Alkoholo: Organika komponaĵo enhavanta hidroksilgrupon

Alkoholo povas:

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri grupo de kemiaj komponaĵoj. Por informoj pri alkohol-enhava trinkaĵo, vidu la artikolon alkoholaĵo.

Alkoholo: Historio, Variaj signifoj, Alkoholoj kiel klaso de kombinaĵoj
Struktura model de alkohola (hidroksilo, -OH) funkcia grupo en la ĝenerala formulo de alkoholo en kemio (R3COH).

La vorto devenas de la araba al-kohl, kiel oni nomas antimonan sulfidon. La ligo inter ili estas, ke alkemiistoj izolis antimonan sulfuridon (por uzo kiel kontraŭsepsaĵo kaj kosmetikaĵo) per sublimado. Oni latinigis la vorton kiel alcohol, kaj uzis ĝin por nomi ankaŭ aliajn produktojn de sublimado aŭ distilado, inkluzivante la distilaĵon de vino

Historio

Alkoholo: Historio, Variaj signifoj, Alkoholoj kiel klaso de kombinaĵoj 
Desegno de Aviceno el 1271; li plibonigis la distililon per elpensado de la distil-serpento.

La vorto alkoholo devenas de la araba الكحول al-kukhūl 'la spirito', de al- (artikolo)) kaj kuḥūl kio signifas 'subtila'. Tio rilatas al la fakto ke antikve "spirito" aludis al alkoholoj. Por ekzemplo "spirito de vino" aludis al etanolo, kaj "spirito de ligno" al metanolo.

La metodo de distilado estis malkovrita per persoj en la araba imperio, per "alambiko" (distililo). Muhammad ibn Zakariya al-Razi, persa kuracisto (864-925), unue priskribis science principojn de alkohola distilado, la ilojn bezonatajn, kaj elfarado de brando. Aviceno, persa filozofo (980-1037) plibonigis la distililon per elpensado de la distil-serpento.

La araboj konis la alkoholon produktita el vino per distilado. Tamen, ties malkovron foje oni datigis ĉe la 14a jarcento, atribuante al la kuracisto Arnoldo de Vilanova, alkemia saĝulo kaj profesoro de medicino en Montpeliero. La kvinesenco de Ramon Lullo estis nur alkoholo ŝanĝita je milda temperaturo.

Distililo kaj brando alvenis Andaluzion, kaj poste disvastiĝis tra Eŭropo. Ofte la monaĥoj en la abatejoj estis la unuaj produktantoj kaj vendistoj de tiaj "akvoj", kiel oni tiam ilin nomis. Tiel la abatejoj de Irlando jam distilis la uisce beatha en 1170, kiam la soldatoj de Henriko la 2-a invadis Irlandon.

En 1661, per la distilado de buksa ligno, izolis Robert Boyle la substancon (ne taŭga por trinki), kiun li nomis spirit of box (spirito de bukso). Pli malfrue oni nomis tion substancon "ligna alkoholo", "metilalkoholo", "metanolo".

Antoine Lavoisier estis kiu diskonigis la devenon kaj la manieron produkti alkoholon pere de la fermentado vina, pruvante ke sub la influo de bier-gisto la sukero el binvero transformiĝas en karbonata acido kaj alkoholo. Ĝi estis studita ankaŭ de Scheele, Gehle, Thénard, Duma kaj Boullay kaj en 1854 Berthelot akiris ĝin per sintezado.

Variaj signifoj

Alkoholo: Historio, Variaj signifoj, Alkoholoj kiel klaso de kombinaĵoj 
Drinkulo surstrata, ĉirkaŭ 1905–1914. Foto de la aŭstria fotisto Emil Mayer.

Oni diras alkoholo, kiam oni pensas pri alkoholaĵo, ebriigaĵo, trinkaĵo. La efika parto de la naturaj ebriigaĵoj estas kemie etanolo.

Malsaneca ĉiama sopiro je alkoholo nomiĝas alkoholismo.

Alkoholoj kiel klaso de kombinaĵoj

En nuntempa kemio, la vorto "alkoholo" signifas ne nur la etanolon (aŭ etilalkoholon) en trinkaĵoj. Anstataŭe, la vorto signifas iun ajn anon de klaso de kombinaĵoj, inter kiuj etanolo estas unu.

