Vilaĝo

Vilaĝo estas mezgranda homa komunumo, plej strikte agrikultura setlejo kun specifaj ekonomia kaj socia strukturo.

Vilaĝo estas malpli granda ol urbo. En la mezepoko urbon ĉirkaŭis remparo (murego), sed en la vilaĝo ne estis defendo.

Vilaĝo
Kelovilaĝo Hajós en Hungario. Sub la domoj troviĝas keloj por la vino, en la ĝardeno nur vinberoj kreskas.

Francisko Azorín difinis vilaĝo jene: Malgranda aro da domoj, ne regule aranĝitaj. Li indikas etimologion el la latina villaticum, el villa.

Vilaĝo
Lerd, turisma vilaĝo en Provinco Ardabilo de Irano

Tipologio

Vilaĝo 
Vilaĝo en Benino

En vilaĝo apud la loĝdomoj ofte troviĝas staloj, plej ofte por ĉevaloj, bovoj, porkoj, kaproj kaj kokoj, ejoj por agrikulturaj produktaĵoj, kaj ĝardenetoj. En vilaĝo troviĝas malmulte da komunaj ejoj (sed foje ja estas loka komunumejo), plej ofte preĝejo kaj vilaĝdomo.

En Afriko iuj vilaĝoj estas ĉirkaŭitaj per lignaĵo por defendi la dombestojn kontraŭ la sovaĝbestoj.

Dum la historio formiĝis ankaŭ minvilaĝoj, fiŝkaptistaj vilaĝoj, feriaj vilaĝoj, kaj kelovilaĝoj.

Post kresko de la loĝantaro la originala formo de vilaĝo transformiĝas, sed foje restas rekonebla.

Unustrataj vilaĝoj

La domoj staras unu apud la alia. La agroj situas fine de la ĝardeno.

Radisimetriaj vilaĝoj

La domoj grupiĝas ĉirkaŭ centra komuna placo rondforme aŭ ovale.

Ŝaktabulaj vilaĝoj

Multaj nove fonditaj vilaĝoj sur ebenaĵo, kie oni disdonis kvadratajn parcelojn, havas ortangulan kradforman reton de stratoj, similan al la kvadratoj de ŝaktabulo.

Sociologio

Pinte de la vilaĝa socia strukturo staris la riĉaj kamparanoj, pastroj, (pli poste ankaŭ kuracistoj, instruistoj, policistoj). Krom tiuj vivis en la vilaĝo senagruloj, kiuj servis ĉe la kamparanoj. Nuntempe en kelkaj landoj politikistoj kaj riĉuloj regas la vilaĝojn.

Okcidenta kaj Suda Eŭropo

Britujo

En Britujo kaj Irlando vilaĝo estas densa domaro malpli granda ol urbeto, ĝenerale bazita sur agrikulturo aŭ en iuj lokoj minado, ŝtonhakado, aŭ mara fiŝkaptado.

Vilaĝo 
Ĉefstrato de la vilaĝo Castle Combe, Wiltshire, Anglujo

La ĉeffaktoroj influantaj vilaĝojn estas: situo de akvofontoj, strukturo de agrikulturo kaj posedo de tero, kaj risko de inundoj. Ekzemple, en regionoj kiel Lincolnshire Wolds, vilaĝoj ofte situas ĉe la fontlinio sur la flanko de la montetoj kaj originis kiel fontliniaj setlejoj, ĉirkaŭ kiuj restas la originalaj malfermaj kamparoj. En norda Skotujo, vilaĝoj plejparte estas planitaj laŭ krada formo apud grandaj vojoj, dum en la Arbaro Arden, senarbigoj rezultigis vilaĝetojn ĉirkaŭ vilaĝaj verdejoj.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vilaĝoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:

  • Vilaĝo 
     Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas 
  • Vilaĝo 
     Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri. 
  • Vilaĝo 
     Per mono, ne per mano punu vilaĝanon. 

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Vilaĝo TipologioVilaĝo SociologioVilaĝo Okcidenta kaj Suda EŭropoVilaĝo ProverboVilaĝo ReferencojVilaĝo Vidu ankaŭVilaĝo Eksteraj ligilojVilaĝoAgrikulturoKomunumoMezepokoRemparoSetlejoUrbo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Pra-EsperantoAŭtismoNudecoGeoskemo de la Unuiĝintaj Nacioj pri AfrikoĈieloFondaĵo VikimedioCnicus benedictusK.E.P.Flago/Naciaj flagoj en la VikipedioPlatonoDua MondmilitoVikinovaĵojListo de studentoj en Scienca Universitato Loránd EötvösPitagoroKlára ErtlApplePrivatigoJohn Islay FrancisHieroglifojNASDAQEtila cianoakrilatoMeza OstrobotnioDuolingoDonald TrumpLemoCidroKolima (rivero)AdiĝoBraziloVilhelmo la 3-a (Anglio)Granda vokalŝoviĝoSkeletoRusioSpace NeedleLitovioManuel HalvelikLa Hoya (stacidomo)ZaporiĵoProjekto TRONPrononco de EsperantoObligacioVidigueiraInterretoVikipedioJosé PekermanPlastoFlagoAlhama de MurciaKomputadoSavo (Biblio)Alvito (Portugalio)Reĝa agloOdilo GlobocnikIsaac Bashevis SingerVojkovLa Pentroarto en la Malnova HungarujoHimenoLitova lingvoBenzilacetonoListen to WikipediaWindows 101819Ayn RandOrbazoNederlanda MararmeoTrolebusa transporto en Zaporiĵo🡆 More