Virino: Plenkreska homo de ina sekso

Virino (rare ankaŭ femino) estas plenkreska homo de la ina sekso, kontraste al viro (laŭ sekso, vidu artikolon Vira sekso) kaj al knabino (laŭ aĝo).

La vorto virino estas uzata por distingi la biologian sekson, la kulturansocian rolon aŭ ĉiujn el ili.

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo
Virina anatomio laŭ la desegno de Pioneer 11, la sondo sendita kosmen por montri al eventualaj eksterteruloj pruvon de homa ekzisto
Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo
Simbolo de la romia dio Venuso, ofte uzata kiel simbolo de la virina genro aŭ sekso.

La virinoj povas naski infanojn kaj vivteni ilin dum la unua periodo post la naskiĝo per sia lakto.

La termino virino referencas al tio ina kaj ĉe la afero depostula ĝi estas foje asocia al la egalrajtigo defendita de la feminismo. La Internacia tago de virinoj estas celebrata la tagon de la 8-a de marto.

Kvankam malpli da inaj ol da viraj beboj naskiĝas, estas pli da virinoj ol da viroj en la mondo, ĉar virinoj kutime vivas pli longe. La kialoj por tio estas diversaj: genetikaj, sociaj (i.a. en la plejmulto de socioj virinoj ne partoprenas militojn aŭ aliajn batalojn), juraj (pluraj ŝtatoj uzas "pozitivan diskriminacion" por defendi virinojn de maldungo, diskriminacio k.s.), decidoj afektantaj la sanon (malpli da fumado, drinkado kaj memmortigo) kaj hormonaj (oestrogeno havas kontraŭ-kanceran efikon).

Biologio

Seksa diferenco

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
Homa embrio de sep semajnoj.

Ĉe homoj, la genetika sekso estas determinata de la 23a} paro de kromosomoj aŭ seksaj kromosomoj, kies du ebloj estas XY kaj XX. La esto de la kromosomo Y determinas la viran sekson ekde la fekundigo. La homa embrio estas tute sendiferenca ĝis la sepa semajno post la fekundigo: ĝi havas tiam nur pra-gonadojn kaj la kanaloj de Wolff kaj de Müller. El la oka semajno, la geno SRY portita de la kromosomo Y okazigas la disvolvigon de la vira reprodukta sistemo.

Pro foresto de kromosomo Y - aŭ kaze de ties malfunkciado - estas la ina reprodukta sistemo kio disvolviĝas: la gonadoj iĝas ovaroj, kiuj produktas oestrogenojn. Tiu hormono permesas la eltenon de la kanaloj de Müller, kiuj iĝas iom post iom ovoduktoj. La kanaloj de Wolff degeneriĝas pro foresto de testosterono. La diferencigo estas helpata de la geno DAX1, kiu inhibas la virajn trajtojn.

Anatomio

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
La pligrandigo de mamoj estas unu de la montriloj de la ina seksa matureco.

Ĝenerale, la anatomio de virino distingiĝas el tiu de homo per malgrandaj alto, pezo kaj korpomasa indico. La virinoj havas ĝenerale muskolan forton pli malsupra ol tiu de viroj. La abundo de hararo estas ĝenerale ĉe virinoj malpli disvolviĝanta ol ĉe viroj.

La ĉefaj organoj distingaj de virinoj estas pelvo, mamoj, vulvo, vagino kaj utero, ĉiuj rilataj al la reprodukta funkcio. La anatomio de la virino prezentas ankaŭ nombrajn duarangajn seksajn karakterojn: elstarigo de mamoj eĉ ekster periodoj de gravedeco kaj mamnutrado, tre markita rilatumo talia-koksa, kaj registro de la voĉo pli akuta. La ĉefaj duarangaj seksaj karakteroj ĉe virinoj estas la jenaj:

  • Menstruo.
  • Mamoj disvolviĝantaj kun pli grandaj cicoj.
  • Averaĝe, pli malgranda alto ol ĉe viroj.
  • Averaĝe pli larĝaj talioj.
  • Pubvilaro kreskanta triangule, ĉe la reproduktaj organoj kovranta la vulvon kaj la puban monton.
  • Voĉo pli akuta ol tiu de viro.

Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
Demografia transiro kaj dua demografia transiro: la monda loĝantaro kreskis malrapide laŭlonge de la historio, sed tiu kresko akceliĝis en la lastaj 200 jaroj. En la socioj plej disvolviĝintaj oni produktis krome reproduktan revolucion: nome alta survivado okaziginta pro malaltaj indicoj de morteco (pro plibonigo en la manĝado kaj sansistemo) kaj malaltaj naskindicoj (pro la ĝeneraligo de la kontraŭkoncipiloj). Kiam okazas tiu laste menciita fenomeno kaj la reprodukta rezulto estas fakto, la virino vidiĝas liberigita el granda parto de la reprodukta laboro kiun tradicie estis plenuminta ebligante sian kompletan aligon al la socio.
Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Seksa reproduktado kaj Demografia transiro.

La virino realigis kaj realigas la reproduktan laboron kiu permesas la survivadon de kaj individuj kaj socioj. Laŭlonge de la historio kaj ĝis ĵuse, cele garantii la socian survivadon kaj en kunteksto de altega mortindico (kaj en ĝenerala mortindico kaj en infana mortindico), estis necesa pluhavi tre altan naskindicon (kaj en ĝenerala naskindico kaj en fekundindico) por garantii sufiĉan anstataŭon de la loĝantaroj.

La plibonigo en la manĝado, la ĝeneraligo de la higieno, la sansistemo kaj la disvastigo de kuraciloj estis decidigaj por la forta kresko de la tutmonda loĝantaro kiu pasis el preskaŭ 1.000 milionoj en la jaro 1800 al pli ol 6.000 milionoj en la jaro 2000 kaj al 7.000 milionoj fine de 2011. La neceso de alta reproduktado ĉesis esti unu de la tradiciaj problemoj de la socioj - kaj kompreneble de la tuta mondo are konsiderita - por eĉ konvertiĝi al, ĉe kelkaj aŭtoroj de tendenco novmaltusismaj, kiaj Paul R. Ehrlich, nova problemo, nome la troloĝiĝo.

La malpliigo de la mortindico estas karaktero de la nomita demografia transiro same kiel forta malpliigo de la naskindico estas karaktero de la dua demografia transiro kune kun sociologiaj ŝanĝoj kiuj ĉefe tuŝas la tradician rolon de virinoj.

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
Kvar generacioj, la filo sur brakoj de sia patrino, la avino kaj la praavino tra patrina linio. La homa kaj socia reproduktado estis garantiita de la virino. Tamen, la reprodukta laboro -la reproduktado kaj la zorgado kaj flegado necesaj por la survivado de la idaro - tradicie estas nek agnoskita nek pagita. La virina laboro iĝis tradicie elproprigita ĉar oni situis ŝin, historie, en malsupra socia loko de submeto igante ŝin simpla fabriko de laborforto. La reprodukta revolucio - nome malpliigo de la reprodukta laboro per malpliigo de la nombro de filoj - de la lastaj jardekoj estas modifante la tradician socian rolon de la virino.

La antaŭeniro kaj disvastigo de la kontraŭkoncipiloj kun la malpliigo de la socia premo super la virino por elteni la loĝantaron - kiam oni atingas altan survivadon de la loĝantaroj - permesas ke oni produktas tion kion kelkaj aŭtoroj kiaj John MacInnes kaj Julio Pérez Díaz nomigas kiel reprodukta revolucio. La reprodukta energispezo malpliiĝas, la survivado de la individuoj - la malalta mortindico - permesas tiam ege malpliigi la nombron de gefiloj. En la modernaj socioj okazas alta reprodukta efiko kiu liberigas la virinon el granda parto de la laboro kiun ŝi faris tradicie kaj tio permesas ŝin aliĝi al la labormerkato modifiĝante tiele ege la sociaj rilatoj antaŭe establitaj kaj alvenante al konstato de gravaj ŝanĝoj: malpliigo de la reprodukta laboro (ĉefe ĉe la virino), frakaso de la patriarkeco, privatigo de la seksagado kaj malpliigo de la socia kontrolo sur la sekseco; malapero de la puneblo de la seksaj rilatoj nereproduktaj; alta kontrolo sur la reproduktado per la uzado de kontraŭkoncipiloj kaj intergeneracia apogo tre ampleksa al filoj kaj nepoj, plifortigo de la profundaj familiaj ligoj; pliigo de la jaroj vivitaj aŭ matureco de homamasoj; plicentrigo de la familio, plifortigo de la ligoj kaj pligravigo de tiu.

Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antropologio.

