Azerbajĝano: Lando en Kaŭkazio

Azerbajĝano (azerbajĝane Azərbaycan), oficiale la Azerbajĝana Respubliko (azerbajĝane Azərbaycan Respublikası), estas eŭrazia lando situanta en Kaŭkazio ĉe la bordo de la Kaspia Maro.

Ĝi havas landlimojn kun Rusio norde, kun Kartvelio kaj Armenio okcidente kaj kun Irano sude.

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko
Azerbajĝana Respubliko
Azərbaycan Respublikası

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Azərbaycan marşı
Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko
suverena ŝtatolandolando sen maraliroadministra teritoria unuo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bakuo, 3,200 mil.
Oficiala(j) lingvo(j) azerbajĝana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) azerbajĝana
Plej ofta(j) religio(j) ŝijaismo 94%, rus-ortodoksanoj 5%, aliaj 1%.
Areo 86 600 km²
- % de akvo ? %
Loĝantaro 9 165 000 (2011, inter ili 93% azeroj, 2% rusoj.)
Loĝdenso 106 loĝ./km²
Horzono +4
Interreta domajno .az
Landokodo AZE
Telefona kodo 994
Plej alta punkto Mount Bazardüzü
Plej malalta punkto Kaspio
Politiko
Politika sistemo prezidenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Ilham Alijev (2003).
Ĉefministro Ali Asadov (2019).
Nacia tago 28-a de majo - tago de la respubliko
Ekonomio
Valuto azerbajĝana manato
Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko
Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko
vdr

La nuna teritorio de Azerbajĝano estis la regiono kie antaŭe ekzistis Kaŭkaza Albanio, kristana nacio tre ligata al la armenoj. Ĝi estis inter la unuaj ŝtatoj de la mondo kie kristanismo estis la ŝtata religio. Post la amasa elmigrado de la tjurkoj en la regionon la loka loĝantaro kaj la tjurkoj rasmiksiĝis kaj naskiĝis la azeroj kiuj heredis tradiciojn eĉ ekde la zoroastra epoko kaj kristana sed kun la islama religio.

Azerbajĝano fariĝis la unua laika demokratia respubliko el la islama mondo en 1918 post la malapero de la Rusa Imperio kaj la sendependiĝo de la kaŭkazaj teritorioj. Ĝi kuniĝis kun Armenio kaj Kartvelio en federacia demokratia respubliko dum du jaroj. Samtempe en Bakuo kaj apudurboj en novembro 1917 estis proklamita socialisma soveta respubliko (Baku-soveto), detruita ĝis la fino de somero 1918 de Cetra Kaspia diktaturo subtenita de brita armeo.

Poste ĝi fariĝis sola sendependa respubliko kaj post la venko de bolŝevikoj en la interna milito, ĝi fariĝis ĝis 1936 parto de la Kaŭkaza federacia respubliko. De 1936 ĝis 1991 ĝi estis unu el la 15 sovetaj respublikoj en konsisto de Sovetunio.

Azerbajĝano estas sekulara lando, kiu estas membro de la Konsilio de Eŭropo ekde 2001. La azeroj estas la plimulta etno, el kiu la plejparto estas ŝijaismaj islamanoj. Malgraŭ tio ke ĝiaj institucioj estas similaj al la demokratiaj, la registara konduto estas kritikata pro aŭtoritatismo.

La lando estis kunfondinta membro de GUAM kaj estas membro de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj ekde septembro 1993. Azerbajĝano havas delegitaron ĉe la Eŭropa Unio kaj gastigas specialan senditon el la Eŭropa Komisiono.

Inter la ĉefaj allogaĵoj de Azerbajĝano troviĝas prahistoria groto kun skribaĵoj kaj pentraĵoj de la praloĝantoj, la plej antikvaj de Eŭropo; la malnova urboparto de Bakuo kie elstaras la Turo de la Pucelino, la Placo de la Libereco, la Palaco de Ŝirvanŝahoj, la Bulvardo Bakuo kaj la Fajrotemplo el zoroastra epoko. Azerbajĝano estas unu el la landoj kiuj plej rapide ekonomie disvolviĝas danke al la nafta elfosado en la Kaspia Maro kaj la evoluigo de la turisma infrastrukturo, sed koruptado atingas altan nivelon.

Etimologio

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Bildo de la zoroastrisma religio, antikva religio kiu donis la nomon al Azerbajĝano.

La nomo de Azerbajĝano venas de Atropates, persa satrapo en la Aĥemenida Imperio, kiu poste estis aneksita kiel satrapo de Medes fare de Aleksandro la Granda. La origina etimologio de tiu ĉi nomo eble venas de la zoroastrismo. En la Avesto aperas la "Himno al la gardanĝeloj", kaj ĝi faras la mencion âterepâtahe fravashîm ashaonô ýazamaide, kio laŭvorte estas tradukata ekde la malnova persa kiel "ni adoras al Fravaŝo en la sankta Atare-pata".

Azerbajĝano: azere, Azərbaycan (aŭ Азәрбајҹан) kaj ruse: Азербайджан (‘fajrolando’). Ĝia malnova persa nomo, Atropatene, signifas ‘ŝirma fajro’.

Tiu ĉi nomo estas tradicie aplikata al la samnoma irana regiono. La respubliko adoptis ĝin unuafoje en la jaro 1918.

Historio

Antikveco

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Turo de la Pucelino el la 11-12-a jc. en la Malnova Urboparto de Bakuo
Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Grotoj de Azerbajĝano.

La unuaj spuroj pri homa ekloĝado en la azera teritorio estis je la fino de la Ŝtonepoko kaj oni rilatigas ĝin kun la Guruĉaja kulturo de la Groto Aziĥo, kie arkeologiaj evidentaĵoj inkluzivis Azerbajĝanon en la mapo de la lokoj kie frue loĝis la homoj en Eŭrazio En la periodo de la Paleolitiko kaj fino de la Bronzepoko la atestaĵoj pri la kulturoj estas la grotoj de Tağılar, Damcılı, Zar, Jatak-Jerio kaj la tombejo de Letapeje kaj Sarajtepe.

La regiono estis konkerata de la aĥemenida dinastio ĉirkaŭ 550 a.K, disvastigante la zaratuŝtrismon, pli malfrue ĝi iĝis parto de la imperio de Aleksandro la Granda, kaj ĝia posteulo, la Seleŭka Imperio. La albanaj kaŭkazoj, praloĝantoj de la regiono establis sendependan reĝlandon ĉirkaŭ la 4-a jarcento a.K sed ĉ 95-67 a.K partoj de tiu teritorio estis konkerataj de Tigranes la Granda. Kiam la romianoj kaj la partianoj ekspansiigis iliajn reĝlandojn ĉirkaŭ Kaŭkazio kaj Albanio, spite al Armenio, sukcesis restadi sendependa kaj subskribis pacan traktaton kun la Romia Respubliko, kiel atestas Strabono.

