Rusoj: Orientslava etno

Rusoj estas orient-slava etno, ĉefloĝantoj de Rusio (120 mln, ĉirkaŭ 80%).

Loĝas ankaŭ en la teritorio de la eksa Rusia Imperio: Ukrainio (11,35 mln), Kazaĥio (6,23 mln), Uzbekio (1,65 mln), Belorusio (1,34 mln), Kirgizio (0,91 mln), Latvio (0,90 mln), Moldavio (0,56 mln), Estonio (0,47 mln), Azerbajĝano (0,14 mln), Taĝikio (0,38 mln), Uzbekio; krom tio ankaŭ en Usono (1,2 mln), Kanado, Mongolio, Turkmenio, Ĉinio kaj aliloke.

Rusoj
etnopopolo • laŭnacia nomo
orient-eŭropanoj
orientaj slavoj
Suma populacio
137 milionoj
Rusio Rusio: 115,889,000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Ukrainio Ukrainio 8,334,000
Kazaĥio Kazaĥio 4,480,000
Belorusio Belorusio 1,142,000
Usono Usono 750,000
Uzbekio Uzbekio 700,000
Kirgizio Kirgizio 604,000
Latvio Latvio 556,422
Moldavio Moldavio 500,000
Estonio Estonio 345,000
Litovio Litovio 220,000
Germanio Germanio 178,600
Azerbajĝano Azerbajĝano 144,000
Turkmenio Turkmenio 142,000
Francio Francio 115,000
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando 100,000
Argentino Argentino 100,000
Kanado Kanado 98,245
Taĝikio Taĝikio 68,200
Rusoj: Ĝeneralaĵoj, Rusoj en la teritorioj de la eksa Sovetunio, Vidu ankaŭ Kartvelio 67,671
Aŭstralio Aŭstralio 60,200
Paragvajo Paragvajo 55,000
Kubo Kubo 50,200
Hispanio Hispanio 42,585
Finnlando Finnlando 33,401
Rumanio Rumanio 30,000
Ĉeĥio Ĉeĥio 24,549
Italio Italio 20,459
Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio 15,600
Bulgario Bulgario 15,595
Armenio Armenio 14,660
Svedio Svedio 8,900
Lingvo(j)
Rusa lingvo, multaj ankoraŭ parolas per iaj aliaj lingvoj de Rusio
Religio
Rusa Ortodoksa Eklezio, malgranda parto de rusoj estas protestantoj
Rusoj: Ĝeneralaĵoj, Rusoj en la teritorioj de la eksa Sovetunio, Vidu ankaŭ
vdr
Rusoj: Ĝeneralaĵoj, Rusoj en la teritorioj de la eksa Sovetunio, Vidu ankaŭ
Rusaj junulinoj en kampara regiono ĉe rivero Ŝeksna, foto fare de Prokudin-Gorskij. Komenco de la 20-a jc.
Rusoj: Ĝeneralaĵoj, Rusoj en la teritorioj de la eksa Sovetunio, Vidu ankaŭ
Tri generacioj de rusoj en unu foto. Videblas, ke pli junaj personoj estas vestitaj pli okcidentece. Uralo, komenco de la 20-a jc.

Ĝeneralaĵoj

Antropologie rusoj reprezentas diversajn tipojn de la granda eŭropida raso. Ili parolas en la rusa lingvo, ilin kunligas komuna historio kaj kulturo. La plej disvastiĝinta religio estas orienta ortodoksismo, multaj estas ateistoj.

  • Memnomo: русские [ruskije];
  • Totala kvanto: 146,5 mln (1992).

Plejparto de rusoj loĝas en la centra, suda kaj nord-okcidenta parto de eŭropa Rusio kaj en Uralo. Laŭ datumoj de la jaro 2002, inter la subjektoj de Rusia Federacio la plej altan rilatumon de rusoj havas Vologda provinco (96,56%). La rilatumo de rusoj superas 90% en 30 subjektoj de la federacio: ĉefe estas regionoj de Centra kaj Nord-Okcidenta federaciaj distriktoj kaj en la suda Siberio. La malplej granda rilatumo de rusoj (malpli ol 5%) estas en Ĉeĉenio, Dagestano kaj Inguŝio.

Laŭ specialecoj de la lingvaĵo kaj ĉiutaga vivo oni distingas du aŭ tri grandajn etnografiajn subgrupojn de rusoj:

  • la norda odira (vidu odiro);
  • la suda adira (vidu adiro);
  • kaj la meza, kiu kunigas trajtojn de la du listigitaj.

La limo inter la norda kaj la suda subgrupoj trairas proksimume laŭ la linio Pskov — Tver — Moskvo — Niĵnij Novgorod.

Kelkaj esplorantoj (D. N. Uŝakov, D. K. Zelenin ka.) nomis tiujn subgrupojn apartaj etnoj kun koincidanta memidentigo rusoj, inter kiuj aperis la tria, surbaze de kiu procezas la unuiĝo de la lingvo kaj de la tuta rusa kulturo.

