Viktorina Epoko

Oni konas sub la nomo Viktorina epoko aŭ Viktorina erao la longan tempon de regado de la brita reĝino Viktoria (aŭ Viktorino laŭ PIV) inter la jaroj 1837 ĝis 1901.

Post tio venis la nomita Eduarda epoko.

Viktorina Epoko
La brita reĝino Viktorino dum sia 50-jara tronjubileo

Dum tiu epoko floris la ekonomio de Britio. Tion precipe kaŭzis la fakto, ke la industria revolucio jam ankaŭ atingis la ekonomiajn branĉojn de minado kaj konstruado de maŝinoj, kaj sekve dum multaj jardekoj Britio teknologie estis pliprogresinta ol la aliaj landoj de Eŭropo. Krome, la disvastiĝo de la fervoja reto havis grandajn infrastrukturajn konsekvencojn. Disciplinoplena meza socia tavolo aparte profitis de la kreskanta bonstato, kaj religie kaj morale.

Kvankam laŭ la nomo de la epoko oni povus supozi alie, la brita reĝino Viktorino mem apenaŭ havis politikan influon (malsame ol Elizabeto la 1-a dum la Elizabeta epoko). La interna politiko de Britio dum la epoko sukcesis eviti revoluciajn sociajn ŝanĝojn, kiuj aparte meze de la jarcento – kerne dum la jaroj 1848 kaj 1849 – skuis preskaŭ ĉiujn aliajn ŝtatojn de Eŭropo.

Pro ŝanĝoj de la balota leĝaro kaj de la administra strukturo, granda parto de la loĝantaro ekpartoprenis en la politika vivo de la lando. Tamen en aliaj sociaj temoj, sano kaj eduko aparte, reformoj nur tre malrapide progresis. Inter la jaroj 1845 kaj 1848 la loĝantaro de Irlando suferis grandan malsatokrizon.

Dum la 1870-aj jaroj komenciĝis la imperiisma epoko, en kiu Britio estis en forta politika konkurenco kun aliaj koloniismaj potencoj de Eŭropo.

Referencoj

Vidu ankaŭ

  • Erevono, satira romano de Samuel Butler pri la socio de la Viktoriana epoko, kiu post sia publikigo ankaŭ furoris en Esperanto.
  • La romano Oliver Twist donas la plej bonan bildon pri infanlaborado dum la Viktorina epoko. En ĝi, Charles Dickens priskribas la bedaŭrindan vivstaton de marĝenuloj kaj friponoj. Infanlaborado (ĉefe en minoj kaj teksaj fabrikoj) kaj prostituado estis ege oftaj, malgraŭ la puritana sinteno de la socio.

Eksteraj ligiloj

Tags:

18371901Eduarda periodoPlena Ilustrita Vortaro de EsperantoViktoria (Britio)

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Rowan AtkinsonPaskoBavarioMaurecourtAraba-israela konfliktoAntaŭludo (sekseco)1597Publika havaĵoĈefpaĝoSauda ArabioJusta uzoSaint-Laurent (Côtes-d'Armor)Google ChromeHindeŭropa lingvaroDaniel-François-Esprit AuberJaroOseta VikipedioSekvestranto (kemio)Honora legioDair az-ZaŭrEsperanto-muzikoBoŝuriŝteKenjoKartvelioCalafellStrutoformaj birdojVikicitaroPollandoGermanioProvinco SofioLošanyRumanioAlexander TaussigBaden-VirtembergoGeorge H. W. BushInvado de Rusio en Ukrainion (2022)2001Krychnov243 IdaMoskvoAreoloRossellinoCardedeuArcaicam EsperantomOkcidenta AŭstralioKostinbrodRusioTomska Esperanto-KluboMetilaminoArko (arkitekturo)Val-d'OiseSiria lingvoBritt RobertsonSvislandoKonservativismoOficialaj aldonojPoříčanyIRCMarcos CramerBiero en Germanio24-a de aŭgustoItala Kongreso de EsperantoKirari Suleman Nagar🡆 More