En la jaro 252 p.K la teritorio fariĝis aliancito de la Sasanida Imperio, dume kristanismo estis oficiale adoptata kiel la ŝtata religio en la 4-a jarcento p.K. Malgraŭ la multnombraj sasanidaj kaj bizancaj konkeroj, la kaŭkaza Albanio daŭre estis sendependa ĝis la 9-a jarcento p.K. La moderna teritorio de Azerbajĝano proksimume korespondas al la antikva regno de la kaŭkazaj albanoj. La Omajadoj kaj la sasanidoj estis malakceptataj en la kaŭkaza regiono de la bizancanoj kaj Albanio fariĝis aliancito de ĉi-lastaj.

Mezepoko

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
La Ŝirvanŝaha dinastio regis ekde la 8-a ĝis la 17-a jc. Ĝi estas maŭzoleo en la Palaco de Ŝirvanŝahoj

Komence de la 11-a jarcento, la teritorio estis laŭgrade subpremata de la tjurkaj triboj venintaj el Centrazio. La unua estis la Gaznavida Imperio, kiu okupiĝis pri la regiono hodiaŭ konata kiel Azerbajĝano en 1030.

La posedaĵoj de la Selĝukoj estis regataj de lokaj regantoj, kiuj estis aliancitoj de la selĝukaj sultanoj, kiuj multfoje estis faktaj regantoj. La venonta reganta ŝtato vivis malmulte kaj falis sub la konkero de Tamerlano. La loka dinastio fariĝis aliancita ŝtato de la imperio de Tamerlano kaj helpis lin kontraŭ Toktamiŝo de la Ora Hordo. Post la forpaso de tiu konkerinto, naskiĝis du rivalaj sendependaj ŝtatoj.

De 861 al 1539 ekregis alta grado je memstareco kun lokaj regantoj kaj aliancitoj. Post la Safavida Imperio, la regiono estis regata de persaj dinastioj kiel la Zanda dinastio. Tamen, de jure sub la Persa Imperio, estis sendependaj ĥanatoj kiuj naskiĝis en la regiono, ĉefe post la kolapso de la Zanda dinastio. Pro sinsekvaj konfliktoj tiuj ĥanatoj estis aneksitaj al la Rusa Imperio, post la ruso-persa milito komence de la 19-a jarcento, kiam la Persa Imperio agnoskis la suverenecon de la Ĥanato de Erevano.

Moderna Epoko

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Mapo de la Ĥanato de Erevano.

La du traktatoj de Gulistano kaj Turkmenĉajo dividis la azerojn. Post la safavida dinastio, la regiono estis regata de la iranaj dinastioj Afŝarida kaj Zanda kaj mallonge de la kaĝaroj. Tamen, kvankam sub persa suvereneco ĝi estis ĥanato kiu fondiĝis en tiu regiono, ĉefe post la kolapso de la Zanda dinastio kaj en la frua epoko de la regado de la kaĝaroj. La rusa mallonga kaj sukcesa kampanjo de 1812 finiĝis per la Traktato de Gulistano, en kiuj la reklamoj de la ŝaho pri la ĥanatoj de Kaŭkazio okupitaj de Rusio kaj kiuj estis fakte sendependaj multe pli antaŭ la rusa okupado.

La ĥanatoj uzis sian regon pri la aferoj de la internacia vojreto inter Centra Azio kaj la Okcidento kiu okazigis konstantan militon, finfine tiuj ĉi ĥanatoj estis aneksitaj al la Rusa Imperio en 1813, post la Ruso-persa militoj. La zono norde de la rivero Arakso, inter kiuj troviĝas la nun teritorio de Respubliko Azerbajĝano.

Kadre de la Traktato de Turkmenĉajo, la persoj agnoskis la rusan suverenecon en la Ĥanato de Erevano, la Ĥanato de Naĥiĉevano kaj la ceteraj ĥanatoj.

Azerbajĝana Demokratia Respubliko

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Flago de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko 1920 - 1921.
Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Unu el la fondintoj de la demokratia respubliko, Mammed Amin Rasulzade, vidata kiel la nacia gvidanto de Azerbajĝano.

Post la falo de la Rusa Imperio dum la Unua Mondmilito, Azerbajĝano, kune kun Armenio kaj Kartvelio konvertiĝis en la efemera Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko. Kiam la respubliko apartiĝis en majo 1918, ĝi deklaris la sendependecon kiel la Azerbajĝana Demokratia Respubliko. Ĝi estis la unua moderna demokratia respubliko en la islama mondo.

Inter la gravaj kaj rimarkindaj atingitaĵoj de la Parlamento estis la etendiĝo de la voĉdonrajto al la virinoj. Ĝi estis la unua muzulmana nacio kiu egaligis la virinojn laŭ politikaj rajtoj. En tiu ĉi atingitaĵo, Azerbajĝano antaŭis al Britio kaj Usono. Alia grava atingitaĵo estis la kreado de la Ŝtata Universitato de Bakuo, kiu estis la unua moderna universitato en la muzulmana mezoriento.

En marto 1920, evidentiĝis ke Sovetio intencis ataki Bakuon por rekuperi la landon. Vladimir Lenin diris ke la invado estis justigita pro la fakto ke la Bolŝevika Rusio ne povus postvivi sen la petrolo de Bakuo. Azerbajĝano estis sendependa nur dum 23 monatoj, ĝis la invado de la 11-a Divizio de la Ruĝa Armeo. Post la venko la komunistoj establis la Azerbajĝanan Sovetan Socialisman Respublikon la 28-an de aprilo 1920.

Kvankam la plimulto de la azera armeo ĵuse kreita sin dediĉis al la subpremado de armena ribeliĝo estiĝinta en Montara Karabaĥo, la azeroj ne rezignis sian mallongan sendependon (1918-1920) tiom facile. Ĉirkaŭ 20.000 azeraj soldatoj mortis en la rezistado kontraŭ la nova konkero de Rusio sur la azera teritorio.

Kvankam la demokratia respubliko nur vivis 2 jarojn, la parlamenta plurpartia lando atingis sukcese plurajn aferojn naciskale kiel la konstruado de la ŝtato, la edukado, la kreado de la armeo. Ĝi estis sendependa kaj ekonomie kaj politike. Ĝi atendis la agnoskadon kiel sendependa respubliko, la redaktadon de la Konstitucio kaj la establiĝon de diplomatiaj rilatoj kun diversaj ŝtatoj kiam ĝi estis okupata de la komunistoj. Tamen, tio estas grava bazo por la refondado de la demokratia respubliko post la rekuperado de ĝia sendependeco en 1991.

