Vikipedio: Reta kunlabora multlingva enciklopedio, kiun ĉiuj povas redakti

publikigita versio estis patrolita je 25 dec.

Vikipedio (angle Wiki [ŭikipidia]) estas interreta, plurlingva reta enciklopedio kun enhavo laŭ la koncepto de libera verko. Ĝin verkadas volontuloj surbaze de amaskunlaboro – ĉiu homo kun aliro al la Interreto rajtas ŝanĝi la enhavon de preskaŭ ĉiu artikolo. Tamen oni ne rajtas fari ion ajn, sed devas sekvi certajn regulojn. La plej gravaj estas konformo al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto.

Vikipedio
Vikipedio
Vikipedio
Vikipedio
Vikipedio
interreta enciklopedio • MediaWiki website • Vikimedia projektomalfermita enhavo • crowdsourced project • self-depicting entity • fako • user-generated content platform
Priskribo Ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio,
3-a de oktobro 2018
Retadreso wikipedia.org
Kategorio Reta enciklopedio
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Registriĝo libervola
Fondiĝo 15-a de januaro 2001
Stato aktiva
Vikipedio: Historio, Kvalito, Komunumo
Vikipedio: Historio, Kvalito, Komunumo
vdr

La projekto komenciĝis je 15-a de januaro 2001 apud Nupedia – simila, sed de fakuloj verkita projekto. Vikipedion nun administras la senprofitcela Fondaĵo Vikimedio.

Dum aprilo de 2015 jaro ekzistis 288 lingvo-versioj de Vikipedio. En oktobro 2015 ĉiuj diverslingvaj Vikipedioj entute havis pli ol 36 milionojn da artikoloj. Preskaŭ kvin milionoj el ili estis en la anglalingva versio, ĉirkaŭ du milionoj en la sveda kaj germana, dum la Esperanta enhavas nun 351 584 artikolojn. Kvindek kvar vikipedioj havis pli ol 100 000 artikolojn. Ekde sia fondiĝo Vikipedio daŭre pli populariĝis, kaj ĝia sukceso instigis fondon de pluraj frataj projektoj.

La nomo Vikipedio estas esperantigo de la angla Wiki, kunfando de la havaja vorto wiki (signifas 'rapide') kaj la angla encyclop(a)edia (‘enciklopedio’). La vortero paedia venas tralatine el la greka paideia, ‘eduko’, tiu siavice el pais, ‘infano’.

Historio

Vikipedio: Historio, Kvalito, Komunumo 
Ekrankopio de la portalo de Vikipedio montranta la malsamajn lingvojn ordigitaj laŭ artikola kalkulo
Vikipedio: Historio, Kvalito, Komunumo 
La Vikipedia emblemo esperanta.
Vikipedio: Historio, Kvalito, Komunumo 
Wiki monument. Słubice, Pollando 2014.

La anglalingva Vikipedio estis la unua Vikipedio. Fondite je la 15-a de januaro 2001, fare de Jimmy Wales kaj Larry Sanger, ĝi montras, ke la principo de libera scio ja estas aplikebla al reta enciklopedio. Malgraŭ la meza kvalito de multaj artikoloj en la komenco, tra tempo ili pliboniĝas kaj altiĝas en kvalito. Jam fine de 2001 ekzistis preskaŭ dudek lingvo-versioj.

La Esperanta Vikipedio estis fondita je la 6-a de novembro 2001 de Chuck Smith. En decembro 2001, li laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Ĝi ricevis la tutajn enhavojn de Enciklopedio Cigneta, Enciklopedio Kalblanda kaj Monda Faktolibro. Ceteraj tekstdonacoj venas de la Enciklopedio de Esperanto, de Monato kaj pluraj libroj, kun konsento de la aŭtoroj.

La 17-an de junio 2015 oni atribuis al Wikipedia la premion Princo de Asturio pri Kunlaborado.

