Ĝakarto: ĉefurbo kaj provinco de Indonezio

Ĝakarto aŭ (Jakarta, oficiale konata kiel Speciala Ĉefurba Regiono Ĝakarto (indonezie Daerah Khusus Ibu Kota Jakarta), estas ĉefurbo kaj havenurbo de respubliko Indonezio.

106° 48′ 00″ O / 6.20000 °S, 106.80000 °O / -6.20000; 106.80000

Ĝi estas la plej loĝata urbo en Indonezio kaj unu el plej loĝataj aglomeraĵoj en la mondo. Ĝi estas same la ekonomia, kultura kaj politika centro de la lando.

Ĝakarto
(Daerah Khusus Ibukota Jakarta)
indonezie Jakarta
urbo
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Fotomontaĵo
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Oficiala nomo: Daerah Khusus Ibukota Jakarta
Moto: Jaya Raya (venka kaj prosperanta)
Kromnomo: La granda durio
Ŝtato Indonezio Indonezio
Insulo Javo
Subdivido
Historiaj regionoj Granda Barato, Taruma reĝlando Tarumanagara, Reĝlando Sunda
Flughaveno Flughaveno Halim Perdanakusuma
Tipo de urbo Aglomeraĵo
Memorindaĵoj
Turo Ĝakarta Turo
Maro Java maro
Situo Ĝakarto
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 06° 12′ 00″ S 106° 48′ 00″ O / 6.20000 °S, 106.80000 °O / -6.20000; 106.80000
Areo 740,28 km² (74 028 ha)
 - de lando 662,33 km² (66 233 ha)
 - de akvo 6 977,5 km² (697 750 ha)
Loĝantaro 9 580 000 (2010)
 - de metropolo 26 600 000
Denseco 12 941,05 loĝ./km²
 - de metropolo 26 600 000 loĝ./km²
Fondo 5-a jarcento
 - oficiala estiĝo 22-a de junio 1527
Urbestro Heru Budi Hartono

(ekde 17-a de oktobro 2022)

Horzono WIB / OIT (UTC+7)
Poŝtkodo 1xxx0
Telefona antaŭkodo +62 21
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Indonezio
Situo enkadre de Indonezio
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Situo enkadre de Indonezio
Divido de la ĉefurba regiono
Divido de la ĉefurba regiono
Divido de la ĉefurba regiono
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj Vikimedia Komunejo: Jakarta
Retpaĝo: www.jakarta.go.id
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj Portalo pri Indonezio
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Nuboskrapuloj (meze Wisma 46) en Ĝakarto
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Ĉefvojo en Ĝakarto
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj
Urbodomo de Ĝakarto

Ĝi situas ĉe la Ĝakarta golfo sur la nordokcidenta marbordo de insulo Javo. En decembro de 2012 la urbo havis 9'761'407 loĝantojn en la propra urbo kaj 13'194'000 kun la aglomeraĵo. Ĝi estas ne nur la plej loĝata urbo en Indonezio sed ankaŭ la plej loĝata en Sudorienta Azio. La oficiala metropola areo, konata kiel Jabodetabek (nomo formita per la kombino de la komencaj silaboj de Jakarta, Bogor, Depok, Tangerang kaj Bekasi), estas la dua plej granda en la mondo.

Establita en la 4a jarcento, la urbo iĝis grava komerca havenurbo por la Sunda Regno. Ĝi estis de facto ĉefurbo de la Nederlanda Hindio (konata kiel Batavia tiam, respektive Batavio). Nuntempe la ĉefurbo pluestis la ĉefurbo de Indonezio ekde la sendependeco de la lando esti deklarita en 1945. La urbo estas nune la sidejo de la Sekretariaro de ASEAN.

Ĝakarto estis listita kiel mondurbo en la esplorado de 2008 fare de la Globalization and World Cities Study Group and Network (GaWC). Baze sur esplorado fare de la Brooking Institute, en 2011 la ekonomia kresko en Ĝakarto rangis la 17a inter la 200 plej grandaj urboj de la mondo, saltinte el ĝis rango de 2007 kiel la 171a. Ĝakarto kreskis pli rapide ol Kuala Lumpur, Pekino kaj Bangkoko.