Soveta epoko

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Flago de la SSR Azerbajĝano

Post la falo de la Rusia Imperio dum la Unua mondmilito, Azerbajĝano kune kun Armenio kaj Kartvelio ariĝis en la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko, kiu mallonge vivis. Kiam la respubliko estis disigita en majo 1918, Azerbajĝano deklaris la sendependecon kiel la Azerbajĝana Demokratia Respubliko (ADR), apud kelkaj aliaj proklamitaj ŝtatecaj unuoj sur la teritorio de la nuna ŝtato (Araksa respubliko, Mugana diktaturo kaj aliaj). La ADR estis la unua demokratia parlamenta respubliko de la islama mondo, sed nur vivis 23 monatojn — ĝin finis bolŝevisma ribelo en la ĉefurbo Bakuo, kiun subtenis Ruĝa Armeo en aprilo 1920. Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko estis proklamita samjare kun subteno de lokaj komunistoj kaj laboristoj. En 1922, Azerbajĝano iĝis parto de la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko, kiu samtempe fariĝis konstitucia membro de la ĵus naskita Sovetio. En 1936, la federacia respubliko disiĝis kaj la azerbajĝana soveta respubliko fariĝis membroŝtato de Sovetio.

Dum la Dua mondmilito, Azerbajĝano produktis pli ol duonon de brulaĵo por la fronto de la Granda patriota milito, dum ĉirkaŭ 600.000 azeroj batalis kontraŭ la nazioj. La Operaco Edelweiss gvidata de la Wehrmacht estis direktata al tiu regiono pro ĝia graveco rilate la energian proviziadon.

Kiel konsekvenco de la politiko de la "glasnosto", ekigita de Miĥail Gorbaĉov, la civilaj ribeloj kaj la etnaj bataloj naskiĝis aŭ pliiĝis en diversaj regionoj de Sovetio, inkluzive de Montara Karabaĥo, regiono en la Socialisma Soveta Azerbajĝana Respubliko, sed loĝata de armena plimulto. En 1988 proksime de Bakuo okazis kontraŭarmena Sumgaita pogromo, ŝokinta la tutan landon.

Sendependiĝo

En 1990, la Supera Konsilio de la SSR de Azerbajĝano forigis la vortojn "Socialisma Soveta" de la oficiala nomo de la lando; aprobis la Suverenan Deklaracion de la Azerbajĝana Respubliko kaj restaŭris la flagon de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko. La 8-a de septembro 1991 estis elektata la prezidento en naciaj balotadoj.

La 18-a de oktobro 1991, la Supera Konsilio de Azerbajĝano adoptis deklaron pri sendependeco kiu estis subskribata dum nacia referendumo en sekvanta decembro kiam Sovetio formale disiĝis. La unuaj jaroj de la sendependa lando estis eklipsataj pro la Milito en Montara Karabaĥo. Post la fino de la milito en 1994, Azerbajĝano perdis la regon de 16% de sia teritorio. En 1993 la prezidanto estis venkita de militista ribeliĝo kiu entronigis la eks-sovetian prezidanton de Azerbajĝano.

La Taliŝa-Muĝana Aŭtonomia Respubliko (Taliŝe: Толъш-Мъғонә Мохтарә Республикә) estis efemera aŭtonoma respubliko en Azerbajĝano, kiu daŭris de junio al aŭgusto 1993. En 1995, estis evitata ŝtatpuĉo de la komandanto de la militista polico, kiu okazigis la forpaso de la komandanto kaj la disiĝo de la azera militista polico.

La konflikto kun Armenio pro Montara Karabaĥo kaŭzis malordojn en la lando dum 1988-1989 jaroj. En 1990 sovetaj milittrupoj eniris en Bakuo kaj deklaris militan staton. En 1991 azerbajĝanaj ĉefuloj subtenis moskvan puĉon. Azerbajĝano deklaris sendependecon kaj en 1991 membriĝis en KIŜ. En 1992 fariĝis membro de UN. Renovigis la militon en Karabaĥo. Naciista prezidanto Abulfaz Elĉibej cedis sian lokon al iama komunisto Gejdar Alijev. En lastaj jaroj estis kelkaj senrezultaj provoj de milita renverso.

Inter 2000 kaj 2001 pliiĝis la intencoj por plibonigi la rilatojn kun la ceteraj landoj de la regiono kaj restariĝis la negocado pri la estonteco de Montara Karabaĥo, kun la perado de Francio kaj Turkio. Ankaŭ en 2001, Azerbajĝano oficiale anstataŭis la cirilan alfabeton kaj adoptis la latinan kun la celo alproksimiĝi al Okcidento.

Ilham Alijev sukcedis lian patron kiel prezidanto en 2003.

Registaro kaj politiko

La struktura formo de la politika sistemo de Azerbajĝano kompletiĝis per la aprobado de la nova konstitucio de la lando, la 12-an de novembro 1995. Laŭ la artikolo 23 de la Konstitucio, la nacia simbolo de la azera respubliko estas la flago, la blazonŝildo kaj la nacia himno. La ŝtata povo en Azerbajĝano ne estas limigita de la leĝo por internaj aferoj, sed ankaŭ por internaciaj aferoj, kiuj krom la landa registaro, ankaŭ estas limigita de la interkonsentoj de la internaciaj institucioj.

La Registaro de Azerbajĝano baziĝas sur la disiĝo de la povo inter la branĉoj leĝdona, plenuma kaj juĝista povoj. La leĝdona povo estas regata de unuĉambra nacia asembleo kaj la Nacia Supera Asembleo de la Aŭtonoma Naĥiĉevana Respubliko. La parlamentaj balotadoj estas okazigataj ĉiun kvinan jaron, la unua novembra dimanĉo. La rezultoj de la balotado estas verigita kaj konfirmita de la Azera Konstitucia Tribunalo.

La plenuma povo estas regata de la prezidento, kiu estas elektata por kvin-jara periodo per rekta elekto. La prezidanto estas rajtigita formi la Gabineton de Ministroj, plenumiga organisma (malsupera), submetita al li. La Konsilio de Ministroj, ĉefe konsistanta el la Ĉefministro, la Deputitoj kaj la Ministroj. La prezidanto ne rajtas disigi la Nacian Asembleon, sed li rajtas nuligi la decidojn. Por nuligi la prezidentan decidon, la Parlamento devas atingi 95 kontraŭajn voĉdonojn. La juĝista povo rezidas ĉe la Konstitucia Tribunalo, la Supera Azerbajĝana Tribunalo kaj la Azerbajĝana Ekonomika Tribunalo. La prezidanto nomumas la juĝistojn de tiuj ĉi tribunaloj.

