Malavio: Senmarborda lando en sudorienta Afriko, suda de Zambio kaj Tanzanio, kaj parte ĉirkaŭita de Mozambiko

Malavio ( Respubliko de Malavio ) estas lando en sudorienta Afriko .

Ĝi havas limojn kun la landoj Tanzanio, Mozambiko kaj Zambio. La ĉefurbo de Malavio estas Lilongvo. Krom la oficiala lingvo de Malavio kiu estas estas la angla, la ekskolonia lingvo, ankaŭ la njanĝa lingvo (ankaŭ nomata ĉiĉeva aŭ ĉeva lingvo) kiu estas bantua lingvo estas parolata tie. La aliaj bantuaj lingvoj parolataj de la loĝantaro estas la tumbuka, la jaoa (chiyaoyao) kaj la ngonia.

Malavio: Loĝantaro, Geografio, Historio
Malavio
Malawi

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ho Dio Benu Nian Landon Malavion
respublikosuverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lilongvo
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, njanĝa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, Ndali, Malawi Lomwe, tongaa lingvo, Nyakyusa, Lambya, Yao, njanĝa lingvo, tumbuka lingvo, Malawi Sena, Kokola, Shinyiha, Nyika
Loĝantaro 18 622 104 (2017)
Loĝantoj malavianoj
Horzono UTC+02:00
Interreta domajno .mw
Landokodo MWI
Telefona kodo +265
Plej alta punkto Mulanje Massif
Plej malalta punkto Shire (rivero)
Politiko
Ŝtatestro Lazarus Chakwera
Ĉefministro Lazarus Chakwera
Ekonomio
Valuto malavia kvaĉo
Malavio: Loĝantaro, Geografio, Historio
Malavio: Loĝantaro, Geografio, Historio
vdr
Situo de Malavio sur mapo
Malavio sur la mapo de Afriko

Ĝia grandeco estas ĉirkaŭ 118480 km² kaj ĉirkaŭ 100 homoj loĝas po km². La lando ankaŭ nomiĝas "La varma koro de Afriko". Malavio estas unu el la plej malgrandaj landoj en Afriko. Lago Malavio havas superfacon ĉirkaŭ unu triono de la areo de Malavio.

Loĝantaro

La lando nombris 18 091 575 loĝantojn en 2016, de kiuj 85% loĝis en kamparaj lokoj. La loĝantaro estas malegale distribuata. La nordaj kaj centraj altebenaĵoj estas malabunde loĝataj, male al la sudaj regionoj. La loĝantara kresko estas forta (ĉirkaŭ 3% jare).

Publika sano

Malavio estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, kaj dek procentoj de la loĝantaro havas HIV.

Personoj suferantaj de albinismo estas submetitaj al diskriminacio, murdo kaj kidnapo en Malavio. La ostoj de tiuj personoj "vendiĝus al tradiciaj resanigantoj en Malavio kaj Mozambiko por krei magiajn medikamentajn trinkaĵojn, kiuj supozeble alportus riĉecon aŭ bonŝancon." Ĉi tiu makabra komerco ankaŭ instigas la kredon, ke la ostoj de albinuloj enhavus oron”.

Infanaj geedziĝoj

Pli ol duono de knabinoj geedziĝas antaŭ la aĝo de 18 jaroj, laŭ enketo farita de UN en 2012, kaj tial estas vicigitaj kiel unu el la landoj en la mondo kun la plej alta proporcio de infangeedziĝoj. Junaj knabinoj, kelkfoje nur sepjaraj, ankaŭ submetiĝas al seksaj inicaj ritoj en specialaj tradiciaj tendaroj por tiel nomata purigo (kusasa fumbi). Ĉi tiu praktiko celas neniun instruadon pri la ina genitala sistemo, reproduktiĝo/generado, kontraŭkoncipado aŭ la transdono de aidoso. La temo de ĉi tiuj tendaroj estas tabua en la lando.

Pro la grandaj klopodoj de de Theresa Kachindamoto por ĉesigi infangeedziĝojn, la minimuma aĝo por edziniĝo estas nun (2021) 18-jara. En januaro 2019 ŝi sukcesis nuligi pli ol 2 500 infanajn geedziĝojn.

