Insulo estas tero ĉirkaŭata de akvo.
Tre ofte insuloj estas grupigitaj en insularoj.
Insulo estas areo de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvo de oceanoj, maroj, lagoj kaj riveroj. Insuloj diferencas de kontinentoj laŭ siaj modestaj ampleksoj. Ekzistas solaj insuloj aŭ grupoj de insuloj, t.n. arkipelagoj. Oni distingas insulojn kontinentajn (kiuj apartiĝis de kontinentoj) disde vulkanaj, koralaj k.a.. Estas ankaŭ artefaritaj insuloj.
(surfaco, mil kv.km)
Nomo | Surfaco | Nomo | Surfaco |
---|---|---|---|
Gronlando | 2.176 | Britio | 216 |
Nov-Gvineo | 785 | Ellesmere-insulo | 213 |
Borneo | 734 | Viktoria Insulo | 212 |
Madagaskaro | 590 | Sulaveso (Celebeso) | 170 |
Bafina Insulo | 476 | Suda Insulo (Nov-Zelando) | 150 |
Sumatro | 434 | Javo | 127 |
Honŝuo | 227 | Norda Insulo (Nov-Zelando) | 115 |
(surfaco mil kv.km)
Nomo | Areo | Situo |
---|---|---|
Grand-Sunda Insularo | 1500,0 | Hinda Oceano, Javo, Sulavesa, Banda Maroj Brita |
Kanada Arkta Insularo | 1335,5 | Arkta Oceano |
Japana insularo | 370,0 | Pacifiko, Japana k Orient-Ĉina Maroj |
Brita insularo | 325,0 | Atlantiko k Norda Maro |
Filipina insularo | 300,0 | Pacifiko, Filipina maro |
Nov-Zelanda Insularo | 268,7 | Pacifiko, Tasmana maro |
Grandaj Antiloj | 209,0 | Kariba maro |
Malgrand-Sunda insularo | 128,0 | Hinda Oceano, Timora k Banda maroj |
Akvelanda Insularo - Stokholma Insularo
Irlando – Islando – Svalbardo – Korsiko – Sicilio – Kreto – Hokajdo – Luzono – Mindanao – Timoro – Srilanko – Tajvano – Kipro – Kanaria Insularo – Havaja Insularo – Kubo – Haitio – Jamajko – Porto-Riko - Balearoj - Diaoyu-Insularo – Bioko – Bismarkoj
Ju pli aparta estas insulo disde aliaj aŭ disde ĉeftero, des pli grava estas la abundo de endemioj kaj de biodiverseco. Enkonduko de invadaj specioj, plej ofte fare de homoj ĉu vole ĉu nevole, tro ofte damaĝegas la ekologian bonfarton de insuloj. Dena R. Spatz kaj Nick D. Holmes analizas en artikolo de Unesko Kuriero la ciferojn pri abundo de endemioj kaj pri multe pli alta proporcio de formortoj de specioj en apartaj insuloj ol en ĉefteroj, ĉefe fare de invadaj specioj. Foje estas entreprenataj iniciatoj fare de registaraj agentejoj aŭ ekologiismaj asocioj. Statistikaj esploroj povas helpi pritaksi tiujn iniciatojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Insulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.