Historio

La pli frua setlejo, Jaĝakarta ("venkoriĉa urbo"), estis detruita en 1619 far Nederlanda Orienthinda Kompanio. La Kompanio fondis samloke lokon Batavia (en Esperanto Batavio) kiel havenon por la floranta spicokomerco. (Pri la nomo vidu: "Batavoj".)

La urbo estis alinomita dum la dua mondmilito al Ĝakarto. Je la pli frua nomo atentigas nur la valida regiona aŭtokodo "B".

Geografio

Ĝakarto kovras 661.23 km², nome la plej malgranda inter ĉiuj provincoj de Indonezio. Tamen, ĝia metropola areo kovras 6 392 km², kio etendiĝas al la du najbaraj provincoj Okcidenta Javo kaj Banteno. La areo Granda Ĝakarto inkludas tri najbarajn kabupaten (nome Bekasi, Tangerang kaj Bogor) kaj kvin apudajn urbojn (nome Bogor, Depok, Bekasi, Tangerang kaj Suda Tangerang).

Ĝakarto estas en la nordokcidenta marbordo de Javo, ĉe la elfluejo de la rivero Cilivung en la Ĝakarta Golfo, ero de la Java maro. Ĝi estas stratege proksime de la Sunda Markolo. La norda parto de Ĝakarto estas ebena tero, kaj kelkaj ties areoj estas sub marnivelo, kaj suferas oftajn inundojn. La sudaj partoj de la urbo estas montetaj. Ĝi estas unu el nur du aziaj ĉefurboj kiuj estas en la suda hemisfero (kun la ĉefurbo de Orienta Timoro nome Dili). Oficiale, la areo de Ĝakarta Speciala Distrikto estas 661.23 km² de terareo kaj 6 977 km² de marareo. La insuloj Seribu (Mil Insuloj), kiuj estas administracie parto de Ĝakarto, estas en Ĝakarta Golfo, norde de la urbo.

Ĝakarto kuŝas sur malalta kaj ebena aluvia ebenaĵo, game el −2 ĝis 91 m kun averaĝa alto de 8 m super marnivelo kun historie etendaj marĉecaj areoj. Kelkaj partoj de la urbo estis konstruitaj sur akiritaj tajdaj areoj ekzistantaj tra la areo. Dek tri riveroj fluas tra Ĝakarto. Ili estas Cilivung, Kalibaru, Pesanggrahan, Cipinang, Angke, Maja, Mookervart, Krukut, Buaran, Okcidenta Tarum, Cakung, Petukangan, Sunter kaj Grogol River. Ili fluas el la altaj teroj Puncak ĝis la sudo de la urbo, poste tra la urbo norden al la Java maro. la rivero Cilivung dividas la urbon en la okcidenta kaj orienta distriktoj. Tiuj riveroj, kombine kun la pluvoj de malseka sezono kaj nesufiĉa drenado pro ŝtopiĝo, faras ke Ĝakarto ofte suferas inundojn.

Krome, Ĝakarto enfaliĝas ĉirkaŭ 5 ĝis 10 cm ĉiujare, kaj eĉ ĝis 20 cm en la nordaj marbordaj areoj. Post fidinda studo, oni ekkonstruis ringan digaron konatan kiel Giganta Ĝakarta Marmurego ĉirkaŭ la Ĝakarta Golfeto por helpi kontroli la minacon el la maro. Tiu digego estos ekipita per pumpilsistemo kaj retenareoj por defendi kontraŭ akvo kaj funkcii kiel pagŝoseo. Oni esperas, ke la projekto estu finkompletigita ĉirkaŭ 2025. En Januaro 2014, la centra registaro interkonsentis konstrui du akvobaraĵojn sur la rivero Ciavi, en Bogor, kaj tunelon de 1.2 km el la rivero Cilivung ĝis la rivero Cisadane por mildigi inundojn en la urbo. Nuntempe oni konstruas subteran akvokanalon 1.2 km longan, kun kapacito de 60 m³ por sekundo inter la rivero Cilivung kaj la Orienta Flukanalo por milidi la inundojn de la rivero Cilivung. En 2023, la gazeto New York Times informis, ke en kelkaj lokoj Ĝakarto estas enfaliĝanta ĝis 30 cm ĉiujare.

