Ponto: Konstruaĵo ebliganta transiron de rivero aŭ alia baraĵo

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ponto (apartigilo).

Ponto estas vorka konstruaĵo kiu ebligas transiron super obstaklo, kiel rivero, valo, fervojo, strato, ktp. Estas multaj diferencaj dezajnoj kiuj servas por unikaj celoj kaj aplikiĝas al diferencaj situacioj. Dezajnoj de pontoj varias depende el la funkcio de la ponto, la naturo de la tereno kie la ponto estas konstruita kaj ankrita, la materialo uzita por konstrui ĝin, kaj la mono disponebla por konstrui ĝin.

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko
La "Malnova Ponto" (Ponte Vecchio) de Florenco, Italio, konata ekzemplo de kovrata ponto sur kiu estas konstruitaj loĝejoj kaj butikoj.
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko
La Ponto Akaŝi-Kaikjō en Japanio, nune la plej longa pendospano en la mondo.

La praaj pontoj ebligis transiron nur al la homoj, la nunaj ankaŭ al ĉiaspecaj veturiloj, ne nur aŭtoj aŭ trajnoj, sed eĉ foje al ŝipoj aŭ aviadiloj (ekzemplo: flughaveno Schiphol, Nederlando).
Pontojn, oni konstruas el tre diversaj materialoj: ligno, ŝtono, briko, ŝtalo, ktp.
Modernaj pontoj povas longi je pluraj kilometroj kaj alti je centoj da metroj.

Historio

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
La Arkadiko Ponto en Grekio (13a jarcento a.K.), unu el plej aĝaj arkopontoj ekzistantaj.

La unuaj pontoj faritaj de homoj estis probable trunkoj kaj eventuale ŝtonoj, uzante simple subtenon kaj trabon. Kelkaj praamerikanoj uzis arbojn aŭ fostojn de bambuo por trapasi malgrandajn kavojn aŭ putojn por iri el unu loko al alia. Ofta formo de ponto konsistis el ligado de bastonoj, trunkoj, kaj deciduaj branĉoj kune implikante la uzadon de longaj kanoj aŭ aliaj rikoltitaj fibroj teksitaj kune por formi konektan ŝnuregon kapabla bindiĝi kaj teni kune la materialojn uzita en tiuj dekomencaj pontoj.

La Arkadiko Ponto estas unu el kvar mikenaj ŝajnvolbarkaj pontoj parto de iama reto de ŝoseoj, dezajnita por servi ĉarojn, inter Tirinto kaj Epidaŭro en Peloponezo, en Grekio. Date el la greka Bronzepoko (13a jarcento a.K.), ĝi estas unu el plej plej aĝaj arkopontoj ankoraŭ ekzistantaj kaj funkciantaj. Kelkaj sentuŝaj arkoŝtonaj pontoj el la helenisma epoko povas troviĝi ankaŭ en Peloponezo en suda Grekio

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Romia ponto de Alcántara

La plej grandaj pontokonstruistoj de la antikvo estis la antikvaj romianoj. La romianoj konstruis arkopontojn kaj akveduktojn kiuj povas ankoraŭ stari en bonaj kondiĉoj kiuj eble damaĝis aŭ detruis pli fruajn dezajnojn. Kelkaj staras nuntempe. Ekzemplo de romiaj pontoj estas la Alkantara Ponto, konstruita super la rivero Taĵo, en Hispanio. La romanoj uzis ankaŭ cementon, kio malpliigis la variadon de fortoj trovitaj en natura ŝtono. Unu tipo de cemento, nome pozzolana, konsistis el akvo, kalkoŝtono, sablo, kaj vulkanaj rokoj. Pontoj el briko kaj mortero estis konstruitaj post la romia epoko, ĉar la teknologio por cemento perdiĝis kaj poste remalkovriĝis.

