Universala Tempo Kunordigita

Universala Tempo Kunordigita (UTK, konata kiel UTC ekster Esperantujo) estas la tempo ĉe la nula longitudo de 0° (UTC+0) kaj estis antaŭe nomita GMT.

UTC estas kunordigita kun GMT per la iafoja aldono de supersekundo tiel, ke:

Universala Tempo Kunordigita
Horzonoj en Eŭropo (UTC, UTC+1, UTC+2, UTC+3)
Universala Tempo Kunordigita
Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie, kie troviĝas la ĉefa parto de la lando (UTC-1, UTC, UTC+1, UTC+2, UTC+3).
Universala Tempo Kunordigita
Horzonoj en la Mondo

Estas 2024-04-25 T 15:35 en UTC
(vidu W3C Formoj de dato kaj tempo)

UTC - GMT < 0.9 s

La supersekundo estas necesa ĉar la rapideco de la tera rotacio variadas.

La internacia mallongigo "UTC" venas el kompromiso inter CUT, el anglalingva Coordinated Universal Time kaj TUC, el francalingva Temps universel coordonné kaj estas neŭtrala por ambaŭ.

GMT ankaŭ estas la tempo de la nula longitudo, sed estas malsamo inter GMT kaj UTC: GMT sekvas la movadon de la Suno (aŭ, alivorte, la rotacion de la tero), dum UTC sekvas la Tempon Atoman Internacian (TAI -- la mezan tempon de 200 precizaj atomaj horloĝoj tra la mondo). UTC kiel referenca nulo por la longitudo, estas ankaŭ kelkfoje nomita Zulua tempo (Z). La UTC de +1 al +12 oriente de Grenviĉo ricevas la literojn A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M. Same, Okcidente de Grenviĉo en UTC de -1 al -12 la horzonoj ricevas la literojn de N ĝis Y. Do ekz. UTC+2 ricevas la literon B (Bravo) kaj korespondas al la Orienteŭropa Tempo (EET); same UTC-7 ricevas la literon T (Tango) kaj korespondas al la Usona kaj Kanada Montara Norma Tempo (MST).

Ofte oni ne diras UTC sed mallonge UT, universala tempo. En normala praktiko ne gravas la supersekundo, aŭ ono de ĝi.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

GMTNula longitudoSupersekundoTempo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Miličín1778UkrainioMidzadoAnimoIP-adresoMunicipoj de Valencia KomunumoKuketo1228Listen to WikipediaKuboMetroo de SeuloTriopismoKoroGubernioFamilio (biologio)BarboBaza legolistoLitzelstettenFaktoIstanbulo6-a de martoStefánia HalászEsperantoTTTInfanoWindows 95XMLKatolika Eklezio2000LitovioAllMovieL. L. ZamenhofMeksikoDaniel DennettInvado de Rusio en Ukrainion (2022)Privacy BadgerAl-Ŝabab9-a de martoMorgenthau-planoPuli-hundoAbasida KaliflandoMonda Ekonomia Forumo1733Skisaltejo Rhodaer Grund (Erfurto)ArtoImmanuel Kant1953ĈefpaĝoPakistanoInformo-rehavigoIndustria revolucioAnglioFilmoMasturbadoKontraŭvirusiloKarl Maria von AndlauPentristoAŭstralioPravonínSquanto2024Muzeo Halo de PilgrimintojGavaroOroFTSE 100AkraoAlĝerioLeonardo da Vinci🡆 More