Kvalito

Vikipedio: Historio, Kvalito, Komunumo 
Vikipedio estas estrata de senpartieco

Kritikistoj asertas, ke permeso redakti Vikipedion fare de kiu ajn igas ĝin nefidinda. Vikipedio enhavas nenian oficialan institucion, kiu okupiĝus per verkontrolado de faktoj, kaj la redaktantoj mem ne ĉiam devas bone koni temon, pri kiu ili verkas. En interparolo kun The Guardian bibliotekisto Philip Bradley esprimis sin, ke "li ne uzus Vikipedion kaj ke li ne konas eĉ unu bibliotekiston, kiu uzas Vikipedion. Ĉefa problemo estas manko de organoj. De eldonejo de presitaj publikaĵoj eblas atendi garantion, ke iliaj informoj estas fidindaj, ĉar de tio dependas ilia vivtenado. Diference de io tia (Vikipedio), kio bildiĝas sur ekrano." (Waldman, 2004). Simile reagas ankaŭ Ted Pappas, ĉefredaktoro de Encyclopaedia Britannica, kiu diris en The Guardian: "Supozo por Vikipedio estas, ke per iom-post-ioma plibonigado ĝi perfektiĝos en senerarecon, sed tiu ĉi supozo estas neniel pruvita." Pri Vikipedio kiel fonto de informoj esprimis sin Danah Boyd en la jaro 2005: "Tio neniam estos enciklopedio, sed ĝi enhavos ampleksan konon, kiu estos tute taŭga por aliaj celoj. Sed malgraŭ tio tradiciaj enciklopedioj senĉese enhavas laŭleĝan revokon, kiu proklamas, ke ili rifuzas kian ajn respondecon pri eraroj en publikaĵo."

Vikipedio: Historio, Kvalito, Komunumo 
Jimmy Wales

En 2004, Robert McHenry, la eksa redaktoro de Encyclopaedia Britannica, en artikolo Je fidindeco fondita enciklopedio kritikis metodojn kaj verkado kiel: "kiel ajn proksime la artikoloj de Vikipedio gvidos al fidindeco, ĝi estos por ĉiam malfermita al neinformitoj kaj duon-analfabetuloj, kiuj puŝas la nazon en ĉion… Uzanto, kiu vizitos Vikipedion, por ke li eklernu ion, estos ĉiam en pozicio de vizitanto de publika necesejo. Aŭ je unua ekvido ĝi estas malpurigita, do ĉiu scias, ke li atentu aŭ ĝi aspektos tute pure, kio povas kaŭzi falsan senton de sekureco. Sed la persono neniam certe scias, kiu uzis tiun ĉi aparaton antaŭ li." Aaron Krowne verkis artikolon, kiu rebatis la metodojn uzitajn de McHenry nomante ilin "TND" (angle FUD), kio estas komerca mallongigo de "timo, necerteco kaj dubo". Larry Sanger, la eksa ĉefredaktoro, kritikis Vikipedion fine de la jaro 2004 pro tio, ke ĝi malŝatigas fakecon. Pli poste li ankoraŭ kulpigis plimulton de tiuj, kiuj donas interretajn servojn, ke "ili okupas" Vikipedion. Vikipedio kredas, ke ties procedo de reguligado de artikoloj estos tio, ke ties enhavo estas donita al granda nombro de uzantoj, kio gvidos al precizeco de informo. Citante leĝon de Linis pri evoluo de malfermita fonto Sanger antaŭe esprimis sin: "Supozante sufiĉon de okuloj ĉiuj eraroj estas malhaveblaj." La teknologiulo Joi Ito skribis pri Vikipedio: "Kvankam dependas de la tereno, la demando senĉese restas, ĉu vera estas tio, kio devenas el kredinda fonto aŭ el fonto, kiun rigardis miloj da homoj (kun ebleco de komentario) kaj kiu supervivis." Male, aŭtoroj, kiuj partoprenis en neformala testo pri konstato de kapableco de Vikipedio kapti erarajn informojn, notis, ke: "tio ne estas mekanismo, kiu verkontroligas faktojn, sed prefere tio estas formo de balotsistemo" kaj tiu fakto, kiu videble ne aspektas tre trompe, povas esti akceptita kiel vero.

Vikipedio estas kulpigita pro manko de kapableco pri vasta spektro de temoj. La kaŭzo estas propravola karaktero de la projekto kaj la tuta interesiĝo de ties kontribuantoj. Dale Hoiberg, ĉefredaktoro de Encyclopaedia Britannica, asertas: "oni skribas pri aferoj, kiuj interesas onin, do multe da temoj restos ne enprenitaj. Kontribuo pri uragano Francis estas kvinoble pli longa ol artikolo pri ĉina arto kaj kontribuo pri Coronation Street estas duoble pli longa ol artikolo pri Tony Blair." Larry Sanger, la unua ĉefredaktoro de Nupedia, diris: "Kiam estas bezone skribi pri relative fakaj temoj (ekster intereso de multaj kontribuantoj), do fidindeco de la tuta projekto estas senegala."