Kvankam Azerbajĝano celebris plurajn prezidentajn balotadojn ekde kiam ĝi rekuperis la sendependecon kaj posedas multajn instituciojn tipaj de demokratiaj landoj, ili ankoraŭ estas klasifitaj kiel ne liberaj kaj la prezidanto agas kial diktatoro.

Politik-administra organizo

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administraj unuoj de Azerbajĝano.
Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Naĥiĉevano estas enklavo kiu apartenas al la nacia teritorio de Azerbajĝano.

Azerbajĝano dividiĝas en 59 rajonoj, 11 distriktaj urboj kaj aŭtonoma respubliko (Naĥiĉevano), kiu subdividiĝas en 7 rajonoj kaj 1 urbo. La prezidanto de Azerbajĝano nomumas la regantojn de tiuj administraĵoj, dume la naĥiĉevana registaro estas elektata kaj aprobata de la Aŭtonoma Naĥiĉevana Respubliko. La lokaj registaroj de la regionoj kaj urboj sub armena okupado, kiel Ĥankendi aŭ Ŝuŝa, funkcias en la ekzilo. Ekde la konflikto pro la sendependiĝo de Montara Karabaĥo en la jaro 1991 kaj la milito ĝis 1993, tiu regiono kiu laŭleĝe apartenas al Azerbajĝano, estas regata de armenoj kiuj estas la plimulto. Kiel konsekvenco de la milito la armenaj trupoj ne nur okupis la armenan Karabaĥon sed ankaŭ la ĉirkaŭon. Naĥiĉevano kiu estas aŭtonoma respubliko ankaŭ havas sendependisman movadon kvankam verŝajne ĝi ne estas tiom danĝera por la sekureco de tiu teritorio.

Eksteraj rilatoj

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekstera politiko de Azerbajĝano.
Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Azeroj en la milito de Irako.
Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Landoj kun diplomatiaj misioj de Azerbajĝano.
Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
La mapo de la regiono. Oranĝkolora parto estas regata de Respubliko Montara Karabaĥo

La efemera Azerbajĝana Demokratia Respubliko sukcesis establi diplomatiajn rilatojn kun ses landoj kaj la sendado de diplomatiaj reprezentantoj el Germanio kaj Finnlando. La procezo pri internacia agnoskado de la sendependeco de Azerbajĝano disde Sovetunio daŭris ĉirkaŭ unu jaro. La lasta lando kiu agnoskis ĝin estis Barejno, la 6-an de novembro 1996. La egalrajtaj diplomatiaj rilatoj, inkluzive de la reciprokaj interŝanĝoj de misioj, establiĝis unuafoje kun Turkio, Argentino, Usono, Irano kaj Israelo. Nuntempe Azerbajĝano havas diplomatiajn rilatojn kun 158 ŝtatoj kaj ĝi apartenas al 38 internaciaj organizoj. Ĝi estas observanto en la Movado de Nealiancitaj Landoj kaj la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj ĝi estas korespondanto de la Internacia Telekomunika Unio. kaj samtempe, ekzistas ĉirkaŭ 12 centroj por la etnaj malplimultoj ene de Azerbajĝano, inkluzive de la germana societo "Karelhaus", la slava kulturcentro, la juda kulturcentro kaj aliaj. La 9-an de majo 2006 Azerbajĝano estis elektita membro de la ĵuse kreata Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La prioritatoj de la ekstera politiko de Azerbajĝano estas: unue, la restablado de la nacia teritorio, la forigado de la negativaj konsekvencoj de la perdo de Montara Karabaĥo kaj aliaj sep regionoj de Azerbajĝano, la evoluo de la politiko pri bonaj rilatoj kaj reciprokaj avantaĝoj kun najbaraj landoj, la promociado de la sekureco kaj stabileco en la regiono, la eŭropa integriĝo en la sekureco kaj la strukturoj de kunordigado kaj la plifortigo de la ekonomio, projektoj pri transportado inter aliaj.

La registaro de la lando, fine de 2007, deklaris ke la longigado de la disputo pri la memproklamita sendependeco de Montara Karabaĥo kaj la teritoria okupado de Armenio en sep azeraj regionoj povas estigi novan militon se oni daŭre ne trovas solvon al la situacio. La registaro troviĝas en procezo por pligrandigi la militan buĝeton, danke al la ingresoj de la petrolo kaj gaso. Krome, la ekonomiaj punoj flanke de Turkio okcidente kaj de Azerbajĝano mem oriente, kuniĝis por konsiderinde malfortigi la ekonomion de Armenio, kiu plialtigas la prezojn de bazaj produktoj kaj granda malpliigo en la ingresoj de la armena ŝtato.

Azerbajĝano estas aktiva membro de la internaciaj koalicioj kontraŭ la internacia terorismo. La lando kontribuas al la stabileco en Kosovo, Afganio kaj Irako. Azerbajĝano estas aktiva membro de programo Asocio por la Paco de NATO. Ĝi havas bonajn rilatojn kun la Eŭropa Unio kaj ĝi povus iam peti la aliĝon al ĉi tiu komunumo.

Geografio

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Mapo de Azerbajĝano

La reliefo de Azerbajĝano estas markata de la kaŭkaza montaro, kiu atingas altecon de 4.480 metroj en la montaro Bazar Djuzi. La nordo kaj sudokcidento de la lando estas montaraj kaj nur la suda parto taŭgas por la terkultivado, ĉar transirata de la rivero Kura, la plej longa de la lando. Naĥiĉevano estas eksklavo de Azerbajĝano kiu landlimas kun Armenio, Turkio kaj Irano. La regiono Montara Karabaĥo nuntempe estas regata de armenaj trupoj kvankam de jure apartenas al Azerbajĝano; ĝi fakte estas sendependa ŝtato.

Ankaŭ ekzistas tri malgrandaj azeraj eksklavoj ene de la armena teritorio: Kjarkio (armene: Tigranaŝen; enklavo de Naĥiĉevano), Barĥudarlo kaj Juĥar-Askiparo (Supra Askiparo), kvankam ekde la Milito en Montara Karabaĥo la tri enklavoj estas regataj de la armena armeo; pro tio la azeraj trupoj regas antikvan armenan eksklavon de Arcvaŝeno, ene de la azera teritorio.