Kvankam estas granda diverseco, depende de la tipo de socio - matriarkeco, patriarkeco, ĉasistoj-kolektistoj, agrikultura socio ktp.- kaj de la rilato inter patro kaj filo, oni povas diri, ke ekde la prahistorio, la virinoj, same kiel la viroj, ludis kulturan rolon partikulare kaj normale diferencigita. En socioj de ĉasistoj-kolektistoj, la virinoj preskaŭ ĉiam estis kiuj kolektis la vegetalajn produktojn, dum la viroj liveris la viandon pere de la ĉaso. Pro ilia profunda kono de la flaŭro, la plej parto de la antropologoj kredas, ke estis la virinoj kiuj kondukis la antikvajn sociojn al la Neolitiko kaj iĝis la unuaj agrikulturistoj.

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
En 1942, dum la Dua Mondmilito, laboristino produktas pecojn por aviadiloj en la fabriko de Consolidated Aircraft Corporation en Fort Worth, Teksaso, Usono. La aliĝo de virinoj al laborpostenoj tradicie viraj dum la Unua kaj la Dua Mondmilito pro la foresto de viroj kiuj estis en la fronto estis decidiga paŝo por la kompleta aliĝo de virinoj al la labormerkato.

En la Mezepoko, la viraj aŭtoroj, apartenantaj al stirpo, religiuloj aŭ nereligiaj traktadistoj kaj ĉefe, predikistoj, parolis pri la kondiĉoj kaj kondutoj postulitaj de infaninoj, junulinoj kaj virinoj. La ina konduto estis konstante mezurita por ĉiu momento kaj situo de la vivo. Preskaŭ ĉiam la aĝo korespondas al la civila stato kaj al la funkcio laŭ tiu. Tiele la virino estis reprezentata en la bildo de la fianĉino, la promesitulino, la edzino, la vidvino, tio estas, ĉiam ligita nepre al viro kiu devis responsiĝi pri ŝi kaj pri ŝia konduto. La rolo plej grava atribuita al la virino estis tiu de edzino kaj de patrino.

En la ĵusa historio, la funkcioj de la virinoj ŝanĝis enorme. La burĝaro alportis kun si novan koncepton de la familio en kiu la virino ludis rolon limigita al la hejmo. Ĝis tiam la virino estis partopreninta, kvankam diference disde la viroj, en taskoj de provizado kaj laboro por la survivado familia ekster la hejmo. La sociaj funkcioj tradicie de la virinoj de la meza klaso konsistis en la hejmaj taskoj, ĉefe pri la idozorgado, kaj kutime ne aliĝis al pagita laborposteno. Por la plej malriĉaj virinoj, ĉefe inter la laboristaj klasoj, tiu situacio estis foje celo, ĉar la neceso ekonomia devigis ilin dum multe da tempo serĉi laborpostenon eksterhejman, kvankam la okupoj en kiuj okupiĝis tradicie la virinoj de laborista klaso estis pli malsupraj laŭ prestiĝo kaj salajro ol tiuj kiujn plenumis la viroj. Eventuale, liberigi virinojn de la neceso de pagita laboro iĝis marko de riĉo kaj familia prestiĝo, dum la esto de laboristinoj en domo supozigis familion de malsupra klaso.

Feminismo

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Feminismo.
Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
Annie Kenney kaj Christabel Pankhurst petantaj virinajn balotrajtojn

Feminismo estas socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la neegalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de virinoj. Ekzistas multaj direktiĝoj de feminismo, sed la baza elirpunkto de feminismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. Feminismo estas kolekto de movadoj kaj ideologioj direktitaj al difinado, establado, kaj defendando de starigo de politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj rajtoj por virinoj. Tio inkludas serĉi establadon de egalŝancigoj por virinoj en eduko kaj dungado. Feministo rekomendas aŭ apogas la rajtojn kaj egalecon de virinoj.

Feminisma teorio, kiu eliris el tiuj feminismaj movadoj, planas kompreni la naturon de seksa malegaleco ekzamenante la sociajn rolojn de virinoj kaj vivitajn sperton; ĝi evoluigis teoriojn en gamo da fakoj por reagi al temoj kiaj ekzemple la socia konstruado de sekso kaj ĝenro. Kelkaj el la pli fruaj formoj de feminismo estis kritikitaj por enkalkulado de nur blankaj, etburĝaj, kleraj virinoj. Tio kaŭzis la kreadon de etne specifa aŭ multkulturista formuladoj de feminismo.