La Arthaŝastra de Ĉanakja mencias la konstruadon de akvobaraĵoj kaj pontoj. Ponto de la Maŭrja imperio ĉe Girnar estis inspektita de James Princep. Tiu ponto estis forbalaita dum inundo, kaj poste riparita de Puspagupta, la ĉefa arkitekto de la imperiestro Ĉandragupta la 1-a. Tiu ponto venis ankaŭ sub la zorgado de la jona (baratgreka) Tuŝaspa, kaj la satrapo Rudra Daman. La uzado de pli fortaj pontoj uzantaj interplektitan ĉenon el bambuo kaj fero estis videbla en Barato ĉirkaŭ la 4a jarcento. Nombraj pontoj, kaj por militaj kaj por komercaj celoj, estis konstruitaj de la Mogola administracio en Barato.

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Anji Ponto.

Ankaŭ grandaj pontoj en Ĉinio de ligna konstruado ekzistis je la tempo de la Militŝtata periodo, el kiuj la plej aĝa survivinta ŝtonponto en Ĉinio estas la Anji Ponto, konstruita el 595 al 605 dum la Dinastio Sui. Ankaŭ tiu ponto estas historie grava ĉar ĝi estas la plej aĝa en la mondo arkoponto kun malfermaj segmentaj apudarkaĵoj. Eŭropaj segmentaj arkopontoj datas malantaŭe almenaŭ de la Ponto Alkonetaro (proksimume de la 2a jarcento a.K.), dum la enorma romepoka Ponto de Trajano (105) montris malfermajn segmentajn apudarkaĵojn en ligna konstruado.

Ŝnurpontoj, simpla tipo de pendoponto, estis uzita de la inkaa civilizo en la montoj Andoj de Sudameriko, ĝuste antaŭ la eŭropa koloniigo de la 16a jarcento.

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Iron Bridge

Dum la 18a jarcento estis multaj plinovigoj en la desegno de lignaj pontoj fare de Hans Ulrich, Johannes Grubenmann, kaj aliaj. La unua libro pri pontinĝenierado estis verkita de Hubert Gautier en 1716. Ĉefa mejloŝtono en pontoteknologio venis kun la starigo de la Iron Bridge (ferponto) en Coalbrookdale, Anglio, en 1779. Ĝi uzis gisferon por la unua fojo kiel arkoj por trapasi super la rivero Severn.

Kun la Industria Revolucio en la 19a jarcento, ĵaluziaj strukturoj de forĝita fero disvolviĝis por pli grandaj pontoj, sed fero ne havis la tensian forton por subteni grandajn pezojn. Kun la alveno de ŝtalo, kiu havas altan tensian forton, oni povis konstrui multe pli grandajn pontojn, multaj el kiuj uzante ideojn de Gustave Eiffel.

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Grundnivela vido.

En 1927 pioniro pri veldado nome Stefan Bryła desegnis la unuan velditan ŝoseponton en la mondo, nome Ponto Maurzyce kiu estis poste konstruita super la rivero Słudwia ĉe Maurzyce ĉe Łowicz, Pollando, en 1929. En 1995, la American Welding Society (Usona Veldosocieto) prezentis la premion Historic Welded Structure por la ponto al Pollando.

Tipoj de pontoj

Pontoj povas esti kategoriigitaj laŭ kelkaj diferencaj manieroj. Oftaj kategorioj estas la tipo de strukturaj elementoj uzitaj, laŭ tio kion ili portas, ĉu ili estas fiksaj aŭ moveblaj, kaj laŭ la materialoj uzitaj.

Laŭ Francisko Azorín ponto estas Superakva aŭ supervoja trairejo farita el ŝtono, metalo, ligno, k. c. Li indikas etimologion el la sanskrita panthas, patha (vojo) kaj de tie la latina pons, pontis. Kaj li aldonas la terminjon por diversaj pontotipoj: nome unuarka, plurarka, pendanta, turnebla, levebla kaj armitbetona.

Strukturtipoj

Pontoj povas esti klasitaj je kiel la fortoj de tensio, kunpremo, flekso, tordo kaj ŝero estas distribuataj tra ties strukturoj. Plej pontoj uzas ĉiujn el la ĉefaj fortoj el ioma grado, sed nur kelkaj hegemonias. La separo de fortoj povas esti tre klara. En pendoponto aŭ stajponto, la elementoj en tensio estas diferencaj laŭ formo kaj loko. En aliaj kazoj la fortoj povas esti distribuataj inter granda nombro de membroj, kiel ĉe ĵaluzio, aŭ ne klare konstatebla fare de hazarda nefaka observanto kiel ĉe traboskatolo.

