Walking'Bag - prononco - estas vojaĝa valizo, kiun en 1996 inventis la japana esperantisto Miyoshi Etsuo.
Ĝi ne nur havas radojn kaj mantenilon por facila rula transportado, sed ankaŭ inkluzivas seĝon elpreneblan ĉie ajn, kie sentatas bezono de sidebleco. Origine ĝin produktis la japana korporacio Swany, kiu krome produktas aliajn valizojn, gantojn kaj rulseĝojn, kaj elektis la esperantiston honora prezidanto. Pro la kreado de Walkin'Bag Miyoshi Etsuo estis en 2007 honorita de la japana ŝtato kaj en novembro 2013 ricevis de la Japana Imperiestro la Ordenon de la Leviĝanta Suno.
En la Esperanto-movado la valizo aparte konatiĝis pro tio, ke ĝia produktado ebligis al la inventisto iĝi signifa mecenato de la movado pri internacia lingvo - pri tio pli detale legeblas en la biografia artikolo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Walkin’Bag, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.