La organizo ChanceforChange donas al knabinoj emocian, praktikan kaj profesian trejnadon, kiu ebligas al ili disvolvi memfidon kaj kapablojn necesajn por iĝi ekonomie sendependaj junaj plenkreskuloj.

Geografio

Malavio: Loĝantaro, Geografio, Historio 
Mapo de Malavio

La plej alta monto de Malavio estas la 3000 m alta Mulanĝe (vidu foton), la plej longa rivero estas la 400 km longa Shire. La Shire-rivero formas la sudan defluon de la Malavia Lago (pli frue: Njasa Lago). La Malavia Lago estas kun la surfaco de ĉirkaŭ 29.600 km² la plej granda lago de Malavio kaj la tria plej granda de Afriko.

La landareo estas ĉirkaŭ 118.484 km², el kiu 31% estas arbaro kaj vepro, 25% akvosurfaco, 20% agrosurfaco, 15% paŝtejo kaj kampo.

Etendiĝo: nordo-sudo 850 km, okcidento-oriento 350 km.

Landlimoj: 2.881 km, al Mozambiko 1.569 km, al Tanzanio 475 km kaj al Zambio 837 km.

Grandaj urboj

Historio

Sur la teritorio regis antaŭ la alveno de la koloniismo la reĝlando de Maravi. La sklavkomerco kaj tribaj bataloj suferigis la regionon. En 1859 David Livingstone atingis kiel la unua eŭropano la Malavian Lagon.

En 1953 Malavio, tiam nomata Njasalando, kiel protektorato de Unuiĝinta Reĝlando, fariĝis preskaŭ sendependa lando nomata Federacio de Rodezio kaj Njasalando. La Federacio finiĝis en 1963. En 1964 la protektorato de Unuiĝinta Reĝlando super Njasalando estis finita. Njasalando fariĝis sendependa lando regata de reĝino Elizabeto kaj nomata Malavio. Du jarojn poste ĝi fariĝis respubliko. Post sendependiĝo ĝi fariĝis unupartia ŝtato regata de Hastings Banda kiu estis ŝtatprezidanto ĝis 1994.

En 1994 Bakili Muluzi venkis la unuan multpartibaloton de Malavio. En 1999 li denove venkis prezidantan baloton. Bingu wa Mutharika malapogis Muluzin kaj provis forigi lin el prezidanteco.

Peter Mutharika estas la nuna prezidento.

Kulturo

Malavio: Loĝantaro, Geografio, Historio 
Nsima, tipa manĝaĵo en Malavio

Malavio estas la ĉefa lando, kie oni praktikas "Nyau", aro de praktikoj kaj sekreta societo bazitaj sur propra kosmogonio. Ĉi tiuj praktikoj inkluzivas precipe dancojn, unu el kiuj, la "Gule Wamkulu".

La ĉefa manĝaĵo de Malavio estas nsima, manĝaĵo farita el maiza faruno, kiu aspektas kiel blanka pureo. Ekde 2017 ĝi troviĝas sur la reprezenta listo de la nemateria kultura heredaĵo de la homaro.

Malavio: Loĝantaro, Geografio, Historio 
Rokarta areo Chongoni

Heredaĵo kaj UNESKO

La programo de Monda Heredaĵo (Unesko, 1971) enmetis en sian liston de Monda Heredaĵo (la 12/01/2016) la ejon kun roka arto de la Nacia Parko Chongoni kaj la Malavian Lagon, krom pluraj ejoj enskribitaj en la komplementa listo.