Medidefendantoj indikas, ke tiu enfaliĝo estas helpata per la elfosado de subtera akvo, grandparte eksterleĝe. Krome, la registara manko de strikta regularo pliigas la problemon, ĉar multaj ĵus konstruitaj altaj konstruaĵoj, korporacioj kaj fabrikoj ĉirkaŭ Ĝakarto decidas eksterleĝe elfosi subteran akvon. Fakte, en ĵusa inspektado al 80 konstruaĵoj en Jalan Thamrin, grandtrafika ŝoseo liniigita kun nubostrapuloj kaj vendejaregoj, 56 konstruaĵoj havas pumpilojn por subtera akvo, kaj 33 estis pumpantaj tiun akvon eksterleĝe. Tio povus esti haltigita ĉesigante la elfosadon (kiel faris la urbon Tokio), pliigante la efikecon, kaj trovante aliajn fontojn por uzado de akvo. Krome, pliigi regularon pere de pli alta impostado aŭ limigi la pumpadon de subtera akvo montriĝis helpa ĉe urboj kiel Ŝanghajo, Tokio, kaj San Jose en kiuj oni bremsis la enfaliĝon. La riveroj de Ĝakarto estas tre poluataj kaj nuntempe netaŭga por trinkakvo.

Arkitekturo

Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj 
Betavia tradicia domo en distrareo Taman Mini Indonesia Indah.

Ĝakarto havas arkitekture gravajn konstruaĵoj game laŭlonge de diversaj historiaj kaj kulturaj periodoj. Arkitekturaj stiloj montras Malajajn, Sundajn, Javajn, Arabajn, Ĉinajn kaj Nederlandajn influojn. Eksterlandaj influoj efikis sur la arkitekturo de la tradicia Betavi domo. La domoj estis konstruitaj el nangka ligno (Artocarpus integrifolia) kaj enhavis tri ĉambrojn. La formo de la tegmento rememorigas pri la tradicia java "joglo". Aldone, la nombro de registritaj kulturheredaj konstruaĵoj pliiĝis.

Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj 
Fasado de la Bankomuzeo Indonesia en Kota Tua.

Koloniaj konstruaĵoj kaj strukturoj estis tiuj kiuj estis konstruitaj dum la kolonia periodo. La hegemoniaj koloniaj stiloj povas esti dividitaj en tri periodoj: nome la Nederlanda orjarcento (17-a ĝis fino de la 18-a jarcento), la transirstila periodo (fino de la 18-a jarcento – 19-a jarcento), kaj la nederlanda modernismo (20-a jarcento). Kolonia arkitekturo estas evidenta en domoj kaj vilaoj, preĝejoj, civilaj konstruaĵoj kaj oficejoj, ĉefe koncentrita en la Ĝakarta Malnova Urbo (Kota Tua) kaj en Centra Ĝakarto. Arkitektoj kiel J.C. Schultze kaj Eduard Cuypers desegnis kelkajn el la plej gravaj konstruaĵoj. Verkoj de Schultze estas ekzemple la koncertejo Gedung Kesenian Jakarta, la konstruaĵo de la Indonezia Suprema Kortumo kaj la konstruaĵo de la Ministerio de Financoj, dum Cuypers desegnis la Bankomuzeon Indonesia kaj la Muzeon Mandiri. Komence de la 20-a jarcento, plimulto de konstruaĵoj estis konstruitaj laŭ Novrenesanca stilo.

Ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj, la arkitektura gusto ekŝanĝis favore al raciismo kaj al modernismo, aparte per artdekora arkitekturo. La elita ĉeurbo Menteng, disvolviĝis dum la 1910-aj jaroj, estis la unua klopodo en la urbo kreadi idealan kaj sanigan loĝejaron por la meza klaso. Tiuj originaj domoj havis laŭlongan organizadon, kun grandaj tegmentorandoj, grandaj fenestroj kaj malferma aerumado, ĉiuj praktikaj trajtoj por tropika klimato. Tiuj domoj estis disvolvigitaj de N.V. de Bouwploeg, kaj establitaj de Pieter Adriaan Jacobus Moojen.

Post sendependiĝo, la procezo naci-konstruado en Indonezio kaj detruado de la memoro de koloniismo estis tiom grava kiom la simbola konstruado de arteriaj ŝoseoj, monumentoj, kaj registaraj konstruaĵoj. La Nacia Monumento en Ĝakarto, desegnita de Sukarno, estas la modelo de naciismo en Indonezio. Komence de la 1960-aj jaroj, Ĝakarto havigis aŭtoŝoseojn kaj super-skalajn kulturajn monumentojn kiel la Stadiono Gelora Bung Karno. La parlamenta konstruaĵaro montras hiperbolan tegmenton rememorigan de la germanaj raciismaj kaj korbusaj desegnokonceptoj. La konstruaĵo de 1996, Wisma 46 staras ĝis alto de 262 m kaj ĝia plumplinta pinto celebras teknologion kaj simboligas stereoskopion.

La urba konstruadego pluis dum la 21-a jarcento. La Ora Triangulo de Ĝakarto estas unu el la plej rapidaj evoluantaj Centraj Negocdistriktoj en la Azi-Pacifika regiono. Laŭ la KAKUL kaj Emporis, estas 88 nuboskrapuloj kiuj atingas aŭ superas 150 m, kio metas la urbon ene de la tutmondaj 10 urboj kun plej da nuboskrapuloj. Ĝi havas pli da konstruaĵoj pli altaj ol 150 metroj ol ĉiuj aliaj urboj de Sudorienta Azio kaj eĉ de la Suda Hemisfero.

Termarkiloj

Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj 
Selamat Datang Monumento, termarkilo de 1960-aj jaroj de Ĝakarto en la okcidenta pinto de la distrikto Menteng.

Plimulto de termarkiloj, monumentoj kaj statuoj en Ĝakarto estis ekkonstruitaj en la 1960-aj jaroj dum la epoko de Sukarno, poste kompletigitaj en la epoko de Suharto, kvankam kelkaj datas el la kolonia periodo. Kvankam multaj el la projektoj estis kompletigitaj post lia prezidenteco, oni konsideras, ke Sukarno, kiu estis mem arkitekto, planis monumentojn kaj termarkilojn de Ĝakarto, ĉar li deziris, ke la urbo estu modelo de pova nova nacio. Inter monumentaj projektoj tiukadre konstruitaj, iniciatitaj, kaj planitaj dum lia regado estas la Nacia Monumento Monas, la Moskeo Istiqlal, la parlamenta komplekso, kaj la Stadiono Gelora Bung Karno. Sukarno ankaŭ konstruigis multajn naciismajn monumentojn kaj statuojn en la ĉefurbo.

Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj 
Nacia Monumento Monas, simbolo de Ĝakarto.

La plej fama termarkilo, kiu iĝis la simbolo de la urbo, estas la 132 m alta obelisko de la Nacia Monumento (Monumen NasionalMonas) en la centro de la placo Merdeka. Je ĝia sudokcidenta angulo staras Mahabarato-tema Arĝuna Ŭiĝaja ĉarstatuo kaj fontano. Plu sude tra Jalan M.H. Thamrin, unu el la ĉefaj avenuoj, la monumento Selamat Datang staras sur fontano en la centro de la trafikocirklo de Hotel Indonesia. Aliaj termarkiloj estas la Moskeo Istiqlal, la Ĝakarta Katedralo kaj la Preĝejo Immanuel. La iama Batavia Stadhuis, nome haveno Sunda Kelapa en la Ĝakarta Malnova Urbo estas alia termarkilo. La Aŭtografa Turo de Thamrin Nine en Centra Ĝakarto, je 382.9 metroj estas la plej alta konstruaĵo en Indonezio. la plej ĵusa termarkilo konstruita estas la Ĝakarta Internacia Stadiono.