Feminismaj aktivuloj kampanjas por la virinaj rajtoj - kiaj ekzemple kontrakta juro, posedado, kaj balotrajto - dum ankaŭ antaŭenigante korpan integrecon, aŭtonomion, kaj generajn rajtojn por virinoj. Feminismaj kampanjoj ŝanĝis sociojn, precipe en Okcidento, atingante virinan balotrajton, seksan neŭtralecon, egalan salajron por virinoj, generaj rajtoj por virinoj (inkluzive de aliro al kontraŭkoncipiloj kaj aborto), kaj la rajto eniĝi en kontraktoj kaj posedi posedaĵon. Feministoj laboris por protekti virinojn kaj knabinojn de hejma perforto, seksa ĉikanado, kaj seksa atako. Ili ankaŭ luktas por laboraj rajtoj, inkluzive de akuŝferio, kaj kontraŭ ĉiaj formoj de diskriminacio kontraŭ virinoj. Feminismo estas plejparte dediĉita al temoj pri virinoj, sed ĉar feminismo serĉas seksan egalecon, multaj feministoj argumentis ke la liberigo de viroj estas necesa parto de feminismo kaj ke viroj ankaŭ estas ruŝitaj per seksismo kaj obeo al seksaj roloj.

Virina balotrajto

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Virina balotrajto.
Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
Virinoj voĉdonontaj en Kabulo ĉe la unua prezidenta balotaado en historio de Afganio, Oktobro de 2004.

Virina balotrajto (aŭ elektorajto) estas leĝa juro de la virinoj por partopreni en la landaj kaj lokaj balotoj, elektoj.

La virinoj ne havis balotrajtojn en la antikva Grekio kaj Romio, sed tio mankis ankaŭ en la fruaj demokratioj. La virina balotrajto iĝis grava socia-politika problemo en la 19-a jarcento, ĉefe en Usono kaj Britio. La unua lando kiu donis balotrajton por la tutlandaj elektoj, estis Nov-Zelando en 1893, ĝin sekvis Aŭstralio (1902), Finnlando (1906) kaj Norvegio (1913). Por la balotrajto plej aktive agadis la sufragetoj.

La unua mondmilito kaj ties sekvoj kaŭzis rapidan disvolviĝon de la virina balotrajto. Inter 1914 kaj 1939 en 28 landoj akiris la virinoj samajn rajtojn kiel la viroj. Tiuj landoj estis ekz. Sovet-Rusio (1917), Hungario kaj Kanado (1918), Aŭstrio, Pollando kaj Ĉeĥoslovakio (1918), Germanio kaj Nederlando (1919), kaj Usono (1920), Britio (1918 kaj 1928), Mianmaro (1922), Urugvajo (1927), Ekvadoro (1929), Sud-Afriko (1930), Brazilo kaj Tajlando (1932), Turkio kaj Kubo (1934), Filipinoj (1937). En Brazilo, vere, oni neniam malpermesis la balotrajton al virinoj kaj antaŭ 1930, kelkaj el ili voĉdonis kaj eĉ elektiĝis, sed en 1930 oni kreis specifan leĝon pri tio kaj iĝis la virina voĉdonadon deviga kiel la vira. Post la dua mondmilito, la virina balotrajto disvastiĝis, plej laste ĝi aperas en la arabaj landoj.

En Francio la virinoj akiris la balotrajton je la 21-a aprilo de 1944, sed voĉdonis unuafoje je la 24-a de aprilo 1945. En Argentino stariĝis la virina balotrajto en 1947, dum la regado de Juan Domingo Perón.

La juraj rajtoj de virinoj en la historio

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
Fotomuntaĵo de la vizaĝoj de iuj historie famaj virinoj, iuj el ili estas artaĵoj.

Fama KvinopoLa Brava Kvinopo estas kvinopo da albertaj virinoj, kiuj en la 1920-aj jaroj gvidis movadon por postuli ke la kanada registaro rekonu la "personecon" de virinoj. La kvinopo konsistis el Emily Murphy, Irene Marryat Parlby, Nellie Mooney McClung, Louise Crummy McKinney kaj Henrietta Muir Edwards. En 1927 ili lanĉis peticion por peti ke la Supera Kortumo de Kanado respondu la demandon, "Ĉu la vorto 'Persons' ('personoj') en Sekcio 24 de la Brita Nordamerika Akto de 1867 inkluzivas inajn personojn?" En 1928 la Kortumo respondis nee, sed en 1929 la Juĝa Komitato de la Privata Konsilio en Britio renversis tiun decidon. La decido de la Komitato kontribuis al la kanada jura doktrino de la Vivanta Arbo.

