Suno: Stelo ĉe la centro de Sunsistemo; la stelo ĉirkaŭ kiu moviĝas Tero

La Suno (latine Sol, greke Helios) estas la nura stelo de Sunsistemo.

Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la SunoĈi tiu artikolo temas pri stelo. Por komunumo en Italio rigardu la paĝon Suno (Italio). Por parto de urbo Madrid legu la artikolon Suno (Centro).

La restaj objektoj de tiu sistemo rondiras ĉirkaŭ Suno aŭ iu objekto rondiranta Sunon.

Suno ☉
Stelo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
La Suno en UV.
La Suno en UV.
La Suno en UV.
flava nano • stelo de populacio 1
Speco Flava nano
Astronomia simbolo Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno vd
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 26000–28000 lumjaroj
Periodo 2,25–2,50 × 108 jaroj
Meza cirkulrapido 217 km/s
Terdistanco
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

147 098 074 km
149 597 887,5 km
152 097 701 km
Planedaro Sunsistemo
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
1 390 950 km
1 391 000 km
1 390 900 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,9891 × 1030 kg
1,408 × 103 kg/m³
274,0 m/s2
617,54 km/s
Rotacia periodo 27t 6h 36m (je ekvatoro)
28t 4h 48m (je latitudo 30°)
30t 19h 12m (je latitudo 60°)
31t 19h 12m (je latitudo 90°)
Aksa kliniteco 7,25° (al ekliptiko)
67,23° (al galaksia ebeno)
Lumeco 3,827 × 1026 W
Aĝo 4,57 miliardoj da jaroj
Metalenhavo 0,0177
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 5778 K (surface)
5 000 000 K (korono)
~15 700 000 K (kerno)
Observaj ecoj
Spektroklaso G2 V
Absoluta magnitudo 4,83
Videbla magnitudo −26,74
Angula diametro
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

31' 31"
32' 03"
32' 35"
Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno
vdr
Vojaĝi al la suno mirinde malfacilas - video de la jutuba kanalo Scivolemo pri la malfacileco de flugo al la suno.

Ĝi estas mezgranda stelo de spektroklaso G2V, flava nano.

Kiel la aliaj steloj en la universo, la Suno estas grandega globo de plasmo. La Tero estas nur je proksimume 150 000 000 km de la Suno. La stela sistemo plej proksima al la Suno estas Alfa Centaŭro. La lumo de la steloj de tiu sistemo bezonas 4,35 jarojn por atingi la Teron. La lumo de la Suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.

Strukturo

La maso de la Suno konsistas precipe el hidrogeno (ĉirkaŭ 73%), heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la Suno estas tiel varmega (de 5500 ĝis 15 000 000 gradoj Celsiaj), ke ĉiuj elementoj tie estas en gasa stato, aŭ eĉ en plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elektronoj senligaj). La suna maso estas 332 950 fojoj pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la Suno estas 1 400 000 km.

La Suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la Suno eligas varmon kaj lumon, kiam hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la Suno formiĝis antaŭ 4 600 000 000 jaroj, kaj ĝia vivo ĝis la sekvantaj grandaj ŝanĝoj daŭros 5 miliardojn da jaroj plu.

La suna korono videblas dum plena suna eklipso. Tiam astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas perturbi la terajn telekomunikadojn. (Averto: neniam rigardu rekte la Sunon!)

Suna protuberanco estas granda brila strukturo de la suna atmosfero, kiu komponiĝas el rilative malvarma kaj densa plasmo kun temperaturo de la grandordo de 10 000° K, sama grandordo kiel tiu de la suna fotosfero. Tia strukturo baniĝas en la multe pli varma kaj maldensa plasmo de la korono; ties formo estas trudita de korona magneta kampo. Tipa protuberanco havas grandon de pluraj miloj da kilometroj, kun rekordo de 800 000 km, kaj daŭras pluraj semajnojn aŭ monatojn. La sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili aperas ĉe la rando de la suna disko. Kiam oni vidas ilin sur fono de la fotosfero, ili aperas kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj.

Brilo

La giganta kvanto de energio, kiu elradiis de la Suno de jam kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energifontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno konsistus el elemento karbono (pli-malpli sama materialo kiel terkarbo), ĝia brulenergio (supozante ĉeeston de oksigeno) sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj.