Kelkaj statuoj kaj monumentoj estas naciismaj, kiel la Monumento al la Ekhavo de Okcidenta Nov-Gvineo, Tugu Tani, la statuo al la Junularo Patung Pemuda Membangun kaj la gatotkaĉa Monumento Dirgantara. Kelkaj statuoj rememoras naciajn heroojn de Indonezio, kiel Diponegoro kaj Kartini en la placo Merdeka. La statuoj de Sudirman kaj Mohammad Husni Thamrin estas en stratoj kiuj portas iliajn nomojn. Estas ankaŭ statuo de Sukarno kaj Hatta en la Proklama Monumento kaj en la enirejo al la Soekarno–Hatta Internacia Flughaveno.

Placoj, parkoj kaj lagoj

Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj 
Boatado en la lago de la Indonezia arkipelago en Taman Mini Indonesia Indah.

En Junio 2011, Ĝakarto havis nur 10.5% verdajn malfermajn spacojn (Ruang Terbuka Hijau), kvankam tio kreskiĝis ĝis 13.94%. Publikaj parkoj estas inkluditaj en publikaj verdaj malfermaj spacoj. Estas ĉirkaŭ 300 integritaj de infanoj uzeblaj publikaj spacoj (RPTRA) en la urbo en 2019. Je 2014, 183 akvorezervejoj kaj lagoj estis konstruitaj en la areo Granda Ĝakarto.

