Eŭtanazio (etimologie, el la greka, ευθανασία, de eu~ – bona, ĝusta, facila kaj thanatos – morto; do bona morto') estas ia procedo por plifruigi la morton de homo, kies pluvivon oni konsideras nedezirebla.
La motivoj de tiu nedezirebleco povas varii.
Eŭtanazio povas signifi, depende de la vidpunkto:
Oni ĉesas apliki al la malsana persono kuracilojn, medikamentojn aŭ, ĝenerale, farmakojn aŭ ajnan rimedon (inkluzive de nutraĵo) plu tenantajn lin viva.
En kelkaj landoj oni jam akceptis tiun pasivan eŭtanazion. Tio signifas escepton de la normala devo helpi al homoj en danĝero aŭ senhelpa situacio.
Oni donas al la malsana persono substancon aŭ farmakon kiu, pro la dozo aŭ konsisto, plirapidigas aŭ antaŭigas ties morton. Se la persono estas agokapabla, sufiĉas disponigi al li la rimedon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eŭtanazio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.