La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20-a jarcento, kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la nura fonto, kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion, estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tiu brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel la Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela kerno, heliumaj nukleoj povas fuzii kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbonon, nitrogenon, oksigenon ktp.

Rotacio

La Suno rotacias en ĉirkaŭ kvar semajnoj ĉirkaŭ sia propra akso. Tiu rotacio daŭras 25,4 tagojn ĉe la ekvatoro, 27 ĝis 28 tagojn ĉe mezaj latitudoj kaj 34,4 tagojn ĉe la polusoj. Tiu daŭrodiferenco de unu "tago de la Suno" nomiĝas diferencia rotacio kaj estas klarigebla jam delonge per gaz- kaj hidrodinamiko. Tamen komence de la 1990-aj jaroj evidentiĝis, ke la Suno rotacias sub la konvektozono samforme en periodo de 27 tagoj. Oni ankoraŭ ne bone komprenas la evoluon de la diferencia rotacio ene de la konvektozono.

Esploro de la Suno

Kiel spuri sunajn ciklojn - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Fruaj observadoj

Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno 
Sunsubiro en Niederndorf la 25-an de februaro 2008.

Kiel la plej grava ĉielkorpo por la surtera vivo, la Suno estis atente observata de homoj jam en prahistorio. Kultejoj, kiel ekzemple Stonehenge, estiĝis por kalkulli la pozicion kaj la iradon de la Suno, ĉefe la momentoj de la solsticoj. Oni supozas, ke eĉ pli malnovaj ejoj estis uzataj por observi la Sunon. La irado de la Suno kaj ĉefe suneklipsoj estis observataj kaj dokumentataj de tre diversaj kulturoj.

Mencioj el Ĉinujo evidentigas, ke okazis forta agado de sunmakuloj. Sunmakuloj estas videblaj per la nura okulo, kiam la Suno troviĝas malalte sur la horizonto kaj kiam la sunlumo estas filtrita de la dika teratmosfero.

En la 19-a jarcento oni supozis, ke la Sunon estas el terkarbo, kiu brulis.[mankas fonto] Tamen laŭ tiu teorio la Suno povus brili nur dum ĉirkaŭ 6000 jaroj.

Perteleskopa observado

Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno 
La tuta spektro de la Suno en videbla lumo kun absorbolinioj. Sur tiu bildo la tuta spektro, kiu ja nur estas longa maldika bendo, estis disigitaj en pluraj strioj ordigitaj unu sub la alia. La malhelaj "makuloj" estas la spektrolinioj de la unuopaj ondlongecospacoj.

Ankaŭ en Eŭropo oni rimarkis sunmakulojn en tiu epoko, sed oni konsideris ilin "atmosferajn vaporojn". Nur post la evoluo de la teleskopo oni sisteme esploris la fenomenon. En la jaro 1610 Galilei kaj Thomas Harriot unuaj observis la makulojn per teleskopoj. Johann Fabricius unua priskribis ilin en 1611 kadre de scienca teksto.

La observatan moviĝon de la makuloj sur la sundisko li ĝuste rilatis al la memrotacio de la Suno. En 1619[mankas fonto] oni supozis sunventon, ĉar la vosto de kometoj ĉiam troviĝas je ties malsuna flanko.

Evidentiĝis en 1942, ke la suno elradias radioondojn. En 1949 Herbert Friedman pruvis sunan iksoradiadon.

Laŭepoke estis konstruitaj apartaj sunobservatorioj, kiuj celis nuran esploron de la Suno.

En 1960 estis pruvita la vibrado de la fotosfero. Tio estis la komenco de la heliosismologio, kiu studas la memvibradon de la Suno kaj deduktas de tio ĝian enan strukturon kaj procezojn.

Persatelita kaj perkosmosondila esploroj

Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno 
La kromosfero de la Suno en la lumo de la H-α-linio.

Serio de satelitoj estis senditaj ĉirkaŭ la Teron por observi la Sunon. Per tiuj satelitoj oni povas esplori la ondolongecspacoj (ultraviola radiado, ikso-radioj), kiuj alimaniere estas absorbitaj de la teratmosfero. Tiel ekzemple la spacstacio Skylab, sendita en 1973, kunportis ikso-radian teleskopon.