  • Placo Merdeka (Medan Merdeka) estas preskaŭ 1 km2 areo kiu estas hejmo de la simbolo de Ĝakarta, nome la Monumento Monas aŭ Monumen Nasional (Nacia Monumento). Ĝis 2000, ĝi estis la plej granda urba placo en la mondo. La placo estis kreita de la nederlanda ĝenerala guberniestro Herman Willem Daendels (1810) kaj estis origine nomita Koningsplein (Reĝa Placo). La 10an de Januaro 1993, Prezidento Suharto ekbeligis la placon. Inter ĝia trajtoj elstaras cerva parko kaj 33 arboj kiuj reprezentas la 33 provincojn de Indonezio.
  • Lapangan Banteng (Bufalejo) estas en Centra Ĝakarto proksime al la Moskeo Istiqlal, la Ĝakarta Katedralo, kaj la Ĝakarta Centra Poŝtoficejo. Ĝi kovras ĉirkaŭ 4.5 hektarojn. Dekomence, ĝi estis nomita Waterlooplein (Placo Waterloo) kaj funkciis kiel ceremonia placo dum la kolonia periodo. Koloniaj monumentoj kaj memormonumentoj starigitaj sur la placo dum la kolonia periodo estis detruitaj dum la epoko de Sukarno. La plej elstara monumento en la placo estas la Monumen Pembebasan Irian Barat (Monumento al la "Liberigo" de Okcidenta Irian (Novgvineo)). Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la parkon oni uzis kiel busterminalo. En 1993, la parkon denove oni turnis en publika spaco. Ĝi iĝis distrejo por la popolo kaj nuntempe utilas kiel ekspoziciejo aŭ por aliaj eventoj. 'Jakarta Flona' (Flora dan Fauna), ekspozicio pri floroj kaj ornamplantoj kaj maskotoj, okazas en tiu parko ĉirkaŭ Aŭgusto ĉiujare.
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj 
Ancol Gondola.
  • Taman Mini Indonesia Indah (Miniatura Parko de Indonezio), en Orienta Ĝakarto, havas dek parketojn.
  • Taman Suropati aŭ Parko Suropati estas en Menteng, Central Ĝakarto. La parko estas ĉirkaŭata de nederlandaj koloniaj konstruaĵoj. Taman Suropati estis konata kiel Burgemeester Bisschopplein dum la kolonia epoko. La parko estas cirklo-forma kun surfaca areo de 16,322 m². Kelkaj modernaj statuoj estis faritaj por la parko fare de artistoj de la landoj de ASEAN, kio kontribuas al ĝia kromnomo 'Taman persahabatan seniman ASEAN' ('Parko de la amikeco de artistoj de ASEAN').
  • Parko Menteng estis konstruita sur la loko de la tiama stadiono Menteng de la teamo Persija. Parko Situ Lembang estas proksime, kaj havas lagon centre.
  • Parko Kalijodo estas la plej nova parko, en la nordokcidenta subdistrikto Penjaringan, kun 3.4 ha ĉe la rivero Krendang. Ĝi formale malfermiĝis la 22a de Februaro 2017. La parko estas malfermita 24 horojn tage kiel verda malferma spaco (RTH) kaj infanamika integrita publika spaco (RPTRA) kaj havas sketejojn laŭ internaciaj normoj.
  • Mangrovejo kaj Natura Rezervejo Muara Angke kaj la Naturturisma Parko Pantai Indah Kapuk en la nordokcidenta subdistrikto Penjaringan.
Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj 
Tebet Honda Parko, Suda Paviliono.
  • Parkoj Tebet Honda, Puring, Mataram, Langsat, Ayodya kaj Martha Christina Tiahahu Literatura Parko en Suda Ĝakarto.
  • La bestoĝardeno Ragunan (Kebun Binatang Ragunan) estas en Pasar Minggu, Suda Ĝakarto. Ĝi estas la tria plej malnova bestoĝardeno en la mondo kaj la dua plej granda kun la plej diversaj populacioj de animaloj kaj plantoj.
  • Setu Babakan estas 32-hektara lago ĉirkaŭita de Betavia kultura vilaĝo, en Jagakarsa, Suda Ĝakarto. Ankaŭ la Parko Dadap Merah estas en tiu areo.
  • Taman Impian Jaya Ancol, alinome Ancol estas la plej granda integrata turisma areo en Sudorienta Azio. Ĝi estas laŭlonge de la golfeto, ĉe Ancol en Norda Ĝakarto.
  • Taman Waduk Pluit/Pluit Lagoparko kaj Putra Putri Parko estas en Pluit, Norda Ĝakarto.

Vidindaĵoj

Administraciaj dividoj

Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj 
Divido de la ĉefurba regiono

Sunda Kelapa, pliposte nomata Jayakarta, estas la malnova haveno de Ĝakarto. Sunda Kelapa estis la origina loko el kio ekestis Ĝakarto.

Demografio

Ĝakarto altiras homojn el la tuta Indonezio, ofte serĉe de laborposteno. La censo de 1961 montris, ke 51% de la urba loĝantaro estis naskiĝinta en Ĝakarto mem. Interna enmigrado tendencis malhelpi la efekton de familiplanaj programoj. La Ministerio de Internaj Aferoj (Kemendagri) tabulas siajn proprajn datumojn, kio pliiĝis ekde oni ekpostulis personajn identigilon en la lastaj jardekoj, kaj listigis la loĝantaron de Ĝakarto en 11 261 595 personoj fine de la jaro 2021.

