Aritmetiko

Aritmetiko estas branĉo de matematiko, studanta la naturon kaj proprecojn de nombroj kaj speciale la proprecojn de la tradiciaj operacioj kiujn oni faris pere de ili — nome adicio, subtraho, multipliko kaj divido.

Ĝi inkluzivas ankaŭ la studon pri algoritmoj kaj operacioj super entjeroj kaj frakcioj, kvocientoj, proporcioj, procentoj. La nomo devenas de la vorto greke ἀριθμός arithmos, kiu signifas "nombron" en greka lingvo.

Aritmetiko
Aritmetikajn tabelojn por infanoj, Laŭzano, 1835.

La moderna aritmetiko ne okupiĝas nur pri elementaj kalkuloj, sed pri gravaj ecoj de entjeroj (primeco, plej granda komuna divizoro, primaj faktoroj ktp.) kaj similaj ecoj de aliaj objektoj (ekzemple elementoj de ringoj). Evoluo de Aritmetiko venigis al apartigo de novaj matematikaj branĉoj: Algebro kaj Nombroteorio.

Historio

La prahistorio de aritmetiko estas limigita al malgranda nombro de artifaktoj kiuj povas indiki la koncepton de adicio kaj subtraho, kies plej bone konata restaĵo estas la Iŝanga osto el centra Afriko, kiu datas el iam inter 20,000 kaj 18,000 jaroj a.K., kvankam ties interpretado estas disputata.

La plej fruaj verkitaj registroj indikis ke jam en Antikva Egipto kaj Babilono oni uzis ĉiujn operaciojn de elementa aritmetiko tiom frue kiom ĉe 2000 a.K. Tiuj artifaktoj ne ĉiam pruvas la specifan procezon uzitan por solvi numerajn problemojn, sed la karakteroj de la partikulara nombrosistemo forte influas la komplikecon de metodoj. La hieroglifa sistemo de la egiptaj ciferoj, same kiel la postaj Romaj ciferoj, descendis el la kalkulaj markoj uzitaj populare por kalkuladi. Ambaŭokaze, tiu deveno rezultis en valoroj kiuj uzis dekuman bazon, sed ne inkludis pozician nombrosistemon. Kompleksa kalkulado pere de romaj ciferoj postulis la helpon de kalkultabulo aŭ de abako por havi la rezultojn.

La plej fruaj nombrosistemoj kiuj inkludis pozician nombrosistemon ne estis dekumaj, kiel la sesdekuma sistemo (kun bazo de 60) de la Babilonaj ciferoj kaj la dudekuma sistemo (kun bazo de 20) en kiu konsistis la ciferoj de Majaoj. Pro tiu pozici-valora koncepto, la kapablo reuzi la samajn ciferojn por diferencaj valoroj kontribuis al pli simplaj kaj pli efikaj metodoj de kalkulo.

Aritmetiko 
Skulptaĵo reprezentanta Eŭklidon, Oxford University Museum.

La kontinua historia disvolvigo de la moderna aritmetiko startas ĉe la Helenisma Epoko de Antikva Grekio, kvankam ĝi originiĝis multe pli poste ol la menciitaj ekzemploj de Babilonanoj kaj Egiptianoj. Antaŭ la verkoj de Eŭklido de ĉirkaŭ la jaro 300 a.K., Grekaj matematikistoj koincidis kun la filozofiaj kaj mistikismaj kredoj. Por ekzemplo, Nikomaĥo resumis la vidpunktojn de la pli frua Pitagorisma alproksimiĝo al nombroj, kaj ties rilataro de unu kun alia, en sia Enkonduko al Aritmetiko.

La Grekaj ciferoj estis uzitaj de Arkimedo, Diofanto kaj aliaj en pozicia notacio ne tre diferenca el la nuntempa. Mankis al la antikvaj grekoj simbolo por nulo ĝis la Helenisma Epoko, kaj ili uzis tri apartajn seriojn de simboloj kiel ciferoj: nome unu serio por la lokoj de unuoj, alia por la lokoj de dekoj, kaj alia tria por la lokoj de centoj. Por la loko de miloj ili uzis la simbolojn de la unuoloko, kaj tiel plu. Ties aldona algoritmo estis sama al tiu nuntempa, kaj ties multiplika algoritmo estis nur tre malmulte diferenca. Ties longa divida algoritmo estis la sama, kaj la algoritmo por kalkuli kvadratajn radikojn, populare uzita ĝis tiom ĵuse kiom ĝis la 20a jarcento, estis konata jam de Arkimedo, kiu eble inventis ĝin. Li fakte preferis ĝin al la metodo de Herono de sinsekva alproksimiĝo ĉar, kalkulita, cifero ne ŝanĝas, kaj la kvadrataj radikoj de perfektaj kvadratoj, kiaj 7 485 696, finas tuj kiel 2736. Ĉe ciferoj kun frakcia parto, kiel 546,934, ili uzis negativajn potencojn de 60 anstataŭ negativajn potencojn de 10 por la frakcia parto, nome 0,934.