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko Traboponto Trabopontoj estas horizontalaj traboj subtenataj je ĉiu pinto de substrukturaj unuoj kaj povas esti ĉu simple subtenitaj kiam la traboj konektas nur pere de ununura malfermo, aŭ kontinua kiam la traboj estas konektataj pere de du aŭ pliaj malfermoj. Kiam estas multaj malfermoj, la intermeza subtenilo estas konata kiel pilastro. La plej fruaj trabopontoj estis simple trunkoj kiuj sidis tra rojoj kaj similaj simplaj strukturoj. En moderna epoko, trabopontoj povas gami el malgrandaj, lignaj traboj al grandaj, ŝtalskatoloj. La vertikala forto en la ponto iĝas ŝero kaj la fleksa ŝarĝo sur la trabo estas transpasata laŭlonge al la substrukturoj de la alia flanko. Ili estas tipe faritaj el ŝtalo, cementoligno. Trabopontaj spanoj rare superas la 76 m longe, ĉar la fleksaj stresoj pliiĝas proporcie al la kvadrato de la longo (kaj la devojiĝo pliiĝas proporcie al la kvara potenco de la longo). Tamen la ĉefa malfermo de la Ponto Rio-Niterojo, nome skatolponto, estas 300 metrojn.

La plej longa traboponto en la mondo estas la Digvojo Lago Pontchartrain en suda Luiziano en Usono, kun 38.35 km kaj unuopaj malfermaĵoj de 17 m. Trabopontoj estas la plej ofta pontotipo uzataj nuntempe.

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko Ĵaluziponto Ĵaluziponto estas ponto kies ŝarĝoporta superstrukturo estas komponata de ĵaluzio. Tiu ĵaluzio estas strukturo de konektitaj elementoj kiuj formas triangulajn unuojn. La konektitaj elementoj (tipe rektaj) povas esti stresitaj per tensio, kunpremo, aŭ foje laŭ ambaŭ reage al dinamikaj ŝarĝoj. Ĵaluzipontoj estas unu el plej aĝaj tipoj de modernaj pontoj. La bazaj tipoj de ĵaluzipontoj montrataj en tiu artikolo havas simplajn desegnojn kiuj povus esti facile analizitaj de inĝenieroj de la 19a kaj de komenco de la 20a jarcentoj. Ĵaluziponto estas malmultekoste konstrueblaj pro ties efika uzado de materialoj.
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko Modilonponto Modilonpontojkantilevraj pontoj estas konstruitaj uzante modilonajn aŭ kantilevrajn horizontalajn trabojn subtenitajn nur sur unu pinto. Plej modilonpontoj uzas paron de kontinuaj spanoj kiuj etendas el malaj flankoj de subtenaj pilieroj por kuniĝi ĉe la centro de la baro kiun la ponto supertrapasas. Modilonpontoj estas konstruitaj uzante multe la samajn materialojn kaj teknikojn kiel trabopontoj. La diferenco estas je la agado de la fortoj tra la ponto.

Kelkaj modilonpontoj havas ankaŭ pli malgrandan trabon konektante la du modilonojn, por atingi kroman forton.

La plej granda modilonponto estas kun 549 m la Kebeka Ponto en Kebekio, Kanado.

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko Arkoponto Arkoponto havas abutmentojn je ĉiu pinto. La pezo de la ponto estas enmetita sur la abutmentojn je ĉiu pinto. La plej aĝaj konataj arkopontoj estis konstruitaj de la grekoj, kiaj ekzemple la Arkadiko Ponto.

Kun malfermo (spano) de 220 m, la Solkan-ponto super la rivero Soĉa ĉe Solkan en Slovenio, estas la dua plej granda ŝtonponto en la mondo kaj la plej longa fervoja ŝtonponto. Ĝi estis kompletita en 1905. Ties arko, kiuj estis konstruita el ĉirkaŭ 5 000 tunoj de ŝtonblokoj en ĝuste 18 tagoj, estas la duaj ple granda ŝtonarko en la mondo, superpasita nur de Friedensbrücke (Syratalviadukt) en Plauen, kaj la plej granda fervoja ŝtonarko. La arko de Friedensbrücke, kiu estis konstruita en la sama jaro, havas spanon de 90 m kaj trapasas la valon de la rivero Syrabach. La diferenco inter ambaŭ estas ke la Solkana Ponto estis konstruita el ŝtonblokoj, dum la Friedensbrücke estis konstruita el miksaĵo de pistita ŝtono kaj cementa mortero.