En alia flanko Vikipedio estas laŭdita por tio, ke ĝi ebligas aktualigon de artikoloj aŭ novaj artikoloj estas kreitaj kiel reago je specifa evento. Ekzemple tiam aktuala artikolo pri tertremo en Hinda oceano el la jaro 2004 en la angla versio de Vikipedio estis ofte citita fare de ĵurnalistoj post la tertremo. Redaktoroj de sciigrimedoj ankaŭ asertas, ke enciklopedio kiel Vikipedio havas multoblajn eblecojn ampleksi pli da temoj, ol povas ampleksi presitaj formoj de enciklopedioj.

Plie, estus menciinde, ke la ekzemploj de Hoiberg jam ne validas de majo de 2005: La artikolo pri la ĉina arto estas preskaŭ trioble pli longa ol la artikolo pri uragano Francis, kaj la artikolo pri Tony Blair estas proksimume je 50 % pli longa ol tiu pri Coronation Street. Por ke ni metu la aferojn en ĝustan perspektivon, la menciitaj artikoloj estas indikitaj nur kiel ekzemploj de ekinteresinta raportado, sed same ili povas montri tion, kiel Vikipedio proksimiĝas al prudenta egaleco.

Komunumo

Vikipedio havas komunumon de uzantoj, da kiuj estas proporcie malmulte, sed ili estas tre aktivaj. Emigh kaj Herring asertas: "Kelke da aktivaj uzantoj prezentantaj komune kun donitaj reguloj kaj sistemo de libera reguligo povas atingi grandan kontrolon super enhavo produktita en la sistemo, laŭvorte forviŝante variecon, polemikon, malkonsistecon harmoniante opiniojn de la kontribuantoj."

Kelkaj kontribuantoj plendas, ke reguligado de Vikipedio estas tre laciga okaze de konfliktoj. Same ili plendas pri fakto, ke Vikipedio grandmezure preferas kontribuantojn, kiuj havas karakterizajn opiniojn, ĉar neniu havas tempon nek energion por rebati iliajn karakterizajn opiniojn.

Sed en la alia flanko Vikipedio estas, kiel asertas ties redaktantoj, tre valora kiel socia komunumo. Ekzemple aŭtoroj povas esti postulitaj, por ke ili defendu, respektive klarigu sian laboron kaj tiuj ĉi disputoj estas bone videblaj. Unuopaj versioj de Vikipedio ofte enhavas "konsultan sekcion", kie tiu ĉi komunumo respondas demandojn.

Esperantistoj kaj Vikipedio

Esperantistoj ludas pli gravan rolon en diverslingvaj vikipedioj ol oni ĝenerale taksas. Unu de la ĉefaj teknikistoj de la tutmonda Vikipedio, Brion Vibber, estas esperantisto.

La ĉeĥan, kartvelan, slovakan kaj svahilan versiojn de Vikipedio kreis esperantistoj (Miroslav Malovec, Avtandil Abuladze, Viliam Búr kaj Marcos Cramer), kaj en pluraj vikipedioj esperantistoj estas administrantoj. Martin Haase, direktoro de Germana Esperanto-Instituto, estis estrarano de Wiki Deutschland, kaj Ziko van Dijk estis de aprilo 2011 ĝis marto 2014 prezidanto de Wiki Nederland.

Studoj

Ziko van Dijk, en sia artikolo "The geek shall inherit the earth". Esperanto-movado kaj vikipedia komunumo en la epoko de la Interreto, komparas la fenomenon Esperanto kun la fenomeno Vikipedio, sed ne kun la esperantlingva Vikipedio, sed kub la ĝenerala vikipedia movado, tio estas Wikipedia kaj Wikimedia. Unu jarcento post Esperanto aperas alia fenomeno kun universaleca intenco, kolektiva kunlaboro ("Libera Scio"), fare teorie de multegaj, sed praktike de ne tiom multaj, stranguloj, ne klinaj al socia rekta agado, ktp. Diferenco estis la aĝo kaj epoko de la apero, pro kio por Esperanto gravis la gazetoj, dum por Vikipedio Interreto.