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Vido el Bakuo al la Kaspia Maro

La teritorio de la Azera Respubliko estas tre riĉa je multnombraj endemiaj specioj. La azera teritorio estas diversa kie troveblas la biomoj el dezerto, prato kaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF), kvar ekoregionoj el la palearkta ekozono troveblas: la plejparto de la lando, la altebenaĵo situanta inter Granda Kaŭkazo kaj Malgranda Kaŭkazo, apartenas al la stepo kaj arbustiva dezerto de Azerbajĝano; la suda ekstremo iĝas parto de la hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj, la montaraj zonoj de Kaŭkazio norde kaj okcidente apartenas al la kaŭkazaj miksaj arbaroj, dume la enklavo Naĥiĉevano estas ene de la montara stepo de orienta Anatolio.

La enklavo Naĥiĉevano troviĝas tuj apud la landlimo kun Turkio. Ĝi troviĝas en la kaŭkaza montaro, inter la Nigra Maro kaj Kaspio. La montaro de Granda Kaŭkazio iĝas parto de ĝia norda landlimo kaj enhavas la monton Bazarduzo, de 4.466 metroj, la plej alta pinto de Azerbajĝano.

La plej altaj montaroj de Malgranda Kaŭkazio formas la sudorientan landlimon kaj atingas 3.500 metrojn.

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Akvaĵoj en Azerbajĝano kaj Lagoj en Azerbajĝano.

Ekonomio

La ekonomio forte rilatiĝas al la nafta elfosado kaj eksportado, kaj al rilatantaj industrioj, kiel la konstruado de maŝinoj, nafta rafinado, teksa kaj kemia industrioj. La Bakua Borso estas servo kiu utilas por sekvi la evoluon de la ekonomio de Azerbajĝano kaj de Bakuo, kies bazo estas la nafto.

La terkultivado reprezentas trionon de la MEP. La ŝprucejoj estas tre etendiĝitaj. En la plataj terenoj, proksime de la Kaspia Maro la klimato permesas la kultivadon de kotono, fruktoj, teo, tabako kaj aliaj tipaj kultivoj de la subtropikaj klimatoj. La silkraŭpo estas kultivata en la teksa industrio. En la nordaj kaj okcidentaj montaraj zonoj oni bredas bovojn, ŝafidojn kaj kaprojn. En la Kaspia Maro la komerca fiŝkaptado estas tre grava por la ellaborado de la azera kuirarto.

Kaj la ekonomio kaj la socio suferas la tiel nomata nederlandan malsanon: la nafta ekspluatado kreskigis la eksportan sektoron damaĝe al aliaj ekonomiaj sektoroj, kiujn la inflacio pro la naftaj enspezoj malpliigas la eksportan konkurencon. La pliiĝo de la enspezoj de malplimulto provokadas la pliiĝon de socia malegaleco kaj la malriĉigo de ampleksaj sociaj sektoroj de la azera loĝantaro. Oni ankaŭ devas aldoni al tio la registaran koruptadon.

Turismo

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Kaskadoj en Leriko

La sektoro turismo estas tre grava por la ekonomio de Azerbajĝano. La abundeco de naturaj kaj kulturaj allogaĵoj igas ĝin ekzota kaj altira turisma destino por multaj vizitantoj. La lando estis tre konata turisma celo en la jardeko 1980, tamen, la Milito en Montara Karabaĥo, dum la jardeko 1990 paralizis la turisman industrion kaj negative damaĝis la bildon de Azerbajĝano kiel turisma lando..

Ne estis ĝis la jaroj 2000-2009 kiam la turisma industrio denove komencis vigliĝi kaj resaniĝi. En tiuj ĉi jaroj la lando spertis altan kreskadon de la nombro de vizitoj kaj tranoktadoj de turistoj el multaj landoj kvankam ankoraŭ la plimulto de la turistoj venas de Rusio.

La Registaro de Azerbajĝano disvolvigas Azerbajĝanon kiel altkvalitan turisman lokon. Temas pri nacia strategio por igi la turismon unu el la ĉefaj kontribuantoj al la nacia ekonomio.

Grotoj de Azerbajĝano nombras kelkmil. Ili estas kalkŝtonaj kaj vulkanaj (lafaj tuneloj). Kelkaj el ili estas publike alireblaj kiel turistaj objektoj. Tiuj kavernoj ankaŭ estis la unuaj rifuĝintoj kaj hejmoj de primitivaj popoloj.

Gobustana Rokarto estas grava bildaro de flaŭro kaj faŭno, ĉasado, vivostiloj, kaj kulturo de pra-historiaj ĝis mezepokaj tempoperiodoj. Ĝi estas en sudoriento de Granda Kaŭkazo en Azerbajĝano. Ĝi estas proksimume 64 km el la centro de Baku.

Loĝantaro

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Tipaj azeraj vestaĵoj.

El la tuta loĝantaro de 8 milionoj en 2006, estis 4 380 000 (preskaŭ 51%) urbaj loĝantoj dume la kamparana loĝantaro estis 4 060 000 (49%). 51% de la tuta loĝataro konsistis el virinoj. Estas ankoraŭ duoblo da azeroj kiuj loĝas en Irano ol en Azerbajĝano. Oni taksas ke ili estas ĉirkaŭ 16 milionoj da loĝantoj aŭ 24% de la irana loĝantaro, samtempe la plej grava malplimulto en Irano.

La kreskado de la loĝantaro estis 0,66%, kompare kun la 1,14% mondskale. Grava faktoro kiu bremsas la kreskado de la loĝantaro estas la elmigrado. Ĉirkaŭ tri milionoj da azeroj, multaj el ili per laborkontraktoj, foriras al Rusio. En 2006, Azerbajĝano suferis la elmigradon de -4,38 / 1000 personoj. En 2005 la ĉefa mortokaŭzo estis pro spiraj problemoj (806,9 malsanulo po 10 000 personoj de la tuta loĝantarol) .La etna konsisto de Azerbajĝano laŭ la censo de 1999: 90,6% azeroj, 2,2% lezgoj, 1,8% rusoj, 1,5% armenoj (preskaŭ ĉiuj loĝas proksime de Montara Karabaĥo), 1,0% taliŝoj, 0,6% avaroj, 0,5% turkoj, 0,4% tataroj, 0,4% ukrainoj, 0,2% caĥuroj, 0,2% kartveloj, 0,13% kurdoj, 0,13% tatoj, 0,1% judoj, 0,05% udinoj, aliaj 0,2%. La rusa komunumo estas la plej granda malplimulto. Laŭ la censo de 1989, estis 392 000 rusoj en Azerbajĝano, aŭ la 5,6% de la loĝantaro.