La antikvaj ĉinoj progresis en aritmetikaj studoj el la Dinastio Ŝang kaj pluis tra la Dinastio Tang, el bazaj ciferoj al antaŭenirinta algebro. La antikvaj ĉinoj uzis pozician notacion similan al tiu de la grekoj. Ĉar ankaŭ al ili mankis simbolo por nulo, ili havis unu serion de simboloj por la loko de unuoj, kaj duan serion por la loko de dekoj. Por por la loko de centoj, ili reuzis la simbolojn de la loko de unuoj, kaj tiel plu. Iliaj simboloj estis bazitaj sur la antikvaj kalkulbastonoj. Estas komplika demando determini precize kiam la ĉinoj ekkalkulis per pozicia reprezentado, sed ĝi certe okazis definitive antaŭ la jaro 400 a.K. La antikvaj ĉinoj estis la unuaj kiuj klare malkovris, komprenis, kaj aplikis negativajn nombrojn kiel oni klarigas en la verko Naŭ ĉapitroj pri la matematika arto (Ĝiuĵang Suanŝu), kiu estis verkita de Liu Hui.

La laŭgrada disvolvigo de la Hind–arabaj ciferoj sendepende de la difinita loko-valora koncepto kaj pozicia notacio, kiu kombinis la pli simplajn metodojn por kalkuloj per dekuma bazo kaj la uzadon de cifero reprezentante nulon. Tio ebligis ke la sistemo konsiste reprezentu kaj grandajn kaj malgrandajn entjerojn. Tiu alproksimiĝo finfine anstataŭis ĉiujn aliajn sistemojn. En la komenco de la 6a jarcento p.K., la hindia matematikisto Aryabhata aligis ekzistintan version de tiu sistemo en sia verko, kaj eksperimentis per diversaj notacioj. En la 7a jarcento, Brahmagupta establis la uzadon de 0 (nulo) kiel aparta cifero kaj determinis la rezultojn por multiplikado, divido, sumo kaj subtraho de nulo kaj de ĉiuj aliaj ciferoj, escepte ĉe la rezulto de divido per nulo. Liatempa, la siriaka episkopo Severo Seboĥt (650) diris, "Hindianoj posedas kalkulmetodon kiu ne estas sufiĉe laŭdita. Ties racia sistemo de matematiko, aŭ ties kalkulmetodo. Mi celas la sistemon kiu uzas naŭ simbolojn." Ankaŭ la araboj lernis tiun novan metodon kaj nomis ĝin ĥesab (la arablingva radiko por kalkulo).

Aritmetiko 
La Radokalkulilo de Leibniz estis la unua kalkulilo kiu povis plenumi la kvar aritmetikajn operaciojn.

Kvankam la Codex Vigilanus priskribis fruan formon de Arabaj ciferoj (sen 0) ĉirkaŭ la jaro 976, Leonardo de Pisa (Fibonacci) estis ĉefa respondeco pri la etendo de ties uzado tra Eŭropo post la publikigo de sia libro Liber Abaci en 1202. Li verkis, "La metodo de hindianoj (latine Modus Indoram) surpasas ajnan konatan metodon por kalkuli. Ĝi estas mirinda metodo. Ili faras siajn kalkulojn uzante naŭ ciferojn kaj simbolon por nulo".

En la Mezepoko, aritmetiko estis unu el la sep liberaj artoj instruataj en universitatoj.

La florado de algebro en la mezepoka Islama mondo kaj en la renesanca Eŭropo estis elkreskaĵo de la enorma simpligo de kalkulado pere de dekuma notacio.

Variaj tipoj de iloj estis inventitaj kaj amplekse uzataj por helpi en la tasko de nombra kalkulado. Antaŭ la Renesanco, ili estis variaj tipoj de abakoj. Pli ĵusaj ekzemploj estas glitkalkuliloj, nomografoj kaj mekanikaj kalkuliloj, kiaj la paskala kalkulilo. Nuntempe, ili estis anstataŭitaj de elektronikaj kalkuliloj kaj komputiloj.

Aritmetikaj operacioj

La bazaj aritmetikaj operacioj estas adicio, subtraho, multipliko kaj divido. Ĉiuj el ili estas duargumenta operacio, t.e. ĝi ricevas du nombrojn kaj finkalkule eldonas alian trian. Kvankam oni inkludas ankaŭ pliajn antaŭnirintajn operaciojn, kiel manipulado de procentoj, kvadrataj radikoj, eksponentado, kaj logaritmaj funkcioj. Aritmetiko estas plenumita laŭ ordo de operacioj.

