Ĉeĉenio aŭ Ĉeĉenujo estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio.
De 1859 en Rusio, de 1921 — en Montara ASSR. En 1922 formiĝis Ĉeĉena AO, de 1934 — Ĉeĉena-Inguŝa AO, de 1936-92 — Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.
Subjekto de Rusia federacio | |
| |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Nord-Kaŭkazia federacia regiono |
Ĉefurbo | Grozno |
Prezidanto | Ramzan Kadirov (ekde 1-a de marto 2007) |
Fondita | 30-a de Novembro 1922 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 268 989 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010) |
Loĝdenso | 81 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | ĉeĉena, rusa |
Etnoj | Ĉeĉenoj (95,1 %) Rusoj (1,9 %) Kumikoj (1,0 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 15 647 km² |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Telefonaj kodoj | (+7) 871xx |
Poŝtkodoj | 364000–366999 |
Aŭtokodoj | 20, 95 |
OKATO | 96 |
ISO 3166-2 | RU-CE |
Retpaĝaro | chechnya.gov.ru |
Komence de la 1990-aj jaroj ribeluloj deklaris sendependan Iĉkerion, kies unua prezidento estis Ĝoĥar Dudajev. En 1994 ribelulojn kontraŭstaris rusia armeo. Komenciĝis la Unua ĉeĉenia milito, kiu daŭris ĝis 1996. La unua prezidento de Iĉkerio, Ĝoĥar Dudajev, estis mortigita de rusia misilo. Entute ĉirkaŭ 490 mil homoj fuĝis en Inguŝion, Dagestanon, Nord-Osetion kaj aliajn regionojn de Rusio. Multaj el ili revenis hejmen post la ĉeso de militaj operacioj en 1996 kaj fakta sendependiĝo de la respubliko. Sed post trijara intervalo en aŭgusto de 1999 armitaj trupoj de Ŝamil Basajev invadis el Ĉeĉenio al Dagestano por subteni islamisman tumulton de du dagestanaj vilaĝoj. Rusia armeo uzis tiun okazon kiel kaŭzon por reinvadi Ĉeĉenion kaj la konservita konflikto renoviĝis. Komenciĝis dua ĉeĉenia milito, kiu, en formo de gerilaj operacioj, daŭris ĝis 2009. Rezultoj de la milito estas teruraj: ruinigitaj urboj kaj vilaĝoj, miloj da rifuĝintoj, kiuj serĉis savon ankaŭ en sudkaŭkaziaj landoj, precipe en Kartvelio. Entute dum milito pereis ĉirkaŭ 300,000 homoj kaj ĉirkaŭ duonmiliono vundiĝis.
Ekde 2003 en la respubliko establiĝis relative paca situacio kun sporadaj kontraŭstaroj inter malgrandaj ribelaj taĉmentoj kaj oficiala polico (loka kaj federacia). En Ĉeĉenio estis proklamita nova konstitucio kaj okazis elektoj de prezidanto (en 2003 la postenon gajnis Aĥmed Kadirov, post lia morto dum atenco, la novaj elektoj enpostenigis Alu Alĥanov). Daŭras rekonstruado de loĝlokoj kaj produktejoj, ekfunkciis mezlernejoj, televido, malsanulejoj ktp.
La 27-an de novembro 2005 okazis la unuaj post la jaro 1990 elektoj de la ĉeĉenia parlamento. La elektoj sukcesis: la duĉambra parlamento konsistas el 61 deputitoj. Ankaŭ en 2005 pereis luktante kontraŭ la rusia armeo la separatisma estro Aslan Masjadov.
En 2006 oni elektis kiel ĉefministron Ramzan Kadirov, filon de Aĥmed Kadirov. Krome estis mortigita Shamil Basajev, sendependisma estro. En 2007 Ramzan Kadirov iĝis prezidanto. En aprilo 2009 Rusio proklamis la finon de la milito, kiun ĝi konsideris «kontraŭterorisma operacio».
La klimato estas kontinenta. Ĉeĉenio estas karakterizita per signifa vario de klimataj kondicoj. La averaĝa temperaturo de januaro varias inter -3 °C en la Terek-Kuma malaltaĝo ĝis -12 °C en la montoj. La averaĝa temperaturo en julio estas 25 kaj 21 °C. Ĝi faligis de 300 (ĉe la Terek-Kuma malaltaĝo) al 1000 mm (en la sudaj regionoj) de pluvo jare.
Popolo | Forto en 2002 | Forto en 2010 | Kompare kun 2002 |
---|---|---|---|
Ĉeĉenoj | 1 031 600 (93,5 %) | 1 206 551 (95,3 %) | ↗17,0 % |
Rusoj | 40 600 (3,7 %) | 24 382 (1,9 %) | ↘40,0 % |
Kumikoj | 8 883 | 12 221 (1,0 %) | ↗37,6 % |
Avaroj | 4 100 | 4 864 (0,4 %) | ↗17,7 % |
Nogajoj | 3 572 | 3 444 (0,3 %) | ↘3,6 % |
Tabasaranoj | 128 | 1 656 (0,1 %) | ↗1193,7 % |
Turkoj | 1 662 | 1 484 (0,1 %) | ↘10,7 % |
Tataroj | 2 134 | 1 466 (0,1 %) | ↘31,3 % |
Inguŝoj | 2 914 | 1 296 (0,1 %) | ↘55,5 % |
Lezgoj | 196 | 1 261 (0,1 %) | ↗543,4 % |
Ne eksplicite kaj rifuzis | 205 | 2515 | ↗1126,8 % |
Montrante nacioj kun pli ol 1.000 personoj |
Ĉefurbo: Grozno
Urboj de respublikaj statusoj: Argun | Grozno | Gudermes
Municipaj distriktoj: Aĉĥoj-Martana | Grozna | Gudermesa | Itum-Kala | Kurĉaloja | Nadtereka | Naura | Noĵaj-Jutra | Sunĵa | Ŝala | Ŝaroja | Ŝatoja | Ŝelkovska | Urus-Martana | Vedena
Ĉefurbo: Pjatigorsk
Ĉeĉenio | Dagestano | Inguŝio | Kabardio-Balkario | Karaĉajio-Ĉerkesio | Nord-Osetio | Stavropola regiono
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉeĉenio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.