La nuntempa plej granda arkoponto estas la Ponto Ĉaotianmen super la rivero Jangzio kun longo de 1,741 m kaj spano de 552 metroj. La ponto estis malfermita la 29an de Aprilo, 2009 en Ĉongĉingo, Ĉinio.

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko Ligita arkoponto Ligitaj arkopontoj aŭ pli bone dirite Ligitarkaj pontoj havas arkoforman superstrukturon, sed diferencas el konvenciaj arkopontoj. Anstataŭ transmeti la pezon de la ponto kaj la trafikajn ŝarĝojn al fortoj transpasitaj al abutmentoj, la pintoj de la arkoj estas retenitaj per tensio en la supra parto de la strukturo. Ili estas nomataj ankaŭ kordarkoj.
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko Pendoponto Pendopontoj estas penditaj el kabloj. La plej fruaj pendopontoj estis afritaj el ŝnuregoj kovritaj per pecoj de bambuo. En modernaj pontoj, la kabloj pendas el turoj kiuj estas ligitaj al kofroj, kiuj siavice estas enmetitaj profunde en la grundo de lago aŭ rivero. Pendoponto estas ponto el metalaj aŭ betonaj kolonoj, de kiuj pendas fortegaj kabloj, pasintece ankaŭ ĉenoj, je kiuj fiksiĝis la horizontala parto de la ponto. Pendopontoj plejparte utiliĝas por la gvido de stratoj super larĝaj kaj parte centre aparte profundaj akvosurfacoj, kiuj ofte estas ŝipe frekventataj: Pendaj pontoj bezonas nur malmultajn kolonojn, en plej simpla kazo nur po unu kolonoparon ambaŭflanke de la ponto, tial ke profunda centra akvospaco superpontiĝas, sen ke la multaj kolonoj de aliaj pontotipoj unuflanke kostas multan materialon, konstruotempon kaj monon kaj aliflanke ĝenas la ŝipan trafikon. Fervojaj linioj malofte uzas pendopontojn, ĉar tiu pontotipo tendencas je minimumaj svingiĝoj kaj misformiĝoj, kio ne ĝenas la stratan trafikon de aŭtoj, kamionoj kaj motorcikloj, sed jes ja la relojn de fervojo, kiuj devas poziciiĝi tre ekzakte.

La plej longa pendoponto en la mondo estas la 3 909 m Ponto Akaŝi-Kaikjō en Japanio.

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko Stajponto Stajpontoj, kiel pendopontoj, estas tenitaj de kabloj. Tamen, ĉe kablostaja ponto, oni postulas malpli da kablo kaj la turoj kiuj tenas la kablojn estas proporcie pli altaj. La unua konata kablostaja ponto estis desegnitaj en 1784 de C. T. (aŭ C. J.) Löscher.

La plej longa stajponto ekde 2012 estas la Ruskia Ponto en Vladivostoko, Rusio.

Fiksaj aŭ moveblaj pontoj

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Fervoja ponto en Kantono Leflore (Misisipio).
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Ponto George Washington, oriente el Fort Lee al Supra Manhatano.

Plej pontoj estas fiksitaj pontoj, signife ke ili ne havas moveblajn partojn kaj restas en unu loko ĝis ili malsukcesas aŭ estas detruitaj. Provizoraj pontoj, kiaj Ponto Bailey estas desegnitaj por esti kunigitaj, kaj apartigitaj, transportitaj al diferenca loko, kaj reuzataj. Ili ludas gravan rolon en milita inĝenierado, kaj estas uzataj ankaŭ por porti trafikon dum malnova ponto estas rekonstruata. Moveblaj pontoj estas desegnitaj por formoviĝis el la vojo de boatoj aŭ aliaj tipoj de trafiko, kiuj alimaniere devus esti tro alta por kongrui. Tiuj havas ĝenerale elektran energion.

