HTML, la Hiperteksta Marklingvo (angle HyperText Markup Language) estas marklingvo por hipertekstaj dokumentoj.
HTML estas bazita sur la ĝenerala marklingvo SGML. HTML ne estas programlingvo.
HTML | ||
---|---|---|
aplikprograma interfaco de la TTT-platformo • Rekomendo de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • kreema verko • familio de dosierformoj • marklingvo • normo de ISO • lingvogrupo vd | ||
Dum | 1989 - nekonata/nuntempe | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
TTT | Oficiala retejo | |
HTML estas aparte konstruita por la Tut-Tera Teksaĵo en la Interreto, kaj oni faras per ĝi precipe TTT-paĝojn. Ĝi estis lanĉita komence de la 1990-aj jaroj de Tim Berners-Lee. Nuntempe la konsorcio W3C zorgas pri la evoluigado de HTML.
Por legi HTML-paĝojn oni ordinare uzas TTT-legilon.
En HTML, same kiel en aliaj SGML-bazitaj marklingvoj, oni dividas la enhavon en elementoj indikitaj (markitaj) per markoj. Antaŭ elemento oni metas komencan markon, kiu principe aspektas jene:
. Post la elemento oni metas finmarkon, kiu principe aspektas jene: . Inter la du markoj estas la enhavo de la elemento, plej ofte teksto. Anstataŭ la vorto "nomo" oni uzas la efektivan nomon de la elemento. Ene de la komenca marko oni povas inkluzivigi diversajn aldonajn informojn en atributoj, kiuj aspektas jene
nomo="valoro"
.
HTML estas relative simpla marklingvo. Ĝi enhavas markojn por diversaj specoj de teksta enhavo, ekzemple titoloj, alineoj, emfazita teksto, kaj (eble plej grave) por enhavo, kiu estas hiperligo al alia dokumento (aŭ al alia loko en la sama dokumento). Oni ankaŭ povas uzi specialajn markojn por inkluzivi netekstan enhavon en HTML-dokumenton, ekzemple bildojn.
Por skribi specialajn signojn en HTML estas uzata speciala skribmaniero kun signo & komence kaj signo ; fine. Ekzemple signo < estas uzata por formatado, do por skribi ĝin sen speciala senco necesas skribi na <
Vidu liston de speciale nomataj signoj de HTML.
Inter signoj el la listo nur < ( < ) > ( > ) & ( & ) nepre devas esti skribataj per tia maniero, la aliaj povas esti skribitaj ankaŭ senpere.
Ankaŭ eblas skribi signoj laŭ kodo en unikodo kiel c; , kie c estas dekuma kodo de la signo, kaj kiel , kie c estas deksesuma kodo de la signo.
Ekzemple:
Jen ekzempla HTML-kodo (nur parto de kompleta HTML-paĝo):
Html: Marklingvo uzata por retejo en Tut-Tera Teksaĵoj
Alineo kun teksto. Jen grava teksto. Jen tre grava teksto. Jen hiperligo al la paĝo "aliapagho.html". Jen bildo: .
Jen alia alineo.
Principe HTML estas nur por indiki strukturon de dokumento, ne por indiki formatadon (aspekton), kvankam estas kelkaj esceptoj al tiu principo. Por indiki, kiamaniere HTML-dokumento estu prezentata (kolorojn, tiparojn, tekstograndecon k.s.), oni uzu stilfolian lingvon. Kunlabore kun HTML oni plej ofte uzas la lingvon CSS por proponi prezentostilon.
HTML ne estas nur por dokumentoj legataj perokule (surekrane aŭ surpapere). HTML-dokumenton oni povas legi ankaŭ per voĉlegilo aŭ per brajla legilo. HTML-paĝojn ofte legas ankaŭ indeksaj robotoj en la Interreto.
Post versio 4.01 oni decidis refari HTML-on laŭ la reguloj de la nova ĝenerala marklingvo XML (anstataŭ SGML), kaj oni lanĉis en 2000 tiun novan varianton sub la nomo XHTML 1.0. Ne aperos plu SGML-aj versioj de HTML.
Ekde oktobro de 2014 HTML5 estas jam rekomendo (angle Recommendation), kvankam multaj trajtoj jam antaŭe funkciis en modernaj foliumiloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article HTML, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.