Ekonomio

Indonezio estas la plej granda ekonomio de ASEAN, kaj Ĝakarto estas la ekonomia nervocentro de la Indonezia insularo. La laŭnoma MEP de Ĝakarto estas 203.702 mil milionoj da usonaj dolaroj kaj la aĉetpova MEP estis 602.946 mil milionoj da usonaj dolaroj en 2021, kio estas ĉirkaŭ 17% de la tuta Indonezio. Ĝakarto estis rangigita la 21a en la listo de la Indekso de Urboj de Ekonomia Influo en 2020 fare de la gazeto CEOWORLD. Laŭ la Japana Centro por Ekonomika Esplorado, la regiona malneta produkto por persono de Ĝakarto rangigas ĝin la 28a inter 77 urboj en 2030 el 41a en 2015, nome la plej granda en Sudorienta Azio. La indekso Savills de Fortaj Urboj antaŭdiris, ke Ĝakarto estos inter la 20 pintaj urboj en la mondo ĉirkaŭ la jaro 2028.

Kulturo

Ĝakarto: Historio, Geografio, Vidindaĵoj 
Pupoj Ondel-ondel estas la maskoto de la urbo kaj la simbolo de la Betavia kulturo. En tiu ĉi poŝtmarko inter monumentoj kaj termarkiloj de la urbo.

Kiel ĉefurbo de Indonezio, Ĝakarto estas fandopoto de kulturoj el ĉiuj etnaj grupoj de la lando. Kvankam Betavioj estas indiĝena komunumo de Ĝakarto, la urba kulturo reprezentas multajn lingvojn kaj etnajn grupojn, subtenas diferencojn pri religio, tradicioj kaj lingvoj, anstataŭ nura kaj hegemonia kulturo.

Transporto

Ĝakarto havas egan sistemon de rapidaj busoj nomitan TransJakarta kiun oni lastatempe fervore pligrandigis kaj plidensigis. Sistemo de urbaj fervojlinioj nomita KRL Commuter LineKRL Jabotabek, kurtigo KRL estas kereta rel listrik kio siavice signifas "elektra fervojo", ekzistas kaj ekzistis delonge kaj estas en iomete uzebla stato sed suferas je nesufiĉa kapacito. Nuntempe oni konstruas du pliajn sistemojn, MRT Jakarta (parte subtera malpeza fervojo) kaj LRT Jabodebek (malpeza fervojo).

Turismaj interesaĵoj

Ĉe Ĝakarto troviĝas la plej granda – ankoraŭ ekzistanta – haveno por kargo-velŝipo, Tanjung Priok.

Naskiĝintoj

Ĝemelurboj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jakarta en la angla Vikipedio.

Tags:

Ĝakarto HistorioĜakarto GeografioĜakarto VidindaĵojĜakarto Administraciaj dividojĜakarto DemografioĜakarto EkonomioĜakarto KulturoĜakarto TransportoĜakarto Turismaj interesaĵojĜakarto NaskiĝintojĜakarto ĜemelurbojĜakarto ReferencojĜakarto Vidu ankaŭĜakarto Eksteraj ligilojĜakartoAglomeraĵoHavenurboIndonezia lingvoIndonezioRespublikoĈefurbo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Ŝtato67085 OppenheimerNudecoTeknologioKroatioHispanioManskribaj literojSidnejoAnusa seksumadoFrancioRetpaĝoĈuvaŝa lingvoTertremoFabrizio VenturiZamenhofa TagoLagaro de DélegyházaInternacia Junulara KongresoPentti SaaritsaTaglibroMortpunoCivitoEid ul-FitrkunposedoGorjaĉinskLajos Kovács (entomologo)Provinco ĤuzestanoTunoGregoria kalendaroMalvola orgasmoUnuiĝinta ReĝlandoProcelarioformaj birdojGrandduklando FlandrensisŜanhajoNikoUneskoIslandoCDATAĜenerala Publika Permesilo de GNUNegocoVikifontaroHeptila sulfidoVoksignoPortretoXXXRusioDesegnoMatthias GallasPlastoPortugala lingvoBaratoSpecidiverseco7-a de apriloSirioGazaa SektoroKunmetita vortoVíctor EriceInvestadoPalestinoKonvertiĝo de PaŭloMohammed AbdullahVoticeAmri WandelNudismoProvinco ArdabiloKalifornia Konsuma Privateca LeĝoAlbert EinsteinSocialismoCiro la 2-a🡆 More