Laŭ la censo en 2009 en Azerbajĝano loĝis 6 100 kurdoj, sed okcidentaj etnologoj opinias ke efektive en Azerbajĝano loĝas pli ol 200 000, kiuj konsistigas proksimume 2,8% de la loĝantaro.

Lingvoj

Kvankam la azera lingvo (aŭ azerbajĝana) estas la plej parolata lingvo en Azerbajĝano kaj en du provincoj de Irano, en la lando oni parolas denaske aliajn 13 minoritatajn lingvojn. Kelkaj el tiuj lingvoj apartenas al malgrandaj etnaj komunumoj, aliaj estas iom pli gravaj sed ĉiam kadre de la etna komunumo. Nuntempe la azera uzas modifitan latinan alfabeton, sed antaŭe ĝi uzis la araban alfabeton (ĝis 1929), kaj poste komencis uzi la cirilan afabeton dum la sovetia periodo ĝis la falo de Sovetio.

Religio

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
14-jarcenta moskeo en la Palaco de Ŝirvanŝahoj

Ĉirkaŭ 95% de la azerbajĝana loĝantaro estas ŝijaismajaj islamanoj. Multaj aliaj religioj estas praktikataj de la diversaj etnoj en la lando. Laŭ la artikolo 48 de la Konstitucio de Azerbajĝano, la lando estas sekulara ŝtato kaj garantias la religian liberecon. Inter la religiaj minoritatoj de la nacio, kristanoj konsistigas la 3% - 4% de la loĝantaro, el kiuj la plimulto apartenas al la Rusa Ortodoksa Eklezio, al la Kartvela Ortodoksa Eklezio kaj al la Armena Apostola Eklezio (la armena komunumo draste malkreskis pro la milito inter ambaŭ landoj). .

En 2003 estis 250 katolikoj. Aliaj kristanaj grupoj ekde 2002 inkluzivas la sekvantojn de Luteranismo, Baptismo kaj Molokanismo. Aliaj religioj estas la Judismo, Bahaismo, Harekriŝno kaj Atestantoj de Jehovo inter aliaj. La Zoroastrismo (kune kun manikeismo) havis longan historion en tiu ĉi lando. Tio videblas en lokoj kiel la Fajrotemplo de Bakuo. Tamen, post la islamigo de la lando preskaŭ ĉiuj kredantoj konvertiĝis en islamanoj. Nuntempe la zoroastra komunumo atingas ĉirkaŭ 2.000. kredantoj.

Laŭ enketo, Azerbajĝano troviĝas inter la plej nereligiaj landoj de la mondo, kie ĉirkaŭ 50% de la enketitoj respondis ke la religio apenaŭ aŭ tute ne estas grava por ili. Tio estis pro la pluraj jardekoj da regado de Sovetio kaj ĝia sendiiga politiko. Malgraŭ tio, la religia toleremo en Azerbajĝano kelkfoje estis minacita, kvankam ĝi daŭre membras en la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj. La atestantoj de Jehovo (kiel en la cetero de la aliaj sud-kaŭkazaj respublikoj) estis ĝenataj, arestataj, enkarcerigataj kaj en kelkaj kazoj fizike atakitaj de la polico pro ilia religia aktiveco. Tamen, ili poste estas liberigitaj.

Kulturo

La kulturo de Azerbajĝano evoluis kial la rezulto de multaj influoj. Hodiaŭ la plimulto de ĝia influo venas de Okcidento pro la globaliĝo kaj ĝia alproksimiĝo al Eŭropo.

La azerbajĝana kulturo estas mozaiko de la diversaj etnoj kiuj loĝas en la lando, sed ĉefe de la azeroj kiuj reprezentas la plimulton de la loĝantaro. Ĉi tiuj etnoj loĝas dise en la lando. Kelkaj tipaj tradiciaj kostumoj estas la ĉoĥo kaj papaĥo. Ekzistas radioelsendoj en la rusa, armena, kartvela, kurda, lezga kaj taliŝa lingvoj, kiuj estas financataj per ŝtata buĝeto. En Bakuo pluraj ĵurnaloj estas eldonataj en la rusa, kurda (Denguikurd kurdo), lezgina (Samur) kaj taliŝa lingvoj. La judoj eldonas la ĵurnalon Aziz en la hebrea.

La Nacia Akademio de Sciencoj de Azerbajĝano (azere: Azərbaycan Milli Elmlər Akademiyası (AMEA)), estas la ĉefa organizo dediĉita al la esploro en Azerbajĝano. Ĝi estis fondita en 1945 kaj situiĝas en la ĉefurbo de la lando, Bakuo.

La Unio de Azerbajĝanaj Verkistoj (azerbajĝane Azərbaycan Yazıçılar Birliyi) estas neŝtata organizo unuiganta azerajn azerbajĝanlingvajn verkistojn (romanverkistoj, poetoj, eseistoj, ktp.).

Arkitekturo

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Filharmonia Halo de Bakuo.

La arkitekturo de Azerbajĝano tradicie kombinas elementojn de la okcidenta kaj orienta kulturoj. Multaj el la antikvaj historiaj trezoroj kiel la Turo de la Pucelino kaj la Palaco de Ŝirvanŝahoj en la Malnova urboparto de Bakuo, postvivis la modernan Azerbajĝanon.

Monda heredaĵo de Unesko

La registaro proponis al Unesko aldoni jenanjn konstruaĵojn al la Listo de Monda heredaĵo de UNESKO: la Gobustanaj rokmemorindaĵoj, la Fajrotemplo de Bakuo, la Maŭzoleo de Momine Jatun kaj la Somerpalaco de la Ĥano en la urbo Ŝaki, sed nur ĉi lasta enlistiĝis en la jaro 2019.

Inter aliaj mezepokaj arkitekturaj trezoroj kiuj reklektas la influon de diversaj skoloj troviĝas la palaco de la Ŝaho Ŝirvan en Bakuo, la Templo de Suraĥano, pluraj pontoj sur la rivero Arakso, kaj kelkaj maŭzoleoj.

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Somerplaco de la Ĥano en Shaki.

Kinarto

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
La unua filmejo en Bakuo, kreita fine de la 19-a jc.

