Kristanismo

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1.94 mil milionojn da kredantoj (islamo havas 1.17 kaj hinduismo 762 milionojn) aŭ iel 33% de la homaro.

Ĝi estas la precipa religio en la tuta mondo ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio – kredo transkultura, transepoka, kredo universala.

Kristanismo
Kristanismo
Kristanismo
principaj grupoj de religioj
Abrahama religio
Komenco 33 vd
Fondinto(j) Jesuo KristoMaria, patrino de JesuoPaŭlo de TarsoSimono Petro vd
Kristanismo
Kristanismo
vdr
Kristanismo
Diego Velázquez, Jesuo krucumita, 1631, Madrido, Prado-Muzeo. La ĉefa bildo por kristanismo estas la krucumo (morto) de Kristo por elaĉeti la savon de la popolo de Dio (kristanoj).

Kristanismo estas monoteisma religio, bazita sur la vivo kaj instruoj de Jesuo de Nazareto, kiun kristanoj kredas esti la Filo de Dio, laŭ la Nova Testamento, kiu naskiĝis kiel homo, vivis kiel juda predikanto en la komenco de la 1-a jarcento kaj mortis sur kruco kiel elaĉeto por la pekoj de la homoj kaj, je la tria tago, estis relevita el la mortintoj, por montri sian dian esencon. Tiel Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Historio

Kristanismo  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de kristanismo kaj Unuaj centroj de la Kristanismo.

La originoj de la unuaj centroj de kristanismo ĝenerale kovras la periodon kiu etendiĝas ĝis la unua koncilio de Niceo de 325. Ĝi naskiĝis el la romia provinco de Judujo en la okcidenta Azio kaj disvastiĝis tra la tuta romia imperio, nome en la orienta Afriko kaj okcidenta Azio (ĝis atingi eĉ Hindujon). Dekomence, tiu disvastiĝo estis strikte ligita al la centro de juda fido jam ekzistantaj, en la juda diasporo. La unuaj kristanoj, do, estis judoj aŭ prozelitoj, nomataj ankaŭ "Diotimantoj".

Prakristanismo

Kristanismo 
Fra Angelico, Lasta vespermanĝo en la Kapelo de Scrovegni (Padovo), ŝanĝo de la 13-a al la 14-a jarcento.

La plej malnovaj fontoj pri kristanismo estas La Agoj de la Apostoloj, datitaj inter la jaroj 80 kaj 90, do de duono de jarcento post la supozata morto de Jesuo, kiuj dediĉas sin al la unuaj "mirakloj" post la morto kaj resurekto de Jesuo Kristo, leteroj de apostolo Paŭlo, datitaj en la 50-aj kaj la 60-aj jaroj de la 1-a jarcento, do de almenaŭ 20 jaroj post la supozata morto de Jesuo. Por la historio de la eklezio havas signifon ankaŭ kvar kanonaj evangelioj, verkitaj inter la jaroj 40 kaj 90, en kiuj eblas trovi reagojn al tendencoj, kiujn oni malkovras en la eklezio en la paso de la 1-a jarcento.

Kristanismo ne estis unusola religio, kiu subite en tiu ĉi erao aperis en la Romia Imperio. Estiĝis, krom ĝi, kvanto de misteremaj kultoj kaj sinkretismaj sciaroj. Krom kristanismo, estas inter tiel ĉi "sukcesaj" ismoj ankaŭ mitraismo kaj manikeismo. Kiel tre danĝera grupo por la romia ŝtato, kristanoj pli poste konsideratos precipe manikeistojn.

La Agoj de la Apostoloj kaj la dokumentoj de Paŭlo atestas pri kvanto de certaj tensioj aŭ konfliktoj, kiuj aperis en la unua jerusalema komunumo de kristanoj, sed kiuj ne daŭris longe kaj kutime ili reagis je praktikaj problemoj, al kiuj la praa eklezio alfrontis. La faroj ĉi tie indikas disputon inter "grekoj" (t. e. paganaj kristanoj) kaj "judoj" rilate al justa dividado kaj subteno de vidvinoj, sed kiu estas solvita per elekto de sep viroj, kiuj devis dediĉi sin al la problemo kaj kiujn la eklezio konsideras kiel unuajn diakonojn.

