Walter Żelazny: Pola-franca sociologo, kulturantropologo etnologo kaj esperantisto

Walter ŻELAZNY (naskiĝis en 1950 en Rzeszów) estas pola esperantisto, pola-franca sociologo, kulturantropologo kaj etnologo, okupiĝanta ankaŭ pri etnopolitiko, etneco, socilingvistiko.

Signifa intelektulo de la Esperanto-movado. Li loĝas en Metz (Francio) kaj en Pollando.

Walter Żelazny
Walter Żelazny: Verkoj (elekto), Referencoj, Eksteraj ligiloj
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (74-jaraĝa)
en Rzeszów
Lingvoj Esperantopola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Silezia Universitato en Katovico
Okupo
Okupo esperantistosociologo • universitata instruisto
Walter Żelazny: Verkoj (elekto), Referencoj, Eksteraj ligiloj
Walter Żelazny: Verkoj (elekto), Referencoj, Eksteraj ligiloj
vdr

Li magistriĝis pri lingvistiko en la universitato Nancy II, faris la francan Diplôme d’étude approfondies pri socia geografio en la universitato de Metz, doktoriĝis pri sociologio de la nacio kaj kultura antropologio en la Silezia Universitato en Katowice kaj habiltaciiĝis pri sociologio de la etneco kaj sociologio de la politiko en la universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. En la jaroj 2006-7 li estis rektoro de la Supera Altlernejo de Sociaj kaj Ekonomiaj Sciencoj en Tyczyn. De 2006 li estas profesoro de la AGH (Universitato de Sciencoj kaj Teknologioj) en Krakovo, en la departemento de la sociaj sciencoj - unu el la dek plej bonaj kaj prestiĝaj altlernejoj de Pollando inter 450). Date de la verkado de tiu ĉi artikolo, li laboras kiel profesoro en la Instituto de Sociologio de la universitato de Rzeszów (Resovio) kaj en la Universitato pri Informteknologioj kaj Manaĝado en la sama urbo. Li publikigis ĉirkaŭ 70 sciencajn kontribuaĵojn en diversaj fakaj sociologiaj kaj antropologiaj revuoj en la pola kaj franca lingvoj, en Esperanto li publikigis ĉirkaŭ 100 artikolojn. Li estas aŭtoro de pluraj universitataj libroj, en kiuj li ankaŭ pritraktas soci-interlingvistikajn kaj esperantologiajn demandojn.

Esperantisto de 1968. Iama estrarano de TEJO, vicprezidanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK), prezidinto de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds. En la jaroj 2001-6 li estis la unua Konsulo de la Esperanta Civito. Redaktoro aŭ kunlaboranto de Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, La Ondo de Esperanto kaj aliaj esperantlingvaj revuoj.

Li estis en Pola Popola Respubliko dum 15 jaroj la kunlaboranto de Komunismaj Sekur-Servoj (KSS) kiel kaŝ-sekuragento kun la pseŭdonomo "Janusz". Jen fonto el la pola versio de Vikipedio en la artikolo pri Walter Żelazny W okresie PRL przez 15 lat był zarejestrowany jako współpracownik SB o pseudonimie „Janusz”.https://inwentarz.ipn.gov.pl/showDetails?id=200819946&q=walter%20%C5%BCelazny

Verkoj (elekto)

Artikoloj en Esperanto

  • La lingvoplanado favore al la Internacia Lingvo bezonas novan leksikon de la sociaj kaj politikaj sciencoj. En: Lingva planado kaj leksikologio, Chapecó 2001.
  • Cent jaroj de la socia penso en ligo kun Esperanto. En: Memorlibro pri la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco 'Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo', 1989.
  • Metodologiaj demandoj de la Esperanto-kulturo (sondokumento de IEK Metz de 1988).
  • Surmarĝene de la Esperanto-kulturo. En: Interkultura kompreniĝo kaj internacia kulturo, Rotterdam 1986.
  • Tezoj pri la esploraj postuloj, pri la Zamenhofa verko kaj vivo kaj ties influo en la Esperanto-movadon. En: Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo, Varsovio 1985.
  • Doktrino de Zamenhof. Ĉirkaŭe de la penso de Zamenhof kaj ties percepto. En: Kraśko/Leyk/Żelazny: Zamenhof, movado, doktrino, Varsovio 1983.

Libroj en la pola lingvo

  • Nierozwiązywalne równania etniczne (Nesolveblaj etnaj ekvacioj), eldonis: Wydawnictwo Pobitno Oficyna, Rzeszów 2008, 176 p. (kun ĉapitro: Ludwik Zamenhof, Kosmopolita swojego narodu).
  • Etniczność – Ład – Konflikt – Sprawiedliwość (Etneco, ordo, konflikto, justeco), eldonis: Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 2004, 264 p., dua eldono 2006.
  • Francja wobec mniejszości narodowych. Etnopolityka. Etnosocjologia (Francio vid-al-vide de la naciaj minoritatoj), eldonis: WSSG, Tyczyn 2000, p. 340.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Walter Żelazny Verkoj (elekto)Walter Żelazny ReferencojWalter Żelazny Eksteraj ligilojWalter Żelazny1950MetzPola esperantistoRzeszówSociologo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Seksneŭtrala homa triapersona pronomoMylène FarmerAnton Raphael Mengs11-a de aprilo19a jarcentoJuan Antonio VillacañasOstravaSenpenetra seksumadoMozambikoValle de VillaverdeMortpunoHTML1-a de septembroKulturoFenila sulfidoAkademio Literatura de EsperantoAmila sulfidoEsperantoPlestanNederlando2011PoliginioMuzikoBaza enspezoVikifontaroInglourious BasterdsXXXPentti SaaritsaBenzila sulfidoTertremoWayback MachineNovjorka HospitaloPrivacy BadgerSennaciulo2018Ĝermolisto de Esperanto-eldonaĵojCSSProvinco ĤomoGermana Esperanto-BibliotekoFrancioPlataneca aceroGergely BenczeCharles Herbert LightollerEŭropa KompanioNational Basketball AssociationCajvanaKooperativoReĝo ArturoBromoacetonoKirilicoKategorioInternacia Junulara Kongreso20-a jarcentoGrecia SalentinaStefan MazurkiewiczLe Mans Hôpital-Université (stacidomo)CivitoTokiponoThunbergia grandifloraBora BoraJohann Wolfgang von Goethe🡆 More