Moskva (ruse Москва, Moskvo), antaŭe Slava (ruse Слава, Gloro), estis misila krozoŝipo de la Rusia Mararmeo.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Moskva (apartigilo) |
Ĝi estis la unua ŝipo de la Slava-klasa krozoŝipo (Projekto 1164 Atlant) kaj estis nomita laŭ la ĉefurbo Moskvo. Ĝi estis la flagŝipo de la Nigramara floto de Rusio kaj gvidis la maran atakon de Rusio al Ukrainio. Kun ŝipanaro de 510 homoj, ĝi estis grava simbola kaj armea posedaĵo de Rusio.
Moskva | |
---|---|
Moskva (2012) | |
Bazaj indikoj | |
Tipo | Misila krozoŝipo |
Klaso | Slava |
Komenco de konstruado | 1976 |
Surigita sur akvo | 1979 |
Donita en servon | 1982 |
Sorto | Sinkis la 14-an de aprilo 2022 |
Taktikaj-teknikaj datenoj | |
Mergospaco | |
Longo | 186,4 m |
Larĝo | 20,8 m |
Mergo | 8,4 m |
Movumo | 12 490 t |
Rapideco | 32 knotoj |
Atingebleco | |
Ŝipanaro | 510 |
Armilaro | |
La 13-an de aprilo 2022, du ukrainaj oficialuloj diris ke Moskva estis trafita de ukrainaj kontraŭ-ŝipaj krozmisiloj "R-360 Neptun" kaj estis brulanta en malkvieta maro. La Rusia ministerio pri defendo raportis, ke la ŝipo estis grave difektita post incendio kiu kaŭzis eksplodon de municio. La sekvan tagon, post klopodo treni ĝin al haveno, Moskva, la fiero de ĉiuj rusoj, finfine sinkis.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Moskva (misila krozoŝipo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.