Kristanismo 
Apostolo Paŭlo sur ikono de Andrej Rublev.

Krom ceteraj apostoloj (markitaj en Nova Testamento ankaŭ kiel "Dek du") estas principa personeco Paŭlo el Tarso. Tiu ĉi fervora judo ankoraŭ kiel Saŭlo (Saul) unue persekutis la kristanojn (li partoprenis ankaŭ en ŝtonmortigo de sankta Stefano, la unua kristana martiro, sed survoje antaŭ Damasko post okazintaĵo, kiun la novtestamentaj dokumentoj plurfoje priskribas, li fariĝis mem kristano. Li poste dediĉis la ceteron de sia vivo al heroldado de kristana anonco al paganoj (tial li estas ankaŭ nomata apostolo de paganoj). Tiuj ĉi "paganoj" estis tamen tiuj, kiuj partoprenis en politeismaj kultoj, tamen tiuj, kiuj "timis de Dio", t.e. favorantoj de judeco, kiuj ne suferis cirkumcidon kaj ĉiujn regulojn de mosea torao kaj da kiuj en la romia imperio ne estis neglektebla nombro. Sed en la kristanismo tiel ĉi subite estiĝas grupoj, kiuj ĝis nun anoncis sin al la judeco kaj tiuj, kiuj havas kun ĝi kontakton multe pli malgranda. Per demando de tiuj ĉi diferencoj okupiĝis renkontiĝo en Jerusalemo ĉirkaŭ la jaro 49, iam nomata ankaŭ jerusalema koncilio. La rezulto de tiu ĉi "koncilio" estis evidenta malfermiĝo al la kristanismo rilate al nejudoj - la kristanismo ŝanĝiĝis el la grupo enkadre de la judeco en religio malfermita al ceteraj kulturoj.

Kristanismo 
Ichthysfiŝo – kiel prakristana simbolo kaj konfesio de kredo: „Jesuo Kristo, Dia filo, savinto“.

De komence oni perceptis la kristanan eklezion kiel ĝenerala, t.e. la etimologia signifo de katolika, t.e. ne nur por judoj, sed por ĉiuj nacioj. Paŭlo instruis, ke la kredo estas preferata antaŭ la mosea torao. Tiuj, kiuj apartenis al johanaj komunumoj, ankaŭ havis obĵetojn kontraŭ judaj komunumoj, precipe post falo de Jerusalemo en la jaro 70. Ekzistis tiam do evidenta streĉo inter pagan-kristanoj kaj jud-kristanoj, kiujn fine gvidos al disiro de la kristanismo for de la judeco. Enkadre de jud-kristanaj komunumoj poste estiĝis ebionitoj, grupo, kiu diference de la ceteraj kristanoj rifuzas la diecon de Jesuo kaj kiujn en la paso de la 2-a al la 3-a jarcento atakis la figurojn de sankta Ireneo kaj Origeno.

Eklezio ĝis la jaro 311

Kristanajn komunumojn, nomataj "eklezioj" (ekklésiai) tiutempe gvidis episkopo (episkopos) kaj/aŭ grupo de pli maljunaj pastroj (presbyteroi). Al tiu ĉi grupo en farado de ilia servo helpis diakonoj. La kredantoj kunvenis en domoj, ĝis nun tiuj ĉi loĝejoj estas neniel diferencigataj; la plej malnovan ateston de domo por diservo oni trovas nur en la 3-a jarcento (Dura Europos).

Kristanismo 
Fresko de Kristo kiel Bona Paŝtisto en katakomboj de Kaliksto la 1-a.