Petro Chrdle, en sia artikolo SAEST kaj KAEST. Pri fakaplikaj aranĝoj en Ĉeĥio kaj Slovakio rakontas pri la fakterminaraj taskoj fare ekde 1978 de foje AEST foje SAEST, poste KAEST. Ekde 2002 la afero okazis en Dobřichovice, kiel sidejo de la agentejo mem, en 2002 mem kun ĉeftemo pri elektronikaj rimedoj. Tiuokaze elstara prelego estis tiu de Chuck Smith, fondinto de la esperantlingva Vikipedio kiel unu el la unuaj ne-anglalingvaj versioj en 2001, samjare kun la ĝenerala sistemo. Ekde tiam la rilatoj inter KAEST kaj vikipediistoj estis oftaj. En 2008 okazis trejnseminario por vikipedi-kontribuantoj fare de Pavla Dvořáková kun partopreno de Yves Nevelsteen, redaktoro de manlibro pri Vikipedio. Ĉiuj menciitaj eventoj kaj prelegoj estis kolektitaj en la korespondaj prelegokolektoj.

Vikipedioj en unuopaj lingvoj

Vikipedio: Historio, Kvalito, Komunumo 
Kontribuintoj por la anglalingva Vikipedio laŭ landoj en septembro 2006

Aktuale de Novembro 2022, la 40 plej grandaj estas la jenaj (tie ĉi ordigitaj laŭ ABC):

Ligite al al Esperantlingva vikipedio oni rajtas mencii tiujn

Unu el la trajtoj de la diversaj nacilingvaj eldonoj estas, ke ilin kreas ĉefe loĝantoj de la lando aŭ landoj, kie oni parolas la koncernan lingvon. Laŭ statistiko el 2006 ĉirkaŭ 52 % de la kunlaborantoj de la anglalingva versio loĝis en Usono, 15,9 % en Britio, 7,3 % en Kanado kaj 4,4 % en Aŭstralio - do sume ĉirkaŭ 80 % de la kontribuintoj loĝis en kvar (ĉefe) anglalingvaj landoj. La plej altan procentaĵon en unu lando havis la japana vikipedio, kies kontribuintoj loĝis je 93,2 % en Japanio; la plej malaltan procentaĵon de la ĉefa kontribulando havas la ĉina lingvo, kiun tiutempe kreis je 28,6 % homoj el Honkongo; sekvis 25,9 % en Tajvano. La Esperanto-versio tiutempe havis 36,3 % de kontribuoj el Nederlando, 10,6 % el Ĉeĥio.

Entute por Esperanto oni listigas sep landojn, el kiuj venis pli ol 5 % de la kontribuoj. La hispana versio havis ses tiajn landojn, la ĉina kvin, la rusa, rumana kaj korea po kvar, la angla, franca, portugala, hebrea, slovaka kaj dana po tri kaj la aliaj el la tuta dudeko da versioj du aŭ unu landojn.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Vikipedio HistorioVikipedio KvalitoVikipedio KomunumoVikipedio Esperantistoj kaj Vikipedio j en unuopaj lingvojVikipedio ReferencojVikipedio Vidu ankaŭVikipedio Eksteraj ligilojVikipedio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Arkitekturo de romantismoSatanoĈefa afergvida oficistoMilena VelbaEl columpioAbánadesKiproReprodukta sistemoSuperstiĉoArkitekturo de antikva RomioKebekioStir-helpa sistemoSaranskoHeroa legendo de Arslan2006Somera Olimpiko 1956ParizoOkcidenta Aŭstralio2685 MasurskyMelo1945TasmanioKlimovskListo de Esperanto-vortarojŜaltiloKuketoNajroboPublika havaĵo2024OrgioHolbæk26-a de martoKonservativismoFutbala Mondpokalo 20101602NajrobioMonda heredaĵo de UneskoVaŝingtonoSolsticoOknacojTomska Esperanto-KluboKiril PetkovKostenecEsperantomovado19001780ISBNBoŝuriŝteSendajoRadioaktivecoFutbala Mondpokalo 2022MalavioUnua LibroKontraŭfaŝisma Liberigmovado de AŭstrujoGejerotikoUsenetSan-MarinoFluganta SpagetmonstroMutatis mutandisUniversitato de Kalifornio en DavisPornografioWayback MachineTagoj en historioGermanioAntaŭludo (sekseco)Johor Bahru🡆 More