La programo de Nemateria Kultura Heredaĵo (Unesko, 2003) enmetis en sia reprezenta listo de la nemateria kultura heredaĵo de la homaro (ĝis 15/01/2016):

2008: Gule Wamkulu,

2008: La 'vimbuza', resaniga danco,

2014: La 'ĉopa', oferdanco de la lomvoj (lomwe), indiĝenoj de suda Malavio,

2017: Nsima, kuirarta tradicio de Malavio

Edukado

La parto de edukaj elspezoj inter ŝtataj elspezoj en la periodo 1998–2007 estis 12% kaj reprezentis 5,4% de MEP por la periodo 2008-2010, kio estas pli alta ol en landoj kun komparebla disvolviĝo. Malavio havas plurajn universitatojn: la universitato de Malavio, fondita en 1964 estis la unua kaj la plej granda,. Aliaj universitatoj estas Katolika universitato de Malavio, Universitato de Mzuzu kaj la Universitato de Suda Malavio ankaŭ konata kiel la Malavia Universitato de Scienco kaj Teknologio.

Kiel ĉiuj aliaj profesioj, la instrujprofesiuloj estis trafitaj per la cerboperdo. Multaj malaviaj kleraj profesiuloj estas laboraktivaj kaj vivantaj eksterlande pro pli alta salajro kaj pli bone laborkondiĉoj.

Malavio: Loĝantaro, Geografio, Historio 
Monto Mulanĝe (Mulanje), la plej alta en Malavio

Politiko

Interna politiko

Malawi Congress Party (MCP) de Banda estis la sola laŭleĝa partio en la lando. En 1971, Banda fariĝis dumviva prezidento . Dum preskaŭ 30 jaroj, Banda severe regis la landon, kiu tenis Malavion for de milito. Sub premo por libera politiko, Banda okazigis referendumon en 1993. Tiam la loĝantaro voĉdonis por multpartia demokrata registaro. Malfrue en 1993 prezidenta konsilio estis instalita kaj la prezidenteco por la vivo prenis finon.

Nova konstitucio estis enkondukita kaj finis la regadon de la malavia kongresa partio MCP.  En 1994 la unuaj multpartiaj elektoj okazis en Malavio kaj Banda estis venkita de Bakili Muluzi. En junio 2020 okazis denove prezidenta baloto (la unua okazis en 2019), dum kiu la opozicia kandidato Lazarus Chakwera venkis la aktualan prezidanton Peter Mutharika. Tio estis la dua kazo en la afrika historio, kiam la kortumo nuligis la prezidentan baloton (unuafoje tio okazis en Kenjo en 2017) kaj la unua fojo kiam opoziciulo kiu venkis en la dua baloto postulis tion.

La ŝtatestro estas la Prezidanto de Malavio.

Ekstera politiko

Malavio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 nacioj el Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Malavio: Loĝantaro, Geografio, Historio 

Referencoj

Vidu ankaŭ

Theresa Kachindamoto

Eksteraj ligiloj

Tags:

Malavio LoĝantaroMalavio GeografioMalavio HistorioMalavio KulturoMalavio EdukadoMalavio PolitikoMalavio ReferencojMalavio Vidu ankaŭMalavio Eksteraj ligilojMalavioAngla lingvoBantua lingvaroLilongvoMozambikoNjanĝa lingvoTanzanioTumbuka lingvoZambio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SpadoArnulf RainerIsrael-hamasa milito de 2023Penetro (seksumo)MunkenoGoogleCDATAFajroŝirmiloPopido6-a de martoFrancioMasturbadoFungojNacia domajno de plej alta niveloHoshikuzu TelepathTono (muziko)Pandemio de KOVIM-19AmerikoKulturoAkraoKonstancio la 2-aKarl Maria von AndlauTerotago27-a de martoYoussef HindiSesdeknaŭo (seksa pozicio)EdukoHejma kato18051970San-FranciskoGermana lingvoFingrumado1986UTCMuzika ĝenroMamoSantiago do CacémEgiptioPollandoTutmonda varmiĝoGizoSumeroSpomenka ŠtimecOšupisOroMoskvoChe GuevaraLatina lingvoNaftoRudolf Andorka (diplomato)Immanuel KantNapo2042SegorbeSeksa fantasmoGoogle ChromeCarles Puigdemont i CasamajóVikipedio en EsperantoReconquistaLibanoGenocidoListen to WikipediaSintezilo11-a de decembro14-a de apriloMartoMilena Velba🡆 More