La kristanismo, kies konfesio estis de komence fiksita sole ĉe la plej gravaj punktoj, devis en la paso de la 2-a jarcento solvi problemon, kiu kaŭzis kvanton de gnostikaj sektoj. Gnostikismo estas nocio, kiu ensumigas grandan kvanton de diversaj ismoj, nome ne nur kristanaj. Kunigas ĝin konvinko, ke ekzistas ekkono rilate al malbono kaj rimedoj de savo, kiu restis rezervita sole por kelkaj. Gnostikistoj konjektis, ke la mondo estis kreita fare de malbona dio kaj ke do ĉia materio estas malbona kaj estas necese eskapi al ĝi. Ili atingis tion per diversaj formoj de asketismo; elaĉeto ne bezonis devide celita al persono de Jesuo Kristo. Gnostikistoj proksimaj al la kristanismo kredis, ke dia Kristo estas sole pura spirito kaj lia enkarniĝo estas sole optika iluzio (docetismo). La elaĉeto estas rezervita sole al elektuloj kaj ĝi estas ligita al certa ekkono. Al la plej signifaj sektoj apartenis grupoj de Markiono kaj Valentino, kontraŭ kiuj la eklezio defendis sin. Plua signifa grupo kreis kristanoj en ĉirkaŭaĵo de profeto Montano, kiu kredis, ke li estas mediumo, tra kiu estas esprimanta sin la Sankta Spirito. Ankaŭ al tiuj fluoj defendas sin kristanaj dokumentoj de tiu ĉi periodo.

Ekleziaj Patroj defendis sin el la menciitaj ismoj per montro de diversaj faktoj. Ili persistis, same kiel Ignaco el Antioĥio aŭ sankta Ireneo, pri rolo de episkopo, kiu estas kapo de lokaj eklezioj kaj kiu estas aligita al eklezio de apostoloj (apostola sukcedo kaj apostola tradicio). Iom post iom ankaŭ fiksiĝis Biblia kanono de sanktecaj kristanaj dokumentoj - la eklezio akceptas kaj dokumentojn devene judajn, en amplekso de Septuaginto, kaj dokumentojn novajn - precipe evangeliojn kaj paŭlajn dokumentojn. Male la eklezio proskribas la t.n. apokrifajn evangeliojn, dokumentojn kaj farojn, ekz. La evangelio de Tomaso. Iom post iom ankaŭ evoluis konfesio de kredo, do mallongaj formuladoj de la kredo, kiuj ebligis distingi sciaron de eklezio disde sciaro de heterodoksaj grupoj.

Kristanismo 
Festado de eŭĥaristio sur fresko en katakomboj de sanktaj Marcelina kaj Petro en Romo.

Ĝis komenco de la 4-a jarcento alternis periodo de relativa trankvilo por kristanoj kaj periodo de persekutado. La plej grandaj persekutadoj poste enfalas en periodon de regado de Decio, Valeriano kaj Diokleciano. La eklezio en la paso de tiu ĉi periodo kreskis eĉ spite al perdo de signifaj personecoj, kiujn la eklezio adoris kiel martirojn. Tertuliano en sia Apologetiko trafe priskribas la situacion de eklezio per moto: "Sanguis martyrum semen christianorum est." - "Sango de martiroj estas semo de kristanoj".

Eklezio ekde la jaro 312 ĝis la jaro 604

Kristanismo 
Baptisterio ĉe laterana baziliko en Romo uzata al baptoj – leĝigo de la kristanismo alkondukis en la eklezion kvanton da novaj kredantoj.

