Twitch (ankaŭ konata sub la nomo Twitch.tv) estas elsendflua portalo por rekte spekti privatajn filmetajn kanalojn, en kiuj ludoj ludas plej grandan rolon, inkluzivde de ludoj de konzoloj, poŝtelefonoj, emuliloj kaj tabulludoj.
Tamen nuntempe ankaŭ diversaj temoj ne rilate al videoludoj estas troveblaj en la retejo: ekzistas ankaŭ speciala IRL-kategorio, kie membroj elsendas ĉion de muziko ĝis vlogoj.
Twitch | |
---|---|
platformo por distribuo de videoludoj • videa elsendflua servo • retejo • user-generated content platform | |
Retadreso | www |
Posedanto | Amazon.com |
Registriĝo | libervola |
Fondiĝo | 6-a de majo 2011 |
Stato | aktiva |
Ĝi ĉefe disvastiĝis inter ludantoj kiuj ludas interrete, kaj inter muzikistoj, kiuj organizas vivajn koncertojn, ankaŭ laŭpete. Ĝiaj trajtoj, tamen, faras ĝin tre potenciala por aliaj uzoj, kiel kreivo, trejnado, viva interago kun publiko.
Twitch fariĝis kunvenejo por ludantoj de komputilaj ludoj, kie uzantoj povas interalie krei sian propran kanalon kaj afiŝi filmetojn kiam ili ludas kaj komentas vive. Uzantoj ankaŭ povas babili kun spektantoj. Twitch ankaŭ ofertas elsendojn de multaj elektronikaj sportaj konkursoj.
Homoj povas spekti elsendfluan elsendon je preciza horo, aŭ spekti ĝin poste iam ajn per petpreta filmeto.
Twitch ankaŭ subtenas vivan elsendadon de iuj konzoloj. Twitch havas specialan programon por Xbox 360, Ouya, PlayStation 4 kaj Xbox One.
Twitch apartenas al Twitch Interactive, kiu estas branĉo de Amazon.com. Ĝi ekaperis en junio 2011 kiel parto de la elsendflua platformo Justin.tv.
Justin.tv estis ĝenerala rekta video-elsendejo, dum Twitch origine estis por videoludoj. Homoj uzis Twitch por rekte elsendi Let's Play, eventojn kaj turnirojn pri videoludoj.
La 5-an de aŭgusto 2014, Justin.tv estis fermita, ĉar la kompanio pli fokusus al Twitch.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Twitch, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.