Dum la lastaj jardekoj pro interna migrado kaj ankaŭ pro la disvastiĝo de radio, televido kaj mezlerneja edukado la diferencoj inter la etnaj subgrupoj kaj iliaj dialektoj preskaŭ malaperis, temas pri malgravaj prononcaj diferencoj ks.

Pri specialaj etnaj subgrupoj de rusoj vidu ankaŭ: kozakoj, molokanoj ka.

Rusoj en la teritorioj de la eksa Sovetunio

En Rusio la rusoj plu konsistigas la plejmulton, sed en iuj regionoj ilia procentaĵo draste falis, ĉefe en Kaŭkazo. En Inguŝio rusa loĝantaro oble malkreskis kaj nun estas inter la plej etaj en Rusio, komparebla nur kun tiu en Ĉeĉenio.

Ekster Rusio estas en teritorioj de la eksa Sovetunio kie loĝas plej parto de rusoj, kio ofte okazigas problemojn kaj politikajn kaj sociajn, krom lingvajn kaj kulturajn. Fakte fine de la 20a jarcento ĉirkaŭ la disfalo de Sovetunio en teritorioj de la eksa Sovetunio loĝis ĉirkaŭ 25 milionoj da rusoj, dum ĉe 2014 loĝas nur ĉirkaŭ 16 milionoj kaj duono. Tiuj estis funkciuloj, gravuloj, scienculoj, teknikistoj, kiuj poste ne bone trovis la situacion kaj revenis aŭ elmigris al Rusio.

Antaŭ la aliigo de Krimeo ene de Rusio okazinta en marto de 2014, estis en Ukrainio kie loĝis pli da rusoj ekster Rusio nome 7 866 275 el totalo de 45 469 800 ukrainaj civitanoj, kio estas ĉirkaŭ la 17,3%, kun ĉefaj teritorioj en Krimeo, Donecko kaj Lugansko. Dua loko estas Kazaĥio, kun 3 712 000 el totalo de 17 099 000 kazaĥaj civitanoj, kio estas 22%, eĉ pli alta ol en Uktainio (Vidu artikolon Rusoj en Kazaĥio). Same kiel okazis ĉe Krimeo, ankaŭ en Kazaĥio plej parto de rusoj loĝas en nordaj teritorioj kiuj iam estis el Rusio, parto el kiuj estis interŝanĝitaj inter Kazaĥio kaj Rusio en 1924.

Laŭ nombro de loĝantoj sekvas Belorusio kun 1 420 211 el totalo de 9 468 074, tio estas 15%, kaj Uzbekio kun 1 200 000 el totalo de 30 183 400, tio estas ĉirkaŭ 2,2%. Tamen laŭ procentaĵo sekvas Latvio, kie loĝas 802 000 rusoj el totalo de iom pli ol 2 milionoj da loĝantoj, tio estas alta 40%, kio jam okazigis politikajn problemojn kaj apartisman movadon, same kiel en la najbara Estonio. Fakte la rusa lingvo ne estas oficiala en Latvio, kun kolero de rusoj, dum en Kirgizio, kun nur 7%% da rusoj ja estas oficiala.

Speciala kazo estas la pli ol 200 000 rusoj de Moldavio, fakte ĉe Ĉednestrio, teritorio sendependa "de facto", kies polikestroj jam foje petis aliigon al Rusio. Tiuj rusoj estus ĉirkaŭ 6% el la totalo de moldavaj civitanoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Rusoj ĜeneralaĵojRusoj en la teritorioj de la eksa SovetunioRusoj Vidu ankaŭRusoj ReferencojRusoj Eksteraj ligilojRusojAzerbajĝanoBelorusioEstonioEtnoKanadoKazaĥioKirgizioLatvioMoldavioMongolioRusia ImperioRusioSlavojTaĝikioTurkmenioUkrainioUsonoUzbekioĈinio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

LudvikaUnuiĝintaj Arabaj EmirlandojInsulo de la RozojSollanaSunoMerloSovetunioPakistanoMorkeloVirinoPropagando en RusioVojaĝo al KazohinioEin bißchen FriedenVikioSumeroPlutonoInvado de Rusio en Ukrainion (2022)1995Dolĉa kapsikoSegorbeFiŝojVatikanoFinnlando1-a de majo7-a de apriloPurpuraMisiista pozicioPrononco de EsperantoWindows 95PuberecoEsperantoRusioSeksoSud-KoreioPrivacy BadgerAnglio1976Raphael LemkinMilena VelbaHaitioAŭstralioKolombio1805BlogoMozambikoBaŝar al-AsadUniversala Kongreso de EsperantoLeninSesdeknaŭo (seksa pozicio)Listo da S-DeklarojGramatiko de EsperantoOrgioOšupisISO 8601MasturbadoSeksa fantasmoInternacia Fonetika AlfabetoSirioPornografioMaleo (Maldivoj)Internacia Junulara KongresoRokokoNorvegioBananoKuketoFranca lingvoFingrumadoAlila karbonato🡆 More