Post tio, kiam en la jaro 312 venis al povego Konstanteno la 1-a, li komencis diference de sia kunreganto Licinio rilate al la kristanismo konduti tolereme. Post venko super Licinio, Konstanteno malavaris la eklezion per siaj favoro kaj materiaj donacoj, li reguligis leĝaron (la kristanismo jam ne plu estis konsiderata kiel religio illicita, nepermesita religio, sed religio licita - religio permesita) kaj klopodis la kristanojn, tiutempe jam tre multnombraj, enigi en strukturojn de la imperio. Ĉar estis por li grava la unueco de la eklezio, li intervenis ankaŭ en doktrinajn demandojn kaj en la jaro 325 li kunvokis ĝis Niceo la unuan ekumenan koncilion (la t.n. 1-a nicea koncilio). Konstanteno fondis ankaŭ novan ĉefurbon de la imperio, nome Konstantinopolon, la kristanan urbon, kiu devas anstataŭi Romon, la urbo tiutempe plejparte pagana. Malavantaĝigitaj estis ankaŭ paganaj institucioj, sed la imperiestro mem ne intervenis en la liberecon de kulto. Li mem fariĝis kristano nur mallongtempe antaŭ sia morto. Liaj sekvantoj, escepte de Juliano Apostato, subtenos la eklezion kaj agnoskis la kristanismon. Dum regado de Graciano kaj Teodozio la 1-a (380 - 395) la kristanismo fariĝis fakte kaj jure ŝtata religio. Teodozio eĉ en la jaro 392 malpermesis je iniciato de milana episkopo Ambrozio ĉiun paganan kulton.

La ekleziestroj mem kreis tiutempe korpuson de episkopoj, enkadre de kiu ili estis starigitaj je la sama nivelo. Sed iom post iom kelkaj episkopejoj akiris pli grandan prestiĝon kaj eblecon por influi ĝeneralajn aferojn. Tiu ĉi distingo havis kiel sia bazo administran apartigon disde la romia imperio. En la plej malnovaj tempoj estis plej multe agnoskataj sidejoj de tri episkopoj - Romo, Antioĥio kaj Aleksandrio, en la paso de la 4-a jarcento tiun ĉi statuson de patriarkujo akiris ankaŭ Konstantinopolo kaj Jerusalemo. En Okcidento ne estis unueco de la romia episkopo dubigata, la romia eklezio estis konsiderata kiel tiu, kiun fondis apostoloj Petro kaj Paŭlo. Tiu ĉi devene honora unueco tiel en Okcidento senĉese pli plenumis rolon de jurisdikcia unueco. Koncilio de Kalcedono (451) aljuĝis tiun ĉi honoran unuecon ankaŭ al Konstantinopolo kvazaŭ al alia Romo; sed kontraŭ tio papo Leono la 1-a akre ekprotestis kaj la romia eklezio neniam akceptis tiun ĉi koncilian kanonon.

Kristanismo 
Bildigo de Triunuo de Kristo kaj eklezio sur pordo de baziliko de sankta Sabino en Romo, sur kiu troviĝas ankaŭ la plej malnova konata bildigo de Krucumito (ĉirkaŭ la jaro 415.

La unuaj kristanismaj jarcentoj estas ankaŭ periodo de teologia profundigado. Kelkajn demandojn, ne tute klarajn, estis necese iom post iom solvi. Kutime oni hodiaŭ diskutas pri problemo, kiel la kristanismo, estiĝinta el ŝemida kulturo, povis akomodiĝi en kulturo helena, eĉ ne perdinte rilaton kun la primara kristana doktrino. Iom post iom en la teologiaj kontraŭversioj klariĝas "oficiala" vido de la eklezio je bazaj sciencaj demandoj - nome la mistero de la Sankta Triunuo (tri "diecoj" en unu) kaj esenco de la ekzistado de komunumeco de Dio en tri personoj, enkarniĝo de Kristo kaj lia esenco (dieco, homeco). Ne temis nur pri teoriaj demandoj, sed ĉiu el herezaj opinioj subminis teologian kaŭzigon de la savo de homo.

Diference de orientaj teologiaj spekulacioj la kristanisma Okcidento okupiĝis precipe per demandoj praktikaj, kiuj rilatis al demando de homa libereco, volo kaj peko. Ĉirkaŭ la jaro 400 brita monaĥo Pelagio kun etiko, kiu tre koncentriĝas al homa volo. La problemo de tiu ĉi doktrino el la vidpunkto de eklezio estis, ke ĝi preskaŭ ne kalkulis kun dia pardono - savo poste estus kaŭzita prefere de homa faro kaj ĝi ĉesus esti donaco de Dio. Kontraŭ tiu ĉi doktrino ekkontraŭis kun sia doktrino Aŭgusteno, kiu bazis je unueco de pardono kaj li polemikis kontraŭ pelagianismo tiel, ke lia doktrino mem pri absoluta antaŭdestino estis kaj restas por la eklezio neakceptebla. Malgraŭ tio Aŭgusteno fariĝis eklezia patro, kiu influis mezepokon eble plej multe.