Virinmurdo estas la mortigo de homoj de la ina sekso (virinoj). La koncepto kaj vorto virinmurdo estas uzata ankaŭ en pli specifa senco por mortigo de virinoj bazite nur sur ilia sekso, tio estas profitante la teorian malfortecon de virinoj kompare al viroj.

Kontraŭvirina perforto estas tiu fifarita kontraŭ virino pro ŝia kondiĉo de virino. Tio estus «konsekvenco de la diskriminacio suferita kaj jure kaj en la praktiko, kaj la persistado de malegaleco pro ĝenraj tialoj». En tiu perforto aperas nombraj aspektoj kiuj gamas el diskriminacio kaj disdegno ĝis la fizika, seksa parola agreso aŭ alimaniere psikologia perforto kaj virinmurdo, kio montriĝas en diversaj etosoj de la socia, labora kaj politika vivoj, inter kiuj troviĝas la propra familio, la lernejo, la religioj kaj la ŝtato, inter aliaj.

Famaj virinoj kaj virinbildoj laŭlonge de la historio

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
Detalo el La naskiĝo de Venuso, William Adolphe Bouguereau

Eble la plej antikvaj kaj popularaj bildoj de virinoj, kaj ne hazarde rilate al la temo de la fekundeco, estas la nomitaj prahistoriaj venusoj de la Paleolitiko (vidu ekzemple la artikolon Venuso de Willendorf. Eĉ se oni ne povas certigi ke tio rilatas al epoko de matriarkeco almenaŭ estas nedisputeble ke la socioj kiuj havis la kulturon de tiaj venusoj adoris la rolon kiun virinoj kaj almenaŭ fekundaj virinoj havis. Kurioze tiaj ŝtonaj statuetoj ricevis de fakuloj la saman nomon kiun romianoj havis por la diono de amo, beleco kaj seksallogo nome Venuso (vidu ekzemple la artikolon Melosa Venuso. Por la kulturo de Antikva Grekio kaj de la Romia Imperio, la trajtoj ne estos jam la samaj: ne gravos fekundeco sed seksallogo (kio aliflanke necesas por fekundigo). Antropologoj klopodas rekonstrui la fadenon kiuj ligas la inajn adorojn en la kulturo de Okcidento, nome la fadenon kiu povas konduki el la paleolitikaj virinoj al la venusaj grekromiaj. Certe en tiu fadeno ludis gravan rolon kelkaj konceptoj rilate al la egipta diino Iziso kaj la fenica Tanit aŭ Astarte.

Eĉ se oni ne povas konsideri la Biblion kiel centporcente historia libro, ja kelkaj biblioaĵoj povas havigi lumon pri la koncepto de virinoj por antikvaj judoj kaj najbaraj popoloj. Tiele se oni apartigas la kernan kaj polemikan figuron de Eva, plej parto de bibliaj virinoj estas "edzino de" kiaj SaraRebeka. Oni povas escepti kelkajn kazojn de unuopaj heroinoj kiaj Libro de Judit kaj Libro de Ester, kio certe montras la gravecon kiu povis esti atribuita al apartaj figuroj. El la antikveco venis la figuoj de kelkaj famaj virinoj potenchavaj kiuj trapasis al la sciaro de postaj generacioj kiaj Kleopatra kaj la Reĝino de Ŝeba. Krom tiuj, nur imperiestrinoj kiel edzinoj de imperiestroj trapasis al la historio el la Antikveco.

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
Hildegard de Bingen

En la Mezepoko la rolo de virinoj malpliiĝis eble rilate al la disvastigo tra Eŭropo de kristanismo kaj ties bildo de virinoj kiel apogo al la edzo kaj tiele de duaranga ekzistado. Tamen ĉiam estis kazoj de esceptoj (kiaj Hildegard de Bingen) ekzemple en monaĥinejoj. La Renesanco kaj postaj jarcentoj plibonigis ĝenerale la vivkondiĉojn kaj vivnivelon de la homoj, sed ne aparte plibonigis la situacion de virinoj kiel duaranga socia grupo. Tute male ĝis la fino de la 19a jarcento apenaŭ aperis sociaj aŭ kulturaj movadoj kiuj plendis pro plia egaleco por virinoj. Nur kun la komenco de feminismo kaj la lukto por la virinaj balotrajtoj oni povas paroli pri intencoj plialtigi la duaklasecon de virinoj.

Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
Fotomuntaĵo de historie famaj virinoj

Laŭlonge de la 20a jarcento okazis en diversaj landoj, kulturoj kaj lua diversaj gradoj la aliĝo de la virino al la labormerkato, krom en la socioj kie jam ili devis peni por la laboro kaj hejme kaj ekstere por alporti manĝajojn kaj aliajn rimedojn, kiel okazis en multaj lokoj de Afriko, Azio kaj Sudameriko. Tiu aliĝo okazis diverse depende de la profesioj: tiele en okcidentaj landoj estis profesioj kiuj jam delonge povis esti plenumataj de virinoj kiaj instruistinoj, flegistinoj kaj aliaj. En la socialismaj landoj, profesioj kiuj ne estis tradicie permesitaj al virinoj, komencis estis malfermaj por virinoj, kiaj konstruistinoj, bus- kaj trajn-ŝoforinoj, laboristinoj en industriaj fabrikoj ktp. Tio ne nepre okazigis plibonigon en la nivelo de konsidero aŭ eĉ de salajroj. Ankoraŭ en la 21a jarcento kaj eĉ en unu el la plej altnivelaj socioj kia povas esti en Usono la geaktoroj ĉeestantaj por la ceremonio de la disdonado de Oskar-premioj Patricia Arquette plendis, ke ankoraŭ virinoj ne ricevas saman saliron ol viroj; kaj multaj ĉeestantoj kompreneble ĉefe famaj aktorinoj plaŭdis.

Virinoj povas esti

almeo - amazono - bajadero - damo - diino - driado - feino - fratino - fraŭlino - furio - gejŝo - harpio - hetajro - hurio - ino - ksantipo - lesbo - madono - manekeno - matrono - megero - menado - meretrico - najado - nimfo - norno - onklino - patrino - parco - primadono - prostituitino - sinjorino - sireno - subreto - sufrageto - sukubo - ŝaktio - vestalo - virgulino

Famaj virinoj

En regado, politiko aŭ aktivuleco

En scienco kaj verkado

En sporto, distro kaj artoj

Vidu ankaŭ

Proverboj kaj anekdotoj en popola kulturo

Ekzistas pluraj proverboj pri virino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:

  • Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
     Virina rideto pli kaptas ol reto. 
  • Virino: Biologio, Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografio, Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo 
     La lango de virino estas ŝia glavo. 

Kaj tiuj kaj aliaj proverboj privirinaj en multaj kulturoj respegulas plej ofte la maĉismajn sintenojn tradiciajn en tiuj. [mankas fonto]

Referencoj

Kelkaj buntaj virinoj...

Tags:

Virino BiologioVirino Reproduktado, reprodukta dediĉo kaj demografioVirino Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluoVirino FeminismoVirino Virina balotrajtoVirino La juraj rajtoj de virinoj en la historioVirino Famaj virinoj kaj virinbildoj laŭlonge de la historioVirino j povas estiVirino Famaj virinojVirino Vidu ankaŭVirino Proverboj kaj anekdotoj en popola kulturoVirino ReferencojVirino Kelkaj buntaj virinoj...VirinoBiologioHomoIna seksoKnabinoKulturoPlenkreskuloSeksoSocioVira seksoViro

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

National Film Registry1986Municipoj de Valencia KomunumoIreno el RomoIrakoMozilla FirefoxHejma kato1857UrinadoVikivortaro1919Dinastio QingTono (muziko)Penetro (seksumo)Vojaĝo al KazohinioSegorbe-Ciudad (stacidomo)FungojParizoInvado de Rusio en Ukrainion (2022)Internacia komunumo16-a de julioVikioEŭkariotojAraba lingvoDenaskaj Esperanto-parolantojArthur BálintGoogle-TradukiloDonkiĥoto (romano)Al-KaidaKvadrata kilometroRaphael LemkinSkisaltejo Rhodaer Grund (Erfurto)VaginoKopirajtoBildliteraturoMetroo de SeuloProvinco SaŭhaĝAntikva EgiptioEliza OrzeszkowaHispanioSankta KastuloKanadoAl-ŜababIstanbuloIsraeloKontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de UsonoEŭropa identecoSeksa ekscitiĝoAmoroFatimida kaliflandoSquanto2013Enzimo11-a de decembroDante AlighieriChe GuevaraPuli-hundoGoogle ChromeSeksa fantasmoAnimoLatina lingvoIslamismoSeksa orientiĝoLingvoTerotagoJapanioListen to WikipediaLotte ZweigListo da R-Deklaroj🡆 More