La kin-industrio de Azerbajĝano estas tre malnova kaj ĝi komenciĝis en la jaro 1898. Fakte, ĝi estis unu el la unuaj landoj kiuj disvolvigis la fotografion. Iom post kiam la fratoj Lumière de Francio premieris la unuan filman surbendigon en Parizo la 28-an de decembro 1895, ĝi famiĝis en pluraj landoj inkluzive de Azerbajĝano tri jarojn poste. Kvankam ŝajnas ekzota la frueco de ĝia apero en Bakuo, ĉi tiu kaŭkaza urbo ĉe la Kaspia Maro, en tiu epoko produktis pli 50% de la tutmonda petrol-konsumado. Same kiel hodiaŭ tiu industrio allogis plurajn investintojn kaj laboristojn. En 1919, dum la ekzisto de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko, dokumentfilmo nomata La celebrado de la sendependeco de Azerbajĝano estis filmita en la tago de la sendependeco de Azerbajĝano, la 28-an de majo, kaj unuafoje montrita en junio 1919 en pluraj teatroj de Bakuo. Post kiam la soveta registaro establiĝis en 1920, Nariman Narimanov, Prezidento de la Revolucia Komitato de Azerbajĝano, subskribis ŝtatigan dekreton de la kinarto de la lando. En 1991, post ĝia sendependeco disde Sovetunio, komenciĝis celebri en Bakuo, ĉefurbo de la lando, la unua Bakua Internacia Festivalo pri Orient-Okcidenta Kino.

Kuirarto

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Tipaj manĝaĵoj de la azeria kuirarto.

La azeria kuirarto, laŭlonge de la jarcentoj, estis influata de la kuirartoj de diversaj kulturoj, ĉefe pro la politikaj kaj ekonomiaj procezoj de la lando. Tamen, ĝi konservas la unikan kaj distingigan karakteron de ĝia originala tradicia kuirarto. Multaj pladoj estas unikaj de la lando, kiuj poste ankaŭ aperis en aliaj kulturoj pro la strategia situo de la lando inter Eŭropo kaj Azio. Por la azeroj, la kuirarto estas tre grava parto de la kultura vivo de la lando kaj ĝi estas enradikiĝita en la historio, tradicioj kaj valoroj de la nacio. Specialaĵo de Azerbajĝano estas kutabo.

La azeria kuirarto dependas de la klimato kaj la fruktodoneco de la grundo de la tuta azera teritorio. La tipaj pladoj konsistas el fiŝoj de la Kaspia Maro, viando (ĉefe ŝafaĵo kaj bovidaĵo), kaj abundeco de laŭsezonaj legomoj. Alia manĝaĵo tre fama kaj tradicia estas la rizo je safrano (pilafo) kaj la nigra teo estas la nacia trinkaĵo.

Tradiciaj dancoj

Azerbajĝano havas plurajn unikajn dancojn. Ĉi tiuj tradiciaj dancoj estas tre malnovaj kaj melodiaj. Kvankam la azeroj moderniĝis laŭ la vestmaniero, dum la popolaj festoj estas uzataj la tipaj vestaĵoj por la dancado. La dancistoj uzas tipan vestaĵon kaj ĉapon. La muziko havas tre rapidan ritmon, pro kio la dancisto devas esti tre sperta kaj lerta. La nacia danco de Azerbajĝano reflektigas la karakterizon de la azera nacio. Ĉi tiuj dancoj diferenciĝas de aliaj dancoj, pro ĝia rapideco kaj optimismo. Tio reprezentas la kuraĝecon de la nacio. La nacia kostumo estas bone konservita ene de la naciaj dancoj.

Azerbajĝano estas unu el la landoj kie la tradicioj estas bone konservataj. Novruzo ("Nova Tago") estas la plej antikva festo kiu celebras la Novjaron kaj la alveno de la printempo. Ĝi estas festata la 21-a de marto pere de multaj dancoj kaj festivaloj.

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Azera tapiŝo kiu baziĝas sur Lejla kaj Maĵnun romano de Nizami Ganjavi en la 12-a jc.

Ĝia origino estas zoroastra kaj nuntempe ĝi estas unu el la plej gravaj festoj de Azerbajĝano.

Popola arto

La azeroj havas riĉan kaj distingigan kulturon, unu el la gravaj partoj estas la dekorarto. Ĉi tiu arto estas reprezentata per ampleksa gamo de manartaĵoj. Ĉi tiu arto estas tre riĉa pro la fakto ke ĉiu etno kreas ĝin laŭ ilia kulturo, tradicioj, religioj kaj legendoj. Unu el la famaj branĉoj estas la kreado de juveloj, gravurado sur metalo, ĉizado de ligno, ŝtono kaj osto, fabrikado de tapiŝoj, teksaĵoj kaj brodaĵoj. Multaj el tiuj ĉi altkvalitaj manartaĵoj estis mendataj de multaj komercistoj, vojaĝantoj kaj diplomatoj kiuj vizitis la urbon en diversaj epokoj. Nuntempe ĝi vivas danke al la kreskanta sektoro de la turismo.

Muziko

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Uzeyir Hajibeyov tradicia miksado de azera muziko kaj okcidentaj stiloj el la 20-a jc.

La azera muziko baziĝas sur la popolaj muzikaj tradicioj kiuj havis siajn originojn antaŭ preskaŭ 1000 jaroj. Dum jarcentoj, la azera muziko fariĝis simbolon de la monodio, kiuj produktis diversajn ritmojn.

Mugamo estas unu el la multaj muzikaj tradicioj de Azerbajĝano. Mugamo ĝenerale estas muzikigita poemo kun instrumentaj interludoj. Dum la realigado de Mugamo, la kantistoj transformas siajn emociojn en kanto kaj muziko. Unu el la plej famaj kantistoj de mugamo estas Alim Qasimov kiu estas omaĝata kiel unu el la kvin plej bonaj mugamkantistoj el ĉiuj epokoj. UNESKO inkluzivis ĝin kiel Monda Heredaĵo la 7-an de novembro 2003.

Mejĥano estas speco de tradicia populara azera kanto sen muzikiloj kaj ĝenerale kantata de pluraj personoj kiuj improvizas pri ia ajn temo. La naciaj muzikiloj estas dek kvar arĉinstrumentoj, ok frapinstrumentoj kaj ses blovinstrumentoj .

Aŝiko estas mistika trobadoro aŭ vojaĝanta bardo kiu kantas kaj ludas la baglamon. Ĉi tiu tradicio originas el la ŝamanaj kredoj de la antikvaj tjurkoj el kiuj devenas la azeroj. La aŝikaj kantoj estas duon-improvizitaj surbaze de komunaj bazoj. Aŝiko ankaŭ troviĝas en la listo de la Monda heredaĵo de UNESKO ekde la 30-a de septembro 2009.

Azerbajĝano (vidu: Azerbajĝano en la Eŭrovido-Kantokonkurso) debutis en Eŭrovido en la jaro 2008, kaj atingis la 8-an pozicion inter 43 konkurantoj. La kanto reprezentita de Aysel kaj Araŝ en la jaro 2009 gajnis la trian lokon. 2010 la lando denove troviĝis en la plej bonaj konkursantoj, 5a-range kun Safura Alizadeh. Azerbajĝano unuafoje venkis la kantokonkurson en 2011 kun la gekantistoj Ell & Nikki.