Dunivelaj pontoj

Dunivelaj pontoj havas, kiel la nomo sugestas, du nivelojn, kia la Ponto George Washington, kiu konektas Novjorkon al Kantono Bergen, Nov-Ĵerzejo, Usono, nome la plej aktiva ponto de la mondo, kiu eltenas 102 milionojn da vehikloj ĉiujare; vorko el ĵaluzio inter la ŝoseaj niveloj havigas rigidecon al la ŝoseoj kaj limigis la movadon de la supra nivelo kiam la malsupra nivelo estis instalita tri jardekojn post la instalado de la supra nivelo. La Ponto Cing Ma kaj la Ponto Kap Ŝui Mun en Honkongo havas ses vojojn en siaj supraj ferdekoj, kaj en siaj malsupraj niveloj estas du vojoj kaj paro de trakoj por trajnoj de metroo. Kelkaj dunivelaj pontoj uzas nur unu nivelon por strata trafiko; la Ponto Washington Avenue en Minneapolis rezervas sian malsupran nivelon por aŭtotrafiko kaj sian supran nivelon por piedirada kaj bicikla trafiko (ĉefe de studentoj de la Universitato de Minesoto). Simile, en Toronto, la Viadukto Princo Eduardo havas kvin vojojn de motortrafiko, biciklovojojn, kaj piedirejojn en sia supra nivelo; kaj paron de trakoj por fervoja linio en sia malsupra nivelo. La okcidenta spano de la Ponto San Francisco – Oakland Bay havas ankaŭ du nivelojn.

La Altnivela Ponto de Robert Stephenson super la Rivero Tyne en Newcastle upon Tyne, kompletita en 1849, estas frua ekzemplo de dunivela ponto. La supra nivelo eltenas fervojon, kaj la malsupra nivelo estas uzata por ŝosetrafiko. Aliaj ekzemploj estas la Ponto Britannia super la Markolo Menai kaj la Ponto Craigavon en Derry, Norda Irlando. La Ponto Oresund inter Kopenhago kaj Malmo konsistas el kvar-voja aŭtoŝoseo en la supra nivelo kaj paro de fervojaj trakoj ĉe la malsupra nivelo. La Tura Ponto estas diferenca ekzemplo de dunivela ponto, kun la centra sekcio konsistanta el malsupra nivelo baskulponta kaj alta nivelo de ponto por piedirantoj.

Viaduktoj

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Viadukto.

Viadukto estas pontaro, nome aro aŭ serio formata de multaj pontoj konektitaj en unu pli longa strukturo. La plej longa kaj kelkaj el plej altaj pontoj estas viaduktoj, kiaj tiuj de la Digvojo Lago Pontchartrain kaj la Viadukto de Millau. La Digvojo Lago Pontchartrain aŭ en angla Lake Pontchartrain Causeway, estas digvojo komponita el du paralelaj pontoj kiuj trapasas la akvojn de la Lago Pontchartrain en suda Luiziano, Usono; la plej longa el la du pontoj estas 38.35 km longa. La Viadukto de Millau (france: viaduc de Millau) estas ponto en Francio; ĝi estis inaŭgurita la 14-an de decembro en 2004 kun ĉeesto de franca prezidento Jacques Chirac; ĝi estas la plej alta kablostaja pendoponto de la mondo. La ponto estas 2 460 m longa kaj la plej alta punkto de la veturvojo altas 245 m.

Trivojaj pontoj

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Trivoja Tridge
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Trivoja ponto.

Trivoja ponto havas tri separatajn spanojn kiuj kuniĝas ĉe la centro de la ponto. La ponto aspektas kiel literoj "T" aŭ "Y" se vidataj el supre. Trivojaj pontoj estas tre raraj. La Tridge, la Margit-ponto, kaj la Y-Ponto estas konataj ekzemploj.