Tiutempe, kiam la nombro de kredantoj plinombriĝis, kreskis sopiro de kelkaj kristanoj vivi kiel eble plej multe laŭ idealoj de evangelio. Unue tiu ĉi movado ekmontriĝis fine de la 3-a jarcento en Egiptio kaj ĝi estas kunigita kun figuro de Sankta Antonio, kiu decidis forlasi sian posedaĵon kaj foriri en dezerton. Ĉirkaŭ tiuj ĉi ermitoj komencis amasiĝi pluaj ties lernantoj, kiuj ankaŭ vivis per ermita vivo. La unuan komunumon de ermitoj, kiuj vivis komune, fondis sankta Pakomjo. Jam tie oni tiel povas vidi du ĉefajn aspektojn de monaĥeco - la vivo de ermitoj kaj la vivon komunan. Por orienta monaĥeco havas primaran signifon ordinoj, kiujn verkis sankta Bazilo, por okcidenta modelo de monaĥeco poste estas decida influo de sanktaj Kasiodoro kaj Benedikto de Nursio. La monaĥejoj de Benedikto, gvidantaj sin per lia ordino kaj ĉefa principo de kuniĝo de preĝo kaj laboro (ora et labora), estos poste tipaj por la tuta eŭropa mezepoko. La sankta Benedikto estadas do rajte nomata patro de okcidenta monaĥeco kaj benediktaj monaĥejoj estas konsiderataj kiel portantoj de malnovepoka kulturo, kiun ili helpis konservi en la tempo, kiam la antikva mondo kiel tia estis disfalanta.

Historiaj branĉoj de kristanismo

Kristanismo 
Fra Angelico, Sankta Benedikto de Nursio.

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo) kaj estis transformita en mondan religion fare de Sankta Paŭlo. La precipaj nuntempaj formoj de kristanismo:

  1. katolikismo (53%)
  2. protestantismo (16%)
  3. ortodoksismo (11%)
  4. anglikanismo (3%)

Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:

Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.

Kristanismo 
La falo de Adamo kaj Eva priskribita sur la plafono de la Siksta Kapelo en Vatikano.

En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, kaj Dio metis ilin en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, kvankam perfektaj, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la origina peko, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo la naturo de la homo estas pekema: oni scias la bonon kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj onin perfektaj, sed pro origina peko la mondo kaj oni mem, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.

Por repacigi onin al Li mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas je li kaj obeas liajn ordonojn. Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.

Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. Kvardek tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Sanktan Spiriton al siaj kredantoj (Pentekosto).

Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, nome la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiujn homojn kaj juĝi ilin laŭ iliaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro – infero – por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.

Triunuo

La Triunuo laŭ kristanismo estas dogmo: nome Dio estas unu, sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:

  • Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo.
  • Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem.
  • Sankta Spirito: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.

Ĉi tio estas la mistero de La Sanktega Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.

Moralo

Kristanismo 
Giotto, ‘’Kruco de Sankta Maria Novella’’ (1290-1300).

Kristana moralo estas resumita de la Dekalogo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:

Kristanismo 
« Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. »
    —Mateo/22, {{{3}}}

Pro origina peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio.

Kristanaj eklezioj ĝenerale kontraŭas eksedziĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp. Sed ekde ĉirkaŭ 1930 iuj protestantaj komunumoj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:

Kristanismo 
« Vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita. Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono »

Tra la jarcentoj, ankaŭ aliaj preĝoj furoris.

Kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea, kion multaj nomas hereza, ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo. La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, sed ne Dio mem, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.