Sporto

La sporto en Azerbajĝano havas tre antikvajn radikojn, kaj eĉ en la nuntempo, multaj tradiciaj sportoj estas ludataj de la junularo kaj la loĝantaro ĝenerale.

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Ramil Gulijev, unu el la plej famaj azeraj atletoj

La luktosporto estas tradicie konsiderata kiel la nacia sporto de Azerbajĝano, tamen, en la nuntempo la plej popularaj sportoj estas piedpilko kaj ŝakludo.

Triktrako, estas ludo kiu havas antikvajn radikojn en la Persa Imperio, ĝi ludas gravan rolon en la kulturo de Azerbajĝano. Ĉi tiu ludo estas tre populara en Azerbajĝano kaj amplekse ludata de la loka loĝantaro. Azerbajĝano estas konata kiel granda potenco de la ŝako; malgraŭ la falo de Sovetunio, la ŝakludado estas tre populara. Inter la rimarkindaj ŝakludistoj de la lando troviĝas Tejmour Raĝabov, Ŝahrijar Mammedjarov, Vladimir Makogonov, Garri Kasparov, Vugar Gaŝimov kaj Zejnab Mamedjarova. La lando gastigis plurajn internaciaj ŝak-turneojn kaj konkursojn kaj ĝi gajnis en la Eŭropa Ĉampioneco por ŝak-teamoj en 2009. Futsalo estas alia populara sporto en Azerbajĝano. Ĝia nacia teamo atingis la kvaran lokon en 2010.

Aliaj konataj atletoj estas Namig Abdulajev, Rovŝan Bajramov, Marija Stadnik kaj Farid Mansurov. En luktosporto, Ramil Gulijev en atletismo, Elnur Mammadli kaj Movlud Miralijev. En judo, Rafael Aghajev. En karateo, Valerija Korotenko kaj Natalja Mammadova. En volejbalo kaj K-1 Zabit Samedov.

Vidu ankaŭ artikolojn Azerbajĝano en la Vintra Olimpiko 2010, Azera virina nacia teamo de futbalo.

Transporto kaj komunikiloj

Azerbajĝano: Etimologio, Historio, Registaro kaj politiko 
Jaĥtoklubo en la Golfeto de Bakuo

La favora situo de Azerbajĝano en la vojkruciĝo de la ĉefaj internaciaj trafikvojoj, kiel la Silka Vojo kaj la koridoro Sudo-Nordo, estas tre grava sektoro por la landa ekonomio. En 2002, la Registaro de Azerbajĝano kreis la Ministerion de Transporto kun ampleksa gamo de funkcioj kaj regularo. En la sama jaro, la lando aniĝis en la Viena interkonsento pri trafiko. La nuna prioritato estas la modernigado de la transport-reto kaj la transformado de la transportservoj en unu el la ĉefaj avantaĝoj de la lando, ĉar tio estus tre favora por la disvolviĝo de aliaj sektoroj de la ekonomio. La sektoro pri transporto inkluzivas ŝoseojn, fervojojn, metroon, flughavenojn kaj martransportado. La ekonomio de Azerbajĝano estis tre forta en la lastaj jaroj kaj ĝi multe progresis en la sektoro de telekomunikado. Tamen, ankoraŭ ĝi alfrontas kelkajn problemojn. Ĉi tiuj inkluzivas la malbonan infrastrukturon de reguliga reĝimo en la nematuraj telekomunikadoj. Tamen, ĝi estas la unua lando en la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj laŭ nombro de telefonoj pokapo.

Metroo

La Metroo de Bakuo (azere: Bakı Metropoliteni, antaŭe adına Bakı Metropoliteni, ruse: Бакинский метрополитен имени В. И. Ленина - la metroo V.I. Lenin Baku) estas la metrosistemo kiu funkcias en la ĉefurbo, Bakuo. Ĝi estas la sola metroo de Azerbajĝano. Malfermita en 1967, la sistemo ampleksiĝis kiel moderna reto. Kial la plimulto de la aliaj metrooj de la eksa Sovetio, multaj el la metrostacioj estas naciaj ornamaĵoj tre profundaj kaj eskvizite dekoraciataj, kelkfoje kun sovetia ideologio.

La metroo de Bakuo funkcias je standarda soveta dizajno kiu karakteras per ĝiaj pluraj radiaj linioj kaj interkonektiĝo en la urbocentro. Pro la malsama reliefo de la urbo kelkaj metrostacioj estas tre profundaj dume aliaj estas tre supraĵe.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj


Tags:

Azerbajĝano EtimologioAzerbajĝano HistorioAzerbajĝano Registaro kaj politikoAzerbajĝano Eksteraj rilatojAzerbajĝano GeografioAzerbajĝano EkonomioAzerbajĝano LoĝantaroAzerbajĝano LingvojAzerbajĝano ReligioAzerbajĝano KulturoAzerbajĝano Transporto kaj komunikilojAzerbajĝano Vidu ankaŭAzerbajĝano Eksteraj ligilojAzerbajĝano Notoj kaj referencojAzerbajĝanoArmenioAzerbajĝana lingvoEŭrazioIranoKartvelioKaspia MaroKaŭkazioRusio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

AliarioDigesta sistemoAnatomie d'une chuteUrinadoHomaranisma Komunlingva Movado Kontraŭ NovliberalismoRaŭmismoFriedrich NietzscheUniversitatoPortițaPoacojMoskvoSupuru de SusBankrotoPășunea MarePedro DamianoAtal Bihari VajpayeeYoussef HindiModelo de IsingEsperantistoNeforgesuminoKokoGrajloBaskin-RobbinsZimbabvoEzopoMichael Becker1937ArkeologioGrândola (stacidomo)Josef LeitgebEsperanto-USASten JohanssonGermanioAnusa seksumadoISO 3166-1MediaVikioBoacoMatematikoLunoCUMSámuel Tessedik (pastro, 1742–1820)Ostrava basenoBørsenNysaSeksoFriedrich GillyCox (Alakanto)BogdandMizaroVladimir SolovjovXXXUK 2025Seksa pozicioSan-Paŭlo (urbo)Kosmopramo AtlantisFranca lingvoKleopatro la 1-aEnciklopedio de EsperantoJohann Rudolf Wettstein (1594-1666)LlafrancLa danĝera lingvoLeviloProjekto TohoFenil-hidrazinoDigimonFranca Politeknika LernejoȘugag🡆 More