Automobili Lamborghini S.p.A /lamborgini/ (do NE lamborĝini) estas itala aŭtomobila firmao, kiu ekde 1964 fabrikas sportaŭtojn.
La sidejo de la firmao estas Sant'Agata inter Bologna kaj Modena. La firmemblemo estas bataltaŭro. Depost 1998 la firmao estas parto de grupo Audi.
Automobili Lamborghini S.p.A | ||
---|---|---|
Automobili Lamborghini S.p.A | ||
aŭtomobilo-faranta firmao • negoco • filio vd | ||
Dum | 11-a de marto 1948 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | società per azioni | |
Fondintoj | Ferruccio Lamborghini vd | |
Sidejo | Sant'Agata Bolognese | |
Lando | Italio | |
Estr(ar)o | Stephan Winkelmann | |
Dungitoj | 1 779 (stato: 31-a de decembro 2020) | |
Agokampo | superaŭto • luxury vehicle | |
Posedata de | Volkswagen AG vd | |
Posedataj kompanioj | Italdesign Giugiaro • Ducati Corse vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
1948 Lamborghini fondiĝis en Centro en Italio de Ferruccio Lamborghini (1916 ĝis 1993) kiel traktorfabrika firmao.
En 1959 ankaŭ bruliloj kaj klimatiziloj fabrikiĝis.
En 1963 la firmao komencis fabriki sportaŭtojn.
En 1964 estis produktitaj la unuaj ekzempleroj de la legenda modelo 350 GTV kun dek du cilindroj.
Depost 1971 Lamborghini produktas motorojn por vetkurboatoj potencaj je ĉirkaŭ 1000 ĉevalpovoj.
En 1972 la firmao ekhavis monajn problemegojn kaj Ferruccio Lamborghini vendis la traktoran parton de sia firmao al la Same Group, kaj la sportaŭta parto ŝanĝadis la posedantojn jene:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lamborghini, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.