Ejakulo: Elĵeto de spermo el peniso

Ejakulo (el la latina eiaculatio - elĵeto) estas procezo de rapidega eligo de spermo el erektiĝinta peniso per kelkaj rapidaj sinsekvaj elŝprucoj.

Orgasmo kutime akompanas ejakulon. Ejakulo kutime okazas pro seksa stimulado de peniso, sed povas ankaŭ okazi senage en dormo (vidu polucio) aŭ pro stimulado de prostato. Ejakulo de peniso eblas nur post ties erektiĝo. Laŭ sciencistoj, ofta ejakulado povas malaltigi riskon de apero de prostata kancero.

Ejakulo: Fazoj, Spermo, Vidu ankaŭ
Ejakulo

Fazoj

Penisa erektiĝo estas sub influo de la parasimpata nerva sistemo, dum ejakulo kaj la aferoj, kiuj akompanas tion estas sub influo de la simpata nerva sistemo.

Ellaso

La unua fazo de la ejakulo estas ellaso, kio estas elpremo de testika fluido el testiko tra spermodukto, spermaj vezikoj en prostata parto de la uretro kaj el ĝi en malantaŭan parton de penisa parto de uretro. Dum la ellaso partoprenas glata muskolo de spermodukto kaj spermaj vezikoj. Ili estas kontrahataj post aktivado el la simpataj eferentaj fibroj el la t.n. ejakula centro en lumba mjelo, kiu troviĝas en dorsaj segmentoj de simpato (L2-L3). La simpato ankaŭ efikas al la glata muskolaro de la prostato, kiu per siaj kontrahiĝoj tamen pliriĉiĝos la testikan fluidon je sekrecio el la propraj glandoj, tamen ĝi partoprenas dum la ellaso, ĉar la uretro kondukas ankaŭ tra la prostato.

La propra ejakulo

Post la ellaso venas la propra ejakulo, kiu estas akompanata de granda seksa ekscitiĝo. La ejakulo estas farita per la glataj muskoloj, kiuj partoprenas la ellason (legu pli supre), per la glata muskolaro de la uretro kaj kontrahiĝoj de skeletaj muskoloj. Antaŭ la ejakulo okazos kontrahiĝo de la interna kontraha muskolo de veziko, kiu estas el glata muskolaro. Krom la kulmina seksa ekscitiĝo okazas influe de la simpato plialtiĝo de korpovumo (plialtiĝo de korfrekvenco, sistola volumeno), arteria tensio, spirfrekvenco kaj plialtiĝo de tonio de la skeleta muskolaro. Influe de la plialtiĝinta muskolara agado okazas ŝvitado.

Orgasmo kaj ekscitiĝo

Ejakulo: Fazoj, Spermo, Vidu ankaŭ  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Orgasmo.

La seksa ekscitiĝo (por la orgasmo tio validas ankoraŭ pli) estas preskaŭ ĉiam tre agrabla kaj kontentiga por la viro. La maksimuma seksa ekscitiĝo estas markata kiel orgasmo. Oni uzas francan terminon la petite mort (la malgranda morto). Ĉiu el la elŝprucoj estas kunigita kun ondo de seksa volupto, precipe sur la peniso kaj en la ĉirkaŭa tereno. La unua kaj la dua kontrahiĝoj de la muskolaro de la spermodukto kaj de la uretro estas kutime la plej forta kaj eligos el la korpo la plej grandan kvanton de la spermo. Ĉiu plua kontraĥiĝo estas poste akompanata per malpli granda kvanto de la spermo kaj per malpli forta ondo de la ekscitiĝo. Kelkaj viroj dum la ejakulo elbuŝigas neintencajn sonojn kiel suspirado aŭ eĉ ekkrioj, kelkaj spertas kontrahiĝojn de la muskoloj sur diversaj partoj de la korpo, malofte sur la tuta korpo, sed regule kontrahiĝojn de anusa kontraha muskolo.

Spermo

Ejakulo: Fazoj, Spermo, Vidu ankaŭ  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Spermo.

Spermo estas fluido, kiu estas elŝprucita eksteren dum ejakulo. Ĝi havas densan densecon. Spermo estas travidebla, preskaŭ blanka. La plej grava parto de spermo estas spermoĉeloj. En la spermo ankaŭ troviĝas nutraj substancoj por la ĉeloj (fruktozo, vitamino C kaj similaj), kaj substancoj kiuj ebligas la procezon de fekundigo kiel prostaglandinoj, diversaj proteinoj ks. Ĝi havas taŭgan (modere bazan) pH por la spermoĉeloj. La bazon de la spermo kreas la testika fluido, t.e. fluido el epididimo enhavanta la spermoĉelojn. Por la konsisto de la ejakulaĵo signife kontribuas glandoj de vira reprodukta sistemo: glandoj de spermaj vezikoj, prostataj glandoj, glandoj de Cowper kaj uretraj glandoj.

Vidu ankaŭ

Tags:

Ejakulo FazojEjakulo SpermoEjakulo Vidu ankaŭEjakuloDormoErektiĝoKancero (medicino)LatinaOrgasmoPenisoPolucioProstatoSpermo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

AsekuroCUMProgramaroPășunea MareSrilanka Esperanto-AsocioTridekjara MilitoKuketoOrgasmoBuŝa seksumadoAnusa seksumadoBerlinoMusavatoSciencfikcioItala Esperanto-FederacioHungarioAtal Bihari VajpayeeFormala parolmanieroIrlanda lingvo17-a de julio16-a de apriloVjetnama militoSt AlbansKuikoALadina lingvoVladimir SolovjovSirioISO 3166-1Dua MondmilitoSaluton, Mondo!ȘugagRătești (Satu Mare)HuixianFluganta SpagetmonstroKokoKulturoUsonoKatalunioFacebookSechereșaSanta Clara-Sabóia (stacidomo)VisterioThe Amazing World of GumballCarles Puigdemont i CasamajóMetroo de TjanĝinoGyőző HatárSámuel Tessedik (pastro, 1742–1820)Enciklopedio de EsperantoIljinskaja (Rublovo-A. linio)AmoroIslama ŜtatoBørsenHector HodlerMalvola orgasmoUniversitato de PécsMarbatalo (ludo)Templo de KopenhagoBudapeŝta skoloProcelarioformaj birdojVikioA (apartigilo)LunoJohann Rudolf Wettstein (1594-1666)Prilog-Vii2024InfanoFriedrich NietzscheBronisław Piłsudski🡆 More