En matematiko, la bazaj duargumentaj operacioj estas la jenaj:

Adicio

Aritmetiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Adicio.

Adicio estas operacio por trovi la sumon de nombroj aŭ kvantoj. La signo de adicio estas + (plus). Se ni adicias 5 kaj 3, ni ricevos 8. 5 kaj 3 estas la adiciatoj, 8 estas la sum-valoro. Precize, ni nomu la termon '5 + 3' sum-termon aŭ sum-esprimon, sed fak-mallonge ofte ankaŭ nur sumon.

Subtraho

Aritmetiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Subtraho.

Subtraho estas operacio por trovi la diferencon inter unua nombro (aŭ kvanto) kaj dua nombro (aŭ kvanto), en tiu ordo; la signo de subtraho estas − (minus). Ekz. ĉe la subtraho: 9−6=3 oni diras, ke 9 estas la malpliigato, 6 estas la subtrahanto, 3 estas la diferenco. Ĝia kontraŭa operacio estas la adicio.

Multipliko

Aritmetiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Multipliko.

En matematiko, multipliko aŭ obligo estas duargumenta operacio. Ĝi povas esti aplikata al diversaj objektoj. Argumentoj de multipliko estas faktoroj kaj la rezulto estas produto.

Divido

Aritmetiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Divido.

En matematiko, aparte en elementa aritmetiko, divido estas aritmetika operacio kiu estas la inverso de multipliko.

Specife, se Aritmetiko  kie b estas ne nulo, tiam

    Aritmetiko 

kio estas, a dividita per b egalas al c. Oni povas pli koncize legi kiel "a sur b egala al c".

Nombroteorio

Aritmetiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nombroteorio.

Nombroteorio estas branĉo de matematiko, dediĉita al la studo de proprecoj de entjeroj kaj ĝiaj ĝeneraligoj (ekz. algebraj entjeroj). La demandoj pri la plej granda komuna divizoro, la plej malgranda komuna oblo, malkomponado je primoj, prezento de natura nombro en iu certa formo, ĝia dividebleco kaj aliaj temoj estas studobjektoj de la nombroteorio. Ĝi inkluzivas ankaŭ: teorion de komparoj, diofantaj ekvacioj, ĉena frakcio, diofantaj alproksimiĝoj, transcendaj ekvacioj k.a. Ekde la 1980-aj jaroj nombroteorio trovis surprizajn aplikojn en ĉifrado (kriptografio); ĝi ebligis la unuajn nesimetriajn ĉifrojn. En speciala literaturo oni ofte trovas ankaŭ sinonimajn terminojn – Teorio de NombrojTeorio pri Nombroj.

Aritmetikaj konceptoj

Operacioj

Vidu ankaŭ

Notoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Aritmetiko HistorioAritmetiko Aritmetikaj operaciojAritmetiko NombroteorioAritmetiko Aritmetikaj konceptojAritmetiko OperaciojAritmetiko Vidu ankaŭAritmetiko NotojAritmetiko Eksteraj ligilojAritmetikoAdicioAlgoritmoDividoEntjera nombroFrakcioGreka lingvoKvocientoMatematikoMultiplikoNombroOperacio (matematiko)Operacioj per nombrojProcentoProporcioSubtraho

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

PlastoTertremoHelene WolffPatro niaMerrill LynchKarrantza (stacidomo)AkveduktoFrederiko de IsenbergArnoldo de AltenaInforma teknologioTorontoTelekomunikadoGyörgy GaalPreĝejo Sankta Karlo Boromeo (Friedrichroda)GermanioJulio de 2011Tobolska prizonoAlpojBlogoGranda Ursino (konstelacio)Karrantza HaranaStir-helpa sistemoIzopropila sulfidoŜakoKastelo Greziljonosarda lingvoAmila sulfidoTrisulfanoDumetila trisulfidoColumbia PicturesPubviloPonte Mera (stacidomo)LacertoGujlinSveda lingvoMoresnet neŭtralaMeksikoKarlo la 4-a (Hispanio)Red DwarfChiva (stacidomo)Seksneŭtrala homa triapersona pronomoKosmonaŭtika TagoUsona Komisiono pri Valorpaperoj kaj InterŝanĝojGorjaĉinskEid ul-FitrAsekuroBonfaroListo de studentoj en Scienca Universitato Loránd EötvösIARUKirilicoKalifornia Konsuma Privateca LeĝoUniversala Esperanto-AsocioKarolo la 16-a Gustavo (Svedio)DiakonoTur-strato 4GravuraĵoSakramento (Kalifornio)Ĉako (ekoregiono)DebrecenWorld Central Kitchen16-a de apriloPrivacy BadgerJános Kiss (soldato)ContactStará LysáFabrizio VenturiSeleticeNacha GuevaraLe Mans Hôpital-Université (stacidomo)Politika kadro🡆 More