Alkoholoj estas organikaj substancoj kun OH-grupo.

Alkoholoj kun unu hidroksilo

Alkoholo: Historio, Variaj signifoj, Alkoholoj kiel klaso de kombinaĵoj 
De maldekstra al dekstra flanko: primara alkoholo kun hidrogeno (kazo de metanolo) aŭ unu alkino (R1), sekundara alkoholo kun du alkinoj (R1 kaj R2) kaj terciara alkoholo kun tri alkinoj (R1, R2 kaj R3) Blau permesas agnoski la malsamajn grupojn pri primara, sekundara kaj terciara alkoholo.

Pri monooloj, inter aliaj formuloj, la plej komuna formulo estas CnH2n+1OH.

Primara alkoholo, sekundara alkoholo kaj terciara alkoholo rilatas al alkoholoj kun respektive unu, du aŭ tri alkiloj (Vd la apudajn desegnojn).

El alkanoj, alkenoj kaj alkinoj eblas obteni respektive alkanolojn, alkenolojn kaj alkinolojn, kiuj laŭ la kazoj estas pli aŭ malpli stabilaj.

Alkoholoj kun unu aŭ pluraj hidroksiloj

Depende de la nombro de la OH-grupoj, oni parolas pri 1-,2-,3 ktp valoraj alkoholoj:

  • unuvalora alkoholo (monoolo) kiel etanolo,
  • duvalora alkoholo (diolo) kiel etilenalkoholo (glikolo uzata kiel malfrostilo)
  • trivalora alkoholo (triolo) kiel glicerino.

Per la uzo de la neoficiala postafikso ol-, PIV priskribas la alkoholon kun unu, du, tri, kvar kaj pluraj hidroksiloj per respektive la terminoj monoolo, diolo, triolo, tetraolo kaj poliolo.

Se la grupo ligiĝas al karbono de aromata ciklo (aromataj kombinaĵoj) temas pri fenoloj.

Ĝeneralaj ecoj

Alkoholoj estas senkoloraj kaj preskaŭ senodoraj. Ili estas likvoj aŭ eĉ (se ili estas grandmolekulaj) solidaj je 20 °C, ĉar la hidroksila grupo ebligas hidrogenajn ligojn, kaj tiuj malplifaciligas gasiĝon. La malgrand-molekulaj alkoholoj solveblas en akvo, ĉar la hidroksila grupo facile ligiĝas kun ĝi.

La fizikaj kaj kemiaj proprecoj dependas de la loko de la OH-grupo kaj de la bazmolekulo (R), kiu povas enhavi aliajn funkciajn grupojn. Fakte, alkoholoj, kiel akvo, povas montri aŭ acidajn aŭ bazajn proprecojn de la -OH grupo. Kun pKa de ĉirkaŭ 16-19, ili estas, ĝenerale, iomete pli malfortaj acidoj ol pura akvo, sed ili ankoraŭ povas reagi kun fortaj bazoj kiel natria hidrido aŭ reakciaj metaloj (M) kiel natrio. La saloj, kiuj rezultas, respondas al la ĝenerala formulo RO-M+.

Nature troviĝas multe en la volatilaj oleoj. Ili estas partoj (kiel esteroj) en oleoj kaj vaksoj.

El tiuj kombinaĵoj, kelkaj estas venenaj, eĉ en malgrandaj kvantoj. Ekzemple, konsumo de metanolo (aŭ metilalkoholo) povas kaŭzi dumvivan blindecon, ĉar la metabolo de mamulo ŝanĝas ĝin en formaldehidon kaj formikan acidon.

Uzo de alkoholo

Alkoholo estas uzata en diversaj sferoj tra la tuta mondo jam dum longa tempo. Oni trovas ĝin en alkoholaĵoj, kiujn oni vendas al plenkreskuloj, en brulaĵo, kaj krome ĝi estas uzata por pluraj sciencaj, medicinaj kaj industriaj aplikoj. La vorto "senalkohola" ofte rilatas al produktaĵoj kiuj ne enhavas alkoholon, partikulare al trinkaĵoj similaj (laŭ gusto, koloro, teksturo, tradicia uzado ktp) al alkoholaĵoj, sed sen enhavo de alkoholo kaj foje kun ege malgranda kvanto da alkoholo.