La movadoj en la romkatolika eklezio

La movadoj en la romkatolika eklezio, sennombraj kaj distingiĝantaj unu el la alia pro apartaj spiritualeco kaj agadstilo en la mondo kaj inter la fidelularo, estas grupoj de katolikaj personoj kiuj, varie organizataj kaj rekonataj kaj aprobataj de la eklezio, dioceza aŭ sanktaseĝa, ĉiam celas pensi kaj agadi laŭ la ekleziaj direktivoj. Se listigi kelkajn, jeniĝu Katolika Agadmovado, Komuneco kaj Liberigo, Teologio de liberigo, Triaordenanoj, bazaj kristanaj komunumoj, ktp.

Disvastiĝo

Kristanismo, kuniganta ĉiujn ekleziojn, estas rilate al nombro de anoj la plej granda monda religio. Oni taksas, ke ĉirkaŭ triono de ĉiuj homoj en la mondo apartenas al iu kristana eklezio. Tiuj nombroj tamen estas nur taksitaj, ĉar la difinoj mem pri tia, kia estas kristano disiĝas. La plej multaj naciaj statistikoj baziĝas je memdifino de la unuopuloj aŭ taksaj kalkuloj, foje ankaŭ je administraciaj listoj. En multaj landoj de la mondo kristanoj estas ankoraŭ persekutataj nuntempe, pro tio el tiuj landoj la nombroj malcertas.

Oni konas per la termino evangelizado la faron prediki la evangelion de kristanismo, tio estas, disvastigi la dekomencan doktrinon de la religio kaj de kristanismo mem. La evangelizado estas funkcio propra de la Katolika Eklezio kaj de la cetero de kristanaj eklezioj. Ĉar ĉiuj konsideras sian kredon la vera vero, estas logika, ke ĉiuj kristanaj eklezioj kaj organizoj konsideru la evangelizadon, nome kristanigon de nekristanoj aŭ de ne sufiĉe konsciaj kristanoj, kiel nepra tasko.

Evoluo de la nombro de kristanoj

Kristanismo 
Kristanismo laŭ procento de la popolo en ĉiu lando.

Kun taksita nombro de anoj ĉirkaŭ 2.1 miliardoj, disigitaj en tri ĉefaj branĉoj: katolikoj, protestantoj kaj ortodoksoj, kristanismo estas la plej granda religio en la mondo. Dum la lastaj cent jaroj la procentaĵo de kristanoj rilate al la tutmonda loĝantaro estis ĉirkaŭ 33%. Tio tamen ne montras gravan translokiĝon de la nombro de kristanoj: grandan kreskon en evoluiĝantaj landoj (ĉirkaŭ 23.000 tage) akompanas malkreskego en evoluiĝintaj landoj, precipe en Eŭropo kaj Nordameriko (ĉirkaŭ 7 600 tage). Kristanismo estas ankoraŭ la ĉefa religio en Eŭropo, Ameriko, la Filipinoj kaj Suda Afriko. Tamen ĝi malkreskas en multaj regionoj inkluzive de nordaj kaj okcidentaj ŝtatoj de Usono, Oceanio (Aŭstralio kaj Nova Zelando), norda Eŭropo (inkluzive de Britujo, Skandinavujo kaj aliaj lokoj), Francujo, Germanujo, la kanadaj provincoj de Ontario, Brita Kolumbio kaj Kebekio, kaj partoj de Azio (precipe en Mezoriento, Suda Koreujo, Tajvano kaj Makao).

En la plej multaj evoluiĝintaj landoj la homoj, kiuj daŭre diras sin kristanoj malpli kaj malpli vizitas preĝejojn en la lastaj jardekoj. Kelkaj fontoj rigardas tion nur parto de la translokiĝo de tradiciaj institucioj, dum aliaj rilatigas ĝin al signo de malkresko de kredo je la graveco de religio ĝenerale.

Ŝtatreligio

Kristanismo 
Nacioj kies ŝtatreligio estas kristanismo, islamismobudismo:
Blue: kristanismo
Verde: islamismo
Flave: budismo

Kristanismo en unu formo aŭ alia estas la nura ŝtatreligio en jenaj landoj:

Ekzistas multaj aliaj landoj, kiel ekzemple Kipro, kiuj kvankam ne havas ŝtatan religion, tamen oficiale agnoskas apartan kristanan religion.