Pontotipoj laŭ uzo

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
La fervoja ponto super rivero Muro en Mursko Srediŝĉe, Kroatio

Ponto povas esti kategoriigita laŭ tio kion oni intencas elteni supre, kiel trajnoj, piedirantoj aŭ ŝosean trafikon, tubon aŭ akvovojon por transporti ĉu akvon aŭ barĝan trafikon. Akvedukto estas ponto kiu transportas akvon, simile al viadukto, kiu estas simple pontaro kiu konektas punktojn de sama alto, dum akvedukto plej ofte transportas akvon el pli alta punkto al pli malalta punkto por profiti la helpon de gravito. Ŝosefervoja ponto eltenas kaj ŝosean kaj fervojan trafikojn. Ponto povas ankaŭ elteni supre elektrajn linion kiel faras la Ponto Storstrøm.

Kelkaj pontoj intencas aliajn celojn, kiaj la turo de la Ponto SNP en Bratislavo, Slovakio, kiu enhavas restoracion, aŭ pontorestoracio kiu estas ponto konstruita por servi kiel restoracio. Aliaj pendopontaj turoj entenas transmitilajn elsendantenojn.

Pontoj estas ankaŭ subjektoj de neplanitaj uzadoj. Delonge areoj sub kelkaj pontoj iĝis provizoraj ŝirmejoj kaj foje hejmoj por senhejmaj personoj, kaj la subaĵoj de pontoj ĉie en la mondo estas taŭgaj lokoj por grafitoj. Kelkaj pontoj allogas personojn kiuj klopodas memmortigon, kaj tiuj iĝas konataj kiel memmortigaj pontoj; en multaj el ili aŭtoritatoj devis entrepreni politikojn por eviti tion, kiel instalado de vitraj paneloj kiu malhelpas salton, aŭ de telefonoj kiuj incitas alvokon al helpontaj volontuloj, kiuj konvinkus la memmortigunton al forgeso de ties unuaj intencoj. En multaj landoj, pontoj, ĉefe neuzeblaj aŭ jam ne plu uzataj por ties dekomenca celo estas uzataj por aventura sporto kiu enmodiĝis diverslande nome saltado sur ŝnuro kio en multaj landoj ricevas nomon rilate al pontoj, ĉar el tiaj strukturoj plej ofte oni realigas la sporton, foje mortiga.

Pontotipoj laŭ materialo

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
La Fera Ponto Iron Bridge kompletigita en 1779 estis la unua ponto el fandita fero.

Ankaŭ la materialoj uzitaj por konstrui la strukturon de ponto estas uzataj por kategoriigi la pontojn. Ĝis la fino de la 18a jarcento, pontoj estis konstruitaj el ligno, ŝtono kaj masonaĵo. Modernaj pontoj estas nuntempe konstruitaj el cemento, ŝtalo, fibroplifortigitaj polimeroj, senmakula ŝtalo aŭ kombinaĵoj el tiuj materialoj. Kiel kuriozaĵoj en kelkaj lokoj kun grava kaj forta naturo ĉirkaŭa eblas konstrui pontojn el vivantaj plantoj kiaj arboradikoj en Barato kaj vitoj en Japanio.

Pontotipo Uzitaj materialoj
Kantilevro Por malgrandaj pontoj por piedirantoj, la kantilevraj povas esti simplaj traboj; tamen, grandaj kantilevraj pontoj desegnitaj por elteni ŝosean aŭ fervojan trafikojn uzas ĵaluziojn konstruitaj el struktura ŝtalo, aŭ skatolojn konstruitaj el antaŭpremita cemento.
Pendado La kabloj estas plej ofte faritaj el ŝtalaj kabloj teksitaj kun zinko, same kiel plej el la poto, sed kelkaj pontoj ankoraŭ estas farataj el ŝtalplifortigita cemento.
Arko Ŝtono, brikoj kaj aliaj tiaj materialoj kiuj estas fortaj alŭ kunpremado kaj iome laŭ ŝera ŝarĝado.
Trabo Antaŭpremita cemento estas ideala materialo por traboponta konstruado; la cemento rezistas la fortojn de kunpremado bone kaj la ŝtalaj bastonoj enmetitaj ene rezistas la fortojn de tensio. Antaŭpremita cemento ankaŭ tendencas esti unu el malplej multekostaj materialoj por konstruado.
Ĵaluzio La triangulaj pecoj de ĵaluzipontoj estas fabrikitaj el rektaj kaj ŝtalaj bastonoj, laŭ la desegnoj de ĵaluzipontoj.

