Plenas

Plenas estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Plenas
Plenas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50143
Demografio
Loĝantaro 105  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo , 0° 58′ U 41.1121361-0.96410241° 7′ N, 0° 58′ U [+]
Alto 800 m [+]
Areo 37,946086 km² ( 379 4.6 086 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Plenas (Provinco Zaragozo)
Plenas (Provinco Zaragozo)
DEC
Plenas
Plenas
Situo de Plenas
Plenas (Hispanio)
Plenas (Hispanio)
DEC
Plenas
Plenas
Situo de Plenas
Alia projekto
Plenas Vikimedia Komunejo Plenas [+]
Plenas
Plenas
vdr

Geografio

Plenas estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Belĉita Kampo sude de tiu de Moyuela. La loĝloko mem estas je 79 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 800 msm. Ĝi estas tute inter Moyuela nordoriente kaj Loscos sudokcidente sur ebenaĵo ĉe la akvoj de la rivero Santa María.

Historio

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. En la Mezepoko ĝi apartenis al la Komunumaro de domaroj de Daroca, kiel ties vasalo. Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.

Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Plenas kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 100 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al grandurbo Zaragozo.

Aktualo

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento kun baroka turo el briko de la 18-a jarcento, la Sanktejo de Nuestra Señora del Carrascal kun ermitejo kaj krucmonumento, restaĵoj de kastelo de la 14-a jarcento, ermitejo de Sankta Barbara, Etnografia Muzeo Manuela Sancho en la naskodomo de Manuela Sancho kaj restaĵoj de aerodromo de la Hispana Enlanda Milito. Estas multaj naturaj lokoj proksime kaj restaĵoj de romia akvobaraĵo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Tags:

Plenas GeografioPlenas HistorioPlenas AktualoPlenas Vidu ankaŭPlenas ReferencojPlenasAragonoAŭtonoma Komunumo de HispanioBelchiteBelĉita KampoHispanioKomarkoProvinco Zaragozo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Angola Enlanda MilitoCalafell (stacidomo)DoloroBasilanoAstmo26-a de aŭgustoMeksikoCharles de GaulleHistorias impúdicasDuolingoReprodukta sistemoAŭstrioKatedralo de PisaĈeĥioUsonoSekaloKuala-Lumpuro2075Listo de asteroidoj (9001–10000)Erich Meyer (astronomo)Laredo (Hispanio)2015Alosaŭro26-a de martoFilipinojSorĉadoSuda AŭstralioStrutoformaj birdojMomin ProhodEŭropa UnioKulturoZlaticaSaksio-AnhaltoHomo, ne koleru!Sandviĉo (seksumado)LumpioMonakoTagoj en historioCambridgeshireGalaksioVikioCiferecepokoAbánadesRenesanca arkitekturoSiria lingvoMichael HealyVojaĝo al KazohinioItalioBotevgradRetforumoEnciklopedio1945ArkitekturoBitmonoMarto de 2024Ernő BerkóNederlanda Katolika Esperantista LigoEliseo SubielaZamenhofa TagoKimrioEsperantoRenesancoImperijapana ŜiparmeoArcaĥa RespublikoNajrobio🡆 More