Vulpes estas genro de la subfamilio Caninae.
La membroj de tiu genro estas populare referencata kiel veraj vulpoj, kun la signifo ke ili formas propran kladon. Tiel la vorto "vulpo" estas en la komuna nomo de kelkaj aliaj specioj. Veraj vulpoj estas distingataj disde membroj de la genro Canis, kiel disde domigitaj hundoj, lupoj, ŝakaloj kaj kojotoj, pro siaj pli malgranda grando (5–11 kg) kaj pli senpinta kranio. Ili havas nigrajn, triangulajn markojn inter siaj okuloj kaj nazo, kaj la pinto de ilia vosto estas ofte de diferenca koloro el la cetero de ilia mantelo. La tipa vivodaŭro de tiu genro estas inter du kaj kvar jaroj, sed ili povas atingi ĝis unu jardeko.
Veraj vulpoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Variaj veraj vulpoj: el maldekstro dekstren, kaj supre malsupren: ruĝa vulpo, Ruepela vulpo, korsako, Bengala vulpo, Arkta vulpo, Blanforda vulpo, Kablanda vulpo kaj feneko | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Por animaloj ofte konataj kiel "vulpoj", sed kiuj ne estas veraj vulpoj de la genro Vulpes, vidu artikolon Vulpo.
Genro | Specio | Esperanta nomo | Loĝareoj |
---|---|---|---|
Vulpes | bengalensis | Bengala vulpo | Barato kaj apudaj regionoj |
Vulpes | cana | Irano kaj apudaj regionoj | |
Vulpes | chama | Suda Afriko | |
Vulpes | corsac | Korsako | Centra Azio, Mongolio, Norda Ĉinio |
Vulpes | ferrilata | Tibeta vulpo | Tibeto kaj apudaj regionoj |
Vulpes | macrotis | Amerika vulpeto | Okcidenta Usono, Meksiko |
Vulpes | pallida | Hela vulpo | Afriko (Sahelo) |
Vulpes | rueppellii | Dezertoj de Nordafriko kaj Okcidenta Azio | |
Vulpes | velox | Amerika vulpo | Okcidenta Nordameriko |
Vulpes | vulpes | Ruĝa vulpo | Eŭropo, Azio, Nordafriko, Nordameriko |
Vulpes | zerda | Feneko | Dezertoj de Nordafriko kaj Okcidenta Azio |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vulpes, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.