Estetiko

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Lunponto en Somera Palaco, Pekino.

Plej pontoj estas laŭintence utilaj instalaĵoj, sed foje, la aspekto de la ponto povas ludi gravan rolon. Ofte, tio estas la kazo de granda ponto kiu servu kiel enirejo al urbo, aŭ superiras enirejon al ĉefa haveno. Tiuj estas foje konata kiel markilpontoj. Dezajnistoj de pontoj en parkoj ofte metas pli da gravo en estetiko. Ekzemploj estas la ŝtonaj pontoj laŭlonge de la Taconic State Parkway en Novjorko.

Por krei belan bildon, kelkaj pontoj estas konstruitaj multe pli alte ol necese. Tiu tipo, ofte videbla en orientaziaj ĝardenoj, estas nomita "lunponto", kiel aperantaj plenluno. Aliaj ĝardenpontoj povas superi nur sekan kuŝejon de rojlavitaj ŝtonoj, intencita nur pora alvoki impreson de fluejo. Ofte en palacoj, ponto povas esti konstruita super artefarita akvovojo kiel simbolo de pasejo al grava loko aŭ mensostato. Serio de kvin pontoj trairas sinuan akvovojon en grava kortaro de la Malpermesita Urbo en Pekino, Ĉinio. La centra ponto estis rezervita nur por la uzado de la geimperiestroj, kun siaj korteganoj.

Akcidentoj

La malsukceso de pontoj estas speciala temo por inĝenieroj de strukturoj kiuj devas klopodi lerni el akcidentoj (pontofaloj, pontorompoj) kiel ŝlosila vojo por plibonigo de pontodesegnado, konstruado kiaj bontenado. Tro ofte pontorompoj rezultas en gravaj homperdoj ĉefe se tio okzas dum granda homamaso trairas la ponton en tiu momento, ekzemple per pezaj vehiklaroj.

La malsukceso de pontoj ricevis tutlandan specialan intereson por unua foje en Britio dum la Viktoria epoko kiam oni komencis uzi novajn desegnojn, ofte uzante novajn konstrumaterialojn, kaj kelkaj el tiuj rezultis katastrofaj.

En Usono, la institucio National Bridge Inventory kontrolas la strukturan taksadon de ĉiuj pontoj, uzante klasigojn kiel "strukture manka" kaj "funkcie malvalida". Tiukadre menciindas historia okazaĵo, kiam la 17an de majo 1884 la fama elefanto Jumbo sekvita de aliaj 21 elefantoj de la cirka entreprenisto Barnum laŭiris la Broklinan Ponton por pruvi, ke ĝi estas sekura post 12 personoj mortis dum homamasa paniko timante falon unu jaron antaŭe.

Specoj de pontoj (resumo)

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Viadukto en Salta, Argentino.

Famaj pontoj

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
La ponto Vasco da Gama en Lisbono, Portugalio, tre longa ponto sur elfluejo de la rivero Taĵo.
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Siosepolo en Isfahano, Irano.

Animacioj de diversaj moveblaj pontoj

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Baskula ponto
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Levponto
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Turnponto
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Faldponto
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Levponto
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Sinkponto
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Balancponto
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Ŝovponto
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Rulanta ponto
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Tabloponto
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Baskula ponto tipo Scherzer
Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Pendanta ponto

Pontoj en kulturo

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 
Afiŝo de la germana filmo La ponto de 1957.

Evidente pontoj estis gravaj punktoj por la interŝanĝo de loĝantaro, komerco, veturoj, militaj operacoj, kulturaj interŝanĝoj ktp. El prahistoriaj epokoj foje oni devis pagi por uzi ilin. Laŭlonge de la historio gravaj bataloj okazis ĉe pontoj kaj ofte por ekposedo de ili inter du rivalaj militflankoj.

En moderna epoko tiu strategia gravo ekaperis en filmoj, kelkaj el ili famaj, kiaj la usona La ponto trans rivero Kvai de 1957, pri prizonuloj kiuj devas konstrui ponton por okupaciantaj japanoj dum la Dua Mondmilito, la germana La ponto de 1957, kies agado okazas ankaŭ dum la Dua Mondmilito, aŭ La ponto de 2003, ĉeĥa. Pli amafera historio estas tiu de la usona filmo The Bridges of Madison County de 1995 reĝisorita de Clint Eastwood kaj ludita de li mem kun Meryl Streep; ankaŭ tie kovritaj filmoj ludas (alitipan) simbolan rolon.