Helpe de kosmosondiloj oni provas alproksimiĝi la Sunon por studi la proksiman ĉirkaŭon de la Suno. Tamen pro la altegaj temperaturo kaj radiado, tio estas teknike malfacilega afero. Tiel la german-usonaj sondiloj Helios sukcesis alproksimiĝi la Sunon nur je distanco de ĉirkaŭ 43,4 milionoj da kilometroj.

La kosmosondilo Ulysses startigita en 1990 esploris la polusojn de la Suno, kiuj ne estas videblaj de la Tero, nek de satelitaj kaj kosmosondiloj troviĝantaj ĉe la planeda nivelo. Tial Ulysses flugis unue al la planeto Jupitero, kie estis ŝanĝita la vojo per aparta manovro por ke la sondilo flugu fore de la ekliptiko. De tiam ĝi jam dufoje superflugis la sunpolusojn. Per kutimaj konvenciaj raketmotoroj, sen flugo preter Jupitero, tia misio ne povus okazi.

En 1995 la sondilo SOHO, konstruita ĉefe de Eŭropo, startis direkte al la Suno. Ĝi troviĝas nun proksime de la punkto de Lagrange L1 kaj observas la Sunon per dek du malsamaj iloj. Ĝi sendas bildojn de la Suno ĉiutage kaj utilegas por la prognozo de sunerupcioj kaj sturmoj. En 1998 sekvis la satelito TRACE por aldonaj esploroj de la Suno.

En 2001 startis la kosmosondilo Genesis kaj trovis iom poste pozicion en la punkto de Lagrange L1 por kolekti tie dum 2,5 jaroj sondaĵojn de la sunvento por porti ilin al la Tero. Septembre 2004 la sondilo revenis surteren, sed pro ne malfermiĝinta paraŝuto ĝi kraŝis kaj multaj sondaĵoj detruiĝis. Iuj tamen estas esploritaj nuntempe de sciencistoj.

La 26-an de oktobro 2006 startis la du kosmosondiloj STEREO kaj unuan fojon sendis 3-dimensian bildon de la Suno kaj de ties ĉirkaŭo. Por sukcesi tion la kosmosondiloj estas en diversaj lokoj. Je io momento de misio unu el la sondiloj poziciiĝis en la punkto de Lagrange L4, la alia en L5.

Suna fiziko

Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Suna fiziko.

Suna fiziko estas la branĉo de astrofiziko, kiu specialiĝas pri la studo de la Suno. Ĝi traktas detalajn mezurojn, kiuj eblas nur por nia plej proksima stelo. Ĝi intersekcas kun multaj fakoj de pura fiziko, astrofiziko kaj komputiko, inkluzive de fluidodinamiko, plasmofiziko inkluzive de magnetofluidodinamiko, sismologio, partikla fiziko, atomfiziko, stela evoluo, spektroskopio, radiativa translokigo, aplikata optiko, signal-prilaborado, komputila fiziko, stela fiziko kaj suna astronomio.

Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Suna partikla okazaĵo.

En suna fiziko, suna partikla okazaĵo, ankaŭ konata kiel sunenergia partikla okazaĵo, pli koncize sunpartikla okazaĵosuna radiada ŝtormo, estas suna fenomeno kiu okazas kiam partikloj elsenditaj de la suno, plejparte protonoj, akceliĝas aŭ en la atmosfero de la suno dum "suna ekflamo", forta loka erupcio de elektromagneta radiado, aŭ en interplaneda spaco per ŝokondo de amasa elĵeto de plasmo el la korono en la heliosferon. Aliaj atomkernoj kiel ekzemple heliumo kaj jonoj de alta atomnumero kaj energio ankaŭ povas esti akcelitaj dum la evento. Tiuj partikloj povas penetri la magnetan kampon de la tero kaj kaŭzi partan jonigon de la jonosfero. Energiaj protonoj estas grava radia danĝero por kosmoŝipo kaj astronaŭtoj.

Kulturaj aspektoj

Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno 
La sunĉaro de Trundholm.

La Suno estas la centra kosma korpo videbla desur la tero kaj de ĝi dependas ĉiu vivo surtera. Tian ĉefan signifon jam rekonis homoj de prahistorio. Homoj jam delonge lernis la scion pri la fundamentaj periodoj, kiel la tago kaj la jaro, kaj utiligis ilin.