Nombro de tutmondaj kristanoj (2000)

Kristanismo 
Reprezento de la krucumo en Oliva de la Frontera, Hispanio.
Regiono Popolo Kristanoj
milionoj Kresko procentoj milionoj Kresko
Eŭropo 730 0,05 % 71,0 % 519,1 −0,4 %
Germanujo 82 0,1 % 69,4 % 57,1 −1,0 %
Svisujo 7 0,67 % 86,6 % 6,4 0,4 %
Aŭstrujo 8 0,52 % 89,7 % 7,3 0,2 %
Azio 3.691 1,41 % 8,5 % 316,5 3,7 %
Afriko 784 2,41 % 48,3 % 379,4 2,8 %
Angloparolanta Ameriko 309,6 0,85 % 81,5 % 259,0 0,7 %
Latinameriko 519 1,59 % 91,6 % 476,6 1,5 %
Pacifiko 31 1,59 % 73,3 % 22,9 0,74 %
Tutmonde 6.065 1,59 % 32,5 % 1.973,0 1,4 %

La nombroj de loĝantoj devenas de UN el la jaro 1998. Nombroj pri aneco al religioj el Gebet für die Welt (Preĝo por la mondo), eldono 2003. La datumoj estas el la jaroj 1998–2000. La kresko rilatas al meza kresko de 1995 ĝis 2000, tamen foje okazis ŝanĝo de la datumbazo.

Kredaj konceptoj

Akrivio kaj Ikonomio

Akrivio (greke ἀκρίβεια — ĝusta senco, strikta ĝusteco) estas teologia principo en kristanismo, kiu supozigas solvadon de ekleziaj problemoj je la vidpunkto de strikta sekvado de la kredo. Ĝia kontraŭaĵo estas ikonomio.

Ikonomio (de greke οἰκονομία — aranĝo de hejmo, de aferoj) estas teologia principo en kristanismo, kiu supozigas solvadon de ekleziaj problemoj je la vidpunkto de praktika utileco. Ĝia kontraŭaĵo estas akrivio.

Kristanaj eklezioj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kristanismo 

Tags:

Kristanismo HistorioKristanismo La baza mondbildo de nicea kristanismoKristanismo MoraloKristanismo PreĝadoKristanismo neniceaKristanismo La movadoj en la romkatolika eklezioKristanismo DisvastiĝoKristanismo Kredaj konceptojKristanismo Kristanaj ekleziojKristanismo ReferencojKristanismo Vidu ankaŭKristanismo Eksteraj ligilojKristanismoAfrikoAzioBudhismoHinduismoHomaroIslamoReligio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SvaroĵiĉoVeroDávid EgyediEksterdistrikta urboJidoștinaBuŝa seksumadoSeksa ekscitiĝoProgramaroTTT26-a de julioTER (trajno)PensioBogdandUrsula K. Le GuinDioJosef LeitgebRaŭmismoDigimon1937Milena VelbaPoacojKazaĥioCox (Alakanto)Sistemo por administrado de enhavoKonvertiĝo de PaŭloRSSMoresnet neŭtralaRoterdamoVivasekuroSirioWallis (apartigilo)RasismoHestiaA (apartigilo)Rublovo-Arĥangelskaja linio (Moskvo)UTF-8OSI-modeloStir-helpa sistemoUniversitato de SalamankoSaluton, Mondo!MamoPakistanoEl Popola ĈinioAnne FrankPalmĝardeno FrankfurtoIslamoSanta Clara-Sabóia (stacidomo)FinnlandoSaint-Aignan (Morbihan)Alain ColasOrgasmoYoussef HindiPurpuraIsraeloKantono FrugesGavaroKia koincidoNaturoEkssklavoSámuel Tessedik (pastro, 1742–1820)LeninCDATABalonoLeĝo (juro)LombardejoKimrioFuncheira (stacidomo)🡆 More