Nacia parko estas parko de naturrezervejo sub ŝtata protekto.
En la jaro 1872 en Usono estis fondita la unua nacia parko de la mondo: Nacia Parko Yellowstone. De tiam ekestis pli ol 1600 naciaj parkoj en ĉiuj kontinentoj - por konservi kaj protekti specialajn biotopojn, rarajn speciojn aŭ pejzaĝojn.
Nuntempe naciaj parkoj protektas ekologiajn procedadojn – la celo estas gardi sekura la naturon en sia tuto. Bestoj, plantoj kaj pejzaĝoj povu evolui sen ĝena homa influo. Ekzemple la 13 germanaj naciaj parkoj situas en arbaroj aŭ altmontaroj, en lag- aŭ riverpejzaĝoj, apud la nordmara aŭ balta bordoj. Tiamaniere eksterordinaraj natur- aŭ kulturpejzaĝoj estas aparte protektitaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nacia parko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.