Certaj grupoj de konsumantoj povas havi diversajn limigojn pri la konsumo de nutraĵoj kiuj povas enhavi alkoholon (infanoj), ekzemple en kukoj kaj aliaj dolĉaĵoj kiuj povas enhavi alkoholon.

Alkoholaĵoj

Akloholaĵoj kutime enhavas 3–40% da etanolo (volumenaj elcentoj) kaj estis produktitaj kaj aktive konsumataj pere de homoj jam ekde antaŭ-prahistoria tempo. Aliaj oftaj alkoholoj estas 2-metilo-2-butanolo (troviĝas en biero) kaj gama-hidroksibuterata acido (GHB) estas konsumataj pro ties psikaj efektoj.

Kontraŭfrostaj kemiaĵoj

50% (volumena) solvaĵo de etilenglikolo en akvo estas kutime uzata por preventi frostiĝon (malfrostilo).

Antisepsaĵoj

Etanolo povas esti uzata kiel kontraŭsepsaĵo por seninfektigi haŭton antaŭ injekto, ofte kunkun jodo. Sapoj surbaze de etanol fariĝas nun kutimaj en restoracioj kaj estas utila metodo por ne instali sekigan aŭtomaton por manoj kaj fariĝas modernaj metodoj por lavi manojn, ĉar tiu sapo mem evaporiĝas.

