Nauro (naure Naoero, angle Nauru), oficiale Naura Respubliko, estas insula lando de Oceanio, situanta en Mikronezio kaj konsistanta en unu insulo, kiu havas 10 210 loĝantojn en julio 2007.
La insulo, kiu estas geologie malalta insulo,estas konsiderata kiel la plej malgranda respubliko de la mondo.
Nauro | ||
Repubrikin Naoero (na) Republic of Nauru (en) Naura Respubliko (eo) | ||
|
| |
Detaloj | Detaloj | |
Nacia himno: Nauru Bwiema | ||
Nacia devizo: God's will first (angle “Dia volo unue”) | ||
suverena ŝtato • insula lando • respubliko • lando | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Ĉefurbo | Oficiale neniu, fakte Jareno | |
Oficiala(j) lingvo(j) | Naura, angla | |
Uzata(j) lingvo(j) | angla lingvo, angla lingvo, ĉina-angla piĝino, naura lingvo | |
Plej ofta(j) religio(j) | Protestantismo | |
Areo | 21,3 km² | |
- % de akvo | kvazaŭ neniu % | |
Loĝantaro | 13 650 (2017) | |
Loĝdenso | 635 loĝ./km² | |
Loĝantoj | nauranoj | |
Vivolongo | 58 jaroj por viroj, 65 por virinoj | |
Horzono | UTC+12 | |
Interreta domajno | nr | |
Landokodo | NR | |
Telefona kodo | 674 | |
Plej alta punkto | Command Ridge | |
Plej malalta punkto | Pacifiko | |
Politiko | ||
Politika sistemo | Respubliko | |
Ŝtatestro | Prezidanto Lionel Aingimea | |
Ĉefministro | Russ Kun | |
Nacia tago | 31-a de januaro | |
Sendependiĝo disde Aŭstralio | 31-a de januaro 1968 | |
Ekonomio | ||
Valuto | Aŭstralia dolaro (AUD) | |
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | , 166° 56′ O -0.5275166.935 | |
Plej alta punkto | Command Ridge [+] | |
Plej malalta punkto | Pacifiko [+] | |
- malalteco | 0 m [+] | |
Areo | 21 km² (2 100 ha) [+] | |
Loĝantaro | 13 650 [+] (2017) | |
Horzono | UTC+12:00, Pacific/Nauru [+] | |
Nauro | ||
Vikimedia Komunejo: Nauru [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La enlanda parto de la insulo estis plejparte uzata por ekstrakti fosfatajn ercojn, kiuj estis dum pluraj jardekoj la unusola natura riĉo de Nauro ĝis la fosfataj resurcoj elĉerpiĝis en la 1980-aj jaroj. Nauruo ricevis helpon de Aŭstralio kaj gastigis kaptejon por migrantoj.
Nauro ne havas oficialan ĉefurbon, sed la plej grava urbo estas Yaren pro la sidejo de la registaro.
Nauro estas ovalforma insulo de 21 km2 en sudokcidenta Pacifiko, 55,95 km sude de la ekvatoro. La insulo konsistas el malalta ebenaĵo, kies plej alta punkto estas 71 metroj ĉe Command Ridge, ĉirkaŭita de mallarĝa marborda ebenaĵo. En ĉi tiu ebenaĵo koncentriĝas loĝejoj kaj strukturoj industriaj, agrikulturaj, publik-servaj kaj transportaj.
Biogeografie la insulo troviĝas en la Pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
La plej proksima insulo estas Banabo, en Kiribato.
Nauru estas dividita en 14 administrajn distriktojn, kiuj estas:
La plej loĝata distrikto estas Denigomodu kun 2.858 loĝantoj.
Nauro apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
La 15-an de decembro 2009 Nauro agnoskis la sendependecon de Abĥazio kaj subskribis kun ĝi la interkonsenton pri starigo de la diplomataj rilatoj. Tiu paŝo estis farita post la vizito de la naura ministro pri fremdaj aferoj, komerco kaj financoj Kieren Keke en Moskvon. Oni diris ke Rusio promesis al la insula lando subtenon je 50 milionoj da usonaj dolaroj.
La Angam-tago, ĉiun 26-an de oktobro, estas grava ferio (libertago) en Nauro. Ĝi memorigas pri la dato, kiam la insulo unufojon post la koloniiĝo atingis denove popolon de 1.500 loĝantoj.
(franca) Luc Folliet, Nauru, l'ïle dévastée - Comment la civilisation capitaliste a détruit le pays le plus riche du monde (Nauru, la ruinigita insulo - Kiel la kapitalista civilizacio detruis la plej riĉan landon de la mondo), Paris, 2009, 2010, eld. La Découverte, ISBN 78-2-7071-6431-5
(fr) Nauru, une île à la dérive, ARTE, la 14-an de marto 2009.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nauro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.