29. Inés Pires
 
 
 
 
 
 
 
7. Izabela de Braganso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
30. Nuno Álvares Pereira
 
 
 
 
 
 
 
15. Beatriz Pereira de Alvim
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
31. Leonor de Alvim
 
 
 
 
 
 
Antaŭe:Reĝino de Kastilio kaj LeonoPoste:
Henriko la 4-a1474 - 1504Johana de Kastilio kaj Filipo la 1-a

Piednotoj

Tags:

Kastilio Izabela La 1-A Vivo kaj regadoKastilio Izabela La 1-A Eventoj de 1492Kastilio Izabela La 1-A Testamento kaj sinsekvoKastilio Izabela La 1-A Beatigado kaj sanktigadoKastilio Izabela La 1-A Aspekto kaj personecoKastilio Izabela La 1-A IdojKastilio Izabela La 1-A MemoraĵojKastilio Izabela La 1-A FilmaroKastilio Izabela La 1-A Honoraj distingaĵojKastilio Izabela La 1-A Familiaj praulojKastilio Izabela La 1-A PiednotojKastilio Izabela La 1-A1451150422-a de aprilo26-a de novembroHispana lingvoMadrigal de las Altas TorresMedina del CampoReĝlando de Kastilio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Roterdamo14-a de apriloHoodwinked!MediaVikioReformprojekto de ZamenhofAfrikansoGiambattista TiepoloManuel HalvelikKonjekto (matematiko)Francisco de GoyaSenpilota aviadiloEkstertera vivoTonka faboPentrista stabloSpiritualiHeraKalvinana preĝejo (Gyönk)2-FuranoloPremostabila aerŝipoLa odisea de los gilesVirinoSăvârșinĈefpaĝoSocia retejoWilliam KamkwambaCaatingaPierre FauchardCiferecepokoRýmařovSenpenetra seksumadoWikipedia23-a de decembroUniversitato ButlerKolonio PlymouthČechticeNapoFrandzadoJorkojBiblioteko Hector HodlerKonservativismoBelialoCovăsințBenzinejoGuido BrandenburgPragoBagneux - Lucie Aubrac (pariza metrostacio)OkcidentaloEjakulo19-an de septembroGermana antologioBahaa KredoJapana lingvoRâmețVivniveloArkaika EpokoTuaregojFilozofioPalatinatoSpiritismoVikimanioOudenbergArcaicam Esperantom🡆 More