Die Brücke (esperante "La Ponto") estis grupo da germanaj ekspresionismaj artistoj, kreita en Dresdeno en 1905.

Esperanto kiel ponto inter nacioj

En la esperanta kulturo ekzistas multaj referencoj al helplingvo, nome monda lingvo kiel pontolingvo.

Tiu alegorio de ponto estas uzata en kunteksto foje trans la "lingvaj baroj", foje trans la "muroj de miljaroj" en la zamenhofa himno de la Esperanta movado, La Espero.

Gravas mencii ke multnacia organizo, kiel la Eŭropa Unio, ankaŭ uzas fikciajn modelojn de pontoj sur ĉiuj siaj eŭraj monbiletoj, kaj per tiuj pontoj signifante la interkonan rilaton inter najbaraj sed longe disigitaj nacioj.

Foje oni ankaŭ uzas la metaforon de kanalo al planita konstruita, artefarita, lingvo.

Pontoj en Esperanto

Lenka Doškářová en dupaĝa artikolo rakontas pri ekskurso al interesa loko Spijkenisse proksime al Roterdamo kie oni konstruis la sep fikciajn pontojn kiuj aperas en la reverso de la Eŭro-bankbiletoj.

Referencoj

Literaturo

  • Brown, David J. Bridges: Three Thousand Years of Defying Nature. Richmond Hill, Ont: Firefly Books, 2005. ISBN 1-55407-099-6.
  • Sandak, Cass R. Bridges. An Easy-read modern wonders book. New York: F. Watts, 1983. ISBN 0-531-04624-9.
  • Whitney, Charles S. Bridges of the World: Their Design and Construction. Mineola, NY: Dover Publications, 2003. ISBN 0-486-42995-4 (Unabridged republication of Bridges : a study in their art, science, and evolution. 1929.)
  • Kinney, A. R.; el al. (2003). Worshiping Siva and Buddha: The Temple Art of East Java. University of Hawaii Press. ISBN 0-8248-2779-1.
  • Buck, William; el al. (2000). Ramayana. University of California Press. ISBN 0-520-22703-4.

Eksteraj ligiloj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bridge en la angla Vikipedio.

Ponto: Historio, Tipoj de pontoj, Estetiko 

Tags:

Ponto HistorioPonto Tipoj de pontojPonto EstetikoPonto AkcidentojPonto Specoj de pontoj (resumo)Ponto Famaj pontojPonto Animacioj de diversaj moveblaj pontojPonto j en kulturoPonto Esperanto kiel ponto inter naciojPonto j en EsperantoPonto ReferencojPonto LiteraturoPonto Eksteraj ligilojPonto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

EkssklavoBuŝa seksumadoVaginoPrilog-ViiVeroIslamoMatthieu RicardLeĝo (juro)María SumireMia najbaro TotoroTwitterSten JohanssonKreditkartoEŭgeno OneginDinosaŭroAnne FrankSeksumadoDumetila ketenoDohoBiksoPodetala komercoHuixianRabyněArtefarita vaginoAriana GrandeDordogne (rivero)NeforgesuminoEsperanto-Asocio de BritioRusioMakleristoWilhelm RagerCUMStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojBSpringeManuel HalvelikRuslingva VikipedioAbrahamNuptoMerrill LynchGilbert BécaudSeksa ekscitiĝoItalioPopidoErektiĝoJidoștinaKooperativoEzofagoGrândola (stacidomo)La SmorfiaFamilio (biologio)SaŭhaĝoFortikaĵo de LahoroJohor BahruVibrado (muziko)KuikoNaturoKavaliro en tigra feloEksterdistrikta urboLugano orienta (komunumaro)Kantono FrugesHistorioPășunea MareDobra (Satu Mare)Bronisław PiłsudskiEŭroregiono ElboHomaranisma Komunlingva Movado Kontraŭ NovliberalismoHaile SelassieSamarkando🡆 More