Fizika tabelo de la alkoholoj
CAS numero
Kemia
formulo
67-56-1
CH4O
-97
65
11
0,791
1.328
64-17-5
C2H6O
-114
79
13
0,789
1.361
67-63-0
C3H8O
-90
82
11,7
0,786
1.377
71-23-8
C3H8O
-127
97
14
0,804
1.386
584-03-2
C4H10O2
-50
192
90
1,006
1.4378
107-88-0
C4H10O2
-50
210
108
1,005
1.4401
513-85-9
C4H10O2
19
183
85
0,987
1.4350
78-92-2
C4H10O
-115
99
26
0,807
1.395
71-36-3
C4H10O
-90
118
35
0,81
1.399
2919-23-5
C4H8O
122,5
262,5
21
0,921
1.435
75-65-0
C4H10O
23-26
77,9
11,1
0,786
1.386
75-85-3
C5H12O
92,5
112
113
0,81
1.4091
137-32-6
C5H12O
70
130
43,3
0,819
1.411
75-85-4
C5H12O
12
102
67
0,805
1.404
6032-29-7
C5H12O
-73
118
34
0,805
1.404
598-75-4
C5H12O
-117
113
26
0,819
1.4091
584-02-1
C5H12O
-64
116
40
0,816
1.408
96-41-3
C5H10O
-19
139-140
51,11
0,949
1.453
71-41-0
C5H12O
-79
138
49
0,814
1.409
626-93-7
C6H14O
-23
140
45
0,811
1.413
623-37-0
C6H14O
-57
136
35
0,814
1.414
108-93-0
C6H12O
23
73
67,8
0,948
1.4630
111-27-3
C6H14O
-47
158
59
0,814
1.418
543-49-7
C7H16O
-30,2
161
64,4
0,814
1.419
589-82-2
C7H16O
-70
157
54,4
0,817
1.420
589-55-9
C7H16O
-42
155
61,8
0,815
1.418
100-51-6
C7H8O
-15,2
205,3
93
1,044
1.5396
502-41-0
C7H14O
2
185
71
0,948
1.463
111-70-6
C7H16O
-33
175
73
0,819
1.423
123-96-6
C8H18O
-32
180
71,1
0,819
1.424
589-98-0
C8H18O
-45
175
65,6
0,818
1.421
589-62-8
C8H18O
-41
177
71,1
0,815
1.423
111-87-5
C8H18O
-16
194
81
0,827
1.427
628-99-9
C9H20O
-35
199
82
0,82
1.429
624-51-1
C9H20O
22
195
79,5
0,821
1.429
5932-79-6
C9H20O
25
193
79,5
0,822
1.428
623-93-8
C9H20O
5
195
79,5
0,818
1.427
143-08-8
C9H20O
-4
212
74
0,827
1.433
1120-06-5
C10H22O
-5
210
85
0,822
1.432
1565-81-7
C10H22O
-5
213,4
87,1
0,823
1.432
2051-31-2
C10H22O
-11
210
82
0,82
1.431
5205-34-5
C10H22O
8
201
87,1
0,82
1.431
112-30-1
C10H22O
6
233
108
0,829
1.437
1653-30-1
C11H24O
2
230
92,4
0,823
1.435
1837022
C11H24O
11
132
38
0,825
1.437
4272-06-4
C11H24O
-13
229,7
94
0.828
1.435
37493-70-2
C11H24O
-4
229
94
0,83
1.436
112-42-5
C11H24O
14
244
113
0,83
1.439
10203-28-8
C12H26O
19
249
97,8
0,826
1.440
10203-30-2
C12H26O
25
245,5
100,1
0,828
1.440
10203-32-4
C12H26O
11
225
100,1
0,826
1.439
10203-33-5
C12H26O
16
250
100,1
0,826
1.439
112-53-8
C12H26O
26
265
115,4
0,831
1.441
112-70-9
C13H28O
30,5-33,5
272,1
121,1
0.822
1.4433
1653-31-2
C13H28O
25
268
102,3
0,828
1.443
10289-68-6
C13H28O
32
257,3
105,5
0,831
1.442
26215-92-9
C13H28O
26
268
105,5
0,819
1.436
4706-81-4
C14H30O
34
284
106
0,831
1.444
1653-32-3
C14H30O
32
284,5
110,4
0,809
1.434
1653-33-4
C14H30O
32
275,5
110,4
0,81
1.4237
112-72-1
C14H30O
35-39
289
145
0,823
1.4358
112-72-1
C14H30O
39
264
261
0,833
1.443
1653-34-5
C15H32O
33
283,8
109
0.833
1.445
53346-71-7
C15H32O
38,8
290,2
114,1
0.833
1.4249
109212-91-1
C15H32O
46
300,2
114,7
0.822
1.4249
629-76-5
C15H32O
46
270
130,1
0,834
1.446
14852-31-4
C16H34O
47
314
111,3
0,833
1.447
593-03-3
C16H34O
50
304,4
118,6
0,834
1.576
19781-43-2
C16H34O
38
128
...
0,834
36653-82-4
C16H34O
49
344
135
0,818
1.428
36653-82-4
C16H34O
48-50
310,9
135
0,818
1.4283
16813-18-6
C17H36O
54
308
111,3
0,835
1.448
84534-30-5
C17H36O
51,5
329,7
...
0,841
1.4305
103385-34-8
C17H36O
54...
318,2
122
0,835
1.448
1454-85-9
C17H36O
54
338
136,4
0,836
1.432
593-32-8
C18H38O
52
319,3
114,2
0.836
1.449
111897-18-8
C18H38O
51
331,6
124,9
0.836
1.4567
856576-38-0
C18H38O
49
270,5
81
0.835
1.4500
112-92-5
C18H38O
58
336
185
0,812
1.451.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Alkoholo HistorioAlkoholo Variaj signifojAlkoholo j kiel klaso de kombinaĵojAlkoholo Ĝeneralaj ecojAlkoholo Uzo de alkoholoAlkoholo ReferencojAlkoholo Vidu ankaŭAlkoholo Eksteraj ligilojAlkoholo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Libera verkoAmila trijodoacetatoIrana arkitekturoAŭstralia Ĉefurba TeritorioLolaKontraŭfaŝisma Liberigmovado de AŭstrujoGermana lingvoEmma Bonino187931-a de januaroNeuville-sur-OiseBaltiaj Esperanto-TagojTasmanio1586San-MarinoCDATAĈefa afergvida oficistoGrand Theft Auto 62020VikipedioPravecUsonoGubernio Dair az-ZaŭrHaitioSauda ArabioHeroa legendo de ArslanOseta VikipedioNov-Zelando31-a de martoRadioaktivecoŜaltiloSaransko4-a de apriloBiero en GermanioFervora subtenantoJi ĜunOmanoKlasikisma arkitekturoRateniceLumpioPahangoTM 31-210 Improvised Munitions HandbookRusioKuala-LumpuroNordrejn-VestfalioNational ReviewListo de asteroidoj (88001–89000)Levilo18-a de martoFundamenta KrestomatioItallingva SvislandoPugoListen to WikipediaMomin ProhodVikimedio🡆 More