La regula ĉiutaga kaj ĉiujara reveno de la Suno estis parte time atendata kaj alvokata per kultaj aŭ magiaj ritoj. Ĉefe sunaj eklipsoj timegis homojn. En la Ĉina imperio oni kredis, ke drako voris la Sunon. Per granda bruego oni provis igi la drakon rekraĉi la Sunon.

Sumeranoj reprezentis la Sunon kiel sundion Utu. Ĉe la babilonanoj ĝi korespondis al la dio Ŝamaŝ, kiu ĉiutage alpaŝis al la ĉielo kaj kies radioj ĉion malkaŝis. En la antikva Egiptujo oni adoris Reon, nomita ankaŭ Re aŭ Re-Atum. Aĥnaton akceptis nur la unu dion Atonon, la personigita sundisko, kaj nuliigis ĉiujn aliajn egiptajn diaĵojn. En la Ĉina imperio la Suno estis simbolo por la oriento, printempo, vireco kaj naskiĝo, sed ankaŭ por la imperiestro.

La plej multaj antikvaj socioj diigis la Sunon: Helios kaj Apolono en la greka mitologio, Sol en la romia mitologio. Nuntempaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la virdio.[mankas fonto]

Aliaj sunaj diaĵoj

Kalendaroj

Homoj jam delonge lernis la scion pri la fundamentaj periodoj kiel la tago kaj la jaro kaj utiligis ilin. La Suno estas natura horloĝo; la sekvo de la sezonoj estigis kalendarojn, kiu estis gravega por kultivado. La Suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la okcidenta gregoria kalendaro.

Nomoj de la tago dimanĉo estas ligataj kun la Suno en multaj lingvoj, inter ili la ĝermanaj (ekzemple la angla Sunday kaj la germana Sonntag - suntago, tago de la Suno), iuj hindaj kaj keltaj.

Simboloj

Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno 
Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno 
Simbolo astronomia kaj astrologia de la Suno

En alkemio kaj blazono-tradicio, la Suno asociiĝis al la metalo oro.

En multaj tradiciaj sciaroj kaj fabeloj la Suno funkcias kiel kontraŭo aŭ komplemento de la Luno.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri la Suno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:

  • Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno 
     Eĉ sur la suno troviĝas makuloj. 
  • Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno 
     Post vetero malbela lumas suno plej hela. 
  • Suno: Strukturo, Rotacio, Esploro de la Suno 
     Se forestas la suno, sufiĉas la luno. 

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Suno StrukturoSuno RotacioSuno Esploro de la Suno Suna fizikoSuno Kulturaj aspektojSuno KalendarojSuno SimbolojSuno Vidu ankaŭSuno ProverboSuno ReferencojSuno Eksteraj ligilojSunoGreka lingvoLatinoListo de la objektoj de la SunsistemoSteloSunsistemo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

BraveheartPollandoMaristo LunoIslama ŜtatoVeroCharles Schwab CorporationTURNeotropisoDordogne (rivero)Komunumoj en distrikto Satu MareGheorghe Doja (komunumo)Burriana-Alquerías del Niño Perdido (stacidomo)ErektiĝoLaure Patas d’IlliersEŭropa Tenisa AsocioPanoPernambuka Esperanto-AsocioNovjorko14-a de aŭgustoJuan Antonio VillacañasNacia Revolucia ArmeoGyőző HatárBoris ReitschusterOrașu NouFamilio (biologio)National ReviewInvestadoKinoMărtiniePatsy KensitNovklasikismoSrilanka Esperanto-AsocioGenro (biologio)BlogoIrlanda lingvoUnua pentristo de la ReĝoVato (mezurunuo)Liberigmonumento (Innsbruck)L. L. ZamenhofTER (trajno)MizaroAnusoEŭropoTioketenoHamasoVaginoEsperantistoSalcburgoBârsana (Șugag)RațiuCUMArmeo de la Respubliko de ĈinioBankrotoCirila alfabetoAmasa gvatadoTabelvortoMakleristoBudapeŝta skoloLaborkontraktoBaza legolistoEversKecelGrajloOvogena lano-lakto-porkoUniversitato de la ValoWolfgang Hagenauer🡆 More