Veterana Esperantista Klubo (VEK) estas Esperanto-klubo, kies membroj ĉiuj estas minimume dum kvardek jaroj esperantistoj.
Ĝi estis fondita en 1949 (vd. Maurice Lewin).
Membro kun minimume kvindekjara esperantisteco nomiĝas jubileano kaj la membro, kiu esperantistiĝis plej frue, estas la dojeno de VEK.
VEK pasivas jam de pluraj jaroj. Pro tio oni decidis, provi reaktivigi ĝin kun novaj, utilaj celoj: krei arkivon de homoj, kies profundaj spertoj pri la lingvo kaj la movado povas esti utilaj por doni informojn kaj konsilojn al la nunaj gvidantoj de la movado kaj ties historiistoj.
Dum la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto, en la 26a de novembro okazis vidbabileja kunsido gvidita de Dennis Keefe por revivigi VEK-on. En la kunsido partoprenis 25 jubileanoj kaj estis decidite, ke okazu ĉiumonata virtuala kunsido probable la unuan lundon de ĉiu monato ekde la 15:00 UTC - anoncoj aperos en la Eventa Servo de UEA.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Veterana Esperantista Klubo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.